Arkivo
Fotografita proksime de la Suno nifo po dek fojoj pli granda ol la Tero
La sondilo STEREO Ahead COR2 fotografis la 26-an de novembro (2010), ĉirkaŭ la 5 AM (usona horo), grandegan objekton en la sud-orienta limbo de la Suno. La amplekso de la nifo estus po dek fojoj pli granda ol la Tero. Kio ĝi estas?
LIBRO: “La Biblio, ĉu historio? ĉu legendoj?”
Ĉio, kio rilatas al la Biblio devas interesi al ni estiel esplorantoj de la fenomeno nifo. Tiuj, kiuj legas ĉi tiun blogon scias, ke mi defendas la teorion, ke multaj el la rakontoj de la Biblio rilatas al nifoj kaj eksterteranoj. Mi havas malmultajn dubojn, ke Lot, Abrahamo aŭ Moseo estis kontaktitaj; ke la “elohoj” de Genezo, same kiel la anĝeloj, estis tio, kio nuntempe oni nomas eksterteraj estaĵoj; ke la hebrea popolo estis uzita de la eksterteranoj por plenumi siajn celojn; ke Jona restis kaptita en la interno de nifo; ke la profeto Elija estis forkaptita de eksterteranoj; ke la profeto Danielo havis renkonton kun eksterterano; ke Ezekielo vidis surteriĝi kosmoŝipon; ke nifo gvidis la tri reĝojn ĝis Bet-Leĥem. Inter aliaj aferoj. Pro tio do, laŭ mia opinio kaj laŭ opinio de multaj, en la Biblio troviĝas la vera historio de la homaro.
La Biblio, ĉu historio? ĉu legendoj?, de André Cherpillod, eldonita en 2008 ĉe la Blanchetière, ne temas pri nifoj, nek pri la rilato de la Biblio al nifoj kaj eksterteranoj; sed kiel ni diras, ĉio rilate la Biblion havas intereson por ni. Kaj en tiu ĉi verko Cherpillod disvolvas sian tutan erudicion por analizi la bibliajn tekstojn kaj pruvi disigi la veron el la simplaj legendoj. La rezulto estas mirinda, interesega, amuza libro, krom belega pro ĝia aspekto. Trezoro pro kiu ni devas danki Cherpillod, aŭtoro ankaŭ de La dioj de Israelo, kie li ja tuŝas la temon de la nifoj kaj la ekstertarnoj en la Biblio, pri kiu ni jam parolis en ĉi tiu blogo.
Se mi devus rekomendi libron ne literatura en Esperanto, ĉi tiu estus la unua. Bonega donaco por la Zamehofa Tago.
Eksa astronaŭto malkaŝas, ke nifo sekvis Columbia en 1996
La kanada ĵurnalo The Canadian publikigis hieraŭ, la 31-an de oktobro (2010), novaĵon kiu ja eniros en la historion de la nifologio. La eksa membro de MUFON Clark C. McClelland malkaŝis al The Canadian, ke li bone scias, ke ĉeesto de eksterteranoj estas reala kaj ke dum misio de NASA okazis renkontiĝo kun nifo. Konfirmas la historion D-ro Story Musgrave (en la bildo), specialisto kaj vojaĝanto de la kosmopramo Columbia dum la misio STS-80 en 1996, kie li vidis objekton diskoforman multe pli granda ol la kosmopramo dum ĝi orbitis la Teron je pli ol 300 km de alteco, kiu ŝajne sekvis la ŝipon.
Tiu ĉi atestanto aldoniĝas al longa listo kie estas Gordon Cooper, Edgar Mitchell (kiu mortis ĉi tiu 30 de oktobro), Donald Slayton, Gene Cernan, Frank Borman, Neil Armstrong aŭ Scott Carpenter, inter aliaj, ĉiuj homoj tre preparitaj, kiuj fidigas fenomenon nuntempe neneebla.
Fonto: http://www.agoracosmopolitan.com/home/Frontpage/2007/11/09/01935.html