Arkivo

Posts Tagged ‘nifologio’

Lokoj de kontakto en Katalunio

22 Junio 2010 Komenti

Katalunio, samkiel multaj aliaj landoj en la mondo, havas tradicie geografiajn enklavojn konsideritaj plejbonaj laŭ kelkaj kontaktitoj, ne nur por esti atestantoj de paso de nifoj -konfirmita, almenaŭ parte, de la nifologoj-, sed ankaŭ por serĉi pli proksiman kontakton kun la eksterteranoj.

MONTARO MONTSERRAT
La montaro Montserrat estas la emblema monto de Katalunio kaj la plej fama el la “kontaktistaj sanktejoj” de la lando. Tiu, kiu popularigis la nifologian potencialon de ĉi tiu monto estis la entreprenisto Lluís Josep Grífol, kiu depost 1977 amasigas la 11-an de ĉiu monato grupojn da personoj por provi observi supozatajn kosmoŝipojn, kiuj nuntempe estas tre diskutitaj inter la fakuloj. Dum pli ol 15 jaroj de konstantaj vizitoj al Montserrat, Grífol atingis grandan dosieron kun strangaj bildoj. Li eĉ ellaboris detalan kontaktistan filozofion sur la bazo de tio, kion li nomiĝas «spacaj konfirmoj», kiujn li atingas interpretante la esoteran signifon –ne nur la fenomenologian- de siaj observadoj.

Montaro Montserrat.

DEZERTO DE LA PALMOJ
Kun la eŭforio kiun sentis preskŭ dudek jaroj antaŭ kelkaj lokaj nifologoj, dekoj da homoj amasiĝis en ĉi tiu loko de Valencilando, en la komarko Plana Alta, kun intenco kontakti la eksterteranojn. Tie oni atingis fotojn kaj filmaĵojn de strangaj lumoj kaj ekestis kuriozaj historioj, tute certe pli ligitaj al la teluraj energioj de la kunveno ol al eksterteranoj. Ankoraŭ nuntempe kelkaj religiaj kongregacioj uzas tiun lokon por spiritaj apartiĝoj serĉante la spiritan leviĝon.

PUIG CAMPANA
Dum la sesdekaj jaroj de la pasinta jarcento komencis cirkuli serion da onidiroj, devenintaj el la ekstravaganca Herbert S. WiIliamson, usonano kiu certigis, ke en la monto Puig Campana, ne tro malproksime de Benidormo, en la valencia komarko Marina Baixa, ekzistis ekstertera bazo. Post tia aserto, baldaŭ ekestis legendoj kiuj diris, ke la stranga sekcio kiun havis la monto en la pinto (U-forma) estis farita antaŭ jarcentoj de aliplanedaj estaĵoj kaj ke tiu rokaĵo ripozas nun antaŭ la alikanta marbordo formante insuleton. Ekde tiam aperis tie kontaktitoj ĉiuspecaj. La plej diskutitaj en la lastaj jaroj estis la gejunuloj de Paiporta, kiuj certigis, ke ili ricevis de anĝeloj la Libron de la Dumil Paĝoj.

PUIG MAJOR
Meze de la sepdeka jardeko, la novaĵo, ke la majorka entreprenisto Joan Coll kontaktis kun eksterteranoj en Balearaj Insuloj aperis en la tuta ŝtata gazetaro. La plejparto de la kontaktoj kaj observadoj okazis supozite en la monto konita kiel Puig Major, en la vilaĝo Sóller, kie staras unu el la ĉefaj radaraj armeaj bazoj en la Mediteraneo. Malgraŭ
esti zono kun limigita atingopermeso pro la armeanoj –antaŭe usonanoj kaj nun hispanoj-, Joan Coll portis malgrandajn grupojn da homoj por ke ili estu atestantoj de paso da nifoj. Tiom la monto, kiel la radara bazo mem, estis historie punktoj de granda nifo-agado, kaj en ili oni registris gravajn atestojn de proksimaj renkontoj kun supozataj alienaj kosmoŝipoj.

Intervjuo kun Budd Hopkins

13 Aprilo 2010 Komenti

La usonano Budd Hopkins [Bad Hopkins] estas unu el la plej gravaj esploristoj pri nifo-fenomeno kaj forkaptoj de eksterteranoj kaj verkisto de libroj tiom popularaj kiom Missing Time. Spektu ĉi tiun intervjuon (tiuj, kiuj komprenas la anglan) kaj lernu.