Arkivo

Archive for the ‘Ne-kategoritaj’ Category

La eksterteranoj ne estas bonaj

29 Oktobro 2010 Komenti

Mi interesiĝas pri nifoj kaj ekstertera vivo ekde mi estis infano. Kiam mi estis 8-jara, kune kun mia familio mi vidis nifon en la ĉielo. Tiu epizodo ekestigis mian intereson pri ĉi tiuj aferoj, kaj ekde tiam mi provis informi min maksimume kaj multe pensis pri la vizitoj de eksterteranoj.

Dum la plejparto de mia vivo mi kredis, ke la eksterteranoj kiuj vizitas nian planedon (ĉar mi pri tio ne dubas) devis esti io simila al simplaj esplorantoj, estaĵoj interesitaj pri studo de la tera vivo kaj la homaj moroj. Mi neniam rigardis ilin kiel minacon por la homaro, kiel invadantoj kiuj volus detrui la Teron, kiel la marsanoj de la romano de H. G. Wells La milito de la mondoj. Laŭ mi la sola malŝatinda, abomena speco, estis nur la homa speco. La eksterteranoj ne povis esti similaj al ni, nek pli malbonaj. Kia absurda ideo, ĉar ili nepre devas esti multe pli evoluitaj kaj inteligentaj ol ni, kaj konsekvence siaj etiko kaj moralo ankaŭ estus multe pli disvolvitaj, ĉu ne?.

Sed estis io, kion mi ne komprenis: se ili estas bonaj, kial do ili ne helpas la homaron evolui kaj ĉesi suferi? Laŭ mi estis informinta min, mi malkovris, ke la plej spertaj studantoj de la nifo-fenomeno kaj de la eksterteraj forkaptoj ne kredas, ke la eksterteranoj estas bonaj, sed tute male. Esplorantoj kiel Budd Hopkins, David Jacobs aŭ Salvador Freixedo, kredas, sur la bazo de siaj studoj kaj de sia longa kariero, ke la eksterteraj estaĵoj kiuj vizitas la Teron havas malklarajn kaj tute ne flataj intencojn. Salvador Freixedo, aŭtoro de La granja humana (La homa farmo), estas konvinkita, ke la eksterteranoj nutriĝas pere de niaj emocioj kaj kolektivaj doloraj sentoj. Ili estus ankaŭ, laŭ li kaj aliaj multaj esplorantoj, tiuj kiuj estus kreintaj la religiojn por dividi la homaron por sia propra profito, kiuj instigus militojn kaj aliajn katastrofojn, kaj la respondeculoj de la stumpigo de bestoj en certaj lokoj (la fama Chupacabras). David Jacobs, kiu esploris la fenomenon de la eksterteraj forkaptoj dum multaj jaroj, asertas ke ju pli li esploras tiun fenomenon, des malpli ŝatas ĝi al li. Kaj ĉiuj ja scias pri la deklarojn kiuj la sciencisto Stephen Hawking faris antaŭ nelonge: li ankaŭ opinias, ke la eksterteranoj povus esti minaco por nia speco. Kio faras do la eksterteranoj en nia planedo? Mi ne scias, sed ankaŭ ju mi pli esploras la temon, des malpli ŝatas ĝi al mi.

Al la legantoj kiuj komprenas la hispanan, mi rekomendas aŭskulti la sekvan radian intervjuon kun Salvador Freixedo, kie li parolas pri ĉi tiu afero. Vi povas trovi la ceterajn partojn en YouTube.

Nova bildo de la “vizaĝo de Marso”

5 Aŭgusto 2010 2 komentoj

En julio 1976 la orbitilo de la Viking 1 prenis la faman bildon de la “vizaĝo de Marso” en la regiono Cydonia de la ruĝa planedo. Ekde tiam oni multe spekuladis pri tiu formacio, kiun kelkaj supozis monumento konstruita far eksterteraj civilizacioj.

En la jaroj 1998 kaj 2001 la Mars Global Surveyor kaptis novajn fotografiojn de la zono en kiuj la vizaĝo ne plu ŝajnis tia, sed simpla altebenaĵo kies formo kapablis produkti efekton de pareidolio. La mistero ne plu estis tia.

La pasintan 30 de julio (2010) oni diskonigis novan fotografion de la regiono Cydonia, farita la 5-an de aprilo 2007 far la kamerao HiRISE de la Mars Reconnaissance Orbiter de la NASA. Prenita je 300 km da alteco, la bildo montras kun eksterordinara detalo la altebenaĵon kie, ekde la fino de la sepdeka jardeko, multaj kredis vidi homan vizaĝon skulptita en la ŝtono.

Lasta agroglifo raportita

1 Aŭgusto 2010 3 komentoj

Ĉi tiu estas unu el la lastaj agroglifoj aperintaj dum la nuna sezono, ĉi-foje en Wickham Green, Berkshire (Britio), la 30-an de julio (2010). La afero iĝas interesa, ĉar en ĉi tiu desegno evidente estas ĉifrita mesaĝo. La demando estas ĉiam la sama: kiu kaj kial faras tiujn desegnojn?

Lasta agroglifo raportita

14 Julio 2010 Komenti

Ĉi tiu estas unu el la lastaj agroglifoj aperintaj dum la ĉi-jara sezono, ĉi-foje en Old Milverton, Warwickshire (Britio). Ĝi estis raportita la 10-an de julio (2010).

Lasta agroglifo raportita

29 Junio 2010 2 komentoj

Ĉi tiu estas unu el la lastaj agroglifoj raportitaj dum ĉi tiu sezono. Ĝi aperis en la vilaĝo Ufton (Britio) la 25-an de junio (2010) kaj ĝi estas ĉirkaŭ 200 futojn larĝa.

Fonto: http://www.cropcircleconnector.com/2010/savernake/savernake2010a.html

Specoj de eksterteraj kosmoŝipoj

23 Junio 2010 Komenti

Jen listo kun la dekkvar specoj de supozitaj kosmoŝipoj kiuj estis observitaj plej ofte laŭlonge de la historio, laŭ ili estis fotografitaj, filmitaj kaj proskribitaj de ĉeestantaj atestantoj.

Speco 1: DAŬBO
Kun cilindra strukturo kaj amplekso varianta el malmultaj metroj al pli ol unu kilometro. Referencoj al ĉi tiuj “patrinaj ŝipoj” oftas en nifologia literaturo.

Speco 2: MIELĈELARO
Objekto kun mielĉelara strukturo, preskaŭ ĉiam ligita al luma postlinio kiun ĝi lasas kiam pasas, kontraŭdirekte al sia fluga rumbo.

Speco 3: FOO-BATALANTOJ
Kutime kun diametro inter malmultaj centimetroj kaj unu metro, kun karakteristikoj precipe lumaj, foo-batalantoj estis spektitaj dum la Dua Mondmilito de la aliancanaj kaj Aksaj pilotoj.

Speco 4: PATRINA
Nifo “patrina”. Malgraŭ ke la suprajn “rudojn” oni nur priskribis dufoje, ĝia longa formo kaj la fakto esti vidinta kune kun pliaj objektoj pli malgrandaj, originis al li la apelativon “patrina ŝipo”. Esprimo, parenteze, popularigita de la supozata kontaktito George Adamski.

Speco 5: SOCORRO
Tiel nomita ĉar ĝi estis vidita la 24-an de aprilo 1964 proksime al Socorro (Nov-Meksiko) de la policano Lonnie Zamora. Lian aferon enketis la Projekto Blua Libro, kiu ankaŭ ekzamenis la spurojn kiuj lasis la objekto super la tereno. Zamora parolis ankaŭ pri ĉeesto de du malgrandaj humanoidoj kiuj surmetis du laborvestoj alĝustigitaj en la kolumo.

Speco 6: CIGARO
Ĝi estas plia varianto de la triangulaj objektoj observitaj dum la belgia ondo de 1989-1990, kiu originis unu el la plej seriozaj oficialaj enketoj pri la Ne Identifigitaj. Eĉ konsekvence de la aperoj de tiuj ĉi objektoj -kapablaj halti en la aero dum minutoj- se elevó seriozan proponon krei enketan komitaton pri nifoj en la Eŭropa Parlamento.

Speco 7: KLOŜO
Ĉi tiu kloŝforma objekto estas malofte priskribita (eĉ malpli fotografita) en la historio de la nifo-fenomeno. La malabundaj referencoj kiujn oni havas pri ĝi rilatas al observadoj en Aŭstralio kaj Nov-Gvineo.

Speco 8: TRIANGULA
Triangula ŝipo observita dum la ondo de 1989-1990 super Belgio. Objektojn kun similaj karakteristikoj oni observis ankaŭ el Galegio dum la ondo de observadoj de 1996-1997. Kelkaj fakuloj opinias, ke spionaj aviadiloj de la serio “Stealth” F-117 A” estus povinta konfuzigi atestantoj kun ĉi tiu speco de Ne Identifigitaj.

Speco 9: PLEJADANA
Observita kaj fotografita de Eduard Meier en Svislando ekde 1975. Ĉi tiu speco de objektoj estas ligita al la historio de ĉi tiu supozita kontaktito. Multaj spertuloj opinias, ke ili estas skulptoskizoj faritaj kun la celo atingi fraŭdajn bildojn de nifoj.

Speco 10: SATURNA
Fluganta subtaso tipa. Ĉi-speco de objekto, kun du kupoloj –ĝenerale rotaciantaj- en la supra kaj suba parto, estis la plej denoncitaj de la atestantoj dum la ondo de observadoj kiu sekvis la observadon de Kenneth Arnold, en junio 1947. Estis fotografita io simila super Trinidado (Brazilo) la 16-an de januaro 1958 de la oceanografia ŝipo “Almirante Saldanha”.

Speco 11: RUENA
Fluganta subtaso kun pinta ekstremaĵo sur ĝia kupolo, simila al tiu kiu aperas en la fotografioj atingitaj la 11-an de majo 1950 de Paul Trent, en lia farmo de McMinniville (Oregono, Usono). Plia simila nifo estis observita en Rueno, en 1954.

Speco 12: MICHIGAN
Diskoforma nifo simila al tiu fotografita en 1952 en Barra de Tijuca (proksime al San-Paŭlo, Brazilo). Laŭ la kalkuloj de la spertoj, la objekto havis diametron inter dekkvin kaj dudek kaj montras superan kupolon kiu faras lin nekonfuzebla.

Speco 13: NOV-ĴERZEJO
Ĉi tiu speco de aera strukturo estas ligita al du gravaj nifo-incidentoj: unu okazis la 26-an de junio 1959 super la misio Boianai (Nov-Gvineo), kaj la atestantoj ekvidis eĉ diversajn “humanajn” siluetojn super la objekto; la alia en Santa Ana (Kalifornio, Usono) la 3-an de aŭgusto 1965, kiam inspektoro pri stradoj fotografis tiaspektan objekton. Post la observado, la nifo “diseriĝis” lasante fuman ringon en la aero.

Speco 14: ADAMSKIANA
Nomiĝas tiel ĉar la unua kiu vidis kaj fotografis ilin estis la supozita kontaktito pollandevena George Adamski. Male al aliaj nifoj pli “difuzaj” ĉi tiuj prezentis rondajn fenestretojn kaj tri buloj en la suba parto. Multaj nifologoj opinias, ke ili estis miniatura modelo farita de Adamski mem, sed tio neniam estis konfirmita.

Lokoj de kontakto en Katalunio

22 Junio 2010 Komenti

Katalunio, samkiel multaj aliaj landoj en la mondo, havas tradicie geografiajn enklavojn konsideritaj plejbonaj laŭ kelkaj kontaktitoj, ne nur por esti atestantoj de paso de nifoj -konfirmita, almenaŭ parte, de la nifologoj-, sed ankaŭ por serĉi pli proksiman kontakton kun la eksterteranoj.

MONTARO MONTSERRAT
La montaro Montserrat estas la emblema monto de Katalunio kaj la plej fama el la “kontaktistaj sanktejoj” de la lando. Tiu, kiu popularigis la nifologian potencialon de ĉi tiu monto estis la entreprenisto Lluís Josep Grífol, kiu depost 1977 amasigas la 11-an de ĉiu monato grupojn da personoj por provi observi supozatajn kosmoŝipojn, kiuj nuntempe estas tre diskutitaj inter la fakuloj. Dum pli ol 15 jaroj de konstantaj vizitoj al Montserrat, Grífol atingis grandan dosieron kun strangaj bildoj. Li eĉ ellaboris detalan kontaktistan filozofion sur la bazo de tio, kion li nomiĝas «spacaj konfirmoj», kiujn li atingas interpretante la esoteran signifon –ne nur la fenomenologian- de siaj observadoj.

Montaro Montserrat.

DEZERTO DE LA PALMOJ
Kun la eŭforio kiun sentis preskŭ dudek jaroj antaŭ kelkaj lokaj nifologoj, dekoj da homoj amasiĝis en ĉi tiu loko de Valencilando, en la komarko Plana Alta, kun intenco kontakti la eksterteranojn. Tie oni atingis fotojn kaj filmaĵojn de strangaj lumoj kaj ekestis kuriozaj historioj, tute certe pli ligitaj al la teluraj energioj de la kunveno ol al eksterteranoj. Ankoraŭ nuntempe kelkaj religiaj kongregacioj uzas tiun lokon por spiritaj apartiĝoj serĉante la spiritan leviĝon.

PUIG CAMPANA
Dum la sesdekaj jaroj de la pasinta jarcento komencis cirkuli serion da onidiroj, devenintaj el la ekstravaganca Herbert S. WiIliamson, usonano kiu certigis, ke en la monto Puig Campana, ne tro malproksime de Benidormo, en la valencia komarko Marina Baixa, ekzistis ekstertera bazo. Post tia aserto, baldaŭ ekestis legendoj kiuj diris, ke la stranga sekcio kiun havis la monto en la pinto (U-forma) estis farita antaŭ jarcentoj de aliplanedaj estaĵoj kaj ke tiu rokaĵo ripozas nun antaŭ la alikanta marbordo formante insuleton. Ekde tiam aperis tie kontaktitoj ĉiuspecaj. La plej diskutitaj en la lastaj jaroj estis la gejunuloj de Paiporta, kiuj certigis, ke ili ricevis de anĝeloj la Libron de la Dumil Paĝoj.

PUIG MAJOR
Meze de la sepdeka jardeko, la novaĵo, ke la majorka entreprenisto Joan Coll kontaktis kun eksterteranoj en Balearaj Insuloj aperis en la tuta ŝtata gazetaro. La plejparto de la kontaktoj kaj observadoj okazis supozite en la monto konita kiel Puig Major, en la vilaĝo Sóller, kie staras unu el la ĉefaj radaraj armeaj bazoj en la Mediteraneo. Malgraŭ
esti zono kun limigita atingopermeso pro la armeanoj –antaŭe usonanoj kaj nun hispanoj-, Joan Coll portis malgrandajn grupojn da homoj por ke ili estu atestantoj de paso da nifoj. Tiom la monto, kiel la radara bazo mem, estis historie punktoj de granda nifo-agado, kaj en ili oni registris gravajn atestojn de proksimaj renkontoj kun supozataj alienaj kosmoŝipoj.

Lasta agroglifo raportita

1 Junio 2010 Komenti

Ĉi tiu estas la lasta agroglifo, raportita la 22-an de majo (2010) en Wilton Windmill (Wiltshire, Britio). Ĝi montras tre kompleksan cirklan bildon similan al muelejo kun matematikaj ordoj. Ne estas tritikkampo, sed kampo plena de malgrandaj flavaj floroj.

Fonto: http://www.cropcircleconnector.com/2010/june2010.html

Specoj de renkontoj kun eksterteranoj

16 Aprilo 2010 Komenti

Fotogramo de la filmo "Renkontoj de la tria speco".

Fotogramo de la filmo "Renkontoj de la tria speco".


La Centro de Studoj pri Nifoj Joseph Allan Hynek ellaboris informon ĝenerale konita kiel “Humanoid Study Group”, kiu dividas la incidentojn de renkontoj kun humanoidoj laŭ kvin kategorioj bone diferencitaj. La specoj estas la jenaj:

Unua speco:
La “okupantoj” estas observataj en la interno de nifo, ĉu tra malfermoj en ĝia “hulo”, kiel pordoj aŭ fenestretoj, ĉu tra la fuzelaĝo kiu iĝas diafana, kiel okazas en la “Afero Galdar” (1976), malklasifikita de la hispana Aerarmeo.

Dua speco:
Atestantoj priskribas kiel unu aŭ pli humanoidoj eniras kaj eliras el la nifo. Ĝi estas la plej tipa rakonto, kaj reflektiĝas en incidentoj kiel tiu vivita de la policano Lonnie Zamora en aprilo 1964 en Socorro (Nov-Meksiko, Usono).

Tria speco:
Oni priskribas humanoidojn ekster la nifo, sen ke oni vidu ilin eniri aŭ eliri el la objekto. Oni deduktas ilian asocion kun la nifo pro ilia stranga aspekto kaj pro la proksimeco de ambaŭ. Ĉi tiu kategorio ricevas la nomon “deduktita asocio”.

Kvara speco:
Malgraŭ tio, ke ne estas iu ajn objekto proksime al la loko de la renkonto kun humanoido, la atestanto asocias ĝin al la nifo-fenomeno, ĉu pro tio, ke en tiu momento estas pliigo de la aktiveco de ne-identifigitaj objektoj en la areo, ĉu pro kulturaj kialoj (la humanoido memorigas al li bildojn aŭ priskribojn de ŝipanoj de nifoj faritaj de aliaj). Ĉi tiu kategorio ricevas la nomon “supozita asocio”.

Kvina speco:
Ili estas la “ne-asociitaj”. Tio estas humanoidoj aŭ entoj priskribitaj sen proksimeco de nifoj. En ĉi tiu kategorio estus la renkontoj kun “chupacabras”, “saskvaĉo” kaj aliaj kreitaĵoj pli-malpli mitifigitaj de la atestantoj, kies konekto kun la nifo-fenomeno estas ege diskutinda.