Arkivo

Posts Tagged ‘Vaŝingtono’

Triangula nifo filmita en Usono

1 Aŭgusto 2010 Komenti

Diversaj retejoj specialigitaj pri la temo publikigis ĉi tiun videon de nifo filmita la 31-an de julio (2010) en la ŝtato Vaŝingtono, en Usono, tre proksime al Creek Park, protektita arbara rezervejo minacata de sezonaj incendioj. Kiel videblas en la video la nifo estas de triangula speco kaj elsendas nenian sonon.

Projekto Malkaŝo

10 Septembro 2009 Komenti

Se iuj neas la fenomenon nifo, tio estas ĉar ili preferas deturni la atenton aŭ mankas al ili informon. Sed informo ekzistas, abundas kaj estas atingebla por iu ajn, oni nur devas serĉi ĝin kaj ami sufiĉe la veron por povi trovi ĝin. Tiuj, kiuj nuntempe neas sistematike la fenomenon nifo estas laŭ mi el la plej ridindaj klasoj da nesciuloj, precipe se ili sin apogas sur argumentoj pretendantaj esti sciencaj kaj raciaj.

Projekto Malkaŝo estas ne-profita esplora projekto fondita de D-ro Steven M. Greer en 1993 kaj dediĉita al igi publikaj ĉiujn informojn pri nifoj, ekstertera inteligento, kaj aliaj rilatantaj aferoj, kiel klasifikitaj progresigaj sistemoj de impulso kaj energio, surbaze de atestantoj profesie implikintaj en okazaĵoj siavice implikantaj la eksterteran hipotezon. La organizaĵo, kiu kolektis ĝis 400 atestojn, argumentas, ke la usona registaro arĵivis la informon kaj akuzas al ĝi esti iginta ĝin sekreton nedefinite.

Projekton Malkaŝon estis prezentita de D-ro Steven M. Greer al la amaskomunikiloj kaj al la publiko ĉe la Gazetara Nacia Klubo de Vaŝingtono la 9-an de majo 2001. Tiu ĉi gazetara konferenco, unu el la plej gravaj kaj sukcesaj de la historio de la Nacia Gazetara Klubo, kunigis pli ol 20 atestantoj, plejparte antikvaj militistoj, kune kun registaraj agentoj, kiuj estis elektitaj pro sia fidindeco. Ĝi markis la komencon de kampanio kies celo estas atingi malfermitajn aŭdiencojn pri la afero de la nifoj kaj de la eksterteranoj antaŭ la Usona Kongreso. Por tion fari, la diversaj militistoj, sciencistoj kaj politikaj personoj, kiuj deziras atesti devas ricevi imunon rilate al la transpaso de la sekreto, kiun ili ĵuris havi ene de la kunteksto de neleĝaj programoj kaj maldiafanaj buĝetoj. La ĉefa objektivo de la Nacia Projecto Malkaŝo estas la tuta diskonigado rilate la aferon de la nifoj/eksterteranoj de la usonaj prezidanto kaj registaro.

Sekve mi prezentas la videon pri la gazetara konferenco de 2001, subtekstigita kastilie, kaj la atestojn de kelkaj atestantoj rikoltitaj de la organizaĵo (angle; vi povas serĉi la ceterajn partojn de la du videoj en YouTube).