Arkivo

Archive for Julio, 2010

Nifo super Jokohamo (Japanio)

31 Julio 2010 Komenti

Dum la unua semajno de julio (2010) estis diskonigitaj, pere de la retejo allnewsweb.com, la bildoj de ĉi tiu “supozata” ne identifigita fluganta objekto. Laŭ la retejo, la objekto estis filmita en junio kiam ĝi superflugis la urbon Jokohamo, en Japanio. Spertuloj analizas nun la bildojn por determini se ili estas aŭtentikaj.

Trovitaj en Marso restaĵoj similaj al la plej antikvaj teraj fosilioj

31 Julio 2010 Komenti

Skipo da esplorantoj identifigis rokojn kiuj povus enhavi restaĵojn fosiligitajn de vivo en Marso. La primitivaj rokoj troviĝas en la areo Nili Fossae, unu el la zonoj pripensitaj por la surmarsiĝo de la estonta sondilo Mars Science Laboratory, antaŭvidita por 2011, kies misio estos analizi la loĝeblon de la ruĝa planedo.

La zono prezentas karakterizojn tre similajn al tiuj, de la nordokcidenta regiono de Aŭstralio kie oni trovis unuj el la plej antikvaj spuroj de vivo sur la Tero, enterigitaj kaj konservitaj en minerala formo.

La skipo da esplorantoj de la Instituto de serĉado de ekstertera vivo SETI (Search for Extraterrestrial Intelligence Institute), en Kalifornio, konsideras, ke la samaj hidrotermaj procezoj kiuj konservis la postsignojn de vivo en la aŭstralanaj rokoj povis okazi en la pasinteco en Nili Fossae.

La studo estis publikigita en la revuo Earth and Planetary Science Letters.

Detalo de la areo Nili Fossae en Marso.

Fonto: http://www.bbc.co.uk/news/science-environment-10790648

LIBRO: «Relativeco per bildoj»

30 Julio 2010 Komenti

Tiu ĉi libro, eldonita en la jaro 2006 kaj distribuita de la Esperanto-Asocio de Britio, estas la frukto de multaj jaroj da klopodado por klarigi la esencajn ideojn de Einstein kaj tiel transdoni la ĝojon de kompreno.

Por legi la tekston ne necesas universitata diplomo en matematiko – lerneja nivelo sufiĉas. Klaraj diagramoj ilustras la ĉefajn ideojn. Pli matematikemaj legantoj trovos aldonajn komentojn kaj klarigojn en apendico.

La libro komenciĝas per tre legebla antaŭparolo. Ĉiu ĉapitro komenciĝas per klarigo pri la fizikaj teorioj uzataj, ĝis Einstein proponis la teorion de relativeco, kaj kiujn oni uzas nuntempe en la ĉiutaga vivo. La klarigoj estas utilaj kaj klaraj, kaj la diagramoj helpas al tiuj, kiuj ne certas pri fiziko, kaj ankaŭ al tiuj, kiuj ne aparte spertas pri Esperanto.

En ĉiu ĉapitro, post klarigo pri nerelativeca fiziko, Atkinson diskutas relativecon. La ĉapitroj temas pri spaco kaj tempo, dinamiko, ondoj tra spaco, elektro-magnetismo kaj gravito (sed en la ĉapitro pri gravito la aŭtoro ne provas klarigi ĝeneralan relativecon).

La libro signife pliampleksigas du artikolojn de la aŭtoro, kiuj aperis en Scienca Revuo. Li estas emerita urba inĝeniero, kiu ŝuldas la kernajn ideojn al emerita instruisto Roy Kearney.

Malkovritaj 140 planedoj similaj al la Tero

28 Julio 2010 Komenti

La kosmosondilo Kepler detektis tion, kio ŝajne estas 706 novaj planedoj kaj kvin novaj

sunsistemoj, laŭ anoncis la skipo da esplorantoj de NASA respondeca pri la misio Kepler. Oni taksas, ke inter ili estis trovitaj ĉirkaŭ 140 rokajn planedojn kun akvo, nome tre similaj al la Tero, kun kondiĉoj por havi ian vivon.

Astronomoj okupiĝas nun por kalkuli kiom stabilaj estas ĉi tiuj planedoj ene de ilia sistemo kaj tiel determini la eblecon, ke ekzistu vivo kaj se ĝi povas evolui en ĉi tiuj planedoj.

Ĉi tiuj rezultoj ekestis dum la ses unuaj semajnoj de la misio Kepler kaj se konsideri, ke la misio daŭros 4 jaroj, ekzistas granda potencialo trovi multajn malproksimajn planedojn kiuj povas havi ian vivon.

“La sekva paŝo post Kepler estos studi la atmosferojn de la planedoj kaj pruvi trovi vivosignojn”, diris Dimitar Sasselov, profesoro de Harvard kaj membro de la skipo de la misio Kepler.

Fonto:  http://www.foxnews.com/scitech/2010/07/25/nasas-deep-space-camera-locates-host-earths/?test=latestnews

Nifo en Pretorio (Sud-Afriko)

27 Julio 2010 Komenti

La loĝantoj de Pretorio estis surprizitaj de supozata nifo aperinta dum du sinsekvaj noktoj en la urbo Booysens, laŭ publikigas iAfrica.com hodiaŭ, la 27-an de julio (2010).

“Mi ne povis ekvidi la formon de la objekto, ĉar la tri lumoj estis tro brilaj, sed preskaŭ estis formo de koro, ĉar estis du lumoj en la supra parto, blua lumo maldekstre kaj verda-smeralda lumo rekte siaflanke, en la dekstra flanko, kun granda blanka kaj brila lumo malsupre ĝi kiu brilis malsupren”, diris Van der Engela Spuy, 67-jara, loĝanto en Booysens, Beeld.

La nifo malaperis trans la horizonto ĉirkaŭ la 20.30 h. Laŭ News24, la Sud-Afrika Aerforto, la Planetario de Johanesburgo kaj la policejo Herkulo sciis nenion pri la incidento.

Fonto: http://technology.iafrica.com/news/space/2552161.htm

Nifo filmita en Kolombio

14 Julio 2010 Komenti

La novaĵkanalo Caracol Noticias de Kolombio informis hieraŭ, la 13-a de julio 2010, pri ne identigita fluganta objekto kiu estis videbla dum la lastaj kvin tagoj super la urbo Kukuto, en Kolombio. La objekto filmita estas de la speco diamanto aŭ kvazaŭ du trianguloj kunigitaj bazo al bazo. Io jam vidita en aliaj lokoj, kiel antaŭ kelkaj semajnoj en Puno (Peruo), fakto pri kiu informis NIFO-DOSIEROJ.

Lasta agroglifo raportita

14 Julio 2010 Komenti

Ĉi tiu estas unu el la lastaj agroglifoj aperintaj dum la ĉi-jara sezono, ĉi-foje en Old Milverton, Warwickshire (Britio). Ĝi estis raportita la 10-an de julio (2010).

Nifoj super Sevilo

12 Julio 2010 Komenti

Je la 9-a vespera horo de la 8-a de julio (2010) aperis en la ĉielo de Sevilo (Andaluzio) ĉi tiu objekto, kiu moviĝis tre malrapide en direkto nordoriente. Je la fino de la video rimarkeblas alia objekto kiu alproksimiĝas al ĝi pli rapide.

Nifo fermas la ĉinan flughavenon Xiaoshan

10 Julio 2010 Komenti

La pasintan merkredon la flughaveno Xiaoshan de la urbo Hangĉĵou, ĉefurbo de la suda provinco Ĝeĝjango, devis interrompi la aertrafikon ĉar aperis nifo en la zono, laŭ anoncis ĉi tiu jaŭdo reprezentanto de la flughaveno al la ĉina novaĵagentejo Xinhua.

La ne identigita objekto estis vidita en la zono ĉirkaŭ la 21-a loka horo, fakto kiu kaŭzis fermon de la ekflugejoj kaj deturnon de diversaj flugoj al flughavenoj de aliaj urboj.

La vojaĝantoj ne povis vidi la strangan objekton pro tio ke, laŭ la dungitoj de la flughaveno, ĝi povis esti lokalizita nur pere de specialaj skipoj.

La flughaveno daŭrigis ĝiajn operaciojn nur post unu horo kaj en ĉi tiuj momentoj oni efektivigas enketon pri la incidento.

La objekto povis esti filmita (sepektu la videon sube) kaj fotografita de kelkaj personoj.

Jen kelkaj el la bildoj publikigitaj en la ĉina gazetaro pri la ne identigita objekto kiu devigis deturni la aertrafikon en la flughaveno Xiaoshan.

Fonto: http://news.xinhuanet.com/english2010/china/2010-07/08/c_13389842.htm

DOKUMENTA FILMO: Alienaj implantaĵoj

5 Julio 2010 Komenti

Spektu ĉi tiun dokumentan filmon pri la kirurgoj realigitaj de D-ro Roger Leir, en kiuj estis eltiritaj alienajn implantaĵojn de personoj kiuj asertas, ke ili havis ian specon de sperto kun eksterteranoj. La video (en la angla, subtekstigita en la portugala), kies ceteraj partoj vi povas trovi en YouTube, montras la implantaĵojn eltiritaj kaj prezentas la rezultojn de diversaj ekzamenoj al kiuj ili estis submetitaj.