Arkivo

Archive for Januaro, 2010

Strangaj lumoj en Santiago-de-Ĉilio

25 Januaro 2010 Komenti

La ĉielo de Santiago-de-Ĉilio (Ĉilio) estis dum la lastaj jaroj scenejo de iuj el la plej spektaklaj aperoj de nifoj. Jen raporto de la meksika televido. Taksu vi mem.

Ĉu vegetaĵaro en Marso? Fotoj de la NASA

7 Januaro 2010 5 komentoj

Tiuj ĉi bildoj de la surfaco de Marso estis sendataj al la Tero de la kosmosondiloj Mars Global Surveyor kaj Mars Odissey kaj troveblas en la arkivoj de la NASA. Ili montras tion, kion ŝajnas vegetaĵaro kaj lagoj en la ruĝa planedo.

DOKUMENTA FILMO: Forkaptitaj de eksterteranoj

6 Januaro 2010 Komenti

Dokumenta filmo dediĉita al John Mack, fama usona psikiatro kiu esploris multajn homojn el diversaj landoj kiuj asertas, ke ili estis forkaptitaj de nifoj, kaj atestantojn de nifoj kaj supozataj eksterteraj estaĵoj. Li alvenis al la konkludo, ke la plejparto de tiuj atestantoj ne mensogis kaj tio, kion ili diris estis tio, kion okazis al ili aŭ tio, kion ili kredis ke okazis. En tiu ĉi dokumenta filmo (dublita al la hispana) oni intervjuas diversajn atestantojn kaj montras opiniojn de diversaj psikiatroj.

Ĉu nifoj en mezepoka pentraĵo?

5 Januaro 2010 2 komentoj

Ĉi tiu pentraĵo, “Virgulino kun la infano kaj Sankta Johano infano”, pentrita dum la jardeko de 1490 kaj atribuita al Jacopo del Sellaio aŭ al Sebastiano Mainardi, estas ekspoziciita en la Palazzo Vecchio de Florencio. Sed, kion speciala ĝi havas?

Se vi atente observas, kaj kiel montriĝas en la detalo en la suba bildo, en la dekstra supra flanko de la pentraĵo vi vidos disradiantan kaj eliptikan objekton, kvazaŭ “lumonubo”, kiun multaj konsideris bildo de nifo en la ĉielo. Ĉi tiun objekton observas atente, el tero, homo kiu kovras sian facon kun la manoj kaj de hundo bojianta apud li.

Krom tio, en la supra maldekstra flanko, ankaŭ en la ĉielo, oni povas vidi sub la Kristnaska stelo tri ceterajn disradiantajn stelojn pli malgrandaj, kiuj povus elvoki la famajn “foo-fighters” de la nifologio.

Ĉu ĝi estas kosmoŝipoj pentritaj fine de la Mezepoko?

BILDSTRIO: La milito de la mondoj

5 Januaro 2010 2 komentoj

La bildstrion La milito de la mondoj , bazita sur la fama sciencfikcia verko de H.G. Wells, oni povas legi en interreto kaj en Esperanto ĉe http://www.ipernity.com/doc/stefanosafisto/album/176176/show

 La milito de la  mondoj. Desegno:  D’Israeli. Adaptado: Ian Edginton.

INTERVJUO: Alfred L. Webre. “En Marso loĝas humanoidoj”

5 Januaro 2010 Komenti

Alfred L. Webre estas direktoro de la Instituto por la Kunlaboro en la Spaco, Doktoro pri Juro kaj aŭtoro de la libro Exopolitics (Ekzopolitiko). Li naskiĝis en ŝipbazo de Florido dum la Dua Mondmilito. Li loĝas en Vankuvero. Edziĝita, li havas filon kaj du duonfilinojn. En tiu ĉi intervjuo por la kataluna gazeto La Vanguardia li parolas pri inteligenta vivo en Marso kaj asertas ke la Usona registaro havas sekretajn kontanktojn kun eksterteraj civilizacioj ekde la jardeko de 1950.

-Ekzistas pruvoj, ke estas etikaj civilizacioj pli progresaj ol la nia kiuj partoprenas en nia procezo de disvolvado.

-Donu al mi pruvojn.
-Deklaroj de komizoj de la Usona registaro kiuj atestis, ke ili partoprenis sekretajn programojn de rilatoj kun iuj eksterteraj civilizacioj.

-Tio signifas, ke jam estis kontakto kun eksterteranoj?
-Jes, ekde la jardeko de 1950 la Usona registaro, laŭ tiuj atestantoj, estas sekrete laborinta kun ili.

-?
-Andrew Basiago, filo de oficiro de la CIA, estis engaĝigita kiam li estis sep-jaraĝa en sekreta programo por superdotitaj infanoj kiujn oni trejnis por esti ambasadoroj antaŭ eksterteraj rasoj.

-Ĉu iu kontakto?
-Li renkontis tri astronaŭtojn de la planedo Marso. En januaro 2009, Virginia Olds, komiziino de la CIA, konfirmis ke la CIA scias, ke estas homoida civilizacio kiu loĝas sub la surfaco de Marso.

-?
-Ni kredas, ke en la jaro 9.500 a.K. fragmentoj de la supernovao Velaro eniris la Sunsistemon kaj detruis la Marsan ekologion. La marsanoj, ĉirkaŭ 1.500 jarojn pli progresigitaj ol ni etika kaj teknologie, rifuĝiĝis surtere.

-…
-En decembro 2008 ni publikigis informon kiuj inkludas fotografiojn faritajn de la roboto de la NASA Rover Spirit kie identifikeblas iu speco de hominoidoj, bestoj kaj strukturoj en la surfaco de Marso. Vi povas tion spekti ĉe Exopolitic.com.

-Estas tri astronaŭtoj kiuj asertas, ke ili vidis eksterteran vivon.
-Jes, Buzz Aldrin, kiu vojaĝis en Apolo 11, diris ke kiam ili alvenis en la Lunon en 1969 estis du eksterteraj kosmoŝipoj ĉirkaŭ la granda kratero, lia versio estis kontrolita de altaj postenoj de la NASA.

-Vi konfuzas min.
-Doktoro Steven Greer, direktoro de Projekto Malkaŝo, kolektis pli ol 500 atestojn, armeaj, registaraj kaj de altranga inteligento, kaj temas pri atestantoj pri la ekstertera ĉeesto, kaj publikigitaj en majo 2009 en la Nacia Gazetara-Klubo de Vaŝingtono.

-Meksiko, Ĉilio, Brazilo kaj Peruo igis publikaj ĝiajn dosierojn pri NIFOj..
-Ĵus Francio, Svedio kaj Danio, kaj Britio publikigis 7.200 dosierojn de NIFOj kompilitaj de D155, sekreta organo de la Ministraro pri Defendo.

-Kial ne disvastigi la vivon en Marso?
-Pro politikaj aferoj. Ni metos proceduron nin rifuĝante en la leĝoj pri liberinformado por ke la NASA agnosku inteligentan vivon en Marso.

-Kaj kial ne prezentiĝas en socio ili mem, la marsanoj?
-Tiu nia estas planedo de malalta ordono kiu laŭ ni supozas estas en kvarenteno altrudita de la registaro de la universo.

-Kaj tiu kvarenteno finiĝas nun…
-Ni kredas, ke la eksterteraj etikaj civilizacioj uzis la NIFO-fenomenon por aklimatigi nin al ĝia ekzisto, kaj inter 2010 kaj 2020 ni povas komenci havi malfermitajn rilatojn kun tiuj civilizacioj.

-La unua kontakto estos kun la marsanoj?
-Jes, ĉar estas multaj reciprokaj avantaĝoj, ili povas doni al ni teknologiojn kaj konojn kaj ni havas verdan belegan planedon kien ili povus elmigri.

-Kiel funkcias la kosmo?
-Estas multaj dimensioj kaj universoj paralelaj al la nia. Iuj eksterteraj civilizacioj venas el alia dimensio, alia paralela universo, pro tio NIFOj povas aperi kaj malaperi.

-Kiel estas tiuj pli evoluitaj civilizacioj?
-Ŝajne ni loĝas en organizita universo kaj la plej etikaj civilizacioj atingis regi la tempo-dimension kaj ili estas tiuj, kiuj eble disvolvigas nian realon.

-… Do ili tion faras malbonege.
-Laŭ iuj teorioj ni estas akcele evoluanta por forlasi la ekonomion de senĉesa milito kaj iri al eltenebla ekonomio. La homa konscio disvolviĝas por eniri en la universalan aĝon kaj malfermite rilati kun tiuj aliaj civilizacioj.

-…Ili ja povus helpeti nin.
-Ekzistas unuagrada direktivo: ne interferi la evoluadon de civilizacio en alia planedo. Sed tre baldaŭ la homo lernos uzi la kvantuman teletransportadon kaj elĉerpi energion el la spaco. Ni estas en transira erao en kiu ni devas decidi se ni iras ĉu al la detruo, chu al la evoluado.

-Via laboro konsistas el studi la grandan registaron de la universo?
-Ekzopolitiko estas socia scienco studanta la rilatojn inter nia homa civilizacio kaj aliaj inteligentaj civilizacioj en la universo. Unu el niaj unuaj paŝoj por la universala diplomatio estos pere de la marsa civilizacio.

Mi komprenas.
-Persone mi laboras kun la doktoro Norman Miranda, estro de la kabineto de la prezidanto de la ĝenerala asembleo de la UN, por ke la UN reprezentu la Teron antaŭ la Marsan civilizacion.

La Vanguardia, 10-9-2009

La nifo de Bardenas Reales

5 Januaro 2010 Komenti

Okazis la 2-an de januaro 1975 en Eŭskio, kiam tri hispanaj armeanoj vidas nifon sur la pafkampo de Bardenas Reales (Navaro). Kelkaj horoj antaŭ okazis io simila proksime al Burgoso.
Jen intereza analizo (por tiuj, kiuj komprenas la hispanan) de la televidprogramo Cuarto Milenio pri la afero Bardenas Reales, unu el la plej gravaj, polemikaj kaj misteraj. Vi povas serĉi la ceterajn partojn ĉe YouTube.