Arkivo
NIFO-DOSIEROJ atingas unu jaron
Antaŭ unu jaro mi kreis ĉi tiun blogon kun la celo informi pri nifoj kaj ekstertera vivo. Mia intenco estis oferi retlokon kvalitan kiu pritraktos la temon kun la seriozeco kiu ĝi meritas, agrabla kaj regule aktualigita. Kaj ĉio unuafoje en Esperanto. Post unu jaro, la rezulto estas kontentiga kaj la retloko ricevas ĝis 500 vizitojn po monato.
Mi volas danki al tiuj, kiuj komentis la diversajn afiŝojn; ili kuraĝigas al mi daŭrigi tiun ĉi etan grandan laboron. Kaj kompreneble al ĉiuj kiuj vizitas la blogon regule.
Nifoj kaj ekstertera vivo havas grandegajn implicojn por la homaro kaj povas tute ŝanĝigi la sekularajn kaj aktualajn paradigmojn de la historio, la politiko, la filozofio, la religio, ktp. Ne temas pri kredi, sed pri havi sufiĉan informon kaj scii valori ĝin, pensi, kleriĝi pri la temo, persone esplori kaj apliki la deduktivan rezonadon. Evidente lernante disigi la fantazion de la faktoj, la veron de la fraŭdoj. Helpi al tio estas unu el la celoj de NIFO-DOSIEROJ.
Bedaŭrinde ankoraŭ ekzistas multaj antaŭjuĝoj por paroli pri tiuj aferoj kaj la amaskomunikiloj, ofte klinitaj al la sensaciismo kaj al la plej absurda skeptikismo, ne informas pri ili korekte nek kun la devigita seriozeco. Rilate al Esperanto, la informo en nia lingvo estas tre nesufiĉa kaj malabunda, preskaŭ neekzistanta. Tiun malplenon volas plenigi NIFO-DOSIEROJ.
Ni ne estas solaj
Mi komencas tiun ĉi blogon kun la konvinko, ke ni ne estas la sola inteligenta (nu, pli-malpli) estaĵo en la kosmo. Eĉ pli, ke ni ankaŭ ne estas la sola inteligenta estaĵo promenanta sur la Tero. Mi scias tion pro mia persona vivosperto (mi vidis nifojn; eble mi pritraktos tion ĉi tie) kaj pro la abundaj aferoj kaj atestantoj kiuj ekzistas pri la nifo-fenomeno kiujn mi studis. Mi esperas, ke tiu ĉi blogo ŝatos, amuzos kaj utilos al vi por vin informi.
Sekve mi prezentas videon faritan de mi mem pri kelkaj el la plej famaj kaj gravaj aferoj pri nifoj en la tuta mondo. Ĝi ne estas granda video, sed ĝi aludas al gravaj aferoj el diversaj landoj kiuj okazis ekde 1959 ĝis tiu ĉi jaro (la interesa afero pri grupo da nifoj super Meksikurbo, okazinta antaŭ apenaŭ du monatoj, kaj laŭ mia opinio unu el la plej gravaj dokumentoj pri nifoj) kaj ĝi estas la unua video pri nifoj en Esperanto -taŭgega lingvo por pritrakti tian aferon!- publikigita en YouTube.