Arkivo
LIBRO: Nifoj en Rusio kaj Sovetunio
En majo 2010, la eldonejo Nowtilus publikigis Expediente Soviet UFO, titolo en la hispana de rekomendinda verko pri la plej interesaj aferoj pri nifoj okazintaj en Rusio kaj Sovetunio.
La aŭtoroj, Paul Stonehill kaj Philip Mantle, prezentas en ĉi tiu libro la plej gravajn sekretajn kaj konfidencajn dokumentojn pri nifo-aferoj kolektitaj dum jaroj de studado kaj proksimigas al ni al la socia kaj historia kunteksto kie ili okazis.
Inter alie, la verko parolas pri la unuaj raportoj de la cara polico, la Evento de Tungusko, la afero Robozero, la obsedo de Stalin pri la flugantaj subtasoj, la frakaso de Dalnegorsk, la TU-134, la afero Voroneĵ, la incidentoj kun nifoj dum la militoj de Ĉeĉenio, ktp.
LIBRO: “La dua invado de marsanoj”
La dua invado de marsanoj (ruse: Второе нашествие марсиан), estas mallonga scienc-fikcia romano de 1968, de la fratoj Arkadij kaj Boris Strugatckij, kiu rakontas du semajnojn en la vivo de normala homo en specialaj cikonstancoj, nome marsana invado.
La historio okazas en nekonita urbo de la Tero. La tutaj roluloj kaj la malmultaj lokoj cititaj havas grekajn nomojn, sed estas nenio specife greka en la intrigo. Uzi nek anglajn nek rusiajn nomojn ŝajnas rimedo por meti la novelon malproksime de la ideologia milito, tre aktiva dum tiu momento.
La ĉefa rolulo estas emerita instruinstino kiu loĝas kun sia filino kaj sia dommastrino. Li emeritiĝis antaŭ nelonge kaj ankoraŭ ne ricevas pension. Iutage okazas tre strangaj aferoj en la proksima urbo kaj poste en la sia. Komence la sonoj kaj la bildoj aperantaj en la ĉielo kaŭzas timegon kaj grandan intereson inter la homoj, sed iom post iom ili estas akceptataj, eĉ se oni ne komprenas, ke la lando (kaj eble la tuta mondo) estas “invadita” de marsanoj.
La plejparto de la homoj ŝajnas priokupiĝi nur pri kiel ĉi tiu ŝanĝo ĝenos iliajn vivojn, laŭ tre praktikaj termoj. La ĉefa heroo, ekzemple, priokupiĝas nur pri sia pensio kaj pri sia emo al la filatelio dum la du priskribitaj semajnoj en la novelo.
La dua invado de marsanoj estis eldonita en Esperanto en 1998, ĉe la rusa Impeto. La traduko estas de Mikaelo Bronŝtejn.
Rusio esploros eksterteran forkapton de la prezidanto de Kalmukio
Deputito petis al Kremlo, ke ĝi valoru la deklarojn de la estro de la respubliko Kalmukio kaj prezidanto de la Internacia Ŝakasocio (FIDE; france: Fédération Internationale des Échecs), Kirsan Ilyumzhinov, pri lia supozata renkonto kun eksterteranoj.
La leĝdonanto Andrej Lebedev informis, ke li sendis al la rusa prezidanto, Dmitrij Medvedev, mesaĝon rilate al la ĵusa intervjuo de Ilyumzhinov en la televido, kie li rakontis, ke en 1997 li estis vizitita de eksterteranoj en sia apartamento de Moskvo.
“Mi restis mirigita pro liaj deklaroj kaj mi kredas, ke la prezidanto devas koni ilin, por ke li taksu ilin”, diris Lebedev, de la Liberala Demokrata Partio, al la novaĵagentejo Interfax.
Ilyumzhinov, 47-jara, prezidas Kalmukion, malgranda respubliko de 300.000 loĝantoj kaj la sola budista Ŝtato en Eŭropo, depost 1993. La pasintan 26 de aprilo (2010), en intervjuo al Kanalo Unu de la publika televido, li rakontis, ke en septembro 1997 li estis vizitita en lia apartamento de alienoj kun kiuj li komunikiĝis per telepatio kaj ke ili promenis lin en sia kosmoŝipo.
Lebedev indikis ankaŭ en komuniko, ke en lia letero al la prezidanto li ankaŭ demandas al li ĉu la altaj ŝtatoficistoj portantoj de ŝtataj sekretoj, kiel Ilyumzhinov, estas devigitaj informi pri tiaj kontaktoj kun aliaj civilizacioj.
Kremlo ne faris komentojn pri ĉi tiu afero, kaj la kalmuka gvidanto certigis al Interfax, ke li estas preta por kunveni kun Lebedev aŭ kun aliaj politikoj kiuj volu fari al li demandojn pri la afero.
Ilyumzhinov, kiu estras la FIDE depost 1995, anoncis antaŭnelonge, ke la venontan septembron li postulos la reelekton por lia posteno en la internacia federario, malgraŭ ke ĉi-foje ankaŭ prezentos sian kandidatecon la eksa rusa tutmonda ĉampiono Anatoli Karpov.
Jen la intervjuo kun Ilyumzhinov en la rusa publika televido (en la rusa, subtekstigita germane).
Afero Voroneĵ, 20 jarojn poste
Kiam okazis la afero Voroneĵ mi estis infano, sed ĝi ege frapis al mi; eble ĉar kelkaj monatoj antaŭe, kune kun mia familio, mi ekvidis mian unuan nifon (granda, ruĝa kaj luma bulo pendiginte en la ĉielo, kiun malaperis post kelkajn minutojn). Mi bone memoras la tagon kiam la televidĵurnaloj el la tuta mondo priparolis la aferon. Mi eĉ prenis notojn kaj faris desegnon, kiujn mi konservis kiel memoraĵo. La sekvan tagon matene, kiam mi vekiĝis por iri al la lernejo, tio, kion mi unue faris estis konekti la televidon por aŭskulti alian fojon la sensacian novaĵon. Dum la vespero, en la lernejo, mi demandis al la profesoro pri la afero, ĉar mi volis pliscii, kaj li rakontis al ĉiuj la samon, kion diris la televidĵurnaloj. Tiuj estis magiaj tagoj por mi kaj tiun aferon mi ĉiam konservis en mian kapon.
La faktoj okazis antaŭ 20 jarojn en la rusa urbo Voroneĵ, je iom pli ol 400 km sudokcidente de Moskvo. Verdire, ne estis nur unusola surteriĝo, sed pluraj, denuncitaj de plurnombraj atestantoj dum la tagoj 21, 23 kaj 29 de septembro kaj 2 de oktobro 1989, kvankam la plej rimarkinda estis tiu okazinta la 28-an de septembro de tiu jaro en publika parko. Jen gazetara noto reproduktita en kelkaj amaskomunikiloj dum tiuj tagoj:
“SOVETUNIO: SCIENCISTOJ KONFIRMAS SURTERIĜON DE NIFO. Speciala informo de la rusa novaĵagentejo Tass: NIFO SURTERIĜAS EN PARKO DE VORONEĴ, RUSIO. Kvar eksterteranoj 4 metrojn -10 futoj- altaj eliras el la kosmoŝipo, kaŭzante teruregon inter la homamaso da spektantoj, kiuj fuĝas. La faktoj okazis je la 18.30-a horo de la merkredo 27 de septembro, kiam pluraj infanoj ludantaj en la parko de la urbo Voroneĵ kaj personoj atendantaj aŭtobuson ekvidis en la ĉielo rozkolorecan lumon, kiu poste transformiĝis en ruĝan malhelan globon 10 metrojn diametra proksimume. Laŭ Vladimir Lebedev, korespondanto de la agento Tass en la malgranda rusa urbo, multaj infanoj vidis la surteriĝon de la nifo kaj la postan malsupreniron de pluraj eksterteranoj sur la parko. Vestita per arĝentkolora laborvesto, botoj bronzkoloraj kaj disko en la brusto, 3 metrojn alta, kun malgranda kapo kaj triokula, unu el la tri eksterteranoj eliris el la kosmoŝipo akompanita de roboto. La eksterterano dissendis sonon kaj desegnis sub la grundo luma trianglo je 30 x 50 cm proksimume, kiu tuj malaperis. La stranga kreitaĵo tuŝis la bruston de la roboto kaj tiu ĉi ekpaŝis. En tiu momento, unu el la infanoj kriis terurigita, la eksterterano rigardis lin kaj la knabo restis paralizita. Poste, la eksterterano celis al unu el la junuloj per “armilo”, objekto simila al tubo larĝan duonmetra, kaj la knabo malaperis tuj, kaj li reaperis kiam la estaĵo revenis en sian kosmoŝipon kaj tiu ĉi foriris rapidege”.
Post kelkajn tagojn, sciencistoj de la Laboratorio de Geofiziko de Voroneĵ detektis en la loko kie restis la kosmoŝipo spurojn de radiaktiveco pli alta ol la normala kaj ili neniam neis la aŭtentikecon de la okazintaĵo. Mi neniam dubis, ke tiu tago eksterteranoj vizitis la urbon Voroneĵ.