Kiam la geedzo Betty kaj Barney Hill, post pasigi siajn feriojn en Kanado, revenis al ilia domo en la ŝtato Nov-Hampŝiro, ili ne povis imagi, ke ili estis spertonta la unuan eksterteran forkapton kiu atingus grandan gradon da populareco. Kiam trapasis la kanadan landlimon, ĉirkaŭ la 9-a horo, la paro eniris en la aŭtovojon US3. Post preterpasi la vilaĝon Lankastero, rimarkis antaŭ ili brilan lumon en la ĉielo, kiu ŝajne iĝis pli granda laŭmezure ili ĝin observis. Dum la vojaĝo ili daŭre vidis la lumon, kiu ŝajne moviĝis malantaŭ la arboj kaj la montpintoj. Nur kial ili haltigis la veturilon povis determini kun certeco, ke ĝi moviĝis kaj ke la movoj ne estis nur ŝajnaj rezulte de la turniĝoj de la vojo. Post rigardi per binokloj, Barney opiniis, ke tio estis aviadilo aŭ helikoptero.

La geedzo Betty kaj Barney Hill.
Kiam ili alproksimiĝis al Kanono-Monto, ili sentiĝis zorgitaj pro la nifo-spektado kaj Betty pensis, ke eble estis pli bone iri al motelo por serĉi akompanantaron kaj rifuĝon. Se ili estus farinta tion, ili estus evitinta al si la postajn eksterordinarajn kaj ektremajn okazintaĵojn.
Dum Burney stiris, Betty observis per la binokloj. Ŝi tiam ekvidis tion, kio ŝajnis esti grandegan aviadilon kun duobla vico da fenestretoj. Barney haltigis tiam la veturilon por fari pli zorgeman esploron. Li malsupreniris de la veturilo kaj transiris malluman terenon; li ŝajne alproksimiĝis je ĉirkaŭ 15 metrojn al la objekto, kiu nun ŝvebis je alteco de la arbsupraĵoj. Zorgema, Betty klopodis vidi sian edzon tra la mallumo.
Sola, meze de la malluma kampo, Barney rigardadis per la binokloj la objekton, kiu nun estis tre proksime, kaj tiel povis ekvidi almenaŭ dekduon da estaĵoj kiuj rigardis lin siavice, kies okuloj retenis lian atenton laŭ preskaŭ hipnotan manieron. Li retroris kriante terurigita, transiris la kampon rapide ĝis la veturilo, eniris en ĝi kaj malproksimiĝis de la loko. En ĉi tiu punkto, Betty povis vidi nek la lumon, nek la s ŝipon, sed ŝi povis aŭdi ian mildan zumon. Ili ŝajne letargietiĝis kaj sensacio de sereno invadis ilin.
Je 27 km de Concorde, Betty kaj Barney perceptis signalon kaj forlasis sian staton de torporo; ili samtempe aŭdis –aŭ kredis aŭdi- serion de zumojn similajn al la antaŭa. Poste ili alvenis en ilian domon.
La sekvan matenon, Betty malkovris makulojn de metala verniso en la valizujo de ilia veturilo. Tiu ĉi estis unu el la fizikaj spuroj kiu sugestas, ke reala fakto okazis. Poste ŝi babilis longe kun ŝia fratino pri la nifo-spektado, ĉar ŝi havis renkonton kun nifo antaŭ kelkaj jaroj. Ŝajne, Betty estis sufiĉe nervoza pro tio okazinta kaj sia stato altiris la atenton de alia paro, kiu loĝis kun ili en la sama domo. Ekde tiam, Betty mostris sin tre interesita en la studado de la nifo-fenomeno. Du tagoj post la nifo-spektado ŝi iris en bibliotekon por serĉi informon pri la nifoj kaj legis la libron de la majoro Donald Keyhoe Flying Saucer Conspiracy («La konspiro de la fluganta subtaso»). Unu semajno post la nifo-spektado, ŝi skribis al la majoro Keyhoe por rakonti al li sian sperton, kiu nur tiam komencis.

Fotogramo de la filmo The UFO incident pri la momento kie la supozitaj eksterteranoj ekas eltiri biologiajn specimenojn de Betty. Post la popularigo de ĉi tiu afero, oni publikigis centojn da verkoj pri eksterteraj forkaptoj.
Dek tagoj post la vizio, Betty sufersonĝis dum unu semajno. Ŝi sonĝis, ke nifo haltigis la veturilon, ke la alienoj eltiris ilin el ĝi kaj ke kunportis ilin en sia kosmoŝipo, submetinte ilin al malagrabla kuraca ekzameno. La alienoj permesis al Betty paŝi en la kosmoŝipo kaj montris al ŝi mapon de sia devenloko. Kiam ŝi rakontis siajn sonĝojn, ŝi ekkonvinkiĝis, ke ne temis pri simplaj sufersonĝoj, sed pri memoraĵoj de reala fakto.
En februaro 1964, Betty kaj Barney komencis serion de seancoj de reveniga hipnoto kun psikiatro de Bostono, la doktoro Benjamin Simon, kies celo estis malpliigi la korpremon kiujn ili suferis depost la renkonto. La seancoj ŝajnis konfirmi tion plej malbonan: tiom Betty kiel Barney memoris kiel reala la forkapton, kiu aperis en iliaj sonĝoj. Akorde kun la studoj kiuj poste oni faris pri la mapo, ke la alieno montris al Betty, la mondo de la eksterteranoj lokiĝis en la orbito de la steloj Zeta Retikuli 1 aŭ 2 kaj ili havis mision ĉi tie, en la Tero.
Oni devas klarigi, ke la opinio de la doktoro Simon pri la renkonto estis, ke la realo de la forkapto estis tro neprobabla, kaj ke grandaparte de la materialo estis de la sama naturo ol la sonĝoj. Pluaj analizoj faritaj de aliaj psikologoj sugestis, ke la reveniga hipnoto estus nekapabla disigi la fantazion de la faktoj, precipe se la paro estis konvinkita ke la sufersonĝoj montris realon; unuvorte, ke ekzistis la eblecon, ke la okazo ne estis reale okazinta.
Sed por tiuj, kiuj sentiĝos kontentigitaj kun ĉi tiu ebleco, ni devas aldoni rimarkindan fakton: laŭŝajne, la armea radaro de la Bazo Pease de la Usonaj Armeaj Fortoj detektis nifon, je la samaj horo kaj loko indikitaj en la Hill-informo, en la ĉielo de Nov-Hampŝiro.