Arkivo

Posts Tagged ‘Peruo’

Nifo filmita en Peruo

12 Septembro 2010 Komenti

La 9-an de septembro (2010) estis filmita ĉi tiu stranga lumo en Peruo, en la distrikto San Juan de Lurigancho, ĉirkaŭ la 7.30 PM. La novaĵo estis diskonigita far la perua retloko Perú.com. La ĵurnalisto Wilson Tafur Cruz estis kiu publikigis la videon en YouTube.  

Nifo fotografita dum komerca flugo

27 Junio 2010 Komenti

La objekto aperis ĉirkaŭ la 3-a vespera horo la 18-an de junio (2010), dum komerca flugo. La atestanto kiu vidis ĝin, elstara advokato kiu preferas kaŝi sian nomon, avertis al aliaj vojaĝantoj kaj tiel povis pruvi, ke ili vidis la samon. Tiam prenis sian fotokameraon kaj kaptis ĉi tiujn bildojn, kiujn li liveris poste al la gazetaro. Klaku sur la bildo por pligrandigi ĝin.

Fonto: http://connuestroperu.com/index.php?option=com_content&task=view&id=11561&Itemid=1

Nifo filmita en Puno (Peruo)

9 Junio 2010 Komenti

Ĉi tiuj bildoj estis filmitaj la 29-an de majo kaj la 5-an de junio 2010 en la deklivo de la monteto Azoguini, de la urbo Puno (Peruo). Guillermo Pizarro rakontas, ke que la unuan fojon, kiam li filmis la strangan luman objekton, estis cirkonstance. Tamen, la sekvan spektadon estis antaŭita de stranga sono, kiun nur Guillermo perceptis.

Fonto: http://www.losandes.com.pe/Regional/20100607/36929.html

La impresa fenomeno de la ŝiparoj de nifoj

6 Septembro 2009 Komenti

Dum la lastaj jaroj, impresa kaj spektakla fenomeno rilate al nifoj okazas en la ĉieloj de la tuta mondo: tiu de la nomataj “ŝiparoj” da nifoj. Ĝi temas pri grupoj da nifoj, ofte po dekoj, centoj, eĉ miloj da ili, moviĝantaj ŝajne inteligente, kelkfoje laŭ perfekta formacio. Tiun ĉi fenomenon jam estis registrata en multaj landoj, kiel Argentino, Francio, Katalunio, Meksiko, Peruo, Rumanio, Rusio, Slovakio, Usono aŭ Vietnamo.

En Limo, Peruo, en la tagmezo de la 20-a de majo 2007, skipo de la perua televidkanalo Canal 9, kiu estis produktanta videon de la kantistino Ana Karino Copelo en Limo, registris, antaŭ dekoj da atestantoj, milojn da lumaj sferoj flugantaj en la ĉielo. Eksterordinara dokumento. Jen la bildoj kaptitaj de la skipo de Canal 9.

Sed Meksiko estas ŝajne la lando kie plej incidas tiu fenomeno. Ĵusa afero, kaj unu el la plej spektaklaj, okazis la 22-an de majo 2009. Ĝi estis registrata de du personoj el du malsamaj lokoj de Meksikurbo. En la du videoj oni povas klare spekti grandan objekton cilindroforma ĵetanta ambaŭflanke centojn da aliaj pli malgrandaj objektoj.

Iuj demandas sin ĉu eksterteranoj volas komuniki al ni ian mesaĝon per tiaj objektoj, aŭ ĉu eble ili estas preparanta invadon de la planedo. Sed kiel kutime, ni scias nenion pri la naturo de tiu ĉi fenomeno. Mi demandas min kio okazus se unu tago oni vidus ĝin samtempe en la tuta mondo.

Grupo da nifoj super Sibio (Rumanio). 2008

Grupo da nifoj super Sibio (Rumanio). 2008