Arkivo
Nifo filmita en Hispanio
Post la novaĵo pri la malfermo de la aerspaco en Hispanio pro la striko de kontrolantoj, kiu devigis la registaron cedi la kontrolon de la flughavenoj kaj de la ĉieloj al la armeo, oni publikigas tiun ĉi videon. Laŭ oni indikas, ĝi estis filmita la 3-an de decembro (2010) dum la malfermo de la ĉieloj, kiam flugis neniu aviadilo.
FRAŬDOJ: Afero Ummo
Estas fundamenta por la serioza ufologio distingi kaj denonci tiujn aferojn, kiuj estas simplaj fraŭdoj kiu senkreditigas la studadon de la nifoj kaj konfuzigas la publikan opinion. Kun tiu celo ni kreas novan kategorion en la blogo, dediĉita rimarkigi tiujn aferojn, kiuj oni pruvis fraŭdaj. Kaj ni komencas kun la fama kaj diskutata afero Ummo.
Ummo estas la nomo de supozata planedo el kie devenus ekstertera civilizacio kiu estus kontaktinta kun homoj de la Tero. La informo estus alveninta laŭ formo de dokumentoj kaj leteroj senditaj al grupoj da entuziastoj de la nifo-fenomeno. La afero havis ian popularecon en Hispanio kaj Francio en la sesdekaj kaj sepdekaj jaroj de la pasinta jarcento. La plejparto de la esplorantoj konkludis, ke la afero Ummo estis fraŭdo. La hispana psikologisto José Luis Jordán Peña asertis en 1993, ke li estis la instiganto.
La supozataj estaĵoj asertis, ke ili venis el Ummo, planedo kiu orbitus ĉirkaŭ la stelo ruĝa nano Wolf 424 (situita en la konstelacio Virgo) kaj memnomiĝis OEMII (homoj de Ummo) en sia propra lingvo. Ili mem klarigis en iliaj leteroj la fonetikajn karakteristikojn de ilia lingvo. En iu el siaj informoj ili rakontis kiel alvenis en la Teron la 28-an de marto 1950, surteriĝante en la franca departemento Alpes-de-Haute-Provence (Okcitanio). Laŭ la leteroj, ses ekspedicianoj maskitaj kontanktis kun la unuaj humanoj miksiĝante sin inter ni kaj komencis esplori nian planedon, niajn morojn, nian kultuton kaj niajn lingvojn. Poste, en 1966, ili estus komencinta sendi siajn famajn leterojn al diversaj personoj ĉirkaŭ la mondo, klarigante diversajn sciencajn, teknikajn kaj sociajn aspektojn el ilia mondo. Kelkaj “ummologoj” asertas, ke la korespondo de la vizitantoj atingas 6.000 paĝojn; sed oni ne scias pri pli ol 1.000, surbaze el kiuj iu eĉ ellaboris vortaron hispana-umma.
Malgraŭ la deklaroj de Jordán Peña, ankoraŭ restas kelkaj grupoj da kredantoj, kiel la bolivia “Filinoj de Ummo”.
Afero de la infano de Tordesillas
Okazis la 1-an de oktobro de la jaro 1977, en Tordesillas, vilaĝo de Valadolido (Kastilio kaj Leono, Hispanio). Grupo da infanoj kaŝludas. Du el ili, Martín Rodríguez kaj Fernando Caravelos, ambaŭ sep-jaraj, malproksimiĝas de la grupo por serĉi lokon kie kaŝiĝi kaj kuras ĝis malnova kaj duonfaligita korto proksime al la vojo Valadolido-Zamoro. La korto, Soleca kaj malproksima loko kie la infanoj esperas ne esti trovitaj, estas en la rando de Tordesillas kaj jam noktiĝas. Antaŭzorge, Martín ĵetas ŝtonon super la kotmuro. Seka kaj metala sono, kvazaŭ de “lamenoj de koliziantaj veturiloj”, aŭdiĝis en la alia flanko. La stranga sono surprizigis la infanojn, ĉar en la interno nur estis malnova plugmaŝino kiun neniu uzis kaj ambaŭ sciis, ke la sono kiun ili aŭdis ne apartenis al frapo kun tiu maŝino.
Ili eniras zorge en la korton kaj ilia surprizo estas grandega, kiam ili malkovras, en angulo de la korto, strangan aparaton similan al “granda metala lameno”, subtenita de tri dikaj piedoj kaj ĉirkaŭita de buntaj lumo kiu igas videblaj la trabojn de tiu loko sentegmenta.
La objekto estis ĉirkaŭ 2.80 metrojn alta kaj amlpeksa je 1.95 metroj. Ĝi estis kvieta en la tero kaj elsendis tre malfortan sonon. Ĝi havis tri cirkloformajn fenestrojn el kie eliris tre malforta lumo. La objekto, laŭ la atestanto, estis kvazaŭ metalala piro. En la centro de la strukturo estis brila metala pordo dividita en la mezo, kiel la liftoj. La piedoj havis serion da zigzagaj linioj. El la dekstra flanko, speco de gasoŝprucilo kun pluraj cilindroj elstaris ĉirkaŭita de speco de kondensita vaporo.
Post kelkaj momentoj, la objekto ekleviĝis kun balanca movo. De la centro aperis halon de lumo. Fernando saltis tuj kaj pruvis preni Martin-on por ke la lumo ne tuŝus lin, sed li ne povis. La knabo estis paralizita de maldika radio, simile al “la linioj de sunlumo kiuj vidigas tra la persienoj”, kiu trairis la ĉambron kaj traboris lian abdomenon. Fernando, timigita, eliris eksteren por averti la aliajn knabojn. En la interno de la korto, Martín daŭre premis sian stomakon per la manoj, ne povinta forlasi tiun lumglaveton.
Kelkaj minutoj post, Fernando kaj la ceteraj infanoj kiuj alkuris post la alerton portas Martin-on ĝis lia domo, duonkonscia. Li ne povas eldiri eĉ unu vorton, flaviĝis kaj havas la pupilojn tute dilatitaj. La patro de Martin, post aŭskulti pri tio, kion okazis, alkuras kun amiko al la korto, kie ili trovas tri fumajn spurojn laŭ triangula pozicio kaj unu cirklon kie la tero ŝajnas esti bruligita. Ili plenigis plastikan saketon kun la nigrigita tero kaj revenis al la domo.
Post la rakontitaj faktoj, la eta Martín, kiu ĝis tiam havis bonan sanon, komencas malfarti. Li havas stomakdolorojn, vomadon, kapturnado, manko de vidkapablo… Post unuaj observadoj de la kuracistoj de Tordesillas, Martín estis portita al Hospitalo Onésimo Redondo de Valadolido. En ĉi tiu punkto komencas veran malsonĝon por Martín, kiu en malmultaj jaroj suferas dekkvar operaciojn. La refaloj kaj la eniroj en komato en la hospitalon iĝas rutinaj por li kaj lia familio.
Nekredeble, Martín superis bone la tutajn operaciojn. Dektri el ili kun perforado de kranio por kontroli la artefaritan valvan sistemon kiun oni metis al li post diagnozi al li hidrocefalion. La infaneco de Martín pasis meze de gazvindoj kaj vundoj, sed kun la paso de la jaroj li superis la malsanon. Kvankam ankoraŭ nuntempe suferas la konsekvencojn de tiom delikataj operacioj.
Tiu ĉi afero, kvankam ne atingis tiom da populareco kiel aliaj, povas esti konsiderita unu el la plej gravaj de ĉi tiu speco. En la jaro 2007, la hispana televidprogramo Cuarto Milenio intervjuis la protagoniston de tiu ĉi historio, Martín Rodríguez. Sekve la unua parto de la video (en la hispana) kiun oni povas trovi plene en YouTube.
Renkonto de la kvara speco de Próspera Muñoz
La afero okazis en Jumilla (Murcio, Hispanio), kiam unu tago de la jaro 1947 du infaninoj, la fratinoj Próspera [Próspera] (7-jara) kaj Ana Muñoz [Muniós] (11-jara) observas strangan objekton, kvazaŭ “veturilo” sen radoj -laŭ ilia rakonto- situiĝanta antaŭ la fenestro de ilia domo. El la objekto eliras du estaĵoj 1,30 metrojn altaj proksimume, kun blankaj vestoj kaj grandegaj okuloj, kiuj finfine eniras la domon kaj subtenas anodinan konversacion kun la infaninoj.
Ekde tiu momento Ana memoras preskaŭ nenion. Poste, Próspera reakiris iom post iom el ŝia memoro tiujn faktojn. Tiuj vizitantoj, post peti glason da akvo, kiun neniam drinkis, kaj interesiĝi pri la lunaj fazoj desegnitaj en mura kalendaro, malaperas, post certigi al la du infaninoj, ke ili revenos baldaŭ por kunpreni unu el ili. Ekde ili ekiras, strangaj okazintaĵoj ĉirkaŭvolvas la vivon de la familio Muñoz dum la postaj tagoj: en la interno de la domo nutraĵoj putriĝas rapidege kaj la strangaj estaĵoj finfine reaperas post la kvara tago kaj kunportas kun ili Próspera-n en kosmoŝipo kiun ŝi vidas haltadita en granda kampo de olivarboj.
Interne, per ion simila al “kina ekrano”, ili montras al la du infaninoj scenojn de la kutima vivo de Próspera kaj ŝia familio tiel, kiel ŝajne estis filmitaj de la ŝipanoj de tiu NIFO kelkaj tagoj antaŭ. Tiel, kiel okazas kun aliaj aferoj de forkapto, Próspera-n oni metas sur brankardo kaj faras kelkajn medicinajn analizojn finigantajn kun ia ĥirurgia operacio kaj oni insertas en ŝi ian «mikrokapsulon» en la kola bazo.
Mi denove prezentas videon de la hispana programo Cuarto Milenio. Kvankam mi ne ŝatas la sensaciisman kaj obskurantistan stilon de tiu ĉi programo, ĝi fojfoje prezentas interezajn aferojn, kiel tiu ĉi, dediĉita al tiu ĉi afero, kun la atesto de Próspera Muñoz tri jardekojn poste.