Arkivo
Strangaj lumoj en Santiago-de-Ĉilio
La ĉielo de Santiago-de-Ĉilio (Ĉilio) estis dum la lastaj jaroj scenejo de iuj el la plej spektaklaj aperoj de nifoj. Jen raporto de la meksika televido. Taksu vi mem.
Spektakla grupo da nifoj en Meksikurbo
Mi tute ne ŝatas la televidprogramon de Jaime Maussan ĉe la meksika televido. Mi multe povus kritiki Maussan-on kaj lian programon, same kiel mi povus fari pri aliaj similaj programoj kaj profesiuloj pri misteroj. Sed malgraŭ ĉio, afero prezentita antaŭ kelkaj monatoj ŝajnas al mi aparte konsiderenda. Ĝi temas pri strangega grupo da nifoj registritaj ĉi-jare en la meksika ĉielo, kiu aldoniĝas al multaj aliaj aferoj pri grupoj da nifoj filmitaj en la tuta mondo, precipe en Meksiko.
La fenomeno okazis la 22-an de majo 2009 en Meksikurbo, je la 5-a vespera horo proksimume. Du viroj, Pedro Hernández kaj Alfredo Carrillo, filmas ĝin el du punktoj disigitaj proksimume je ok kilometrojn. La unua en la delegacio Azcapotzalco, la dua en Ciudad Satélite. La videoj montras oranĝ-flavan kaj cilindroforman objekton kiu ĵetas ambaŭflanke dekojn da aliaj sferoformaj objektoj, samkoloraj kun la objekto el kie ili ŝajne eliras laŭ perkekta formacio: unu supreniras kaj la aliaj malsupreniras. Ĉe la unua video, tiu de Pedro Hernández, la ĉielo aperas klara kaj la objektoj montras flavan koloron. Ĉe la dua, tiu de Alfredo Carrillo, aperas nubojn kaj la objektoj aspektas nigraj.
La videoj ŝajnas al mi veraj, sen manipulado nek fraŭdo. Se ĝi estas realaj, kiel ja ŝajnas, ni estus antaŭ unu el la plej gravaj dokumentoj filmitaj pri nifoj. Mi opinias, ke la objekto povas esti materialiganta kosmoŝipon: ĝi materialigus interne la objektojn antaŭ ol ĵeti ilin.
Jen la du videoj, prezentitaj en la programo de Maussan. Taksu vi mem.