Arkivo
Ŝiparo de nifoj super Nov-Ĵorko?
Tiu ĉi video, filmita la pasintan 9-an de decembro en la graflando Saratoga de Nov-Ĵorko, estas jam unu el la plej spektitaj en YouTube.
Nifo fotita el aviadilo en Brazilo
Tiu ĉi obketo estis fotografita el aviadilo kiu flugis proksime de Rio-de-Ĵanejro (Brazilo), la merkredon 14 de julio 2010 je la 15.40 (loka horo), per fotilo Nokia 3120 Classic.
Diversaj vojaĝantoj vidis la objekton, kiu estis priskribita en la komenco kiel lumbulo, kun formo simila al futbala balono. Kelkaj vojaĝantoj nervoziĝis kaj kriis pro la timo, ĉar ili konsideris, ke la aviadilo estis tre proksime de la nekonata objekto kaj estis ebleco kolizii.
Laŭ deklaroj de la vojaĝantoj, la nifo sekvis la aerŝipon dum ĉirkaŭ du minutojn post manovri inter la nuboj. La aŭtoro de la fotografio decidis ne paroli publike. (Klaku sur la fotoj por pligrandigi)
Nifo filmita en Hispanio
Post la novaĵo pri la malfermo de la aerspaco en Hispanio pro la striko de kontrolantoj, kiu devigis la registaron cedi la kontrolon de la flughavenoj kaj de la ĉieloj al la armeo, oni publikigas tiun ĉi videon. Laŭ oni indikas, ĝi estis filmita la 3-an de decembro (2010) dum la malfermo de la ĉieloj, kiam flugis neniu aviadilo.
Fotografita proksime de la Suno nifo po dek fojoj pli granda ol la Tero
La sondilo STEREO Ahead COR2 fotografis la 26-an de novembro (2010), ĉirkaŭ la 5 AM (usona horo), grandegan objekton en la sud-orienta limbo de la Suno. La amplekso de la nifo estus po dek fojoj pli granda ol la Tero. Kio ĝi estas?
Nifo fotografita en Ĉinio
La ĉina ĵurnalo People’s Daily publikigis la 21-an de oktobro (2010) bildon de tio, kio ŝajne estas du nifoj en la ĉielo de la urbo Kunmingo. La bildo estis kaptita ĉirkaŭ la 18.50 h per fotilo Canon 40 kaj lenso de 1740/f4, kun tempo de ekspono de ĉirkaŭ 20 sekundoj.
Fonto: www.english.people.com.cn
Google Maps fotografas nifon super Israelo
La satelito de Google Maps fotografis nifon la pasintan 26-a de aŭgusto (2010), super la ĉielo de Israelo, en la zono de la dezerto Negevo. La novaĵo estis publikigita en la retportalo Alien News Web, en noto de Michael Cohen. Kiel oni povas vidi en la bildo, la objekto estas cirkloforma kaj eĉ havas ombron. Laŭ la mapo, ĝi flugus je 120 metroj super la tereno.
Impresaj bildoj de la nifo-arkivoj de la spacaj agentejoj
Kompilo de impresaj videoj kaj fotaĵoj oficialaj de la diversaj spacaj misioj de NASA aŭ de rusaj kosmonaŭtoj, kiel Gemini, Apollo, Soyuz, Skylab, STS aŭ ISS. Ĝi entenas partojn de intervjuoj al la astronaŭtoj Edgar Mitchell kaj Storey Musgrave.
Nifo piramidforma super Tajvano
Antaŭ kelkaj semajnoj oni filmis dum ŝtormo en Tajvano tion, kio ŝajnas grandegan objekton piramidforman, pendigita en la ĉielo super la urbo kaj nur videbla tra la lumo de la fulmoj.
Nifo filmita en Kordobo (Argentino)
Ĉi tiu objekto sferoforma estis filmita la 4-an de septembro (2010) en Kordobo, Argentino. Estas rimarkinda la granda rapideco de la flugo.
Nifo filmita en Peruo
La 9-an de septembro (2010) estis filmita ĉi tiu stranga lumo en Peruo, en la distrikto San Juan de Lurigancho, ĉirkaŭ la 7.30 PM. La novaĵo estis diskonigita far la perua retloko Perú.com. La ĵurnalisto Wilson Tafur Cruz estis kiu publikigis la videon en YouTube.