Arkivo

Posts Tagged ‘Ĉinio’

Nifo fotografita en Ĉinio

22 Oktobro 2010 3 komentoj

La ĉina ĵurnalo People’s Daily publikigis la 21-an de oktobro (2010) bildon de tio, kio ŝajne estas du nifoj en la ĉielo de la urbo Kunmingo. La bildo estis kaptita ĉirkaŭ la 18.50 h per fotilo Canon 40 kaj lenso de 1740/f4, kun tempo de ekspono de ĉirkaŭ 20 sekundoj.

Fonto: www.english.people.com.cn

Nova nifo filmita en Ĉinio

5 Septembro 2010 Komenti

La ĉina ĵurnalo Peoples Daily publikigis la 2-an de septembro (2010), ke en la pasinta 31 de aŭgusto, en la oriento de la urbo Haijan, en la suda provinco Ĝeĝjango, multnombraj atestantoj vidis luman nifon kiu restis kvieta en la ĉielo dum ĉirkaŭ tri horoj. La loka gazetaro okupiĝis pri la okazintaĵo kaj disvastigis bildojn pri la vizio.

En julio alia nifo estis vidita proksime de la flughaveno Xiaoshan de la urbo Hangĉĵou, ĉefurbo de Ĝeĝjango, kiu devigis interrompi la aertrafikon kaj kaŭzis grandan intereson en la lando. Pri tiu vizio, oni konkludis, ke temis pri misilo aŭ armea sekreta tekniko.

Nifo fermas la ĉinan flughavenon Xiaoshan

10 Julio 2010 Komenti

La pasintan merkredon la flughaveno Xiaoshan de la urbo Hangĉĵou, ĉefurbo de la suda provinco Ĝeĝjango, devis interrompi la aertrafikon ĉar aperis nifo en la zono, laŭ anoncis ĉi tiu jaŭdo reprezentanto de la flughaveno al la ĉina novaĵagentejo Xinhua.

La ne identigita objekto estis vidita en la zono ĉirkaŭ la 21-a loka horo, fakto kiu kaŭzis fermon de la ekflugejoj kaj deturnon de diversaj flugoj al flughavenoj de aliaj urboj.

La vojaĝantoj ne povis vidi la strangan objekton pro tio ke, laŭ la dungitoj de la flughaveno, ĝi povis esti lokalizita nur pere de specialaj skipoj.

La flughaveno daŭrigis ĝiajn operaciojn nur post unu horo kaj en ĉi tiuj momentoj oni efektivigas enketon pri la incidento.

La objekto povis esti filmita (sepektu la videon sube) kaj fotografita de kelkaj personoj.

Jen kelkaj el la bildoj publikigitaj en la ĉina gazetaro pri la ne identigita objekto kiu devigis deturni la aertrafikon en la flughaveno Xiaoshan.

Fonto: http://news.xinhuanet.com/english2010/china/2010-07/08/c_13389842.htm