Arkivo

Archive for the ‘Intervjuoj’ Category

La eksterteranoj ne estas bonaj

29 Oktobro 2010 Komenti

Mi interesiĝas pri nifoj kaj ekstertera vivo ekde mi estis infano. Kiam mi estis 8-jara, kune kun mia familio mi vidis nifon en la ĉielo. Tiu epizodo ekestigis mian intereson pri ĉi tiuj aferoj, kaj ekde tiam mi provis informi min maksimume kaj multe pensis pri la vizitoj de eksterteranoj.

Dum la plejparto de mia vivo mi kredis, ke la eksterteranoj kiuj vizitas nian planedon (ĉar mi pri tio ne dubas) devis esti io simila al simplaj esplorantoj, estaĵoj interesitaj pri studo de la tera vivo kaj la homaj moroj. Mi neniam rigardis ilin kiel minacon por la homaro, kiel invadantoj kiuj volus detrui la Teron, kiel la marsanoj de la romano de H. G. Wells La milito de la mondoj. Laŭ mi la sola malŝatinda, abomena speco, estis nur la homa speco. La eksterteranoj ne povis esti similaj al ni, nek pli malbonaj. Kia absurda ideo, ĉar ili nepre devas esti multe pli evoluitaj kaj inteligentaj ol ni, kaj konsekvence siaj etiko kaj moralo ankaŭ estus multe pli disvolvitaj, ĉu ne?.

Sed estis io, kion mi ne komprenis: se ili estas bonaj, kial do ili ne helpas la homaron evolui kaj ĉesi suferi? Laŭ mi estis informinta min, mi malkovris, ke la plej spertaj studantoj de la nifo-fenomeno kaj de la eksterteraj forkaptoj ne kredas, ke la eksterteranoj estas bonaj, sed tute male. Esplorantoj kiel Budd Hopkins, David Jacobs aŭ Salvador Freixedo, kredas, sur la bazo de siaj studoj kaj de sia longa kariero, ke la eksterteraj estaĵoj kiuj vizitas la Teron havas malklarajn kaj tute ne flataj intencojn. Salvador Freixedo, aŭtoro de La granja humana (La homa farmo), estas konvinkita, ke la eksterteranoj nutriĝas pere de niaj emocioj kaj kolektivaj doloraj sentoj. Ili estus ankaŭ, laŭ li kaj aliaj multaj esplorantoj, tiuj kiuj estus kreintaj la religiojn por dividi la homaron por sia propra profito, kiuj instigus militojn kaj aliajn katastrofojn, kaj la respondeculoj de la stumpigo de bestoj en certaj lokoj (la fama Chupacabras). David Jacobs, kiu esploris la fenomenon de la eksterteraj forkaptoj dum multaj jaroj, asertas ke ju pli li esploras tiun fenomenon, des malpli ŝatas ĝi al li. Kaj ĉiuj ja scias pri la deklarojn kiuj la sciencisto Stephen Hawking faris antaŭ nelonge: li ankaŭ opinias, ke la eksterteranoj povus esti minaco por nia speco. Kio faras do la eksterteranoj en nia planedo? Mi ne scias, sed ankaŭ ju mi pli esploras la temon, des malpli ŝatas ĝi al mi.

Al la legantoj kiuj komprenas la hispanan, mi rekomendas aŭskulti la sekvan radian intervjuon kun Salvador Freixedo, kie li parolas pri ĉi tiu afero. Vi povas trovi la ceterajn partojn en YouTube.

Michio Kaku: “Nifoj estas realaj”

25 Aŭgusto 2010 Komenti

Post la sesa malklasifikado de arkivoj pri nifoj far la brita reigistaro la pasintan 23 de aŭgusto (2010) kaj la deklaroj de la fizikisto Stephen Hawking pri eksterteranoj, kaj konsiderante ĵusan sciigon de majo 2010 de la Aeronaŭtika kaj Astronaŭtika Asocio de Francio pri nifoj, la veterana ĉina sciencisto Michio Kaku, profesoro pri teoria fiziko en la City College de Novjorko kaj kunfundanto de la Teorio de kordoj, asertis ankaŭ, ke la nifo-fenomeno estas reala kaj tre eble ekstertera.

Jen ĵusa intervjuo kun la profesoro en la usona novaĵkanalo MSNBC (en la angla).

Intervjuo kun Budd Hopkins

13 Aprilo 2010 Komenti

La usonano Budd Hopkins [Bad Hopkins] estas unu el la plej gravaj esploristoj pri nifo-fenomeno kaj forkaptoj de eksterteranoj kaj verkisto de libroj tiom popularaj kiom Missing Time. Spektu ĉi tiun intervjuon (tiuj, kiuj komprenas la anglan) kaj lernu.

INTERVJUO: Alfred L. Webre. “En Marso loĝas humanoidoj”

5 Januaro 2010 Komenti

Alfred L. Webre estas direktoro de la Instituto por la Kunlaboro en la Spaco, Doktoro pri Juro kaj aŭtoro de la libro Exopolitics (Ekzopolitiko). Li naskiĝis en ŝipbazo de Florido dum la Dua Mondmilito. Li loĝas en Vankuvero. Edziĝita, li havas filon kaj du duonfilinojn. En tiu ĉi intervjuo por la kataluna gazeto La Vanguardia li parolas pri inteligenta vivo en Marso kaj asertas ke la Usona registaro havas sekretajn kontanktojn kun eksterteraj civilizacioj ekde la jardeko de 1950.

-Ekzistas pruvoj, ke estas etikaj civilizacioj pli progresaj ol la nia kiuj partoprenas en nia procezo de disvolvado.

-Donu al mi pruvojn.
-Deklaroj de komizoj de la Usona registaro kiuj atestis, ke ili partoprenis sekretajn programojn de rilatoj kun iuj eksterteraj civilizacioj.

-Tio signifas, ke jam estis kontakto kun eksterteranoj?
-Jes, ekde la jardeko de 1950 la Usona registaro, laŭ tiuj atestantoj, estas sekrete laborinta kun ili.

-?
-Andrew Basiago, filo de oficiro de la CIA, estis engaĝigita kiam li estis sep-jaraĝa en sekreta programo por superdotitaj infanoj kiujn oni trejnis por esti ambasadoroj antaŭ eksterteraj rasoj.

-Ĉu iu kontakto?
-Li renkontis tri astronaŭtojn de la planedo Marso. En januaro 2009, Virginia Olds, komiziino de la CIA, konfirmis ke la CIA scias, ke estas homoida civilizacio kiu loĝas sub la surfaco de Marso.

-?
-Ni kredas, ke en la jaro 9.500 a.K. fragmentoj de la supernovao Velaro eniris la Sunsistemon kaj detruis la Marsan ekologion. La marsanoj, ĉirkaŭ 1.500 jarojn pli progresigitaj ol ni etika kaj teknologie, rifuĝiĝis surtere.

-…
-En decembro 2008 ni publikigis informon kiuj inkludas fotografiojn faritajn de la roboto de la NASA Rover Spirit kie identifikeblas iu speco de hominoidoj, bestoj kaj strukturoj en la surfaco de Marso. Vi povas tion spekti ĉe Exopolitic.com.

-Estas tri astronaŭtoj kiuj asertas, ke ili vidis eksterteran vivon.
-Jes, Buzz Aldrin, kiu vojaĝis en Apolo 11, diris ke kiam ili alvenis en la Lunon en 1969 estis du eksterteraj kosmoŝipoj ĉirkaŭ la granda kratero, lia versio estis kontrolita de altaj postenoj de la NASA.

-Vi konfuzas min.
-Doktoro Steven Greer, direktoro de Projekto Malkaŝo, kolektis pli ol 500 atestojn, armeaj, registaraj kaj de altranga inteligento, kaj temas pri atestantoj pri la ekstertera ĉeesto, kaj publikigitaj en majo 2009 en la Nacia Gazetara-Klubo de Vaŝingtono.

-Meksiko, Ĉilio, Brazilo kaj Peruo igis publikaj ĝiajn dosierojn pri NIFOj..
-Ĵus Francio, Svedio kaj Danio, kaj Britio publikigis 7.200 dosierojn de NIFOj kompilitaj de D155, sekreta organo de la Ministraro pri Defendo.

-Kial ne disvastigi la vivon en Marso?
-Pro politikaj aferoj. Ni metos proceduron nin rifuĝante en la leĝoj pri liberinformado por ke la NASA agnosku inteligentan vivon en Marso.

-Kaj kial ne prezentiĝas en socio ili mem, la marsanoj?
-Tiu nia estas planedo de malalta ordono kiu laŭ ni supozas estas en kvarenteno altrudita de la registaro de la universo.

-Kaj tiu kvarenteno finiĝas nun…
-Ni kredas, ke la eksterteraj etikaj civilizacioj uzis la NIFO-fenomenon por aklimatigi nin al ĝia ekzisto, kaj inter 2010 kaj 2020 ni povas komenci havi malfermitajn rilatojn kun tiuj civilizacioj.

-La unua kontakto estos kun la marsanoj?
-Jes, ĉar estas multaj reciprokaj avantaĝoj, ili povas doni al ni teknologiojn kaj konojn kaj ni havas verdan belegan planedon kien ili povus elmigri.

-Kiel funkcias la kosmo?
-Estas multaj dimensioj kaj universoj paralelaj al la nia. Iuj eksterteraj civilizacioj venas el alia dimensio, alia paralela universo, pro tio NIFOj povas aperi kaj malaperi.

-Kiel estas tiuj pli evoluitaj civilizacioj?
-Ŝajne ni loĝas en organizita universo kaj la plej etikaj civilizacioj atingis regi la tempo-dimension kaj ili estas tiuj, kiuj eble disvolvigas nian realon.

-… Do ili tion faras malbonege.
-Laŭ iuj teorioj ni estas akcele evoluanta por forlasi la ekonomion de senĉesa milito kaj iri al eltenebla ekonomio. La homa konscio disvolviĝas por eniri en la universalan aĝon kaj malfermite rilati kun tiuj aliaj civilizacioj.

-…Ili ja povus helpeti nin.
-Ekzistas unuagrada direktivo: ne interferi la evoluadon de civilizacio en alia planedo. Sed tre baldaŭ la homo lernos uzi la kvantuman teletransportadon kaj elĉerpi energion el la spaco. Ni estas en transira erao en kiu ni devas decidi se ni iras ĉu al la detruo, chu al la evoluado.

-Via laboro konsistas el studi la grandan registaron de la universo?
-Ekzopolitiko estas socia scienco studanta la rilatojn inter nia homa civilizacio kaj aliaj inteligentaj civilizacioj en la universo. Unu el niaj unuaj paŝoj por la universala diplomatio estos pere de la marsa civilizacio.

Mi komprenas.
-Persone mi laboras kun la doktoro Norman Miranda, estro de la kabineto de la prezidanto de la ĝenerala asembleo de la UN, por ke la UN reprezentu la Teron antaŭ la Marsan civilizacion.

La Vanguardia, 10-9-2009

Intervjuo kun Steven M. Greer

11 Septembro 2009 Komenti
Steven M. Greer

Steven M. Greer

Steven M. Greer estas unu el la plej grandaj spertuloj pri nifoj en la mondo kaj fondinto de diversaj organizaĵoj dediĉitaj al studado de la fenomeno nifo kaj de la liberenergio, inter ili la Projekto Malkaŝo.

Kiam vi interesiĝis pri la eksterteranoj?
–Mia onklo okupis altan postenon ĉe Grumman, la kompanio kiu konstruis la lunan modulon, la maŝino, kiu surluniĝis kun Neil Armstrong interne. Do ekde kiam mi estis 8-aĝa mi scias, ke ni ne estas solaj. Ĉar oni devas memori, ke kiam ni surluniĝis, ni ne estis solaj.

Sur kio vi baziĝas vian aserton?
–Mi konas membrojn de antikvaj registaroj, kiuj vidis filmitan materialon kun eksterteraj veturiloj, kiuj estis en la kratero, ĉirkaŭ la lunan modulon de mia onklo.


–En 1993, antaŭ la evidentoj de multaj homoj, kiuj laboris por la CIA aŭ la Pentagono kaj kiuj rakontis al ni tion ĉio kaj plu, mi decidis sakrifiki mian karieron kiel traŭmatologa kuracisto kaj labori por ke la tutan informon pri la temo estu konata.

Se la eksterteranoj ekzistas, kial ili ne sin montris publike?
–Ĉu vi konas Larry King, la prezentanto de la CNN?

Mi scias, kiu li estas.
–Nu, li demandis al mi la samon, kaj mi diris al li, ke niaj tutmondaj gvidantoj ne kontrolas la personojn, kiuj okupiĝas pri la temo. Temas pri militindustria komplekso pri kiu mi dubas, ke la hispanaj gvidantoj sciu multe.

Mi insistas: kial ne sin montris publike la eksterteranoj?
–La demando baziĝas sur falsa premiso. Ili jam faris tion. Ĉiuj ĉefaj urboj en la mondo registris almenaŭ unu nifovidado dum la lastaj 50 jaroj. Mi havas arĵivon, kiun mi alportos en Katalunion. Sed ja vi ankaŭ povus demandi: “Kaj kiel ili ne surteriĝas sur la Blanka Domo dum la oficiala instalo de Obama?”.

Bona demando.
–Ĉar tio kaŭzus grandan timegon. Amiko, ili estas pli inteligentaj ol vi kredas.

El kie ili venas?
–Ni scias, ke ili estas interstelaj, el ekster nia sunsistemo. Tamen, ili havas instalaĵojn en ĝi. Iuj ŝajne venas el la Oriona sektoro, tio estas certa.

Kion ili pretendas?
–Mi kredas, kaj kun mi pli ol 500 atestantoj, kiuj laboris por la usona Administrantaro, ke estas eksterteraj civilizacioj, kiuj volas preni kontakton kun ni pacmaniere, sed ankoraŭ estis neniu respondinte. Eksterteranoj vokas al ni, sed neniu respondas. Estas kvazaŭ telefono estis soninte dum 60 jarojn kaj estus estinte neniu kapabla malkroĉi ĝin.

Kiel ili estas?
–La personoj kun kiu mi parolis, kiuj faris nekropsiojn al kelkaj el tiuj ĉi korpoj, diras, ke ilia staturo varias: inter 50 centimetroj kaj 3 metroj. Estas speco, kiu estas ĉirkaŭ unu metro alta, senhara, kun malgranda buŝo. Estas ŝipestro kiu, post pafi kontraŭ unu el tiuj ŝipoj kaj tiu ĉi esti frakasita, demetis plurajn el tiuj ĉi korpoj el la Suda Atlantika Oceano.


–Ĉiuj la eksterteranoj strebas esti biomorfaj; ĉiuj havas unu kapon, du krurojn. Sed ene de tiuj ĉi parametroj ekzistas diferencoj rilate la altecon, la tono de la haŭto, kaj tiel plu. La universo estas viva estaĵo. La sciencisto Rupert Sheldrake klarigas, ke ekzistas kelkaj modeloj de kreado, kiuj strebas sin ripeti universale.

Ĉu vi konsideras ilin personoj?
–Jes, personoj kiel vi kaj mi, sed el aliaj planedsistemoj. Mi suspektas, ke ili funkcias sammaniere socie, kvankam ilia spirita evoluo estu kelkajn jarmilojn pli disvolvita.

Ĉu vi demandis al vi mem kiel ŝanĝiĝus nia vivo se oni pruvus, ke ekzistas la eksterteranoj?
–Sciencisto de Jet Propulsion Laboratories diris al mi, ke ili ne montris publike la bildojn atingitaj sur la surfaco de Marso en kiuj aperis strukturoj ĉar tio kolapsus la ortodoksajn kredojn de nia planedo. Ni kunhavas proksimume 98% de la genetika materialo kun la ĉimpanco, sed tie ekzistas breĉo. Eble tiu breĉo en la evoluo de la homo rilatas al ia antikva kunligo al iu el tiuj civilizacioj.

Kiel ŝanĝiĝus nia vivo?
–Demandu ĝin al la 200 aŭ 300 korporacioj, kiuj kontrolas la energion de la mondo. La sciencistoj, kiuj kunlaboras kun mi alvenis al la konkludo, ke la nifoj uzas nek bencinon nek nuklean energion, ekzakte tion, pri kio parolis Tesla kiam li diris, ke la universo superfluas electromagnetikan energion. Al la milita-industria-dolara-petrola komplekso neniel plaĉas, ke iu aperu kun mirinda fontoenergio, kiu igu obsoletan la petrolon kaj la gason de la mondo.

(publikigita ĉe El Periódico de Catalunya la 6-an de majo 2009)