Arkivo

Archive for the ‘Atestoj’ Category

Operacio 23: Kontakto pere de ‘ouija’

30 Oktobro 2010 Komenti

En 1975, en la insulo Tenerifo (Kanaraj Insuloj), grupo da homoj estis protagonisto de serio da strangaj kontaktoj pere de tabulo ‘ouija’ (mi ne scias kiel traduki ĉi tiun vorton en Esperanton), kiuj kondukis al fizika vizito en internon de ŝipo. La plejparto de la spertoj okazis en la strando La Tejita, en la sudo de la insulo, kaj ne tro malproksime de la ĉefa flughaveno de la insularo.

La historio komencas kiam viro, Francisco Padrón, sufokita de la problemoj, stiras sian veturilon al krutbordo, preta por sin mortigi. Tiam, forte luma objekto aperas antaŭ li en la ĉielo. Francisco, surprizita, haltigas sian veturilon kaj li fine ne sin mortigas. Tio estis laŭ li kvazaŭ haltiga signalo. Ekde tiam, ŝokita pro sia sperto, li dediĉis sin esplori la neklarigeblajn fenomenojn por trovi klarigon al sia sperto. Li baldaŭ kontaktis gravajn personojn, sciencistojn, kuracistojn, advokatojn, kaj kun ili kreis grupon dediĉita al la esplorado de la strangaj fenomenoj kaj de la nifoj.

Tiu grupo estis pioniro dizajnante iajn sistemojn (mikrofonoj, rudimentaj komputiloj…) kaj miksigante ilin kun la ‘ouija’. Kaj en la sama loko kie Francisco Padrón volis sin mortigi, ĉi tiu grupo havis siajn strangegajn spertojn. Eksterordinara historio kiun ili nomis Operacio 23.

Antaŭ kelkaj semajnoj la hispana televidprogramo Cuarto Milenio dediĉis raporton al ĉi tiu afero. Krom la detaloj pri la afero, ĝi entenas la interesan ateston de unu el ĝiaj protagonistoj.

Nifo fotografita en Usono

26 Aŭgusto 2010 Komenti

En Fort Worth, Teksaso (Usono), atestantino instalis infraruĝan videokameraon kun movsensiloj kun la celo detekti bestojn por ĉasado. Tiumaniere ŝi povis fotografi nifon kun multnombraj lumoj superflugante la zonon, kiel videblas en la bildo. La novaĵkanalo NBC diskonigis la novaĵon la 25-an de aŭgusto (2010).

Fonto: http://www.nbcdfw.com/news/weird/Did-Game-Camera-Snap-Extraterrestrial-Photos-101442409.html

DOKUMENTA FILMO: Alienaj implantaĵoj

5 Julio 2010 Komenti

Spektu ĉi tiun dokumentan filmon pri la kirurgoj realigitaj de D-ro Roger Leir, en kiuj estis eltiritaj alienajn implantaĵojn de personoj kiuj asertas, ke ili havis ian specon de sperto kun eksterteranoj. La video (en la angla, subtekstigita en la portugala), kies ceteraj partoj vi povas trovi en YouTube, montras la implantaĵojn eltiritaj kaj prezentas la rezultojn de diversaj ekzamenoj al kiuj ili estis submetitaj.

Afero de la infano de Tordesillas

5 Julio 2010 Komenti

Okazis la 1-an de oktobro de la jaro 1977, en Tordesillas, vilaĝo de Valadolido (Kastilio kaj Leono, Hispanio). Grupo da infanoj kaŝludas. Du el ili, Martín Rodríguez kaj Fernando Caravelos, ambaŭ sep-jaraj, malproksimiĝas de la grupo por serĉi lokon kie kaŝiĝi kaj kuras ĝis malnova kaj duonfaligita korto proksime al la vojo Valadolido-Zamoro. La korto, Soleca kaj malproksima loko kie la infanoj esperas ne esti trovitaj, estas en la rando de Tordesillas kaj jam noktiĝas. Antaŭzorge, Martín ĵetas ŝtonon super la kotmuro. Seka kaj metala sono, kvazaŭ de “lamenoj de koliziantaj veturiloj”, aŭdiĝis en la alia flanko. La stranga sono surprizigis la infanojn, ĉar en la interno nur estis malnova plugmaŝino kiun neniu uzis kaj ambaŭ sciis, ke la sono kiun ili aŭdis ne apartenis al frapo kun tiu maŝino.

Martín Rodríguez, "la infano de Tordesillas".

Ili eniras zorge en la korton kaj ilia surprizo estas grandega, kiam ili malkovras, en angulo de la korto, strangan aparaton similan al “granda metala lameno”, subtenita de tri dikaj piedoj kaj ĉirkaŭita de buntaj lumo kiu igas videblaj la trabojn de tiu loko sentegmenta. 

La objekto estis ĉirkaŭ 2.80 metrojn alta kaj amlpeksa je 1.95 metroj. Ĝi estis kvieta en la tero kaj elsendis tre malfortan sonon. Ĝi havis tri cirkloformajn fenestrojn el kie eliris tre malforta lumo. La objekto, laŭ la atestanto, estis kvazaŭ metalala piro. En la centro de la strukturo estis brila metala pordo dividita en la mezo, kiel la liftoj. La piedoj havis serion da zigzagaj linioj. El la dekstra flanko, speco de gasoŝprucilo kun pluraj cilindroj elstaris ĉirkaŭita de speco de kondensita vaporo.  

Desegnaĵo de la aparato fare de Martín Rodríguez.

Post kelkaj momentoj, la objekto ekleviĝis kun balanca movo. De la centro aperis halon de lumo. Fernando saltis tuj kaj pruvis preni Martin-on por ke la lumo ne tuŝus lin, sed li ne povis. La knabo estis paralizita de maldika radio, simile al “la linioj de sunlumo kiuj vidigas tra la persienoj”, kiu trairis la ĉambron kaj traboris lian abdomenon. Fernando, timigita, eliris eksteren por averti la aliajn knabojn. En la interno de la korto, Martín daŭre premis sian stomakon per la manoj, ne povinta forlasi tiun lumglaveton.

Kelkaj minutoj post, Fernando kaj la ceteraj infanoj kiuj alkuris post la alerton portas Martin-on ĝis lia domo, duonkonscia. Li ne povas eldiri eĉ unu vorton, flaviĝis kaj havas la pupilojn tute dilatitaj. La patro de Martin, post aŭskulti pri tio, kion okazis, alkuras kun amiko al la korto, kie ili trovas tri fumajn spurojn laŭ triangula pozicio kaj unu cirklon kie la tero ŝajnas esti bruligita. Ili plenigis plastikan saketon kun la nigrigita tero kaj revenis al la domo.

Post la rakontitaj faktoj, la eta Martín, kiu ĝis tiam havis bonan sanon, komencas malfarti. Li havas stomakdolorojn, vomadon, kapturnado, manko de vidkapablo… Post unuaj observadoj de la kuracistoj de Tordesillas, Martín estis portita al Hospitalo Onésimo Redondo de Valadolido. En ĉi tiu punkto komencas veran malsonĝon por Martín, kiu en malmultaj jaroj suferas dekkvar operaciojn. La refaloj kaj la eniroj en komato en la hospitalon iĝas rutinaj por li kaj lia familio.

Nekredeble, Martín superis bone la tutajn operaciojn. Dektri el ili kun perforado de kranio por kontroli la artefaritan valvan sistemon kiun oni metis al li post diagnozi al li hidrocefalion. La infaneco de Martín pasis meze de gazvindoj kaj vundoj, sed kun la paso de la jaroj li superis la malsanon. Kvankam ankoraŭ nuntempe suferas la konsekvencojn de tiom delikataj operacioj.

Tiu ĉi afero, kvankam ne atingis tiom da populareco kiel aliaj, povas esti konsiderita unu el la plej gravaj de ĉi tiu speco. En la jaro 2007, la hispana televidprogramo Cuarto Milenio intervjuis la protagoniston de tiu ĉi historio, Martín Rodríguez. Sekve la unua parto de la video (en la hispana) kiun oni povas trovi plene en YouTube.

Rusio esploros eksterteran forkapton de la prezidanto de Kalmukio

8 Junio 2010 Komenti

Deputito petis al Kremlo, ke ĝi valoru la deklarojn de la estro de la respubliko Kalmukio kaj prezidanto de la Internacia Ŝakasocio (FIDE; france: Fédération Internationale des Échecs), Kirsan Ilyumzhinov, pri lia supozata renkonto kun eksterteranoj.

La leĝdonanto Andrej Lebedev informis, ke li sendis al la rusa prezidanto, Dmitrij Medvedev, mesaĝon rilate al la ĵusa intervjuo de Ilyumzhinov en la televido, kie li rakontis, ke en 1997 li estis vizitita de eksterteranoj en sia apartamento de Moskvo.

“Mi restis mirigita pro liaj deklaroj kaj mi kredas, ke la prezidanto devas koni ilin, por ke li taksu ilin”, diris Lebedev, de la Liberala Demokrata Partio, al la novaĵagentejo Interfax.

Ilyumzhinov, 47-jara, prezidas Kalmukion, malgranda respubliko de 300.000 loĝantoj kaj la sola budista Ŝtato en Eŭropo, depost 1993. La pasintan 26 de aprilo (2010), en intervjuo al Kanalo Unu de la publika televido, li rakontis, ke en septembro 1997 li estis vizitita en lia apartamento de alienoj kun kiuj li komunikiĝis per telepatio kaj ke ili promenis lin en sia kosmoŝipo.

Lebedev indikis ankaŭ en komuniko, ke en lia letero al la prezidanto li ankaŭ demandas al li ĉu la altaj ŝtatoficistoj portantoj de ŝtataj sekretoj, kiel Ilyumzhinov, estas devigitaj informi pri tiaj kontaktoj kun aliaj civilizacioj.

Kremlo ne faris komentojn pri ĉi tiu afero, kaj la kalmuka gvidanto certigis al Interfax, ke li estas preta por kunveni kun Lebedev aŭ kun aliaj politikoj kiuj volu fari al li demandojn pri la afero.

Ilyumzhinov, kiu estras la FIDE depost 1995, anoncis antaŭnelonge, ke la venontan septembron li postulos la reelekton por lia posteno en la internacia federario, malgraŭ ke ĉi-foje ankaŭ prezentos sian kandidatecon la eksa rusa tutmonda ĉampiono Anatoli Karpov.

Jen la intervjuo kun Ilyumzhinov en la rusa publika televido (en la rusa, subtekstigita germane).

DOKUMENTA FILMO: Eksterteranoj alvenis

13 Aprilo 2010 Komenti

Dokumenta filmo (dublita al la itala) de Discovery Channel pri eksterteraj forkaptoj. Kun interveno de fakuloj kiel David Jacobs kaj Budd Hopkins. Vi povas spekti la ceterajn partojn ĉe YouTube. Oni ankaŭ povas trovi la dokumentan filmon en la angla, la hispana kaj mi ne scias ĉu en aliaj lingvoj.

Renkonto de la kvara speco de Próspera Muñoz

27 Marto 2010 Komenti

La afero okazis en Jumilla (Murcio, Hispanio), kiam unu tago de la jaro 1947 du infaninoj, la fratinoj Próspera [Próspera] (7-jara) kaj Ana Muñoz [Muniós] (11-jara) observas strangan objekton, kvazaŭ “veturilo” sen radoj -laŭ ilia rakonto- situiĝanta antaŭ la fenestro de ilia domo. El la objekto eliras du estaĵoj 1,30 metrojn altaj proksimume, kun blankaj vestoj kaj grandegaj okuloj, kiuj finfine eniras la domon kaj subtenas anodinan konversacion kun la infaninoj.

Ekde tiu momento Ana memoras preskaŭ nenion. Poste, Próspera reakiris iom post iom el ŝia memoro tiujn faktojn. Tiuj vizitantoj, post peti glason da akvo, kiun neniam drinkis, kaj interesiĝi pri la lunaj fazoj desegnitaj en mura kalendaro, malaperas, post certigi al la du infaninoj, ke ili revenos baldaŭ por kunpreni unu el ili. Ekde ili ekiras, strangaj okazintaĵoj ĉirkaŭvolvas la vivon de la familio Muñoz dum la postaj tagoj: en la interno de la domo nutraĵoj putriĝas rapidege kaj la strangaj estaĵoj finfine reaperas post la kvara tago kaj kunportas kun ili Próspera-n en kosmoŝipo kiun ŝi vidas haltadita en granda kampo de olivarboj.

Interne, per ion simila al “kina ekrano”, ili montras al la du infaninoj scenojn de la kutima vivo de Próspera kaj ŝia familio tiel, kiel ŝajne estis filmitaj de la ŝipanoj de tiu NIFO kelkaj tagoj antaŭ. Tiel, kiel okazas kun aliaj aferoj de forkapto, Próspera-n oni metas sur brankardo kaj faras kelkajn medicinajn analizojn finigantajn kun ia ĥirurgia operacio kaj oni insertas en ŝi ian «mikrokapsulon» en la kola bazo.

Próspera Muñoz kun la kataluna nifologo Antoni Ribera.

Mi denove prezentas videon de la hispana programo Cuarto Milenio. Kvankam mi ne ŝatas la sensaciisman kaj obskurantistan stilon de tiu ĉi programo, ĝi fojfoje prezentas interezajn aferojn, kiel tiu ĉi, dediĉita al tiu ĉi afero, kun la atesto de Próspera Muñoz tri jardekojn poste.

DOKUMENTA FILMO: Forkaptitaj de eksterteranoj

6 Januaro 2010 Komenti

Dokumenta filmo dediĉita al John Mack, fama usona psikiatro kiu esploris multajn homojn el diversaj landoj kiuj asertas, ke ili estis forkaptitaj de nifoj, kaj atestantojn de nifoj kaj supozataj eksterteraj estaĵoj. Li alvenis al la konkludo, ke la plejparto de tiuj atestantoj ne mensogis kaj tio, kion ili diris estis tio, kion okazis al ili aŭ tio, kion ili kredis ke okazis. En tiu ĉi dokumenta filmo (dublita al la hispana) oni intervjuas diversajn atestantojn kaj montras opiniojn de diversaj psikiatroj.

La nifo de Bardenas Reales

5 Januaro 2010 Komenti

Okazis la 2-an de januaro 1975 en Eŭskio, kiam tri hispanaj armeanoj vidas nifon sur la pafkampo de Bardenas Reales (Navaro). Kelkaj horoj antaŭ okazis io simila proksime al Burgoso.
Jen intereza analizo (por tiuj, kiuj komprenas la hispanan) de la televidprogramo Cuarto Milenio pri la afero Bardenas Reales, unu el la plej gravaj, polemikaj kaj misteraj. Vi povas serĉi la ceterajn partojn ĉe YouTube.

Afero Alfena

16 Septembro 2009 Komenti

Okazis la 10-an de septembro 1990, je la 8.30-a horo matene, en la urbo Alfena (Portugalio). Grupo da infanoj ludis rulglobetojn antaŭ kafejo. Subite, la grupo kaj la homoj kiuj pasis estas surprizataj de metala sferoforma objekto kun kvin piedoj ŝvebanta sub futbalkampo kiun oni konstruis apud, jen farante rapidajn movojn, jen malrapidajn, kiu atingas la altecon de tria etaĝo. Timego ekdisvastiĝas. Kiam vidas, ke la objekto pretiĝas surteriĝi en la futbalkampo, la masonistoj kiuj laboris en ĝia konstruado ekĵetas ŝtonojn rekte al la objekto, kiu reagas restante kvieta en la aero dum kelkaj momentoj. La atestantoj restas hororigitaj, la patrinoj krias por ke la infanoj ne alproksimiĝu, sed aliaj ne atingas deteni sian scivolemon. La infanoj apud la kafejo iras voki Manuel Moura, amatora fotografisto, kiu iras serĉi sian fotilon. Kiam li alvenas en la lokon la objekto estas pendigata en la aero dum la masonistoj ĵetas ŝtonojn, donante tempon al la fotografisto por fari kvar fotojn. La objekto tuj malproksimiĝas kun granda rapideco kaj malaperas, post esti fluginta super 500-metra radio dum proksimume 50 minutojn. Tiu nokto, la hororo ankoraŭ ĉeestas en la Alfena loĝantaro, kiu en la plejparto de kazoj ne atingas dormi pro timo, ke la objekto revenu, tio, kio ne okazis.

La fotografioj de Manuel Moura estis sendataj al la Nacia Komisiono de Esplorado pri la Fenomeno Nifo kaj al specialistoj de la Nacia Instituto pri Inĝenierio kaj Industria Teknologio. Post fotografia analizado, la esploristoj akceptas, ke ili ne trovas spurojn da fraŭdo, kaj ke ili ne eblas identifi la objekton. Ĝi estas tuj sendataj al Richard Haines, psikologisto de la afero kaj konsultisto de NASA, kiu ankaŭ ne atingas konkludon. Oni faris ĝisfundan esploradon koopere kun CIA, Pentagono, NORAD (angla mallongigo de Nord-Amerika Centra Estrejo pri Defendado de la Aerospaco), Nacia Centro de Studoj de Tuluzo kaj Eŭropa Kosma Agentejo, sen konkludaj rezultoj. Nur Pierre Guérin, de la Astrofizika Instituto, proponis la hipotezon, ke la objekto estis veturilo de distanca regado, malgraŭ ne havi multan forton tiu ĉi teorio post, ke tiuj objektoj estis viditaj en Francio en 1954 kaj en Germanio en 1989.

Tiuj ĉi fotografioj estas ankoraŭ hodiaŭ konsideritaj en la scienca spaco kiel unuj el la plej gravaj de la fenomeno nifo en la tuta mondo.

alfena4alfena13333