Specoj de renkontoj kun eksterteranoj
La Centro de Studoj pri Nifoj Joseph Allan Hynek ellaboris informon ĝenerale konita kiel “Humanoid Study Group”, kiu dividas la incidentojn de renkontoj kun humanoidoj laŭ kvin kategorioj bone diferencitaj. La specoj estas la jenaj:
Unua speco:
La “okupantoj” estas observataj en la interno de nifo, ĉu tra malfermoj en ĝia “hulo”, kiel pordoj aŭ fenestretoj, ĉu tra la fuzelaĝo kiu iĝas diafana, kiel okazas en la “Afero Galdar” (1976), malklasifikita de la hispana Aerarmeo.
Dua speco:
Atestantoj priskribas kiel unu aŭ pli humanoidoj eniras kaj eliras el la nifo. Ĝi estas la plej tipa rakonto, kaj reflektiĝas en incidentoj kiel tiu vivita de la policano Lonnie Zamora en aprilo 1964 en Socorro (Nov-Meksiko, Usono).
Tria speco:
Oni priskribas humanoidojn ekster la nifo, sen ke oni vidu ilin eniri aŭ eliri el la objekto. Oni deduktas ilian asocion kun la nifo pro ilia stranga aspekto kaj pro la proksimeco de ambaŭ. Ĉi tiu kategorio ricevas la nomon “deduktita asocio”.
Kvara speco:
Malgraŭ tio, ke ne estas iu ajn objekto proksime al la loko de la renkonto kun humanoido, la atestanto asocias ĝin al la nifo-fenomeno, ĉu pro tio, ke en tiu momento estas pliigo de la aktiveco de ne-identifigitaj objektoj en la areo, ĉu pro kulturaj kialoj (la humanoido memorigas al li bildojn aŭ priskribojn de ŝipanoj de nifoj faritaj de aliaj). Ĉi tiu kategorio ricevas la nomon “supozita asocio”.
Kvina speco:
Ili estas la “ne-asociitaj”. Tio estas humanoidoj aŭ entoj priskribitaj sen proksimeco de nifoj. En ĉi tiu kategorio estus la renkontoj kun “chupacabras”, “saskvaĉo” kaj aliaj kreitaĵoj pli-malpli mitifigitaj de la atestantoj, kies konekto kun la nifo-fenomeno estas ege diskutinda.