Ĉefpaĝo > Ne-kategoritaj > Ĉu nifoj en mezepoka pentraĵo?

Ĉu nifoj en mezepoka pentraĵo?

5 Januaro 2010 Komenti Go to comments

Ĉi tiu pentraĵo, “Virgulino kun la infano kaj Sankta Johano infano”, pentrita dum la jardeko de 1490 kaj atribuita al Jacopo del Sellaio aŭ al Sebastiano Mainardi, estas ekspoziciita en la Palazzo Vecchio de Florencio. Sed, kion speciala ĝi havas?

Se vi atente observas, kaj kiel montriĝas en la detalo en la suba bildo, en la dekstra supra flanko de la pentraĵo vi vidos disradiantan kaj eliptikan objekton, kvazaŭ “lumonubo”, kiun multaj konsideris bildo de nifo en la ĉielo. Ĉi tiun objekton observas atente, el tero, homo kiu kovras sian facon kun la manoj kaj de hundo bojianta apud li.

Krom tio, en la supra maldekstra flanko, ankaŭ en la ĉielo, oni povas vidi sub la Kristnaska stelo tri ceterajn disradiantajn stelojn pli malgrandaj, kiuj povus elvoki la famajn “foo-fighters” de la nifologio.

Ĉu ĝi estas kosmoŝipoj pentritaj fine de la Mezepoko?

Advertisements
  1. mihxil
    12 Aprilo 2010 je 23:13

    Mi rapide guglis pri tiu ĉi pentraĵo, kaj trovis jenon:
    http://www.sprezzatura.it/Arte/Arte_UFO_5_eng.htm
    en kiu estas konkludo:

    In the painting named Madonna and Child with the Infant St. John, probably made by Sebastiano Mainardi (school of Ghirlandaio) there are no UFOs. The three little stars under the great Nativity Star are symbols of the triple virginity of Mary (before, during and after the childbirth), The shepherd with the hand on the forehead is similar to many other shepherds in dozens of Nativity or Adoration paintings of the same age; and the lighting cloud, symbol of the God’s Glory, comes from the narration of the nativity in the Protogospel of James (chapter 2, 19).

  2. ekstertera
    12 Aprilo 2010 je 23:40

    Dankon pro via komento kaj viaj rimarkoj.

    Mi devas diri antaŭ ĉio, ke mi ne certigas en la afiŝo, ke la obkejkto pentrita estu komoŝipo. Mi estas nur amatora studanto de la nifo-fenomeno kaj mi ne scias ĉion.

    Ĝi ja faras pensi pri nifovidado, sed oni ne povas certigi ĉu ĝi estas ekzakte la sama fenomeno kiu nuntempe rakontas tiom da atestantoj en la tuta mondo. Tamen, ni ja havas fortajn indikojn pri tio, ke Dio, la Glora Dio, la vizioj pri la Virgulino, la anĝeloj, la tuta Biblio kaj granda parto de la religia fenomeno rilatas rekte al la nifoj kaj al interveno de eksterteranoj en la homa historio. Pro tio, oni povus diri, ke ĝi nepre havas ian rilaton al la nifo-fenomeno.

  1. No trackbacks yet.

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d bloggers like this: