Arkivo

Posts Tagged ‘nifoj’

Ŝiparo de nifoj super Nov-Ĵorko?

14 Decembro 2010 7 komentoj

Tiu ĉi video, filmita la pasintan 9-an de decembro en la graflando Saratoga de Nov-Ĵorko, estas jam unu el la plej spektitaj en YouTube.

WikiLeaks publikigos ankaŭ informojn pri nifoj

4 Decembro 2010 Komenti
Julian Assange

Julian Assange.

La fondinto de WikiLeaks, Julian Assange, asertis, ke kelkaj el la dokumentoj publikigotaj en la portalo enhavas informojn pri nifoj, kvankam li ne indikis kiajn datumojn ili entenas nek kiam estos publikigataj.

Assange deklaris, ke lia ttt-ejo ricevis multajn mesaĝojn de “strangaj homoj” kiuj certigas, ke ili ekvidis nifojn, sed kiuj “ne plenumis kelkajn el la normoj por esti publikigitaj”. “Malgraŭ tio, indas rimarkigi, ke kelkaj partoj el la ‘cablegate’ ankoraŭ ne publikigitaj entenas referencojn je nifoj”, li aldonis.

Ĉi tiuj komentoj de Assange okazis dum intervjuo pere de la ttt-ejo de la brita ĵurnalo ‘The Guardian’, en kiu li informis, ke li kaj sia skipo timas pri ilia sekureco pro minacoj kontraŭ iliaj vivoj. La kandidatino je usona vicprezidento de la Respublika Partio, Sarah Palin, petis, ke Assange “estu persekutata kiel la gvidantoj de Al-Kaida”, dum aliaj gvidantoj de ŝia partio petis absolutan punon por la personaro de WikiLeaks.

Assange avertis, rilate la ricevitajn mortminacojn, laŭ lia takso ĵetitaj de la tutmondaj superpotencoj pro la lasta malkaŝo de diplomataj dokumentoj, ke se “io” okazus al li aŭ al lia skipo, estos “aŭtomate” disvastigitaj “solvaj” aspektoj de la dokumentoj.

Fonto: http://www.guardian.co.uk/media/2010/dec/03/julian-assange-live-online-answers

LIBRO: Nifoj en Rusio kaj Sovetunio

16 Oktobro 2010 Komenti

En majo 2010, la eldonejo Nowtilus publikigis Expediente Soviet UFO, titolo en la hispana de rekomendinda verko pri la plej interesaj aferoj pri nifoj okazintaj en Rusio kaj Sovetunio.

La aŭtoroj, Paul Stonehill kaj Philip Mantle, prezentas en ĉi tiu libro la plej gravajn sekretajn kaj konfidencajn dokumentojn pri nifo-aferoj kolektitaj dum jaroj de studado kaj proksimigas al ni al la socia kaj historia kunteksto kie ili okazis.

Inter alie, la verko parolas pri la unuaj raportoj de la cara polico, la Evento de Tungusko, la afero Robozero, la obsedo de Stalin pri la flugantaj subtasoj, la frakaso de Dalnegorsk, la TU-134, la afero Voroneĵ, la incidentoj kun nifoj dum la militoj de Ĉeĉenio, ktp.

Michio Kaku: “Nifoj estas realaj”

25 Aŭgusto 2010 Komenti

Post la sesa malklasifikado de arkivoj pri nifoj far la brita reigistaro la pasintan 23 de aŭgusto (2010) kaj la deklaroj de la fizikisto Stephen Hawking pri eksterteranoj, kaj konsiderante ĵusan sciigon de majo 2010 de la Aeronaŭtika kaj Astronaŭtika Asocio de Francio pri nifoj, la veterana ĉina sciencisto Michio Kaku, profesoro pri teoria fiziko en la City College de Novjorko kaj kunfundanto de la Teorio de kordoj, asertis ankaŭ, ke la nifo-fenomeno estas reala kaj tre eble ekstertera.

Jen ĵusa intervjuo kun la profesoro en la usona novaĵkanalo MSNBC (en la angla).

Britio denove malklasifikas arkivojn pri nifoj

5 Aŭgusto 2010 Komenti

La arkivoj, publikigitaj far la Naciaj Arkivoj, enhavas dekojn da rakontoj de atestantoj, skizojn kaj notojn de klasifikita informo kiuj dokumentas misterajn viziojn en Britio okazintaj dum jardekoj.

Noto de la Ministero pri Defendo referencas al letero de 1999 kiu asertas, ke aviadilo de la Reĝa Aerforto kiu revenis el misio en Eŭropo dum la Dua Mondmilito havis “proksiman kontakton kun nifo”. La aŭtoro ne identigita de la letero diris, ke lia avo ĉeestis kunvenon dum milittempo inter Churchill kaj Dwight Eisenhower en kiu ambaŭ esprimis antaŭzorgon pri la incidento kaj “decidis subteni ĝin en sekreto”.

La Ministero pri Defendo esploris poste la aferon sed ne malkovris skribajn registrojn pri la incidento, diras la arkivoj. “(…) La Ministero pri Defendo ne havas specifan konon aŭ rolon pri (…) temoj ligitaj al ‘nifoj/flugantaj subtasoj’ aŭ rilate al (…) ekzisto aŭ foresto de eksterteraj vivoformoj, pri kio ĝi subtenas malferman menson”, diris en noto de 1999.

Britio lante estis diskoniginte arkivojn klasifikitajn dum longa tempo rilate al vizioj de misteraj ŝipoj en la ĉielo super ĝiaj urboj, kompilitaj kaj esploritaj far la Ministero pri Defendo dum la pasintaj jardekoj. Kelkaj aferoj ricevis poste raciajn klarigojn, kiel meteoroj bruliĝantaj en la atmosfero, sed multaj ne estis solvitaj.

Memorando kun dato de 1997 enhavas raporton pri mistera akcidento de aviadilo en la nordo de Britio. Oni ne trovis la restaĵojn dum la posta serĉado far la polico kaj skipoj de reakiro.

Aliaj incidentoj rilatas al vizioj de “nigra kaj triangula nifo” super domo de politiko de opozicio en Kent fine de la jardeko de 1990.

En afero prezentita en 1995, la kapitano de aviadilo kiu alproksimiĝis al flughaveno de Manĉestro raportis, ke li preskaŭ koliziis kun “ne identifigita objekto”, kaj atestanto en tero disde oferis skizon montrinta nifon kiu havis “dudek fojojn la amplekson de futbalkampo”. En posta esploro li ne povis identifigi la objekton, indikis la memorandon.

Fonto: www.nationalarchives.gov.uk
Fonto: www.dailymail.co.uk/

Nifoj en misio STS-132

1 Junio 2010 Komenti

Tiu, kiu ekflugis la 14-an de majo (2010), portante kun ĝi la Space Shuttle Atlantis. En la elsendoj de NASA videblas strangajn objektojn, ŝajne en triangula formacio, kiuj pasas flanke de la kosmoŝipo.