Arkivo
Israela armeo faligas nifon kiu superflugis la Nuklean Centralon de Dimona
Aviadilo F16 de la israela armeo detruis ĉi tiun jaŭdon ne identigitan flugantan objekton kiu superflugis la sudon de la Morta Maro. Laŭ informis la armeo, la “suspekta” objekto ŝajnis esti aerostato kaj estis en la ĉirkaŭaĵo de la ĉefa israela nuklea reaktoro, je 30 km de la Morta Maro, en Dimona, en la dezerto Negevo.
Laŭ la israela ttt-ejo Ynet, aviadilo pafis misilon al objekto “kiu flugis proksime de la instituto pri nuklea esploro de Dimona”. La aerostato estis ekipita kun motoro, sed ne havis piloton, laŭ la sama fonto. Reprezentanto de la israela armeo deklaris al AFP, ke la objekto “estis detruigita”, sen aldoni pli precizojn. Ĉiu flugo super la reaktoro proksime de la urbo Dimona estas malpermesata.
Israelo asertas, ke ĉi tiu reaktoro estas dediĉita al esplorado, sed spertuloj pri defendo kredas, ke ĝi estas la centro de la nuklea helpema programo de Israelo. Laŭ ili, en Diamona oni fabrikis pli ol 200 nukleaj ogivoj
La reaktoro Diamona estis konstruita kun la helpo de Francio je la komenco de la jardeko de 1950. Sed Israelo neniam konfirmis nek dementis la produktadon de nukleaj ogivoj.
Fonto: http://edition.cnn.com/2010/WORLD/meast/12/16/israel.negev.shootdown/index.html
Nifo fotita el aviadilo en Brazilo
Tiu ĉi obketo estis fotografita el aviadilo kiu flugis proksime de Rio-de-Ĵanejro (Brazilo), la merkredon 14 de julio 2010 je la 15.40 (loka horo), per fotilo Nokia 3120 Classic.
Diversaj vojaĝantoj vidis la objekton, kiu estis priskribita en la komenco kiel lumbulo, kun formo simila al futbala balono. Kelkaj vojaĝantoj nervoziĝis kaj kriis pro la timo, ĉar ili konsideris, ke la aviadilo estis tre proksime de la nekonata objekto kaj estis ebleco kolizii.
Laŭ deklaroj de la vojaĝantoj, la nifo sekvis la aerŝipon dum ĉirkaŭ du minutojn post manovri inter la nuboj. La aŭtoro de la fotografio decidis ne paroli publike. (Klaku sur la fotoj por pligrandigi)
Nifo filmita en Hispanio
Post la novaĵo pri la malfermo de la aerspaco en Hispanio pro la striko de kontrolantoj, kiu devigis la registaron cedi la kontrolon de la flughavenoj kaj de la ĉieloj al la armeo, oni publikigas tiun ĉi videon. Laŭ oni indikas, ĝi estis filmita la 3-an de decembro (2010) dum la malfermo de la ĉieloj, kiam flugis neniu aviadilo.
Fotografita proksime de la Suno nifo po dek fojoj pli granda ol la Tero
La sondilo STEREO Ahead COR2 fotografis la 26-an de novembro (2010), ĉirkaŭ la 5 AM (usona horo), grandegan objekton en la sud-orienta limbo de la Suno. La amplekso de la nifo estus po dek fojoj pli granda ol la Tero. Kio ĝi estas?
Eksa astronaŭto malkaŝas, ke nifo sekvis Columbia en 1996
La kanada ĵurnalo The Canadian publikigis hieraŭ, la 31-an de oktobro (2010), novaĵon kiu ja eniros en la historion de la nifologio. La eksa membro de MUFON Clark C. McClelland malkaŝis al The Canadian, ke li bone scias, ke ĉeesto de eksterteranoj estas reala kaj ke dum misio de NASA okazis renkontiĝo kun nifo. Konfirmas la historion D-ro Story Musgrave (en la bildo), specialisto kaj vojaĝanto de la kosmopramo Columbia dum la misio STS-80 en 1996, kie li vidis objekton diskoforman multe pli granda ol la kosmopramo dum ĝi orbitis la Teron je pli ol 300 km de alteco, kiu ŝajne sekvis la ŝipon.
Tiu ĉi atestanto aldoniĝas al longa listo kie estas Gordon Cooper, Edgar Mitchell (kiu mortis ĉi tiu 30 de oktobro), Donald Slayton, Gene Cernan, Frank Borman, Neil Armstrong aŭ Scott Carpenter, inter aliaj, ĉiuj homoj tre preparitaj, kiuj fidigas fenomenon nuntempe neneebla.
Fonto: http://www.agoracosmopolitan.com/home/Frontpage/2007/11/09/01935.html
Operacio 23: Kontakto pere de ‘ouija’
En 1975, en la insulo Tenerifo (Kanaraj Insuloj), grupo da homoj estis protagonisto de serio da strangaj kontaktoj pere de tabulo ‘ouija’ (mi ne scias kiel traduki ĉi tiun vorton en Esperanton), kiuj kondukis al fizika vizito en internon de ŝipo. La plejparto de la spertoj okazis en la strando La Tejita, en la sudo de la insulo, kaj ne tro malproksime de la ĉefa flughaveno de la insularo.
La historio komencas kiam viro, Francisco Padrón, sufokita de la problemoj, stiras sian veturilon al krutbordo, preta por sin mortigi. Tiam, forte luma objekto aperas antaŭ li en la ĉielo. Francisco, surprizita, haltigas sian veturilon kaj li fine ne sin mortigas. Tio estis laŭ li kvazaŭ haltiga signalo. Ekde tiam, ŝokita pro sia sperto, li dediĉis sin esplori la neklarigeblajn fenomenojn por trovi klarigon al sia sperto. Li baldaŭ kontaktis gravajn personojn, sciencistojn, kuracistojn, advokatojn, kaj kun ili kreis grupon dediĉita al la esplorado de la strangaj fenomenoj kaj de la nifoj.
Tiu grupo estis pioniro dizajnante iajn sistemojn (mikrofonoj, rudimentaj komputiloj…) kaj miksigante ilin kun la ‘ouija’. Kaj en la sama loko kie Francisco Padrón volis sin mortigi, ĉi tiu grupo havis siajn strangegajn spertojn. Eksterordinara historio kiun ili nomis Operacio 23.
Antaŭ kelkaj semajnoj la hispana televidprogramo Cuarto Milenio dediĉis raporton al ĉi tiu afero. Krom la detaloj pri la afero, ĝi entenas la interesan ateston de unu el ĝiaj protagonistoj.
La eksterteranoj ne estas bonaj
Mi interesiĝas pri nifoj kaj ekstertera vivo ekde mi estis infano. Kiam mi estis 8-jara, kune kun mia familio mi vidis nifon en la ĉielo. Tiu epizodo ekestigis mian intereson pri ĉi tiuj aferoj, kaj ekde tiam mi provis informi min maksimume kaj multe pensis pri la vizitoj de eksterteranoj.
Dum la plejparto de mia vivo mi kredis, ke la eksterteranoj kiuj vizitas nian planedon (ĉar mi pri tio ne dubas) devis esti io simila al simplaj esplorantoj, estaĵoj interesitaj pri studo de la tera vivo kaj la homaj moroj. Mi neniam rigardis ilin kiel minacon por la homaro, kiel invadantoj kiuj volus detrui la Teron, kiel la marsanoj de la romano de H. G. Wells La milito de la mondoj. Laŭ mi la sola malŝatinda, abomena speco, estis nur la homa speco. La eksterteranoj ne povis esti similaj al ni, nek pli malbonaj. Kia absurda ideo, ĉar ili nepre devas esti multe pli evoluitaj kaj inteligentaj ol ni, kaj konsekvence siaj etiko kaj moralo ankaŭ estus multe pli disvolvitaj, ĉu ne?.
Sed estis io, kion mi ne komprenis: se ili estas bonaj, kial do ili ne helpas la homaron evolui kaj ĉesi suferi? Laŭ mi estis informinta min, mi malkovris, ke la plej spertaj studantoj de la nifo-fenomeno kaj de la eksterteraj forkaptoj ne kredas, ke la eksterteranoj estas bonaj, sed tute male. Esplorantoj kiel Budd Hopkins, David Jacobs aŭ Salvador Freixedo, kredas, sur la bazo de siaj studoj kaj de sia longa kariero, ke la eksterteraj estaĵoj kiuj vizitas la Teron havas malklarajn kaj tute ne flataj intencojn. Salvador Freixedo, aŭtoro de La granja humana (La homa farmo), estas konvinkita, ke la eksterteranoj nutriĝas pere de niaj emocioj kaj kolektivaj doloraj sentoj. Ili estus ankaŭ, laŭ li kaj aliaj multaj esplorantoj, tiuj kiuj estus kreintaj la religiojn por dividi la homaron por sia propra profito, kiuj instigus militojn kaj aliajn katastrofojn, kaj la respondeculoj de la stumpigo de bestoj en certaj lokoj (la fama Chupacabras). David Jacobs, kiu esploris la fenomenon de la eksterteraj forkaptoj dum multaj jaroj, asertas ke ju pli li esploras tiun fenomenon, des malpli ŝatas ĝi al li. Kaj ĉiuj ja scias pri la deklarojn kiuj la sciencisto Stephen Hawking faris antaŭ nelonge: li ankaŭ opinias, ke la eksterteranoj povus esti minaco por nia speco. Kio faras do la eksterteranoj en nia planedo? Mi ne scias, sed ankaŭ ju mi pli esploras la temon, des malpli ŝatas ĝi al mi.
Al la legantoj kiuj komprenas la hispanan, mi rekomendas aŭskulti la sekvan radian intervjuon kun Salvador Freixedo, kie li parolas pri ĉi tiu afero. Vi povas trovi la ceterajn partojn en YouTube.
Google Maps fotografas nifon super Israelo
La satelito de Google Maps fotografis nifon la pasintan 26-a de aŭgusto (2010), super la ĉielo de Israelo, en la zono de la dezerto Negevo. La novaĵo estis publikigita en la retportalo Alien News Web, en noto de Michael Cohen. Kiel oni povas vidi en la bildo, la objekto estas cirkloforma kaj eĉ havas ombron. Laŭ la mapo, ĝi flugus je 120 metroj super la tereno.
Nifo piramidforma super Tajvano
Antaŭ kelkaj semajnoj oni filmis dum ŝtormo en Tajvano tion, kio ŝajnas grandegan objekton piramidforman, pendigita en la ĉielo super la urbo kaj nur videbla tra la lumo de la fulmoj.
Nifo filmita en Kordobo (Argentino)
Ĉi tiu objekto sferoforma estis filmita la 4-an de septembro (2010) en Kordobo, Argentino. Estas rimarkinda la granda rapideco de la flugo.