Archive

Posts Tagged ‘agroglifo’

Lasta agroglifo raportita

1 Aŭgusto 2010 3 komentoj

Ĉi tiu estas unu el la lastaj agroglifoj aperintaj dum la nuna sezono, ĉi-foje en Wickham Green, Berkshire (Britio), la 30-an de julio (2010). La afero iĝas interesa, ĉar en ĉi tiu desegno evidente estas ĉifrita mesaĝo. La demando estas ĉiam la sama: kiu kaj kial faras tiujn desegnojn?

Lasta agroglifo raportita

14 Julio 2010 Komenti

Ĉi tiu estas unu el la lastaj agroglifoj aperintaj dum la ĉi-jara sezono, ĉi-foje en Old Milverton, Warwickshire (Britio). Ĝi estis raportita la 10-an de julio (2010).

Lasta agroglifo raportita

29 Junio 2010 2 komentoj

Ĉi tiu estas unu el la lastaj agroglifoj raportitaj dum ĉi tiu sezono. Ĝi aperis en la vilaĝo Ufton (Britio) la 25-an de junio (2010) kaj ĝi estas ĉirkaŭ 200 futojn larĝa.

Fonto: http://www.cropcircleconnector.com/2010/savernake/savernake2010a.html

Lasta agroglifo raportita

1 Junio 2010 Komenti

Ĉi tiu estas la lasta agroglifo, raportita la 22-an de majo (2010) en Wilton Windmill (Wiltshire, Britio). Ĝi montras tre kompleksan cirklan bildon similan al muelejo kun matematikaj ordoj. Ne estas tritikkampo, sed kampo plena de malgrandaj flavaj floroj.

Fonto: http://www.cropcircleconnector.com/2010/june2010.html

Agroglifoj: sezono 2009

14 Septembro 2009 Komenti

Jen kelkaj el la agroglifoj aperintaj dum 2009, la plejparto en Britio. La skizoj de tiuj ĉi desegnaĵoj estas pli kaj pli kompleksa kaj la mistero pri kiu faras ilin kaj kun kiu intenco (precipe tio lasta) estas daŭre granda mistero.