Arkivo
Intervjuo kun David Jacobs
David Jacobs [Dejvid Jacobs] estas profesoro pri Historio en la Universitato Temple de Filadelfio (Usono). Li esploras la fenomenon nifo depost 1965. En 1973 doktoriĝis per esplorado pri la diskutado pri la nifoj en Usono. Depost tiu epoko kaj ĝis nun li ne nur studadis la nifo-fenomenon kaj la forkaptojn de eksterteranoj (enkondukis lin en ĉi tiu kampo Budd Hopkins [Bad Hopkins]), sed li havas grandan sperton en la kampo de hipnoto. Li esploris pli ol 1.100 aferojn pri forkaptitoj kaj verkis diversajn librojn pri ĉi tiu materio. La sekvan intervjuon oni faris por la hispana revuo Más Allá kun la celo koni pli bone lian vidpunkton pri ĉi tiu afero, kaj estis publikigita en ĝia numero 252.
–Ĝenerale, laŭ la atestantoj, la supozataj forkaptoj kutime okazas en “kosmoŝipoj”, sed en kiuj aliaj lokoj ili okazas?
–Pli kaj pli kreskas la nombron da forkaptitoj kiuj asertas, ke ili havis spertojn tiajn en lokoj nekutimaj en ĉi tiuj aferoj, kiel siaj propraj domoj kaj aliaj normalaj lokoj.
–Ĉu estis novaĵoj aŭ ŝanĝoj rimarkindaj en la forkaptoj ekde vi komencis studi ilin?
–Jes, mi rimarkis profundan ŝanĝon kun la paso de l’ tempo. Kiam mi komencis mi troviĝis kun spertoj pri “grizuloj” –supozata speco de eksterterano– kiuj plenumis iajn ajn ekzamenojn al la humanoj. Poste estis pliigo da aferoj en kiuj la atestantoj diris, ke oni montris al ili bebojn kun miksita aspekto, tio kion Hopkins baptis kun la nomo “hibridoj”. Laŭmezure pasis la jaroj, la hibridoj pliaĝiĝis, sed ili neniam aspektis pli ol 60 jaroj.
–Laŭ la atestantoj, kiajn eksperimentojn plenumas la alienoj?
–Dum multaj jaroj la esploristoj pri la fenomeno havis la impreson, ke la alienoj eksperimentis kun la humanoj kvazaŭ plenumante ian lernadon aŭ preparadon por nin kompreni fizike. Tamen, la pruvoj ŝajne diras la malon. Fakte, kuracaj ekzamenoj neniam ŝajnas esti la vera motivo de la forkapto.
–Ni parolas pri fizikaj aŭ pri spiritaj spertoj?
–La forkaptoj estas fizikaj, ili ne estas spiritaj spertoj. Ili kutime komencas en la infanaĝo kaj daŭre ripetiĝas poste.
–Kiu estas via labormetodo kun la supozataj forkaptitoj?
–Mi praktikas hipnoton ekde 1986 kaj ĝi estas terapio kies korekta realigado estas komplika. Estas tre facile erari en la praktikado. Kiam mi komencis mi faris multajn erarojn kaj lernis el ili. Sed ekde tiam mi prenis tiom da antaŭzorgojn kiom eble por pruvi ne direkti la forkaptitojn kaj antaŭeviti, ke ili fantaziu kaj eviti do la falsajn memoraĵojn.
–Kiu estas la afero pli impresa kiun vi esploris?
–Ĉiuj estas impresaj same por mi kiel por la forkaptitoj. La personoj kiuj kredas, ke al ili okazas ion tian alkuras al la seancoj de hipnoto ĉar ili volas, ke ilia sperto ĉesu turmenti ilin. Bedaŭrinde, ni ne trovis la manieron ĉesigi tion masive.
–Kiel vi scias, ke la rakonto de forkaptito ne estas simple memoraĵo de sonĝo?
–La plejparto de la forkaptoj kiujn mi esploris ne okazis kiam la persono dormis. Tamen, alta procento da forkaptoj okazas dum la nokto, kiam la subjekto estas enlitiĝinta kaj oni ne rimarkas sian foreston se li malaperas dum paro da horoj. Multfoje la priskriboj de la forkaptitoj estas detalaj kaj specífaj kaj adaptiĝas kun precizeco al tio, kion rakontas aliaj supozataj forkaptitoj. Se ĝi temus pri sonĝoj, la rakontoj ne estus tiom ekzaktaj kaj ja multe pli superrealistaj. La kvanto da detaloj kaj de similecoj inter la spertoj de personoj kiuj ne interkonatiĝas estas eksterordinara.
–Kion vi pensas pri la alienaj enplantaĵoj?
–Ni ne scias kial ili metas ilin. Mi persone emas pensi, ke ili estas komplikitaj kaj komplezaj elementoj plenumantaj multnombrajn funkciojn. Ĝis nun la enplantaĵoj kiujn oni demetis al la supozataj forkaptitoj estas interesaj, sed ni ankoraŭ devas pruvi kian funkcion ili plenumas.
–Laŭ via opinio, kial okazas la supozataj forkaptoj?
–Dum jaroj la forkaptitoj rakontis, ke en la estonteco la humanoj kaj la hibridoj kunvivos. Komence tio ŝajnis al mi mensa fantaziaĵo, sed mi komencis aŭskulti la samon, fojon post fojo, de personoj kiuj ne estis interkonektitaj. Laŭ la atestantoj, la alienoj mencias alvenon de “ŝanĝo”. Mi kredas, ke ĉio tio apartenas al programo por integrado en la socio. Komence de 2003 mi aŭskultis diversajn rakontojn de forkaptitoj kiuj diris, ke ili plenumas la mision helpi la hibridojn integriĝi en nia socio kaj instrui ilin por vivi en la Tero. Pli kaj pli ripetiĝas atestoj tiaj.
–Kiu estas la estonteco de la forkaptoj?
–Mi tute ne ŝatas la ŝanĝon kiu estas okazanta. Post 45 jarojn esplorante la fenomenon de la forkaptoj, mi malkovris, ke mi ne ŝatas ĝin, kaj plie ĝi timigas min.
Triangula formacio da nifoj en la vulkano Eyjafjöll
En bildoj de la brita novaĵkanalo Sky News kaptitaj en tiu ĉi 18 de aprilo (2010) pri la okazintaĵoj en la vulkano Eyjafjöll aperis triangula formacio da nifoj super la aperturo de la kratero de la erupcio. Oni devas konsideri, ke la danĝeraj komponaĵoj emanantaj el la vulkano faras antaŭsupozi, ke ĝi ne povus esti birdoj. Interesa video.
Specoj de renkontoj kun eksterteranoj
La Centro de Studoj pri Nifoj Joseph Allan Hynek ellaboris informon ĝenerale konita kiel “Humanoid Study Group”, kiu dividas la incidentojn de renkontoj kun humanoidoj laŭ kvin kategorioj bone diferencitaj. La specoj estas la jenaj:
Unua speco:
La “okupantoj” estas observataj en la interno de nifo, ĉu tra malfermoj en ĝia “hulo”, kiel pordoj aŭ fenestretoj, ĉu tra la fuzelaĝo kiu iĝas diafana, kiel okazas en la “Afero Galdar” (1976), malklasifikita de la hispana Aerarmeo.
Dua speco:
Atestantoj priskribas kiel unu aŭ pli humanoidoj eniras kaj eliras el la nifo. Ĝi estas la plej tipa rakonto, kaj reflektiĝas en incidentoj kiel tiu vivita de la policano Lonnie Zamora en aprilo 1964 en Socorro (Nov-Meksiko, Usono).
Tria speco:
Oni priskribas humanoidojn ekster la nifo, sen ke oni vidu ilin eniri aŭ eliri el la objekto. Oni deduktas ilian asocion kun la nifo pro ilia stranga aspekto kaj pro la proksimeco de ambaŭ. Ĉi tiu kategorio ricevas la nomon “deduktita asocio”.
Kvara speco:
Malgraŭ tio, ke ne estas iu ajn objekto proksime al la loko de la renkonto kun humanoido, la atestanto asocias ĝin al la nifo-fenomeno, ĉu pro tio, ke en tiu momento estas pliigo de la aktiveco de ne-identifigitaj objektoj en la areo, ĉu pro kulturaj kialoj (la humanoido memorigas al li bildojn aŭ priskribojn de ŝipanoj de nifoj faritaj de aliaj). Ĉi tiu kategorio ricevas la nomon “supozita asocio”.
Kvina speco:
Ili estas la “ne-asociitaj”. Tio estas humanoidoj aŭ entoj priskribitaj sen proksimeco de nifoj. En ĉi tiu kategorio estus la renkontoj kun “chupacabras”, “saskvaĉo” kaj aliaj kreitaĵoj pli-malpli mitifigitaj de la atestantoj, kies konekto kun la nifo-fenomeno estas ege diskutinda.
Tuba nifo en Gvadalaharo (Meksiko)
Dimanĉon la 11-an de aprilo 2010 matene aperis en la ĉielo de Gvadalaharo, en la subŝtato Jalisco (Meksiko), tiu ĉi tuba nifo, kiun oni povis filmi dum kelkaj minutoj.
Iuj volas vidi en tiu ĉi speco de nifoj biologikajn entojn, sed ni havas nenian pruvon, ke ili estas tio. Kaj tiu ĉi hipotezo estas, almenaŭ, malmulte konsiderinda. Ni simple ne scias, kio ili estas.
Triangula nifo filmita en Manĉestro (Britio)
La atestanto kiu filmis ĉi tiun nifon en urbo Manĉestro (Britio), la pasintan 7 de aprilo 2010, klarigas, ke amiko telefonvokis lin por ke li eliru al balkono de lia apartamento por vidi la grandegan triangulforman objekton kiu pasis antaŭ la konstruaĵo. La nifo filmita estas de triangula speco kaj ne dissendas iun ajn sonon.
Falsaj nifoj
Ni ne devas kredi ĉion, kion ni vidas, legas aŭ oni rakontas al ni. Multaj nifo-spektadoj havas sciencan klarigon, ofte tre simpla.
Flugmaŝinoj
Ne nur konvenciaj komerc-aviadiloj, balonoj aŭ helikopteroj povas konfuzigi al ni. Ekzistas flugantaj aparatoj ne konvenciaj, prototipoj nekonataj de la loĝantaro kaj armiloj kiuj trompigus la plej bonan observanton. Se oni observas strangan ŝipon, sed tre metala kaj solida, eble ĝi estas tera aparato. Eĉ tiel, oni devas nepre preni fotografiojn por rifuzi io ajn.
Brilantaj astroj
La steloj de Sirio kaj Aldebarano povas kaŭzi konfuzojn al tiuj, plej maltrankvilecaj.
Artefaritaj aŭroroj
Eksperimentoj realigitaj de la NASA en julio 1990 celis kreadon de artefaritaj aŭroroj pere de ĵetado de litio kaj bario je centoj da kilometroj de alteco. En tiu momento ili estis konkuzitaj kun nifoj kaj eĉ kaŭzis alarmon.
Rotoj da birdoj
En iaj okazoj birdoj, tiam, kiam ili elmigras nokte, reflektas la lumojn kaj aperas por la observanto kvazaŭ formacio da flugantaj subtasoj.
Raketoj
Ili ekzistas de du specoj: unu el ili estas tiu, kiu uzas militistaj aviadiloj en noktaj misioj aŭ kun nefavoraj kondiĉoj. Por lumigi oni ĵetas raketojn kiuj viditaj distance povus esti konfuzitaj kun “nifoj” de la plej fervoraj. La alia speco estas tiu uzata de kelkaj submarŝipoj (tiuj de Francio, inter ili) por antaŭeviti iun ajn ackidenton kun ŝipoj. Ili estas verdkoloraj.
Bolidoj
Ili estas grandampleksaj meteorŝtonoj devenantaj el la interplaneda kosmo kiuj tiam, kiam ili penetras grandrapide en la teran atmosferon fragmentiĝas aŭ krevas kaj iĝas videblaj per unu aŭ pli lumstrioj.
Kosmorubo
Ĉi tiuj restaĵoj de obsoletaj teraj aparatoj –satelitoj kaj kosmorubo- kutime konfuzas la observantojn tiam, kiam ili eniras en la teran atmosferon. La froto kun ĝi kaŭzas dissendon de lumo kaj reflekto dum la falo.
Anomalaj metereologiaj fenomenoj
Multaj nifo-spektadoj, speciale tiuj tagaj, havas sciencan klarigon. Atmosfero estas gasa maso, sed kompakta, kaj la kapricoj de la naturo estas sennombraj. Oni devas konsideri, ke kelkaj lumaj manifestaĵoj de multaj meteorologiaj fenomenoj ankoraŭ estas nekonataj -ili do estas nifoj.
Globoj por lumigado
Franca entrepreno fabrikis globon, nomita Linux, kiu estas uzata por realigi aktivaĵojn dum la nokto. Por lumigi, ĝi posedas potencegan halogenan lumon. Vidita el ia distanco, ĝi povus ŝajni nifo pendiganta sub la tereno.
Globosondiloj
Ili estas blankaj, kun amplekso malsupera ol kvar metroj de diemetro. Ĝenerale ili moviĝas en supreniranta maniero. Pro ŝanĝo de premo en la atmosfero, ili eksplodas kaj faligas parŝuton.
Luna aŭ Suna halo
Ĝi estas ia disko aŭ aŭreolo kiu ĉirkaŭas kelkajn astrojn en la ĉielo sub determinitaj meteorologiaj kondiĉoj.
Fantomaj bildoj
Ili estas tiuj, kiuj aperas post riveli fotografian bobenon. Multaj homoj atribuas ilin al nevideblaj nifoj. Kutime, kelkaj homoj uzas infraruĝajn fotokameraojn por “malkovri” nifojn. Sed kutime ĉi tiujn fantomajn nifojn kaŭzas reflektoj aŭ parazitoj en la lenso tiam, kiam estas enfokusigitaj lumaj objektoj.
Lasero kaj lumprojekciiloj
La diskotekoj kaj spektakloj kun lumprojekciiloj povas reflekti en la nuboj formojn kiuj tre aspektas al nifoj. En Santiago de Chile (Ĉilio) kutimas ĉi tiu fenomeno dum la vintraj tagoj, tiam, kiam la nuboj reflektas la lumojn de la Entel-turo.
La Luno
Sub determinitaj kondiĉoj, oni povas konfuzi nian sateliton kun nifo. Ekzemple, tra nuboj aŭ deformita pro la nebulo.
Meteorŝtonoj
Ili estas masoj da kosma materio, restaĵoj da kometoj aŭ pecoj de asteroidoj kiuj inkandeskiĝas kaj tiam, kiam ili frotas kun la atmosfero je grandega rapido diseriĝas, lasante lumstrion en la ĉielo. Ili estas la konitaj “falsteloj”.
Misiloj
Sub certaj metereologiaj kondiĉoj, kaj laŭ la distancio, estas eble ke misilo kaj ĝia halo estu konfuzita kun nifo.
Lentoformaj nuboj
Ili estas kapricaj formoj de la nuboj, kiuj adoptas formojn de “flugantaj subtasoj”. Kelkfoje ili povas esti tre definitaj, sed kutime ili ne moviĝas aŭ tion faras tre malrapide, ĝis aerfluoj malfaras ilin.
Radiosondiloj
Por atingi metereologian informon je pli ol 300 metroj de alteco, estas uzataj iuj raketoj nomitaj “radiosondoj de vertikala incido”, kies diametro ampleksas malmultajn centimetrojn kaj ĝia longeco diversajn metrojn. Oni ĵetas ilin el pli ol 2000 stacioj en la tuta mondo. Ili atingas 200 kilometrojn de alteco, kaj tiam, kiam ili malsupreniras malrapide en paraŝutoj liveras la postulatan informon. Ili povas konfuzigi nin, speciale tiam, kiam ili estas ĵetitaj.
Globaj aŭ stratosferaj fulmoj
Ili estas fenomenoj de atmosfera elektro, kondensaĵoj de jonoj kaj aliaj malkutimaj metereologiaj manifestaĵoj.
Artefaritaj satelitoj
Tage ili ne estas videblaj -ordinare- kaj nokte oni povas ekvidi ilin kiel lumpunktoj moviĝantaj malrapide de okcidento al oriento.
Venuso
Grandparto de la nifo-spektadoj estas konfuzoj kaŭzitaj de la planedo Venuso. Dum kelkaj epokoj de la jaro ĝi aperas kiel tre brilanta lumpunkto kiu, kvankam restas statika, sub iaj atmosferaj kondiĉoj ŝajne vibras aŭ moviĝas.
LIBRO: «La kosmo kaj ni»
La kosmo kaj ni estas la unua kompleta manlibro pri teoria kaj praktika astronomio en Esperanto, skribita de du profesiaj astronomoj, d-ro David [Davíd] Galadí-Enríquez (esploristo en la Centro de Astrobiologio apud Madrido, Hispanio) kaj d-ro Amri Wandel [Ŭendel] (profesoro en la Universitato de Jerusalemo). La unua eldono aperis ĉe FEL en 2001. En 2005 oni eldonis dua plivastigita eldono.
Ĉi tiu konciza verko prezentas tre aktualan bildon pri nuntempa astronomio en lingvaĵo kaj stilo facile komprenebla de ne-fakuloj. Verko blank-nigre ilustrita per desegnaĵoj kaj bildoj, kiuj akompanas kaj klarigas la tekston. La unua parto de la libro, pri ĝenerala astronomio, montras priskribon de la tuta kosmo (de nia planedo ĝis la plej malproksimaj galaksioj), kaj ankaŭ de la rimedoj, kiujn amatoroj povas uzi por aktiva observado de la firmamento. La dua parto, trafa komplemento de la unua, proponas vojaĝon tra la plej aktualaj temoj de moderna astrofiziko (stelevoluo, nigraj truoj, origino de la kosmo, ktp.) kaj pri vivo en la kosmo.
DOKUMENTA FILMO: Eksterteranoj alvenis
Dokumenta filmo (dublita al la itala) de Discovery Channel pri eksterteraj forkaptoj. Kun interveno de fakuloj kiel David Jacobs kaj Budd Hopkins. Vi povas spekti la ceterajn partojn ĉe YouTube. Oni ankaŭ povas trovi la dokumentan filmon en la angla, la hispana kaj mi ne scias ĉu en aliaj lingvoj.
LIBRO: Ekzopolitiko
“EKZOPOLITIKO estas la evoluo de la revolucia laboro de Alfred Lambremont Webre [Ŭebr] kiel futuristo en la Instituto pri Esplorado de Stanfordo, kie en 1977 oni proponis al li direkti projekton de studado de la ekstertera komunikado por la Blanka Domo de Jimmy Carter. Ĉi tiun projekton oni iniciatis pro tio, ke la prezidanto Carter vidis nifon en 1969 kaj interesis al li la temo, same, kiel interesas nun al milionoj da homoj.
EKZOPOLITIKO povas turnigi 180 gradoj la tutmondan koncepton kiun oni havas pri nia universo. Ĉi tiu libro malkaŝas, ke ni vivas en isolita planedo meze de interplaneda, intergalaktika kaj multdimensia universala socio kiu estas loĝata, en konstanta evoluo kaj ege organizita. Ĝi esploras la kialojn pro kiuj la Tero ŝajne suferis dum eonoj kvarentenon altrudita de ĉi tiu socio pli evoluita. Ĝi sugestas konkretajn paŝojn por finigi nian isoladon kaj atingi la komunikadon kun la civilizacioj teknologie kaj spirite evoluitaj kiuj estas ligitaj al nia mondo, en tiu ĉi unika momento de la homa historio.
Pli kaj pli, konvenciaj sciencistoj alvenas al la konkludo, ke estas eble, ke la civililizacio tia, kiel ni konas hodiaŭ estos estinginta antaŭ ol finiĝos tiu ĉi jarcento, okaze de eblaj ekologiaj katastrofoj pro la klimatŝanĝo. Por postvivi, ni devas transformi la ekonomion de senĉesa milito en socio de la Kosma Aĝo, daŭrigebla kaj kooperativa, liberigi nin de nia adikto al la fosiliaj brulaĵoj kaj antaŭeniri direkte al novaj energifontoj, puraj kaj renoviĝantaj. Ektrakti tiujn ĉi retojn el ekzopolitika vidpunkto povas havigi al ni solvojn ekologie solidaj kaj direktitaj al savi la vivon: heredaĵo de espero por niaj gefiloj kaj la tutajn estontaj homaj generacioj.”
(El la postkovrilo de la hispana versiono de la libro)