Arkivo

Archive for the ‘Arkivo de aferoj’ Category

Operacio 23: Kontakto pere de ‘ouija’

30 Oktobro 2010 Komenti

En 1975, en la insulo Tenerifo (Kanaraj Insuloj), grupo da homoj estis protagonisto de serio da strangaj kontaktoj pere de tabulo ‘ouija’ (mi ne scias kiel traduki ĉi tiun vorton en Esperanton), kiuj kondukis al fizika vizito en internon de ŝipo. La plejparto de la spertoj okazis en la strando La Tejita, en la sudo de la insulo, kaj ne tro malproksime de la ĉefa flughaveno de la insularo.

La historio komencas kiam viro, Francisco Padrón, sufokita de la problemoj, stiras sian veturilon al krutbordo, preta por sin mortigi. Tiam, forte luma objekto aperas antaŭ li en la ĉielo. Francisco, surprizita, haltigas sian veturilon kaj li fine ne sin mortigas. Tio estis laŭ li kvazaŭ haltiga signalo. Ekde tiam, ŝokita pro sia sperto, li dediĉis sin esplori la neklarigeblajn fenomenojn por trovi klarigon al sia sperto. Li baldaŭ kontaktis gravajn personojn, sciencistojn, kuracistojn, advokatojn, kaj kun ili kreis grupon dediĉita al la esplorado de la strangaj fenomenoj kaj de la nifoj.

Tiu grupo estis pioniro dizajnante iajn sistemojn (mikrofonoj, rudimentaj komputiloj…) kaj miksigante ilin kun la ‘ouija’. Kaj en la sama loko kie Francisco Padrón volis sin mortigi, ĉi tiu grupo havis siajn strangegajn spertojn. Eksterordinara historio kiun ili nomis Operacio 23.

Antaŭ kelkaj semajnoj la hispana televidprogramo Cuarto Milenio dediĉis raporton al ĉi tiu afero. Krom la detaloj pri la afero, ĝi entenas la interesan ateston de unu el ĝiaj protagonistoj.

La historio de Bob Lazar

15 Septembro 2010 Komenti

Robert Scott Lazar, konita ankaŭ kiel Bob Lazar, estas usona fizikisto kiu asertas, ke li laboris de 1988 ĝis 1989 en armea zono nomata S-4 (Sektoro Kvar), situita proksime de Lago Groom (Nevado) kaj Areo 51. Laŭ Lazar, S-4 estis uzata kiel armea kaŝejo por studado de  eksterteraj komoŝipoj. Lazar asertas, ke li vidis tie naŭ malsamajn flugantajn subtasojn.

Bob Lazar.

En novembro 1989, Bob Lazar aperis en speciala intervjuo kun la ĵurnalisto kaj esploristo George Knapp en la televidkanalo de Lasvegaso KLAS-TV por paroli pri diversaj aspektoj de sia laboro en S-4.

Bob Lazar asertas, ke li komence estis enigita por labori en S-4 de Edward Teller. Siaj taskoj konsistis el sciencaj esploradoj pri la sistemo de propulso de unu el la naŭ flugantaj subtasoj, kiel ĝenerala parto de la projekto de inversa inĝenierio kiu okazas en S-4.

Depost la unuaj observoj de Lazar en S-4, li pensis, ke la flugantaj subtasoj estis teraj sekretaj aviadiloj, kies provflugoj estus kaŭzo de multaj informoj pri nifoj. Iom post iom, kaj pro la multnombraj dokumentoj kiujn li atente legis kaj kiujn oni montris al li  en S-4, Lazar alvenis al la konkludo, ke la subtasoj havis eksterteran originon.

Por la propulso de la veturiloj studataj en S-4, Bob Lazar certigas, ke la atomika elemento kiujn oni trovis en la subtasoj estis 115 kaj ke ĝi estis uzata kiel nuklea brulaĵo por la nifoj. La elemento 115 (aŭ ununpentio), laŭ li informas, estas formita laŭ sistemo de nuklea propulso de antigravito kaj la energifonto de la nifoj estas reaktoro de antimaterio. Tio havigus intensan energifonton, kiu ebligus la nifojn subite delokiĝi al grandaj distancoj manipulante la tempon kaj la spacon.

Paskarto por eniri en S-4.

Lazar asertas, ke li ĉeestis informajn kunvenojn en kiuj oni priskribis al li historikan patroprenon de eksterteraj estaĵoj en nia planedo ekde antaŭ pli ol 10.000 jaroj. Laŭ Lazar la eksterteranoj (grizuloj) devenas el la binara stela sistemo Zeta Retikuli.

Afero de la infano de Tordesillas

5 Julio 2010 Komenti

Okazis la 1-an de oktobro de la jaro 1977, en Tordesillas, vilaĝo de Valadolido (Kastilio kaj Leono, Hispanio). Grupo da infanoj kaŝludas. Du el ili, Martín Rodríguez kaj Fernando Caravelos, ambaŭ sep-jaraj, malproksimiĝas de la grupo por serĉi lokon kie kaŝiĝi kaj kuras ĝis malnova kaj duonfaligita korto proksime al la vojo Valadolido-Zamoro. La korto, Soleca kaj malproksima loko kie la infanoj esperas ne esti trovitaj, estas en la rando de Tordesillas kaj jam noktiĝas. Antaŭzorge, Martín ĵetas ŝtonon super la kotmuro. Seka kaj metala sono, kvazaŭ de “lamenoj de koliziantaj veturiloj”, aŭdiĝis en la alia flanko. La stranga sono surprizigis la infanojn, ĉar en la interno nur estis malnova plugmaŝino kiun neniu uzis kaj ambaŭ sciis, ke la sono kiun ili aŭdis ne apartenis al frapo kun tiu maŝino.

Martín Rodríguez, "la infano de Tordesillas".

Ili eniras zorge en la korton kaj ilia surprizo estas grandega, kiam ili malkovras, en angulo de la korto, strangan aparaton similan al “granda metala lameno”, subtenita de tri dikaj piedoj kaj ĉirkaŭita de buntaj lumo kiu igas videblaj la trabojn de tiu loko sentegmenta. 

La objekto estis ĉirkaŭ 2.80 metrojn alta kaj amlpeksa je 1.95 metroj. Ĝi estis kvieta en la tero kaj elsendis tre malfortan sonon. Ĝi havis tri cirkloformajn fenestrojn el kie eliris tre malforta lumo. La objekto, laŭ la atestanto, estis kvazaŭ metalala piro. En la centro de la strukturo estis brila metala pordo dividita en la mezo, kiel la liftoj. La piedoj havis serion da zigzagaj linioj. El la dekstra flanko, speco de gasoŝprucilo kun pluraj cilindroj elstaris ĉirkaŭita de speco de kondensita vaporo.  

Desegnaĵo de la aparato fare de Martín Rodríguez.

Post kelkaj momentoj, la objekto ekleviĝis kun balanca movo. De la centro aperis halon de lumo. Fernando saltis tuj kaj pruvis preni Martin-on por ke la lumo ne tuŝus lin, sed li ne povis. La knabo estis paralizita de maldika radio, simile al “la linioj de sunlumo kiuj vidigas tra la persienoj”, kiu trairis la ĉambron kaj traboris lian abdomenon. Fernando, timigita, eliris eksteren por averti la aliajn knabojn. En la interno de la korto, Martín daŭre premis sian stomakon per la manoj, ne povinta forlasi tiun lumglaveton.

Kelkaj minutoj post, Fernando kaj la ceteraj infanoj kiuj alkuris post la alerton portas Martin-on ĝis lia domo, duonkonscia. Li ne povas eldiri eĉ unu vorton, flaviĝis kaj havas la pupilojn tute dilatitaj. La patro de Martin, post aŭskulti pri tio, kion okazis, alkuras kun amiko al la korto, kie ili trovas tri fumajn spurojn laŭ triangula pozicio kaj unu cirklon kie la tero ŝajnas esti bruligita. Ili plenigis plastikan saketon kun la nigrigita tero kaj revenis al la domo.

Post la rakontitaj faktoj, la eta Martín, kiu ĝis tiam havis bonan sanon, komencas malfarti. Li havas stomakdolorojn, vomadon, kapturnado, manko de vidkapablo… Post unuaj observadoj de la kuracistoj de Tordesillas, Martín estis portita al Hospitalo Onésimo Redondo de Valadolido. En ĉi tiu punkto komencas veran malsonĝon por Martín, kiu en malmultaj jaroj suferas dekkvar operaciojn. La refaloj kaj la eniroj en komato en la hospitalon iĝas rutinaj por li kaj lia familio.

Nekredeble, Martín superis bone la tutajn operaciojn. Dektri el ili kun perforado de kranio por kontroli la artefaritan valvan sistemon kiun oni metis al li post diagnozi al li hidrocefalion. La infaneco de Martín pasis meze de gazvindoj kaj vundoj, sed kun la paso de la jaroj li superis la malsanon. Kvankam ankoraŭ nuntempe suferas la konsekvencojn de tiom delikataj operacioj.

Tiu ĉi afero, kvankam ne atingis tiom da populareco kiel aliaj, povas esti konsiderita unu el la plej gravaj de ĉi tiu speco. En la jaro 2007, la hispana televidprogramo Cuarto Milenio intervjuis la protagoniston de tiu ĉi historio, Martín Rodríguez. Sekve la unua parto de la video (en la hispana) kiun oni povas trovi plene en YouTube.

Afero Betty kaj Barney Hill

1 Julio 2010 Komenti

Kiam la geedzo Betty kaj Barney Hill, post pasigi siajn feriojn en Kanado, revenis al ilia domo en la ŝtato Nov-Hampŝiro, ili ne povis imagi, ke ili estis spertonta la unuan eksterteran forkapton kiu atingus grandan gradon da populareco. Kiam trapasis la kanadan landlimon, ĉirkaŭ la 9-a horo, la paro eniris en la aŭtovojon US3. Post preterpasi la vilaĝon Lankastero, rimarkis antaŭ ili brilan lumon en la ĉielo, kiu ŝajne iĝis pli granda laŭmezure ili ĝin observis. Dum la vojaĝo ili daŭre vidis la lumon, kiu ŝajne moviĝis malantaŭ la arboj kaj la montpintoj. Nur kial ili haltigis la veturilon povis determini kun certeco, ke ĝi moviĝis kaj ke la movoj ne estis nur ŝajnaj rezulte de la turniĝoj de la vojo. Post rigardi per binokloj, Barney opiniis, ke tio estis aviadilo aŭ helikoptero.

La geedzo Betty kaj Barney Hill.

Kiam ili alproksimiĝis al Kanono-Monto, ili sentiĝis zorgitaj pro la nifo-spektado kaj Betty pensis, ke eble estis pli bone iri al motelo por serĉi akompanantaron kaj rifuĝon. Se ili estus farinta tion, ili estus evitinta al si la postajn eksterordinarajn kaj ektremajn okazintaĵojn.

Dum Burney stiris, Betty observis per la binokloj. Ŝi tiam ekvidis tion, kio ŝajnis esti grandegan aviadilon kun duobla vico da fenestretoj. Barney haltigis tiam la veturilon por fari pli zorgeman esploron. Li malsupreniris de la veturilo kaj transiris malluman terenon; li ŝajne alproksimiĝis je ĉirkaŭ 15 metrojn al la objekto, kiu nun ŝvebis je alteco de la arbsupraĵoj. Zorgema, Betty klopodis vidi sian edzon tra la mallumo.

Sola, meze de la malluma kampo, Barney rigardadis per la binokloj la objekton, kiu nun estis tre proksime, kaj tiel povis ekvidi almenaŭ dekduon da estaĵoj kiuj rigardis lin siavice, kies okuloj retenis lian atenton laŭ preskaŭ hipnotan manieron. Li retroris kriante terurigita, transiris la kampon rapide ĝis la veturilo, eniris en ĝi kaj malproksimiĝis de la loko. En ĉi tiu punkto, Betty povis vidi nek la lumon, nek la s ŝipon, sed ŝi povis aŭdi ian mildan zumon. Ili ŝajne letargietiĝis kaj sensacio de sereno invadis ilin.

Je 27 km de Concorde, Betty kaj Barney perceptis signalon kaj forlasis sian staton de torporo; ili samtempe aŭdis –aŭ kredis aŭdi- serion de zumojn similajn al la antaŭa. Poste ili alvenis en ilian domon.

La sekvan matenon, Betty malkovris makulojn de metala verniso en la valizujo de ilia veturilo. Tiu ĉi estis unu el la fizikaj spuroj kiu sugestas, ke reala fakto okazis. Poste ŝi babilis longe kun ŝia fratino pri la nifo-spektado, ĉar ŝi havis renkonton kun nifo antaŭ kelkaj jaroj. Ŝajne, Betty estis sufiĉe nervoza pro tio okazinta kaj sia stato altiris la atenton de alia paro, kiu loĝis kun ili en la sama domo. Ekde tiam, Betty mostris sin tre interesita en la studado de la nifo-fenomeno. Du tagoj post la nifo-spektado ŝi iris en bibliotekon por serĉi informon pri la nifoj kaj legis la libron de la majoro Donald Keyhoe Flying Saucer Conspiracy («La konspiro de la fluganta subtaso»). Unu semajno post la nifo-spektado, ŝi skribis al la majoro Keyhoe por rakonti al li sian sperton, kiu nur tiam komencis.

Fotogramo de la filmo The UFO incident pri la momento kie la supozitaj eksterteranoj ekas eltiri biologiajn specimenojn de Betty. Post la popularigo de ĉi tiu afero, oni publikigis centojn da verkoj pri eksterteraj forkaptoj.

Dek tagoj post la vizio, Betty sufersonĝis dum unu semajno. Ŝi sonĝis, ke nifo haltigis la veturilon, ke la alienoj eltiris ilin el ĝi kaj ke kunportis ilin en sia kosmoŝipo, submetinte ilin al malagrabla kuraca ekzameno. La alienoj permesis al Betty paŝi en la kosmoŝipo kaj montris al ŝi mapon de sia devenloko. Kiam ŝi rakontis siajn sonĝojn, ŝi ekkonvinkiĝis, ke ne temis pri simplaj sufersonĝoj, sed pri memoraĵoj de reala fakto.

En februaro 1964, Betty kaj Barney komencis serion de seancoj de reveniga hipnoto kun psikiatro de Bostono, la doktoro Benjamin Simon, kies celo estis malpliigi la korpremon kiujn ili suferis depost la renkonto. La seancoj ŝajnis konfirmi tion plej malbonan: tiom Betty kiel Barney memoris kiel reala la forkapton, kiu aperis en iliaj sonĝoj. Akorde kun la studoj kiuj poste oni faris pri la mapo, ke la alieno montris al Betty, la mondo de la eksterteranoj lokiĝis en la orbito de la steloj Zeta Retikuli 1 aŭ 2 kaj ili havis mision ĉi tie, en la Tero.

Oni devas klarigi, ke la opinio de la doktoro Simon pri la renkonto estis, ke la realo de la forkapto estis tro neprobabla, kaj ke grandaparte de la materialo estis de la sama naturo ol la sonĝoj. Pluaj analizoj faritaj de aliaj psikologoj sugestis, ke la reveniga hipnoto estus nekapabla disigi la fantazion de la faktoj, precipe se la paro estis konvinkita ke la sufersonĝoj montris realon; unuvorte, ke ekzistis la eblecon, ke la okazo ne estis reale okazinta.
Sed por tiuj, kiuj sentiĝos kontentigitaj kun ĉi tiu ebleco, ni devas aldoni rimarkindan fakton: laŭŝajne, la armea radaro de la Bazo Pease de la Usonaj Armeaj Fortoj detektis nifon, je la samaj horo kaj loko indikitaj en la Hill-informo, en la ĉielo de Nov-Hampŝiro.

Renkonto de la tria speco de José Higgins

12 Aprilo 2010 Komenti

La 23-an de julio 1947, termezuristo nomita José C. Higgins [Ĥosé Higins] kaj liaj kunuloj laboras en kampo en Bauru, en la brazila subŝtato San-Paŭlo. Subite ili aŭdas strangan akran sonon kaj vidas grandan metalaspektan flugantan subtason kiu alproksimiĝas kaj surteriĝas, sin apogante en metalaj kurbaj piedoj. Kvankam la aliaj forkuras terurigitaj, Higgins restas senmova kaj post, scivolema, alproksimiĝas al la objekto por ekzameni ĝin. Li rimarkas, ke en la nifo estas ia fenestro, kie videblas du korpoj homformaj.

Subite malfermiĝis pordo kaj eliris tri estaĵoj pli ol 2 metrojn altaj, kun travideblaj laborvestoj kaj metalaj skatoloj surdorse. La estaĵoj havis grandajn kalvajn kapojn, grandegajn okulojn, sen brovoj, kaj longaj kruroj. Ili estis tre similaj, ŝajnis ĝemeloj. Ili interkomunikiĝis en sonora bela lingvo. Strange, al Higgins ili ŝajnis tre belaj.

Unu el la estaĵoj celis Higgins-on kun metalaspekta tubo kaj antaŭeniris direkte al li kvazaŭ li volus preni lin. Unu el la estaĵoj ekdesegnis en la tereno por montri al Higgins kien ili portos lin. La desegno konsistis el sep samcentraj cirkloj, kvazaŭ indikante la poziciojn de la planedoj ĉirkaŭ la Suno kaj rimarkigante speciale la sepan ekde la centro: Urano. La atestanto montris al ili fotografion de lia edzino kiu portis en la biletujo kaj indikis al ili, per gestoj, ke li volis iri por serĉi ŝin. La alienoj ŝajne konsentis. Higgins kaŝiĝis inter la arbustoj kaj el tie observis ilin. Ŝajne ili praktikis ian ludon. Dum duonhoro ili saltis kaj ĵetis grandajn ŝtonojn. Poste, ili reeniris en la kosmoŝipon, kiu foriris norden kun sibla sono.

Aparte interesa en la fluganta subtaso estis laŭ Higgins la randaĵo, kiu donis al ĝi aspekton simila al tiu, de la planedo Saturno.

Tipologio de la eksterteranoj viditaj de José Higgins

Tipologio de la eksterteranoj viditaj de José Higgins.

Renkonto de la kvara speco de Próspera Muñoz

27 Marto 2010 Komenti

La afero okazis en Jumilla (Murcio, Hispanio), kiam unu tago de la jaro 1947 du infaninoj, la fratinoj Próspera [Próspera] (7-jara) kaj Ana Muñoz [Muniós] (11-jara) observas strangan objekton, kvazaŭ “veturilo” sen radoj -laŭ ilia rakonto- situiĝanta antaŭ la fenestro de ilia domo. El la objekto eliras du estaĵoj 1,30 metrojn altaj proksimume, kun blankaj vestoj kaj grandegaj okuloj, kiuj finfine eniras la domon kaj subtenas anodinan konversacion kun la infaninoj.

Ekde tiu momento Ana memoras preskaŭ nenion. Poste, Próspera reakiris iom post iom el ŝia memoro tiujn faktojn. Tiuj vizitantoj, post peti glason da akvo, kiun neniam drinkis, kaj interesiĝi pri la lunaj fazoj desegnitaj en mura kalendaro, malaperas, post certigi al la du infaninoj, ke ili revenos baldaŭ por kunpreni unu el ili. Ekde ili ekiras, strangaj okazintaĵoj ĉirkaŭvolvas la vivon de la familio Muñoz dum la postaj tagoj: en la interno de la domo nutraĵoj putriĝas rapidege kaj la strangaj estaĵoj finfine reaperas post la kvara tago kaj kunportas kun ili Próspera-n en kosmoŝipo kiun ŝi vidas haltadita en granda kampo de olivarboj.

Interne, per ion simila al “kina ekrano”, ili montras al la du infaninoj scenojn de la kutima vivo de Próspera kaj ŝia familio tiel, kiel ŝajne estis filmitaj de la ŝipanoj de tiu NIFO kelkaj tagoj antaŭ. Tiel, kiel okazas kun aliaj aferoj de forkapto, Próspera-n oni metas sur brankardo kaj faras kelkajn medicinajn analizojn finigantajn kun ia ĥirurgia operacio kaj oni insertas en ŝi ian «mikrokapsulon» en la kola bazo.

Próspera Muñoz kun la kataluna nifologo Antoni Ribera.

Mi denove prezentas videon de la hispana programo Cuarto Milenio. Kvankam mi ne ŝatas la sensaciisman kaj obskurantistan stilon de tiu ĉi programo, ĝi fojfoje prezentas interezajn aferojn, kiel tiu ĉi, dediĉita al tiu ĉi afero, kun la atesto de Próspera Muñoz tri jardekojn poste.

La nifo de Bardenas Reales

5 Januaro 2010 Komenti

Okazis la 2-an de januaro 1975 en Eŭskio, kiam tri hispanaj armeanoj vidas nifon sur la pafkampo de Bardenas Reales (Navaro). Kelkaj horoj antaŭ okazis io simila proksime al Burgoso.
Jen intereza analizo (por tiuj, kiuj komprenas la hispanan) de la televidprogramo Cuarto Milenio pri la afero Bardenas Reales, unu el la plej gravaj, polemikaj kaj misteraj. Vi povas serĉi la ceterajn partojn ĉe YouTube.

Afero Ilkley Moor

21 Septembro 2009 Komenti

Post esti municipa policano en Londono dum kvar jaroj, Phillip Spencer forlasis ĉi tiun laboron kaj transloĝiĝis kun sia edzino kaj sia bebo al la regiono Ilkley Moor, en Okcidenta Jorkŝiro, por esti pli proksime de sia edzina familio.

La 1-an de decembro 1987,  ĉirkaŭ la 7.15 horo, la ĉielo estis ombra kaj nuba kiam Spencer adiaŭis sian edzinon. Li decidis transiri la stepon por iri ĉe sian bofrato, en la vilaĝo Orienta Morton, sur la alia flanko de Ilkley Moor, kaj li esperis fari dum la vojo kelkajn fotografiojn de la fantomaj kaj strangaj pejzaĝoj de la stepo. Por povi atingi la bildojn kiujn li deziris, li portis bobenon de alta ASA en la fotilo, por kompensi la malfortan helecon en tiu ebeno.

Krom sia fotilo, Spencer portis ankaŭ kompason por sin orienti kaze de nebulo. Spencer loĝis en la regiono ekde nur kelkaj montaoj, sed kiel sperta ekskursanto li sciis kiom rapide la nebulo kaj la pluvo povas aperi dum la vetero.

Dum li supreniris al la krutaj deklivoj de la stepo li decidis ne preni sian kutiman vojon, pli mallonga sed ankaŭ pli laciga. Li trapasis konstruaĵon nomita White Wells, refererencpunkto markanta la stepan limon, kaj tiam prenis vojon kiu kondukas lin al kruta deklivo kaj poste al serio da arboj.

Kiam li alproksimiĝas al la arboj li malprecize aŭdas zumadon, kaj li pensas, ke estas flugilo kiun li ne povas ekvidi pro la tavolo da nuboj. Subite io moviĝas kaj altiras sian atenton. Sin turnante, li vidas malgrandan verdan estulon, ne pli ol 4 futojn alta, distance ĉirkau 30 futojn aŭ pli. Ĝi foriras rapide, kaj kiam ĝi estas proksimume 30 futojn distance, li pensas “kio estas tio?” kaj li krias “he!” al la estaĵo. En tiu momento, la estaĵo sin turnis kaj skuas la brakon kvazaŭ farante al li signon, ke li malproksimiĝas. Spencer memoras, ke li portas sian fotilon kaj faras foton. La estaĵo tiam malaperas malantaŭ rokego. Spencer kuraĝiĝas kaj kuras tra la taluso persekutante la estaĵon. Li klarigis post, ke li ne sciis kial li faris tion kaj ke li agis impulse. Li diris, ke la estaĵo treniĝis pli ol paŝi sed tamen li delokiĝis pli rapide ol homo. Li ĉirkaŭdirektis siajn okuloj kaj vidis neniun signon de la ento, sed li alvenis ĝustatempe por vidi grandan objekton arĝentan havanta la formon de du teleroj kunigitaj per la randoj, kun volba kupolo, leviĝi super la stepo kaj malaperi tra la nuboj. Sur la kupolo estis blankeca parto, kvazaŭ skatolo kun serio da malfermaĵoj. En tiu momento, li same rimarkas, ke la zumado kiun li aŭdis antaŭ estas nun ege forta kaj venas el la telero. Li ne havis tempon por preni fotografion de la objekto.

La silento regnas nun, kaj la pluvo haltas. Ĉar li ne plu vidas nek la objekton nek la estulon, li ekpaŝas al Menston, la vilaĝo plej proksima, forlasante sian projekton viziti sian bopatron. Tiu ĉi trajekto ĝis Menston daŭris ĉirkaŭ 30 minutojn, kaj dum tiu ĉi tempo, li rimarkas iujn strangajn aferojn. Unue, la montrilo de la kompaso direktiĝas nun suden anstataŭ norden, kaj due, li surpriziĝas kiam trovas la vilaĝon aktiva, kun homoj en la vendejoj. Li ĵetas rigardon al la horloĝo de la urbodomo kaj li rimarkas, ke ĝi signas la 10-an horo matene, malgraŭ ke laŭ sia kalkulo devas esti ĉirkaŭ la 8-a horo matene.

La stranga estaĵo fotita de Spencer

La stranga estaĵo fotita de Spencer

Spencer estas tiam en plena konfuzo. Ĉu li vidis tion, kion li kredis estis vidinta? Por respondi tiun urĝan problemon, li sin direktas per aŭtobuson al la urbo Keighley, la plej proksima urbo havanta butiko pri fotografio kun servo de urĝa rivelado. Ĉirkaŭ du horojn post, li havas sian fotografion de la estaĵo, kaj li tiam komprenas, ke li ne estis viktimo de halucinoj. La estaĵo ŝajne estis 4 futojn alta, kaj havis bluverda nuanco sur la haŭto. Spencer sciis, ke li havis ion grava, aŭ almenaŭ tion li pensis.

Tute konfuza, Spencer decidis kontakti al nifologo. Ĉe la loka librovendejo, li trovas la adreson de Jenny Randles, specialisto pri nifoj sufiĉe konita en Britio, kaj li skribas al li leteron rilatante tion, kion okazis al li. Jenny Randles siavice metis lin en kontakto kun Peter Hough, kolego nifologo sia, kaj Spencer konsentas kun li estu komencata detala esplorado.

Hough sciis, ke la historio kiun li aŭskultis ŝajnis ”tro bela por esti vera”, kaj tio malkvietiĝis lin, sed post diskuti kun Spencer, li konvinkiĝas, ke li estas integra homo kaj ke li ne serĉas nek famon nek monon. Li havis neniun kialon por ne kredi tion, kion Spencer rakontis al li, krom la strangeco de la faktoj mem. Hough komencis do plenan esploradon.

Ĉar Spencer volis nenian reklamon kaj havis nenian intencon atingi neniun monan gajnon per sia sperto, li demandis al la esploristoj ne doskonigu sian veran nomon. Pro tio, la dokumentoj rilatantaj al tiu ĉi afero nomas la atestanton “Philip Spencer”, kromnomo sugestita de Peter Hough.

Ĉirkaŭ ses semajnojn post la komenco de la esplorado, Spencer ricevas “la neatenditan viziton de du homoj kiuj sin prezentas kiel agentoj de la informservoj de la Royal Air Force”. Post montri siajn oficialajn rajtigilojn, ili diras siajn nomojn: Jefferson kaj Davis. Ili klarigas post, ke ilia misio estas kunpreni la fotografion prenita de Spencer en Ilkley Moor. Sed li jam liveris la foton al Hough. La vizitantoj, malkontentaj, foriras kun malplenaj manoj.

Kion mirigis Spencer-on estis tio, ke neniu povis scii pri la ekzisto de la fotografio. Spencer nur parolis pri ĝi al sia edzino, al Peter Hough, al Jenny Randles kaj al Arthur Tomlinson, alia nifologo kiu esploris pri tiu afero. Informita pri la okazintaĵo, Hough kontaktas la informservojn de la Royal Air Force por atingi konfirmon pri la idento de la vizitantoj. Oni respondas al li, ke neniu kun tiu ĉi nomo ekzistas ĉe ili kaj ke neniu membro de la informservoj estis ĉe Spencer. Antaŭ tiuj ĉi faktoj, Hough alvenas al la konkludo, ke Spencer estis viktimo de unu el la plej kuriozaj aspektoj de la nifologia fenomeno: vizito de “homoj nigraj”.

Afero Alfena

16 Septembro 2009 Komenti

Okazis la 10-an de septembro 1990, je la 8.30-a horo matene, en la urbo Alfena (Portugalio). Grupo da infanoj ludis rulglobetojn antaŭ kafejo. Subite, la grupo kaj la homoj kiuj pasis estas surprizataj de metala sferoforma objekto kun kvin piedoj ŝvebanta sub futbalkampo kiun oni konstruis apud, jen farante rapidajn movojn, jen malrapidajn, kiu atingas la altecon de tria etaĝo. Timego ekdisvastiĝas. Kiam vidas, ke la objekto pretiĝas surteriĝi en la futbalkampo, la masonistoj kiuj laboris en ĝia konstruado ekĵetas ŝtonojn rekte al la objekto, kiu reagas restante kvieta en la aero dum kelkaj momentoj. La atestantoj restas hororigitaj, la patrinoj krias por ke la infanoj ne alproksimiĝu, sed aliaj ne atingas deteni sian scivolemon. La infanoj apud la kafejo iras voki Manuel Moura, amatora fotografisto, kiu iras serĉi sian fotilon. Kiam li alvenas en la lokon la objekto estas pendigata en la aero dum la masonistoj ĵetas ŝtonojn, donante tempon al la fotografisto por fari kvar fotojn. La objekto tuj malproksimiĝas kun granda rapideco kaj malaperas, post esti fluginta super 500-metra radio dum proksimume 50 minutojn. Tiu nokto, la hororo ankoraŭ ĉeestas en la Alfena loĝantaro, kiu en la plejparto de kazoj ne atingas dormi pro timo, ke la objekto revenu, tio, kio ne okazis.

La fotografioj de Manuel Moura estis sendataj al la Nacia Komisiono de Esplorado pri la Fenomeno Nifo kaj al specialistoj de la Nacia Instituto pri Inĝenierio kaj Industria Teknologio. Post fotografia analizado, la esploristoj akceptas, ke ili ne trovas spurojn da fraŭdo, kaj ke ili ne eblas identifi la objekton. Ĝi estas tuj sendataj al Richard Haines, psikologisto de la afero kaj konsultisto de NASA, kiu ankaŭ ne atingas konkludon. Oni faris ĝisfundan esploradon koopere kun CIA, Pentagono, NORAD (angla mallongigo de Nord-Amerika Centra Estrejo pri Defendado de la Aerospaco), Nacia Centro de Studoj de Tuluzo kaj Eŭropa Kosma Agentejo, sen konkludaj rezultoj. Nur Pierre Guérin, de la Astrofizika Instituto, proponis la hipotezon, ke la objekto estis veturilo de distanca regado, malgraŭ ne havi multan forton tiu ĉi teorio post, ke tiuj objektoj estis viditaj en Francio en 1954 kaj en Germanio en 1989.

Tiuj ĉi fotografioj estas ankoraŭ hodiaŭ konsideritaj en la scienca spaco kiel unuj el la plej gravaj de la fenomeno nifo en la tuta mondo.

alfena4alfena13333

Afero Voroneĵ, 20 jarojn poste

7 Septembro 2009 Komenti

Kiam okazis la afero Voroneĵ mi estis infano, sed ĝi ege frapis al mi; eble ĉar kelkaj monatoj antaŭe, kune kun mia familio, mi ekvidis mian unuan nifon (granda, ruĝa kaj luma bulo pendiginte en la ĉielo, kiun malaperis post kelkajn minutojn). Mi bone memoras la tagon kiam la televidĵurnaloj el la tuta mondo priparolis la aferon. Mi eĉ prenis notojn kaj faris desegnon, kiujn mi konservis kiel memoraĵo. La sekvan tagon matene, kiam mi vekiĝis por iri al la lernejo, tio, kion mi unue faris estis konekti la televidon por aŭskulti alian fojon la sensacian novaĵon. Dum la vespero, en la lernejo, mi demandis al la profesoro pri la afero, ĉar mi volis pliscii, kaj li rakontis al ĉiuj la samon, kion diris la televidĵurnaloj. Tiuj estis magiaj tagoj por mi kaj tiun aferon mi ĉiam konservis en mian kapon.

La faktoj okazis antaŭ 20 jarojn en la rusa urbo Voroneĵ, je iom pli ol 400 km sudokcidente de Moskvo. Verdire, ne estis nur unusola surteriĝo, sed pluraj, denuncitaj de plurnombraj atestantoj dum la tagoj 21, 23 kaj 29 de septembro kaj 2 de oktobro 1989, kvankam la plej rimarkinda estis tiu okazinta la 28-an de septembro de tiu jaro en publika parko. Jen gazetara noto reproduktita en kelkaj amaskomunikiloj dum tiuj tagoj:

“SOVETUNIO: SCIENCISTOJ KONFIRMAS SURTERIĜON DE NIFO. Speciala informo de la rusa novaĵagentejo Tass: NIFO SURTERIĜAS EN PARKO DE VORONEĴ, RUSIO. Kvar eksterteranoj 4 metrojn -10 futoj- altaj eliras el la kosmoŝipo, kaŭzante teruregon inter la homamaso da spektantoj, kiuj fuĝas. La faktoj okazis je la 18.30-a horo de la merkredo 27 de septembro, kiam pluraj infanoj ludantaj en la parko de la urbo Voroneĵ kaj personoj atendantaj aŭtobuson ekvidis en la ĉielo rozkolorecan lumon, kiu poste transformiĝis en ruĝan malhelan globon 10 metrojn diametra proksimume. Laŭ Vladimir Lebedev, korespondanto de la agento Tass en la malgranda rusa urbo, multaj infanoj vidis la surteriĝon de la nifo kaj la postan malsupreniron de pluraj eksterteranoj sur la parko. Vestita per arĝentkolora laborvesto, botoj bronzkoloraj kaj disko en la brusto, 3 metrojn alta, kun malgranda kapo kaj triokula, unu el la tri eksterteranoj eliris el la kosmoŝipo akompanita de roboto. La eksterterano dissendis sonon kaj desegnis sub la grundo luma trianglo je 30 x 50 cm proksimume, kiu tuj malaperis. La stranga kreitaĵo tuŝis la bruston de la roboto kaj tiu ĉi ekpaŝis. En tiu momento, unu el la infanoj kriis terurigita, la eksterterano rigardis lin kaj la knabo restis paralizita. Poste, la eksterterano celis al unu el la junuloj per “armilo”, objekto simila al tubo larĝan duonmetra, kaj la knabo malaperis tuj, kaj li reaperis kiam la estaĵo revenis en sian kosmoŝipon kaj tiu ĉi foriris rapidege”.

Post kelkajn tagojn, sciencistoj de la Laboratorio de Geofiziko de Voroneĵ detektis en la loko kie restis la kosmoŝipo spurojn de radiaktiveco pli alta ol la normala kaj ili neniam neis la aŭtentikecon de la okazintaĵo. Mi neniam dubis, ke tiu tago eksterteranoj vizitis la urbon Voroneĵ.