Arkivo
FRAŬDOJ: Afero Ummo
Estas fundamenta por la serioza ufologio distingi kaj denonci tiujn aferojn, kiuj estas simplaj fraŭdoj kiu senkreditigas la studadon de la nifoj kaj konfuzigas la publikan opinion. Kun tiu celo ni kreas novan kategorion en la blogo, dediĉita rimarkigi tiujn aferojn, kiuj oni pruvis fraŭdaj. Kaj ni komencas kun la fama kaj diskutata afero Ummo.
Ummo estas la nomo de supozata planedo el kie devenus ekstertera civilizacio kiu estus kontaktinta kun homoj de la Tero. La informo estus alveninta laŭ formo de dokumentoj kaj leteroj senditaj al grupoj da entuziastoj de la nifo-fenomeno. La afero havis ian popularecon en Hispanio kaj Francio en la sesdekaj kaj sepdekaj jaroj de la pasinta jarcento. La plejparto de la esplorantoj konkludis, ke la afero Ummo estis fraŭdo. La hispana psikologisto José Luis Jordán Peña asertis en 1993, ke li estis la instiganto.
La supozataj estaĵoj asertis, ke ili venis el Ummo, planedo kiu orbitus ĉirkaŭ la stelo ruĝa nano Wolf 424 (situita en la konstelacio Virgo) kaj memnomiĝis OEMII (homoj de Ummo) en sia propra lingvo. Ili mem klarigis en iliaj leteroj la fonetikajn karakteristikojn de ilia lingvo. En iu el siaj informoj ili rakontis kiel alvenis en la Teron la 28-an de marto 1950, surteriĝante en la franca departemento Alpes-de-Haute-Provence (Okcitanio). Laŭ la leteroj, ses ekspedicianoj maskitaj kontanktis kun la unuaj humanoj miksiĝante sin inter ni kaj komencis esplori nian planedon, niajn morojn, nian kultuton kaj niajn lingvojn. Poste, en 1966, ili estus komencinta sendi siajn famajn leterojn al diversaj personoj ĉirkaŭ la mondo, klarigante diversajn sciencajn, teknikajn kaj sociajn aspektojn el ilia mondo. Kelkaj “ummologoj” asertas, ke la korespondo de la vizitantoj atingas 6.000 paĝojn; sed oni ne scias pri pli ol 1.000, surbaze el kiuj iu eĉ ellaboris vortaron hispana-umma.
Malgraŭ la deklaroj de Jordán Peña, ankoraŭ restas kelkaj grupoj da kredantoj, kiel la bolivia “Filinoj de Ummo”.
NASA anoncas malkovron de du planedoj orbitantaj saman stelon
Antaŭ apenaŭ kelkaj minutoj, NASA anoncis en gazetara konferenco la malkovron far misio Kepler de planedsistemo enhavanta du mondojn kun amplekso komparebla al tiu de Saturno kaj eble (kvankam ankoraŭ ne estas konfirmita) plian kiu havus radion apenaŭ iom pli granda ol tiu de la Tero.
La kompilita materialo permesos en venonta estonteco determini kun ekzakteco la fizikajn kondiĉojn de la du novaj mondoj. La du planedoj, lokalizitaj uzante la metodon de la transito, orbitas ĉirkaŭ la stelo Kepler-9. La plej intera (Kepler-9b) havas mason egalvalora ol okdek fojoj tiu de la Tero kaj la ekstera (Kepler-9c) estas iom pli malgranda (54 fojoj la maso de la Tero).
La anonco, kiu sumiĝas al tiu realigita antaŭ kelkaj tagoj far teamo de la Eŭropa Suda Obervatorio (ESO), evidentigas la efektivecon de la malsamaj metodoj uzataj de la astronomoj por trovi planedojn ekster la Sunsistemo. La du malkovroj pruvas, ke la kapableco de la sciencistoj por trovi novajn mondojn pasis de individuaj planedoj al plenaj sunsistemoj.
Fonto: http://www.bbc.co.uk/news/science-environment-11097226
Nifo fotografita en Usono
En Fort Worth, Teksaso (Usono), atestantino instalis infraruĝan videokameraon kun movsensiloj kun la celo detekti bestojn por ĉasado. Tiumaniere ŝi povis fotografi nifon kun multnombraj lumoj superflugante la zonon, kiel videblas en la bildo. La novaĵkanalo NBC diskonigis la novaĵon la 25-an de aŭgusto (2010).
Fonto: http://www.nbcdfw.com/news/weird/Did-Game-Camera-Snap-Extraterrestrial-Photos-101442409.html
Nifo pafas lumradion super la Blanka Domo
Wilbur “Will” Allen, eksa dungito de la Blanka Domo kaj inĝeniero de Air Force One en la registaroj de Ronald Reagan, George H. W. Bush kaj Bill Clinton, asertas, ke la pasintan 20 de julio (2010) faris serion da fotografioj de fluganta objekto kiu elsendis luman radion super la Blanka Domo.
Allen, kiu okupiĝas ankaŭ pri fotografiado por entreprenoj kiel Warner Bros kaj Def Jam, diras, ke li estis kontaktata de grizaj eksterteranoj en lia infanaĝo kaj ke li ricevis implantaĵon el ili.
La afero de Wilber Allen, kiu havas la retlokon UFO DC, lasas multajn suspektojn. Oni ne scias ĉu ĝi temas pri aŭtentika informo aŭ pri taktiko de misinformado.
Michio Kaku: “Nifoj estas realaj”
Post la sesa malklasifikado de arkivoj pri nifoj far la brita reigistaro la pasintan 23 de aŭgusto (2010) kaj la deklaroj de la fizikisto Stephen Hawking pri eksterteranoj, kaj konsiderante ĵusan sciigon de majo 2010 de la Aeronaŭtika kaj Astronaŭtika Asocio de Francio pri nifoj, la veterana ĉina sciencisto Michio Kaku, profesoro pri teoria fiziko en la City College de Novjorko kaj kunfundanto de la Teorio de kordoj, asertis ankaŭ, ke la nifo-fenomeno estas reala kaj tre eble ekstertera.
Jen ĵusa intervjuo kun la profesoro en la usona novaĵkanalo MSNBC (en la angla).
Malkovrita planedsistemo simila al la Sunsistemo
Astronomoj de la Eŭropa Suda Observatorio malkovris el Ĉilio planedsistemon simila al la Sunsistemo kiu enhavas almenaŭ kvin planedojn orbitantajn ĉirkaŭ stelo “kvazaŭ la Suno”, informis ĉi tiu 24 de aŭgusto (2010) la scienca organizaĵo laŭ la novaĵagentejo EFE.
La esplorantoj atingis ankaŭ evidenton, ke du ceteraj planedoj povus ekzisti en la malkovrita sistemo, unu el kiuj povus havi la plej malgrandan mason iam trovita, laŭ la astronomia organizaĵo. Tio igus la novan sistemon simila al la Sunsistemo koncerne la nombron de planedoj (sep kontraŭ ok de la Sunsistemo) kaj rilate la distancojn de la planedoj al ilia stelo, kiuj sekvas regulan modelon kiu ankaŭ evidentiĝas en la Sunsistemo.
“Ni trovis tion, kio eble estas la sistemo kun la plej granda nombro da planedoj malkovrita ĝis nun”, asertis Christophe Lovis, membro de la teamo de la malkovro. Ĝis nun astronomoj sciis pri ekzisto de 15 sistemoj kun almenaŭ tri planedoj. “Ĉi tiu rimarkebla malkovro ankaŭ reliefigas la fakton, ke ni eniras nun en novan eraon de ekzoplanedoj”, aldonis Lovis.
Fonto: http://www.jornada.unam.mx/2010/08/25/index.php?section=ciencias&article=a02n2cie
Nifoj filmitaj per infraruĝa kamerao
La gardisto William Roehling, de la urbo La Selva, en Kalifornio (Usono), filmis per infraruĝa kamerao diversajn lumajn objektojn en la ĉielo, nevideblaj per nuda okulo. Krom tio, li supozate povis sin komuniki kun tiaj objektoj, kiuj ŝajne respondas al liaj demandoj per luma kodo. Spektu unu el liaj filmaĵoj kaj taksu vi mem.
Ĉu komunikado kun nifoj pere de spegulo?
Ekzistas ĉasantoj de nifoj aŭ personoj kiuj rigardas ofte la ĉielon provizitaj de siaj videokameraoj kun la celo ekvidi kaj filmi nifojn, eble ŝipoj de aliaj mondoj. Ili fojfoje filmas vere interesajn videojn, kiujn post sendas al la amaskomunikiloj aŭ alŝutas en interreton.
Gabriela, aŭ GabyDecall, sia kromnomo en YouTube, estas iu el tiuj ĉasantoj de nifoj, kiujn ŝi filmis po dekoj. La sekva video, filmita kaj alŝutita far ŝi, estas eble kaj laŭ mia opinio unu el la plej bonaj dokumentoj pri nifoj kiujn oni povas spekti en interreto. Ĝi estis filmita la 14-an de januaro 2010 en Kordobo, Argentino, kie ŝi loĝas.
Tiu tago estis videblaj 13 nifoj varieblaj, kiujn Gabriela rapide ekfilmis. Kiam aperas la dua, ŝi ĉesas filmi ĝin por fari al ĝi lumajn signalojn per spegulo. Tiam la nifo haltas, serĉas pozicion en alteco kaj restas senŝanĝa dum pli ol 25 minutoj. Post 25 minutoj, Gabriela ĉesas rigardi ĝin por ekfilmi la 11 varieblajn nifojn kiuj aperas en la ĉielo (montrataj en alia video de la sama tago). Sed io speciala okazas post 10 minutoj farante signalojn per la spegulo: kiel videblas en la video, malsupreniras du blankaj rektangulaj objektoj akompanataj de eta sfero. Unu el ili kaŝiĝas rapide malantaŭ la preĝejo kiu staras antaŭ la domo de Gabriela, el kie ŝi filmas la videon. La dua, kune kun la sfero, restas pli da tempo videbla.
Ĉu eble ĉi tiu ĉasantino de nifoj sukcesis iel sin komuniki kun nifoj pere de speguloj? Eblas.
Britio denove malklasifikas arkivojn pri nifoj
La arkivoj, publikigitaj far la Naciaj Arkivoj, enhavas dekojn da rakontoj de atestantoj, skizojn kaj notojn de klasifikita informo kiuj dokumentas misterajn viziojn en Britio okazintaj dum jardekoj.
Noto de la Ministero pri Defendo referencas al letero de 1999 kiu asertas, ke aviadilo de la Reĝa Aerforto kiu revenis el misio en Eŭropo dum la Dua Mondmilito havis “proksiman kontakton kun nifo”. La aŭtoro ne identigita de la letero diris, ke lia avo ĉeestis kunvenon dum milittempo inter Churchill kaj Dwight Eisenhower en kiu ambaŭ esprimis antaŭzorgon pri la incidento kaj “decidis subteni ĝin en sekreto”.
La Ministero pri Defendo esploris poste la aferon sed ne malkovris skribajn registrojn pri la incidento, diras la arkivoj. “(…) La Ministero pri Defendo ne havas specifan konon aŭ rolon pri (…) temoj ligitaj al ‘nifoj/flugantaj subtasoj’ aŭ rilate al (…) ekzisto aŭ foresto de eksterteraj vivoformoj, pri kio ĝi subtenas malferman menson”, diris en noto de 1999.
Britio lante estis diskoniginte arkivojn klasifikitajn dum longa tempo rilate al vizioj de misteraj ŝipoj en la ĉielo super ĝiaj urboj, kompilitaj kaj esploritaj far la Ministero pri Defendo dum la pasintaj jardekoj. Kelkaj aferoj ricevis poste raciajn klarigojn, kiel meteoroj bruliĝantaj en la atmosfero, sed multaj ne estis solvitaj.
Memorando kun dato de 1997 enhavas raporton pri mistera akcidento de aviadilo en la nordo de Britio. Oni ne trovis la restaĵojn dum la posta serĉado far la polico kaj skipoj de reakiro.
Aliaj incidentoj rilatas al vizioj de “nigra kaj triangula nifo” super domo de politiko de opozicio en Kent fine de la jardeko de 1990.
En afero prezentita en 1995, la kapitano de aviadilo kiu alproksimiĝis al flughaveno de Manĉestro raportis, ke li preskaŭ koliziis kun “ne identifigita objekto”, kaj atestanto en tero disde oferis skizon montrinta nifon kiu havis “dudek fojojn la amplekson de futbalkampo”. En posta esploro li ne povis identifigi la objekton, indikis la memorandon.
Fonto: www.nationalarchives.gov.uk
Fonto: www.dailymail.co.uk/
Nova bildo de la “vizaĝo de Marso”
En julio 1976 la orbitilo de la Viking 1 prenis la faman bildon de la “vizaĝo de Marso” en la regiono Cydonia de la ruĝa planedo. Ekde tiam oni multe spekuladis pri tiu formacio, kiun kelkaj supozis monumento konstruita far eksterteraj civilizacioj.
En la jaroj 1998 kaj 2001 la Mars Global Surveyor kaptis novajn fotografiojn de la zono en kiuj la vizaĝo ne plu ŝajnis tia, sed simpla altebenaĵo kies formo kapablis produkti efekton de pareidolio. La mistero ne plu estis tia.
La pasintan 30 de julio (2010) oni diskonigis novan fotografion de la regiono Cydonia, farita la 5-an de aprilo 2007 far la kamerao HiRISE de la Mars Reconnaissance Orbiter de la NASA. Prenita je 300 km da alteco, la bildo montras kun eksterordinara detalo la altebenaĵon kie, ekde la fino de la sepdeka jardeko, multaj kredis vidi homan vizaĝon skulptita en la ŝtono.