Arkivo

Posts Tagged ‘vivo’

Astronomoj malkovras la unuan planedon ekster la Sunsistemo kiu povus esti loĝebla

2 Oktobro 2010 Komenti


Astronomoj de la Universitato de Kalifornio ĉe Sankta-Cruzo (UCSC) kaj de la Instituto Carnegie de Vaŝingtono (Usono) ĵus trovis, en distanco de ĉirkaŭ 20 lumjaroj, en la konstelacio Libra, la unuan ekzoplanedon kun bazaj karakteristikoj por esti loĝebla. La trovaĵo estis publikigita la 30-an de septembro (2010) en Astrophysical Journal.

La planedo, Gliese 581g, nomiĝas tiel honore al la stelo kiun orbitas, Gliese 581. La distanco de la korpo rilate al ĝia astro havigas al ĝi konvenan radiadnivelon por enteni likvan akvon en ĝia surfaco. “Mi opinias, ke estas 100% da eblecoj, ke la planedo enhavu vivon, ĉar ĝi prezentas kondiĉojn tre taŭgaj por tio”, klarigis hieraŭ ĉe gazetara konferenco la astronomo de la UCSC respondeca pri la esploro, Steven Vogt.

Alia el ĝiaj karakteristikoj estas ĝia meza temperaturo, inter -31ºC kaj -12ºC. Ĝia distribucio ne estas homogena, ĉar unu el ĝiaj duonoj restas ĉiam lumigita kaj la alia en konstanta mallumo. Tio generas grandan termikan stabilecon. “La vivo en ĉi tiu planedo estus tre agrabla”, aldonis Vogt. Laŭ la sciencistoj, la zono plej taŭga troviĝas en la limo inter ambaŭ scenejoj.

La astronomoj kalkulis, ke la altirforto de la planedo estas tre simila al tiu de la Tero, inter 1,1 kaj 1,7 fojoj la tera gravideco, kaj pro tio ĝi povas subteni atmosferon. La maso de la planedo estas inter 3 kaj 4 fojoj supera al tiu de la Tero, kvankam ĝia radio estas nur inter 1,2 kaj 1,5 fojoj pli granda. Rilate al ĝia kompozicio, la sciencistoj opinias, ke temas pri roka astro. Tamen, dum la Tero plenumas ĝian orbiton ĉirkaŭ la suno dum 365 tagoj, Gliese 581g faras tion dum 36,6 tagoj.

Fonto: http://www.3cat24.cat/noticia/875167/societat/Un-grup-dastronoms-californians-descobreixen-un-nou-planeta-extrasolar-on-hi-podria-haver-vida

Trovitaj en Marso restaĵoj similaj al la plej antikvaj teraj fosilioj

31 Julio 2010 Komenti

Skipo da esplorantoj identifigis rokojn kiuj povus enhavi restaĵojn fosiligitajn de vivo en Marso. La primitivaj rokoj troviĝas en la areo Nili Fossae, unu el la zonoj pripensitaj por la surmarsiĝo de la estonta sondilo Mars Science Laboratory, antaŭvidita por 2011, kies misio estos analizi la loĝeblon de la ruĝa planedo.

La zono prezentas karakterizojn tre similajn al tiuj, de la nordokcidenta regiono de Aŭstralio kie oni trovis unuj el la plej antikvaj spuroj de vivo sur la Tero, enterigitaj kaj konservitaj en minerala formo.

La skipo da esplorantoj de la Instituto de serĉado de ekstertera vivo SETI (Search for Extraterrestrial Intelligence Institute), en Kalifornio, konsideras, ke la samaj hidrotermaj procezoj kiuj konservis la postsignojn de vivo en la aŭstralanaj rokoj povis okazi en la pasinteco en Nili Fossae.

La studo estis publikigita en la revuo Earth and Planetary Science Letters.

Detalo de la areo Nili Fossae en Marso.

Fonto: http://www.bbc.co.uk/news/science-environment-10790648

Marso estis loĝebla planedo tutmonde

27 Junio 2010 Komenti

Dum la lastaj jaroj, la orbitiloj Mars Express kaj Mars Reconnaissance trovis argilmineralojn kiuj estas spuroj de malseketa medio en la sudaj montoj de Marso, kie  la rokoj de la surfaco havas ĉirkaŭ kvar mil milionoj da jaroj. Ĝis ĉi tiu semajno, neniu loko kun tiuj mineraloj estis trovita en la subaj nordaj teroj, kie la vulkana agado entombigis plej profunde la plej aĝan surfacon.

Sciigo de francaj kaj usonanaj esplorantoj publikigita en la revuo Science de ĉi tiu semajno bazita je kelkaj grandaj krateroj kiuj penetris en aliajn pli junaj, malkaŝas, ke la malsupraj rokoj de la subaj nordaj teroj prezentas mineralajn arenojn, kiuj malkaŝas antikvajn kondiĉojn de malsekeco.

“Ni povas diri nun, ke la planedo estis ŝanĝita tutmonde pro la likva akvo antaŭ ĉirkaŭ kvar mil milionoj da jaroj”, asertis John Carter, de la Universitato Parizo, ĉefa aŭtoro de la sciigo.

Aliaj specoj de pruvoj pri la likva akvo en postaj epokoj en Marso rilatas al malpli daŭro de la kondiĉoj de malsekeco aŭ akvo, kiu estis pli acida aŭ sala.

La esplorantoj uzis la spektometron CRISM, instrumento de la Mars Reconnaissance Orbiter, por pruvi 91 krateroj en la subaj nordaj teroj. Almenaŭ en naŭ el ili troviĝis argiloj kaj argilmineraloj, nomitaj filosilikatoj aŭ hidratigitaj silikatoj kiuj formiĝas en malseketaj medioj en la surfaco aŭ subtere.

Fonto: http://dclm.es/news/124/ARTICLE/68102/2010-06-25.html

Surfaco de Marso.