Arkivo

Posts Tagged ‘Tero’

Fotografita proksime de la Suno nifo po dek fojoj pli granda ol la Tero

27 Novembro 2010 5 komentoj

La sondilo STEREO Ahead COR2 fotografis la 26-an de novembro (2010), ĉirkaŭ la 5 AM (usona horo), grandegan objekton en la sud-orienta limbo de la Suno. La amplekso de la nifo estus po dek fojoj pli granda ol la Tero. Kio ĝi estas?

La eksterteranoj ne estas bonaj

29 Oktobro 2010 Komenti

Mi interesiĝas pri nifoj kaj ekstertera vivo ekde mi estis infano. Kiam mi estis 8-jara, kune kun mia familio mi vidis nifon en la ĉielo. Tiu epizodo ekestigis mian intereson pri ĉi tiuj aferoj, kaj ekde tiam mi provis informi min maksimume kaj multe pensis pri la vizitoj de eksterteranoj.

Dum la plejparto de mia vivo mi kredis, ke la eksterteranoj kiuj vizitas nian planedon (ĉar mi pri tio ne dubas) devis esti io simila al simplaj esplorantoj, estaĵoj interesitaj pri studo de la tera vivo kaj la homaj moroj. Mi neniam rigardis ilin kiel minacon por la homaro, kiel invadantoj kiuj volus detrui la Teron, kiel la marsanoj de la romano de H. G. Wells La milito de la mondoj. Laŭ mi la sola malŝatinda, abomena speco, estis nur la homa speco. La eksterteranoj ne povis esti similaj al ni, nek pli malbonaj. Kia absurda ideo, ĉar ili nepre devas esti multe pli evoluitaj kaj inteligentaj ol ni, kaj konsekvence siaj etiko kaj moralo ankaŭ estus multe pli disvolvitaj, ĉu ne?.

Sed estis io, kion mi ne komprenis: se ili estas bonaj, kial do ili ne helpas la homaron evolui kaj ĉesi suferi? Laŭ mi estis informinta min, mi malkovris, ke la plej spertaj studantoj de la nifo-fenomeno kaj de la eksterteraj forkaptoj ne kredas, ke la eksterteranoj estas bonaj, sed tute male. Esplorantoj kiel Budd Hopkins, David Jacobs aŭ Salvador Freixedo, kredas, sur la bazo de siaj studoj kaj de sia longa kariero, ke la eksterteraj estaĵoj kiuj vizitas la Teron havas malklarajn kaj tute ne flataj intencojn. Salvador Freixedo, aŭtoro de La granja humana (La homa farmo), estas konvinkita, ke la eksterteranoj nutriĝas pere de niaj emocioj kaj kolektivaj doloraj sentoj. Ili estus ankaŭ, laŭ li kaj aliaj multaj esplorantoj, tiuj kiuj estus kreintaj la religiojn por dividi la homaron por sia propra profito, kiuj instigus militojn kaj aliajn katastrofojn, kaj la respondeculoj de la stumpigo de bestoj en certaj lokoj (la fama Chupacabras). David Jacobs, kiu esploris la fenomenon de la eksterteraj forkaptoj dum multaj jaroj, asertas ke ju pli li esploras tiun fenomenon, des malpli ŝatas ĝi al li. Kaj ĉiuj ja scias pri la deklarojn kiuj la sciencisto Stephen Hawking faris antaŭ nelonge: li ankaŭ opinias, ke la eksterteranoj povus esti minaco por nia speco. Kio faras do la eksterteranoj en nia planedo? Mi ne scias, sed ankaŭ ju mi pli esploras la temon, des malpli ŝatas ĝi al mi.

Al la legantoj kiuj komprenas la hispanan, mi rekomendas aŭskulti la sekvan radian intervjuon kun Salvador Freixedo, kie li parolas pri ĉi tiu afero. Vi povas trovi la ceterajn partojn en YouTube.

NASA anoncas malkovron de du planedoj orbitantaj saman stelon

27 Aŭgusto 2010 Komenti

Antaŭ apenaŭ kelkaj minutoj, NASA anoncis en gazetara konferenco la malkovron far misio Kepler de planedsistemo enhavanta du mondojn kun amplekso komparebla al tiu de Saturno kaj eble (kvankam ankoraŭ ne estas konfirmita) plian kiu havus radion apenaŭ iom pli granda ol tiu de la Tero.

La kompilita materialo permesos en venonta estonteco determini kun ekzakteco la fizikajn kondiĉojn de la du novaj mondoj. La du planedoj, lokalizitaj uzante la metodon de la transito, orbitas ĉirkaŭ la stelo Kepler-9. La plej intera (Kepler-9b) havas mason egalvalora ol okdek fojoj tiu de la Tero kaj la ekstera (Kepler-9c) estas iom pli malgranda (54 fojoj la maso de la Tero).

La anonco, kiu sumiĝas al tiu realigita antaŭ kelkaj tagoj far teamo de la Eŭropa Suda Obervatorio (ESO), evidentigas la efektivecon de la malsamaj metodoj uzataj de la astronomoj por trovi planedojn ekster la Sunsistemo. La du malkovroj pruvas, ke la kapableco de la sciencistoj por trovi novajn mondojn pasis de individuaj planedoj al plenaj sunsistemoj.

Fonto: http://www.bbc.co.uk/news/science-environment-11097226

Malkovritaj 140 planedoj similaj al la Tero

28 Julio 2010 Komenti

La kosmosondilo Kepler detektis tion, kio ŝajne estas 706 novaj planedoj kaj kvin novaj

sunsistemoj, laŭ anoncis la skipo da esplorantoj de NASA respondeca pri la misio Kepler. Oni taksas, ke inter ili estis trovitaj ĉirkaŭ 140 rokajn planedojn kun akvo, nome tre similaj al la Tero, kun kondiĉoj por havi ian vivon.

Astronomoj okupiĝas nun por kalkuli kiom stabilaj estas ĉi tiuj planedoj ene de ilia sistemo kaj tiel determini la eblecon, ke ekzistu vivo kaj se ĝi povas evolui en ĉi tiuj planedoj.

Ĉi tiuj rezultoj ekestis dum la ses unuaj semajnoj de la misio Kepler kaj se konsideri, ke la misio daŭros 4 jaroj, ekzistas granda potencialo trovi multajn malproksimajn planedojn kiuj povas havi ian vivon.

“La sekva paŝo post Kepler estos studi la atmosferojn de la planedoj kaj pruvi trovi vivosignojn”, diris Dimitar Sasselov, profesoro de Harvard kaj membro de la skipo de la misio Kepler.

Fonto:  http://www.foxnews.com/scitech/2010/07/25/nasas-deep-space-camera-locates-host-earths/?test=latestnews