Arkivo

Posts Tagged ‘astronomio’

La kosmo havas tri fojojn pli da steloj ol oni kalkulis

5 Decembro 2010 Komenti
Elipsa galaksio.

Elipsa galaksio.

La kosmo entenas tri fojojn pli da steloj ol oni taksis  ĝis nun, laŭ ĵus malkaŝis studo publikigita ĵaŭdon en la revuo Nature.

“Nia inventaro de steloj tute sxanĝiĝis”, akceptis la esploranto Charlie Conroy, de la Centro pri Astrofiziko de Harvard-Smithsonian de Kembriĝo, Masaĉuseco (Usono).

Conroy kaj siaj kolegoj de la Universitato Yale (Usono) pruvis, ke la nomitaj ruĝaj nanoj estas multe pli abundaj ol oni kredis. Ili havas inter 10% kaj 30% el la Suna maso, pro tio elsendas relative malmultan lumon kompare kun steloj similaj al la reĝa astro. Ilia maldensa lumo malebligis ĝis nun, ke la astronomoj lokalizu ilin facile en aliaj galaksioj.

Ĉar ili ne povis vidi ilin, la kalkulo farita baziĝis sur takso. Astronomoj supozis, ke la ceteraj galaksioj similis al la nia kaj pro tio faris proksimuman kalkulon laŭ la donitaĵoj haveblaj en la Lakta Vojo. Laŭ la nombro da steloj similaj al la Suno, kiuj estas en nia galaksio ili kalkulis, ke po ĉiu el ili estis por 1000 ruĝaj nanoj, kiel ili kredas, kio okazas en la Lakta Vojo. Tamen, novaj esploroj indikas, ke aliaj kondiĉoj povas ebli en aliaj galaksioj.

Nun, dank’al la instrumentoj de la Observatoro Keck, en Havajo, oni povis detekti la spurojn de ruĝaj nanoj en ok gigantaj epipsaj galaksioj, lokalizitaj je 50 milionoj al 300 milionoj da lumjaroj.

“Hipoteze estas bilionoj da Teroj orbitantaj tiujn stelojn”, diris Pieter van Dokkun, direktoro de la esploro, kaj li aldonis, ke la ruĝaj nanoj nun malkovritaj havas pli ol dek mil milionoj da jaroj, kaj pro tio ili havas sufiĉan “aĝon” por permesi aperon de kompleksa vivo.

Fonto: http://www.bbc.co.uk/mundo/noticias/2010/12/101203_universo_estrellas_men.shtml

Malkovritaj 140 planedoj similaj al la Tero

28 Julio 2010 Komenti

La kosmosondilo Kepler detektis tion, kio ŝajne estas 706 novaj planedoj kaj kvin novaj

sunsistemoj, laŭ anoncis la skipo da esplorantoj de NASA respondeca pri la misio Kepler. Oni taksas, ke inter ili estis trovitaj ĉirkaŭ 140 rokajn planedojn kun akvo, nome tre similaj al la Tero, kun kondiĉoj por havi ian vivon.

Astronomoj okupiĝas nun por kalkuli kiom stabilaj estas ĉi tiuj planedoj ene de ilia sistemo kaj tiel determini la eblecon, ke ekzistu vivo kaj se ĝi povas evolui en ĉi tiuj planedoj.

Ĉi tiuj rezultoj ekestis dum la ses unuaj semajnoj de la misio Kepler kaj se konsideri, ke la misio daŭros 4 jaroj, ekzistas granda potencialo trovi multajn malproksimajn planedojn kiuj povas havi ian vivon.

“La sekva paŝo post Kepler estos studi la atmosferojn de la planedoj kaj pruvi trovi vivosignojn”, diris Dimitar Sasselov, profesoro de Harvard kaj membro de la skipo de la misio Kepler.

Fonto:  http://www.foxnews.com/scitech/2010/07/25/nasas-deep-space-camera-locates-host-earths/?test=latestnews

LIBRO: «La kosmo kaj ni»

13 Aprilo 2010 Komenti

La kosmo kaj ni estas la unua kompleta manlibro pri teoria kaj praktika astronomio en Esperanto, skribita de du profesiaj astronomoj, d-ro David [Davíd] Galadí-Enríquez (esploristo en la Centro de Astrobiologio apud Madrido, Hispanio) kaj d-ro Amri Wandel [Ŭendel] (profesoro en la Universitato de Jerusalemo). La unua eldono aperis ĉe FEL en 2001. En 2005 oni eldonis dua plivastigita eldono.

Ĉi tiu konciza verko prezentas tre aktualan bildon pri nuntempa astronomio en lingvaĵo kaj stilo facile komprenebla de ne-fakuloj. Verko blank-nigre ilustrita per desegnaĵoj kaj bildoj, kiuj akompanas kaj klarigas la tekston. La unua parto de la libro, pri ĝenerala astronomio, montras priskribon de la tuta kosmo (de nia planedo ĝis la plej malproksimaj galaksioj), kaj ankaŭ de la rimedoj, kiujn amatoroj povas uzi por aktiva observado de la firmamento. La dua parto, trafa komplemento de la unua, proponas vojaĝon tra la plej aktualaj temoj de moderna astrofiziko (stelevoluo, nigraj truoj, origino de la kosmo, ktp.) kaj pri vivo en la kosmo.