Arkivo
Spektakla grupo da nifoj en Meksikurbo
Mi tute ne ŝatas la televidprogramon de Jaime Maussan ĉe la meksika televido. Mi multe povus kritiki Maussan-on kaj lian programon, same kiel mi povus fari pri aliaj similaj programoj kaj profesiuloj pri misteroj. Sed malgraŭ ĉio, afero prezentita antaŭ kelkaj monatoj ŝajnas al mi aparte konsiderenda. Ĝi temas pri strangega grupo da nifoj registritaj ĉi-jare en la meksika ĉielo, kiu aldoniĝas al multaj aliaj aferoj pri grupoj da nifoj filmitaj en la tuta mondo, precipe en Meksiko.
La fenomeno okazis la 22-an de majo 2009 en Meksikurbo, je la 5-a vespera horo proksimume. Du viroj, Pedro Hernández kaj Alfredo Carrillo, filmas ĝin el du punktoj disigitaj proksimume je ok kilometrojn. La unua en la delegacio Azcapotzalco, la dua en Ciudad Satélite. La videoj montras oranĝ-flavan kaj cilindroforman objekton kiu ĵetas ambaŭflanke dekojn da aliaj sferoformaj objektoj, samkoloraj kun la objekto el kie ili ŝajne eliras laŭ perkekta formacio: unu supreniras kaj la aliaj malsupreniras. Ĉe la unua video, tiu de Pedro Hernández, la ĉielo aperas klara kaj la objektoj montras flavan koloron. Ĉe la dua, tiu de Alfredo Carrillo, aperas nubojn kaj la objektoj aspektas nigraj.
La videoj ŝajnas al mi veraj, sen manipulado nek fraŭdo. Se ĝi estas realaj, kiel ja ŝajnas, ni estus antaŭ unu el la plej gravaj dokumentoj filmitaj pri nifoj. Mi opinias, ke la objekto povas esti materialiganta kosmoŝipon: ĝi materialigus interne la objektojn antaŭ ol ĵeti ilin.
Jen la du videoj, prezentitaj en la programo de Maussan. Taksu vi mem.
La impresa fenomeno de la ŝiparoj de nifoj
Dum la lastaj jaroj, impresa kaj spektakla fenomeno rilate al nifoj okazas en la ĉieloj de la tuta mondo: tiu de la nomataj “ŝiparoj” da nifoj. Ĝi temas pri grupoj da nifoj, ofte po dekoj, centoj, eĉ miloj da ili, moviĝantaj ŝajne inteligente, kelkfoje laŭ perfekta formacio. Tiun ĉi fenomenon jam estis registrata en multaj landoj, kiel Argentino, Francio, Katalunio, Meksiko, Peruo, Rumanio, Rusio, Slovakio, Usono aŭ Vietnamo.
En Limo, Peruo, en la tagmezo de la 20-a de majo 2007, skipo de la perua televidkanalo Canal 9, kiu estis produktanta videon de la kantistino Ana Karino Copelo en Limo, registris, antaŭ dekoj da atestantoj, milojn da lumaj sferoj flugantaj en la ĉielo. Eksterordinara dokumento. Jen la bildoj kaptitaj de la skipo de Canal 9.
Sed Meksiko estas ŝajne la lando kie plej incidas tiu fenomeno. Ĵusa afero, kaj unu el la plej spektaklaj, okazis la 22-an de majo 2009. Ĝi estis registrata de du personoj el du malsamaj lokoj de Meksikurbo. En la du videoj oni povas klare spekti grandan objekton cilindroforma ĵetanta ambaŭflanke centojn da aliaj pli malgrandaj objektoj.
Iuj demandas sin ĉu eksterteranoj volas komuniki al ni ian mesaĝon per tiaj objektoj, aŭ ĉu eble ili estas preparanta invadon de la planedo. Sed kiel kutime, ni scias nenion pri la naturo de tiu ĉi fenomeno. Mi demandas min kio okazus se unu tago oni vidus ĝin samtempe en la tuta mondo.

Grupo da nifoj super Sibio (Rumanio). 2008