Arkivo
Malkovrita bakterio ŝanĝas la manieron serĉi vivon en la kosmo
Sciencistoj de NASA trovis en la sedimentoj de la lago Mono de Kalifornio (Usono) bakterion kiu bazas sian metabolon en arseno kaj entenas tiun ĉi elementon, veneno por la vivo tia, kia ni konis ĝis nun, en sia kemia strukturo. Tiu ĉi malkovro inaŭguras tute novan ĉapitron en la mikrobiologio kaj malfermas novajn eblecojn al la serĉado pri ekstertera vivo. “Kun tiu ĉi nova elemento en la listo de tiuj, kiuj konstituas la vivon, nun ni eble povos trovi ET”, asertis en gazetara konferenco dissendita pere de interreto, la direktorino de la programo pri astrobiologio de NASA, Mary Voitek.
Kelkaj lunoj kaj planedoj de nia sunsistemo, kiel ekzemple Titano aŭ Marso, estas nun kandidatoj por tiu serĉado.
Karbono, hidrogeno, nitrogeno, oksigeno, fosforo kaj sulfuro estas la bazaj elementoj de la vivo en la Tero, tia, kian ni konas ĝis nun. La fosforo, precipe, estas integra parto de la kemia strukturo de la DNA kaj de la RNA, kiuj enhavas kaj transportas la genetikajn instrukciojn de la vivo, kaj ankaŭ de la muroj de la ĉeloj kiuj konstituas la histojn de la vivaj organismoj. Sen fosforo ne ekzistas vivo. La bakterio trovita en la lago Mono de la esplorantino Felisa Wolfe-Simon, kiun ŝi nomis GFAJ-1, uzas arsenon por tiuj funkcioj, anstataŭ fosforon, kiel pruvis sia skipo en artikolo publikigita hieraŭ en la revuo Science Express.
Ĉeestanta en tiu konferenco, la juna esplorantino rimarkigis, ke “tiu ĉi malkovro memorigas al ni, ke la vivo tia, kian ni konas povas esti multe pli fleksebla ol ni kutime pensas”. Krom tio, “se mikroorganismo povas fari ion, tiom neatendebla, kio plu kion ni ankoraŭ ne vidis povas fari la vivo? Ni nepre devas malkovri tion”, ŝi diris, rimarkigante, ke tio malfermas novan pordon en la serĉado de vivo ekster la Tero. “Iam ni trovos vivon en alia loko”, ŝi konkludis.
Fonto: http://www.bbc.co.uk/news/science-environment-11886943
Nova bildo de la “vizaĝo de Marso”
En julio 1976 la orbitilo de la Viking 1 prenis la faman bildon de la “vizaĝo de Marso” en la regiono Cydonia de la ruĝa planedo. Ekde tiam oni multe spekuladis pri tiu formacio, kiun kelkaj supozis monumento konstruita far eksterteraj civilizacioj.
En la jaroj 1998 kaj 2001 la Mars Global Surveyor kaptis novajn fotografiojn de la zono en kiuj la vizaĝo ne plu ŝajnis tia, sed simpla altebenaĵo kies formo kapablis produkti efekton de pareidolio. La mistero ne plu estis tia.
La pasintan 30 de julio (2010) oni diskonigis novan fotografion de la regiono Cydonia, farita la 5-an de aprilo 2007 far la kamerao HiRISE de la Mars Reconnaissance Orbiter de la NASA. Prenita je 300 km da alteco, la bildo montras kun eksterordinara detalo la altebenaĵon kie, ekde la fino de la sepdeka jardeko, multaj kredis vidi homan vizaĝon skulptita en la ŝtono.
Trovitaj en Marso restaĵoj similaj al la plej antikvaj teraj fosilioj
Skipo da esplorantoj identifigis rokojn kiuj povus enhavi restaĵojn fosiligitajn de vivo en Marso. La primitivaj rokoj troviĝas en la areo Nili Fossae, unu el la zonoj pripensitaj por la surmarsiĝo de la estonta sondilo Mars Science Laboratory, antaŭvidita por 2011, kies misio estos analizi la loĝeblon de la ruĝa planedo.
La zono prezentas karakterizojn tre similajn al tiuj, de la nordokcidenta regiono de Aŭstralio kie oni trovis unuj el la plej antikvaj spuroj de vivo sur la Tero, enterigitaj kaj konservitaj en minerala formo.
La skipo da esplorantoj de la Instituto de serĉado de ekstertera vivo SETI (Search for Extraterrestrial Intelligence Institute), en Kalifornio, konsideras, ke la samaj hidrotermaj procezoj kiuj konservis la postsignojn de vivo en la aŭstralanaj rokoj povis okazi en la pasinteco en Nili Fossae.
La studo estis publikigita en la revuo Earth and Planetary Science Letters.
Fonto: http://www.bbc.co.uk/news/science-environment-10790648
Marso estis loĝebla planedo tutmonde
Dum la lastaj jaroj, la orbitiloj Mars Express kaj Mars Reconnaissance trovis argilmineralojn kiuj estas spuroj de malseketa medio en la sudaj montoj de Marso, kie la rokoj de la surfaco havas ĉirkaŭ kvar mil milionoj da jaroj. Ĝis ĉi tiu semajno, neniu loko kun tiuj mineraloj estis trovita en la subaj nordaj teroj, kie la vulkana agado entombigis plej profunde la plej aĝan surfacon.
Sciigo de francaj kaj usonanaj esplorantoj publikigita en la revuo Science de ĉi tiu semajno bazita je kelkaj grandaj krateroj kiuj penetris en aliajn pli junaj, malkaŝas, ke la malsupraj rokoj de la subaj nordaj teroj prezentas mineralajn arenojn, kiuj malkaŝas antikvajn kondiĉojn de malsekeco.
“Ni povas diri nun, ke la planedo estis ŝanĝita tutmonde pro la likva akvo antaŭ ĉirkaŭ kvar mil milionoj da jaroj”, asertis John Carter, de la Universitato Parizo, ĉefa aŭtoro de la sciigo.
Aliaj specoj de pruvoj pri la likva akvo en postaj epokoj en Marso rilatas al malpli daŭro de la kondiĉoj de malsekeco aŭ akvo, kiu estis pli acida aŭ sala.
La esplorantoj uzis la spektometron CRISM, instrumento de la Mars Reconnaissance Orbiter, por pruvi 91 krateroj en la subaj nordaj teroj. Almenaŭ en naŭ el ili troviĝis argiloj kaj argilmineraloj, nomitaj filosilikatoj aŭ hidratigitaj silikatoj kiuj formiĝas en malseketaj medioj en la surfaco aŭ subtere.
Fonto: http://dclm.es/news/124/ARTICLE/68102/2010-06-25.html
Ĉu vegetaĵaro en Marso? Fotoj de la NASA
Tiuj ĉi bildoj de la surfaco de Marso estis sendataj al la Tero de la kosmosondiloj Mars Global Surveyor kaj Mars Odissey kaj troveblas en la arkivoj de la NASA. Ili montras tion, kion ŝajnas vegetaĵaro kaj lagoj en la ruĝa planedo.
INTERVJUO: Alfred L. Webre. “En Marso loĝas humanoidoj”
Alfred L. Webre estas direktoro de la Instituto por la Kunlaboro en la Spaco, Doktoro pri Juro kaj aŭtoro de la libro Exopolitics (Ekzopolitiko). Li naskiĝis en ŝipbazo de Florido dum la Dua Mondmilito. Li loĝas en Vankuvero. Edziĝita, li havas filon kaj du duonfilinojn. En tiu ĉi intervjuo por la kataluna gazeto La Vanguardia li parolas pri inteligenta vivo en Marso kaj asertas ke la Usona registaro havas sekretajn kontanktojn kun eksterteraj civilizacioj ekde la jardeko de 1950.
-Ekzistas pruvoj, ke estas etikaj civilizacioj pli progresaj ol la nia kiuj partoprenas en nia procezo de disvolvado.
-Donu al mi pruvojn.
-Deklaroj de komizoj de la Usona registaro kiuj atestis, ke ili partoprenis sekretajn programojn de rilatoj kun iuj eksterteraj civilizacioj.
-Tio signifas, ke jam estis kontakto kun eksterteranoj?
-Jes, ekde la jardeko de 1950 la Usona registaro, laŭ tiuj atestantoj, estas sekrete laborinta kun ili.
-?
-Andrew Basiago, filo de oficiro de la CIA, estis engaĝigita kiam li estis sep-jaraĝa en sekreta programo por superdotitaj infanoj kiujn oni trejnis por esti ambasadoroj antaŭ eksterteraj rasoj.
-Ĉu iu kontakto?
-Li renkontis tri astronaŭtojn de la planedo Marso. En januaro 2009, Virginia Olds, komiziino de la CIA, konfirmis ke la CIA scias, ke estas homoida civilizacio kiu loĝas sub la surfaco de Marso.
-?
-Ni kredas, ke en la jaro 9.500 a.K. fragmentoj de la supernovao Velaro eniris la Sunsistemon kaj detruis la Marsan ekologion. La marsanoj, ĉirkaŭ 1.500 jarojn pli progresigitaj ol ni etika kaj teknologie, rifuĝiĝis surtere.
-…
-En decembro 2008 ni publikigis informon kiuj inkludas fotografiojn faritajn de la roboto de la NASA Rover Spirit kie identifikeblas iu speco de hominoidoj, bestoj kaj strukturoj en la surfaco de Marso. Vi povas tion spekti ĉe Exopolitic.com.
-Estas tri astronaŭtoj kiuj asertas, ke ili vidis eksterteran vivon.
-Jes, Buzz Aldrin, kiu vojaĝis en Apolo 11, diris ke kiam ili alvenis en la Lunon en 1969 estis du eksterteraj kosmoŝipoj ĉirkaŭ la granda kratero, lia versio estis kontrolita de altaj postenoj de la NASA.
-Vi konfuzas min.
-Doktoro Steven Greer, direktoro de Projekto Malkaŝo, kolektis pli ol 500 atestojn, armeaj, registaraj kaj de altranga inteligento, kaj temas pri atestantoj pri la ekstertera ĉeesto, kaj publikigitaj en majo 2009 en la Nacia Gazetara-Klubo de Vaŝingtono.
-Meksiko, Ĉilio, Brazilo kaj Peruo igis publikaj ĝiajn dosierojn pri NIFOj..
-Ĵus Francio, Svedio kaj Danio, kaj Britio publikigis 7.200 dosierojn de NIFOj kompilitaj de D155, sekreta organo de la Ministraro pri Defendo.
-Kial ne disvastigi la vivon en Marso?
-Pro politikaj aferoj. Ni metos proceduron nin rifuĝante en la leĝoj pri liberinformado por ke la NASA agnosku inteligentan vivon en Marso.
-Kaj kial ne prezentiĝas en socio ili mem, la marsanoj?
-Tiu nia estas planedo de malalta ordono kiu laŭ ni supozas estas en kvarenteno altrudita de la registaro de la universo.
-Kaj tiu kvarenteno finiĝas nun…
-Ni kredas, ke la eksterteraj etikaj civilizacioj uzis la NIFO-fenomenon por aklimatigi nin al ĝia ekzisto, kaj inter 2010 kaj 2020 ni povas komenci havi malfermitajn rilatojn kun tiuj civilizacioj.
-La unua kontakto estos kun la marsanoj?
-Jes, ĉar estas multaj reciprokaj avantaĝoj, ili povas doni al ni teknologiojn kaj konojn kaj ni havas verdan belegan planedon kien ili povus elmigri.
-Kiel funkcias la kosmo?
-Estas multaj dimensioj kaj universoj paralelaj al la nia. Iuj eksterteraj civilizacioj venas el alia dimensio, alia paralela universo, pro tio NIFOj povas aperi kaj malaperi.
-Kiel estas tiuj pli evoluitaj civilizacioj?
-Ŝajne ni loĝas en organizita universo kaj la plej etikaj civilizacioj atingis regi la tempo-dimension kaj ili estas tiuj, kiuj eble disvolvigas nian realon.
-… Do ili tion faras malbonege.
-Laŭ iuj teorioj ni estas akcele evoluanta por forlasi la ekonomion de senĉesa milito kaj iri al eltenebla ekonomio. La homa konscio disvolviĝas por eniri en la universalan aĝon kaj malfermite rilati kun tiuj aliaj civilizacioj.
-…Ili ja povus helpeti nin.
-Ekzistas unuagrada direktivo: ne interferi la evoluadon de civilizacio en alia planedo. Sed tre baldaŭ la homo lernos uzi la kvantuman teletransportadon kaj elĉerpi energion el la spaco. Ni estas en transira erao en kiu ni devas decidi se ni iras ĉu al la detruo, chu al la evoluado.
-Via laboro konsistas el studi la grandan registaron de la universo?
-Ekzopolitiko estas socia scienco studanta la rilatojn inter nia homa civilizacio kaj aliaj inteligentaj civilizacioj en la universo. Unu el niaj unuaj paŝoj por la universala diplomatio estos pere de la marsa civilizacio.
Mi komprenas.
-Persone mi laboras kun la doktoro Norman Miranda, estro de la kabineto de la prezidanto de la ĝenerala asembleo de la UN, por ke la UN reprezentu la Teron antaŭ la Marsan civilizacion.
La Vanguardia, 10-9-2009
La eksa astronaŭto de la misio Apolo 11 Buzz Aldrin asertas, ke ekzistas monolito en la Marsa luno Fobo
La pasintan 22 de julio 2009, dum intervjuo por la televidkanalo de la Usona Kongreso C-SPAN’s Washington Journal, la eksa astronaŭto de la misio Apolo 11 Buzz Aldrin asertis, ke ekzistas “monolito” en la luno Fobo de la planedo Marso. Aldrin menciis la monoliton dum li parolis pri la neceso antaŭeniri la esploron de la Luno, tiel, kiel la misiojn al Marso.
Tio diris Aldrin: “Ni devas esti kuraĝaj kaj klopodi iri tien, kien la homo neniam alvenis antaŭe. Superflugi la kometojn, viziti asteroidojn, viziti la Marsan lunon. Ekzistas monolito tie. Strukturo ege nekutima sur tiu ĉi objekto (Fobo) terpomforma orbitanta ĉirkaŭ Marso unu fojo po sep horoj. Kiam la homoj scios pri tio ili demandos sin “kiu metis tion tie?”. La kosmo metis ĝin tie. Se vi preferas, Dio metis ĝin tie…”.

Mozaika foto de la monolito de Fobo (NASA)
Ĉu ĝi estas nur stranga roka formacio aŭ povus esti strukturo konstruita de iu ekstertera civilizacio?