Arkivo
Lasta agroglifo raportita
Ĉi tiu estas unu el la lastaj agroglifoj raportitaj dum ĉi tiu sezono. Ĝi aperis en la vilaĝo Ufton (Britio) la 25-an de junio (2010) kaj ĝi estas ĉirkaŭ 200 futojn larĝa.
Fonto: http://www.cropcircleconnector.com/2010/savernake/savernake2010a.html
Nifo fotografita dum komerca flugo
La objekto aperis ĉirkaŭ la 3-a vespera horo la 18-an de junio (2010), dum komerca flugo. La atestanto kiu vidis ĝin, elstara advokato kiu preferas kaŝi sian nomon, avertis al aliaj vojaĝantoj kaj tiel povis pruvi, ke ili vidis la samon. Tiam prenis sian fotokameraon kaj kaptis ĉi tiujn bildojn, kiujn li liveris poste al la gazetaro. Klaku sur la bildo por pligrandigi ĝin.
Fonto: http://connuestroperu.com/index.php?option=com_content&task=view&id=11561&Itemid=1
Marso estis loĝebla planedo tutmonde
Dum la lastaj jaroj, la orbitiloj Mars Express kaj Mars Reconnaissance trovis argilmineralojn kiuj estas spuroj de malseketa medio en la sudaj montoj de Marso, kie la rokoj de la surfaco havas ĉirkaŭ kvar mil milionoj da jaroj. Ĝis ĉi tiu semajno, neniu loko kun tiuj mineraloj estis trovita en la subaj nordaj teroj, kie la vulkana agado entombigis plej profunde la plej aĝan surfacon.
Sciigo de francaj kaj usonanaj esplorantoj publikigita en la revuo Science de ĉi tiu semajno bazita je kelkaj grandaj krateroj kiuj penetris en aliajn pli junaj, malkaŝas, ke la malsupraj rokoj de la subaj nordaj teroj prezentas mineralajn arenojn, kiuj malkaŝas antikvajn kondiĉojn de malsekeco.
“Ni povas diri nun, ke la planedo estis ŝanĝita tutmonde pro la likva akvo antaŭ ĉirkaŭ kvar mil milionoj da jaroj”, asertis John Carter, de la Universitato Parizo, ĉefa aŭtoro de la sciigo.
Aliaj specoj de pruvoj pri la likva akvo en postaj epokoj en Marso rilatas al malpli daŭro de la kondiĉoj de malsekeco aŭ akvo, kiu estis pli acida aŭ sala.
La esplorantoj uzis la spektometron CRISM, instrumento de la Mars Reconnaissance Orbiter, por pruvi 91 krateroj en la subaj nordaj teroj. Almenaŭ en naŭ el ili troviĝis argiloj kaj argilmineraloj, nomitaj filosilikatoj aŭ hidratigitaj silikatoj kiuj formiĝas en malseketaj medioj en la surfaco aŭ subtere.
Fonto: http://dclm.es/news/124/ARTICLE/68102/2010-06-25.html
Membroj de la Eŭropa Parlamento formalpaŝigas decidon malklasifiki oficiale la tutan informon pri nifoj
Deksep membroj de la Parlamento de Eŭropa Unio, direktitaj de la itala parlamentaro Mario Borghezi (Norda Ligo), subskribis kaj prezentis “skriban deklaron pri la malklasifikado de dokumentoj pri nifoj”, kie ili alvokas la Ŝtatojn Membrojn de EU diskonigi la dokumentojn rilatantajn al nifoj kaj finigi la sekretismon pri nifoj kaj ekstertera ĉeesto.
La teksto de la skriba Deklaro de EU (0057/2010), datumita la 14-an de junio 2010, diras, ke la Eŭropa Parlamento “agnoskas, ke en 1978 la 33a Ĝenerala Asembleo de Uniĝintaj Nacioj agnoskis formale la nifojn kiel valida afero”.
La Deklaro rimarkigas, ke la Eŭropa Parlamento:
“1. Konsideras necesa la kreadon de scienca centro por analizado kaj disvastigado de la sciencaj donitaĵoj kolektitaj ĝis nun de la diversaj institucioj kaj registaroj eŭropaj;
2. Petas, ke la publikaj arkivoj pri nifoj estu malfermitaj, ke la registroj estu malklasifikitaj de la Ŝtatoj Membroj kaj ke ili estu oferitaj al la publiko kaj al la amaskomunikiloj kun atingopermeso al la tuta gamo pri la temo;
3. Komisias al ĝia Prezidanto, ke li transmisiu la jenan Deklaron, kune kun la nomoj de la subskribantoj, al la Konsilantaro, la Komisiono kaj la Registaroj de la Ŝtatoj membroj.”
Nifoj en Bonaero
Objektoj filmitaj en la ĉielo de Bonaero (Argentino) de amatora ĉasanto de nifoj la 19-an de junio 2010, proksimume je la 17.45 h. Bonega filmaĵo.
LIBRO: La Biblio mistera
Kiel rilatas la eksterteranoj al la Biblio? Ĉu vere ili estis en la fono de la eventoj kaj mirakloj okazintaj antaŭ multmil jaroj? Josefo Ŝlosar provas respondi tiajn demandojn en ĉi tiu dokument-romano, eldonita en du volumoj (La projekto “Izraelida” kaj Alia Mondo).
Alia verko pri ekscita temo kiu aldoniĝas al la malmultaj libroj pri eksterteraj temoj eldonitaj en Esperanto.
Jen teksto de la postkovrilo de la 1-a volumo:
«Proksimume antaŭ kvarmil jare giganta kosmoŝipo surteriĝis sur la monton Sinaj. Sur la ferdeko de tiu veturilo alvenis la deputitoj de superinteligenta kosma civilizacio. Sepdek reprezentantoj el la mult centmiloj da Izraelido, migrantaj tiuj en la dezerto, ricevis permeson por iri sur la ferdekon:
“1. Kaj al Moseo Li diris: Supreniru al la Eternulo, vi kaj Aaron, Nadab kaj Abihu, kaj sepdek el la ĉefoj de Izrael, kaj faru adoron de malproksime.
2. Kaj Moseo sola alproksimiĝu al la Eternulo; sed ili ne alproksimiĝu, kaj la popolo ne supreniru kun li”.
“9. Kaj supreniris Moseo kaj Aaron, Nadab kaj Abihu, kaj sepdek el la ĉefoj de Izrael.
10.Kaj ili vidis la Dion de Izrael; kaj sub Liaj piedoj estis io, kiel faritaĵo el brilanta safiro, kaj kiel la ĉielo mem, kiam ĝi estas klara.
11. Li ne etendis Sian manon kontraŭ la ĉefojn de Izrael; kaj ili vidis Dion, kaj manĝis kaj trinkis”.
Moseo II. / 24
En la memoro de la homaro ĉi supra citaĵo estas pruvaĵo skribe restanta pri tio, ke la deputitoj de ne surtera civilizacio faris kontakton kun ni. Ni ne atendu, ke iam deputitoj el la kosmo eble iam faros kontakton kun ni, ja tio okazis. Proksimume antaŭ kvarmil jare… Ĉi tiu dokumet-romano kun proksimume 1280 citaĵoj el la Biblio, esploras el tute alia vidpunkto la troveblajn tekstojn en la Sankta verkaĵo. Tiu libro klarigas multajn surprizajn faktojn, kiuj estis flankenmetitaj ĝis hodiaŭ.»
La unua volumo, La projekto “Izraelida”, estas elŝutebla senpage kaj en Esperanto el la TTT-ejo de la verko: http://2000ad.uz.ua/esperanto/index.html
Specoj de eksterteraj kosmoŝipoj
Jen listo kun la dekkvar specoj de supozitaj kosmoŝipoj kiuj estis observitaj plej ofte laŭlonge de la historio, laŭ ili estis fotografitaj, filmitaj kaj proskribitaj de ĉeestantaj atestantoj.
Speco 1: DAŬBO
Kun cilindra strukturo kaj amplekso varianta el malmultaj metroj al pli ol unu kilometro. Referencoj al ĉi tiuj “patrinaj ŝipoj” oftas en nifologia literaturo.
Speco 2: MIELĈELARO
Objekto kun mielĉelara strukturo, preskaŭ ĉiam ligita al luma postlinio kiun ĝi lasas kiam pasas, kontraŭdirekte al sia fluga rumbo.
Speco 3: FOO-BATALANTOJ
Kutime kun diametro inter malmultaj centimetroj kaj unu metro, kun karakteristikoj precipe lumaj, foo-batalantoj estis spektitaj dum la Dua Mondmilito de la aliancanaj kaj Aksaj pilotoj.
Speco 4: PATRINA
Nifo “patrina”. Malgraŭ ke la suprajn “rudojn” oni nur priskribis dufoje, ĝia longa formo kaj la fakto esti vidinta kune kun pliaj objektoj pli malgrandaj, originis al li la apelativon “patrina ŝipo”. Esprimo, parenteze, popularigita de la supozata kontaktito George Adamski.
Speco 5: SOCORRO
Tiel nomita ĉar ĝi estis vidita la 24-an de aprilo 1964 proksime al Socorro (Nov-Meksiko) de la policano Lonnie Zamora. Lian aferon enketis la Projekto Blua Libro, kiu ankaŭ ekzamenis la spurojn kiuj lasis la objekto super la tereno. Zamora parolis ankaŭ pri ĉeesto de du malgrandaj humanoidoj kiuj surmetis du laborvestoj alĝustigitaj en la kolumo.
Speco 6: CIGARO
Ĝi estas plia varianto de la triangulaj objektoj observitaj dum la belgia ondo de 1989-1990, kiu originis unu el la plej seriozaj oficialaj enketoj pri la Ne Identifigitaj. Eĉ konsekvence de la aperoj de tiuj ĉi objektoj -kapablaj halti en la aero dum minutoj- se elevó seriozan proponon krei enketan komitaton pri nifoj en la Eŭropa Parlamento.
Speco 7: KLOŜO
Ĉi tiu kloŝforma objekto estas malofte priskribita (eĉ malpli fotografita) en la historio de la nifo-fenomeno. La malabundaj referencoj kiujn oni havas pri ĝi rilatas al observadoj en Aŭstralio kaj Nov-Gvineo.
Speco 8: TRIANGULA
Triangula ŝipo observita dum la ondo de 1989-1990 super Belgio. Objektojn kun similaj karakteristikoj oni observis ankaŭ el Galegio dum la ondo de observadoj de 1996-1997. Kelkaj fakuloj opinias, ke spionaj aviadiloj de la serio “Stealth” F-117 A” estus povinta konfuzigi atestantoj kun ĉi tiu speco de Ne Identifigitaj.
Speco 9: PLEJADANA
Observita kaj fotografita de Eduard Meier en Svislando ekde 1975. Ĉi tiu speco de objektoj estas ligita al la historio de ĉi tiu supozita kontaktito. Multaj spertuloj opinias, ke ili estas skulptoskizoj faritaj kun la celo atingi fraŭdajn bildojn de nifoj.
Speco 10: SATURNA
Fluganta subtaso tipa. Ĉi-speco de objekto, kun du kupoloj –ĝenerale rotaciantaj- en la supra kaj suba parto, estis la plej denoncitaj de la atestantoj dum la ondo de observadoj kiu sekvis la observadon de Kenneth Arnold, en junio 1947. Estis fotografita io simila super Trinidado (Brazilo) la 16-an de januaro 1958 de la oceanografia ŝipo “Almirante Saldanha”.
Speco 11: RUENA
Fluganta subtaso kun pinta ekstremaĵo sur ĝia kupolo, simila al tiu kiu aperas en la fotografioj atingitaj la 11-an de majo 1950 de Paul Trent, en lia farmo de McMinniville (Oregono, Usono). Plia simila nifo estis observita en Rueno, en 1954.
Speco 12: MICHIGAN
Diskoforma nifo simila al tiu fotografita en 1952 en Barra de Tijuca (proksime al San-Paŭlo, Brazilo). Laŭ la kalkuloj de la spertoj, la objekto havis diametron inter dekkvin kaj dudek kaj montras superan kupolon kiu faras lin nekonfuzebla.
Speco 13: NOV-ĴERZEJO
Ĉi tiu speco de aera strukturo estas ligita al du gravaj nifo-incidentoj: unu okazis la 26-an de junio 1959 super la misio Boianai (Nov-Gvineo), kaj la atestantoj ekvidis eĉ diversajn “humanajn” siluetojn super la objekto; la alia en Santa Ana (Kalifornio, Usono) la 3-an de aŭgusto 1965, kiam inspektoro pri stradoj fotografis tiaspektan objekton. Post la observado, la nifo “diseriĝis” lasante fuman ringon en la aero.
Speco 14: ADAMSKIANA
Nomiĝas tiel ĉar la unua kiu vidis kaj fotografis ilin estis la supozita kontaktito pollandevena George Adamski. Male al aliaj nifoj pli “difuzaj” ĉi tiuj prezentis rondajn fenestretojn kaj tri buloj en la suba parto. Multaj nifologoj opinias, ke ili estis miniatura modelo farita de Adamski mem, sed tio neniam estis konfirmita.
Lokoj de kontakto en Katalunio
Katalunio, samkiel multaj aliaj landoj en la mondo, havas tradicie geografiajn enklavojn konsideritaj plejbonaj laŭ kelkaj kontaktitoj, ne nur por esti atestantoj de paso de nifoj -konfirmita, almenaŭ parte, de la nifologoj-, sed ankaŭ por serĉi pli proksiman kontakton kun la eksterteranoj.
MONTARO MONTSERRAT
La montaro Montserrat estas la emblema monto de Katalunio kaj la plej fama el la “kontaktistaj sanktejoj” de la lando. Tiu, kiu popularigis la nifologian potencialon de ĉi tiu monto estis la entreprenisto Lluís Josep Grífol, kiu depost 1977 amasigas la 11-an de ĉiu monato grupojn da personoj por provi observi supozatajn kosmoŝipojn, kiuj nuntempe estas tre diskutitaj inter la fakuloj. Dum pli ol 15 jaroj de konstantaj vizitoj al Montserrat, Grífol atingis grandan dosieron kun strangaj bildoj. Li eĉ ellaboris detalan kontaktistan filozofion sur la bazo de tio, kion li nomiĝas «spacaj konfirmoj», kiujn li atingas interpretante la esoteran signifon –ne nur la fenomenologian- de siaj observadoj.
DEZERTO DE LA PALMOJ
Kun la eŭforio kiun sentis preskŭ dudek jaroj antaŭ kelkaj lokaj nifologoj, dekoj da homoj amasiĝis en ĉi tiu loko de Valencilando, en la komarko Plana Alta, kun intenco kontakti la eksterteranojn. Tie oni atingis fotojn kaj filmaĵojn de strangaj lumoj kaj ekestis kuriozaj historioj, tute certe pli ligitaj al la teluraj energioj de la kunveno ol al eksterteranoj. Ankoraŭ nuntempe kelkaj religiaj kongregacioj uzas tiun lokon por spiritaj apartiĝoj serĉante la spiritan leviĝon.
PUIG CAMPANA
Dum la sesdekaj jaroj de la pasinta jarcento komencis cirkuli serion da onidiroj, devenintaj el la ekstravaganca Herbert S. WiIliamson, usonano kiu certigis, ke en la monto Puig Campana, ne tro malproksime de Benidormo, en la valencia komarko Marina Baixa, ekzistis ekstertera bazo. Post tia aserto, baldaŭ ekestis legendoj kiuj diris, ke la stranga sekcio kiun havis la monto en la pinto (U-forma) estis farita antaŭ jarcentoj de aliplanedaj estaĵoj kaj ke tiu rokaĵo ripozas nun antaŭ la alikanta marbordo formante insuleton. Ekde tiam aperis tie kontaktitoj ĉiuspecaj. La plej diskutitaj en la lastaj jaroj estis la gejunuloj de Paiporta, kiuj certigis, ke ili ricevis de anĝeloj la Libron de la Dumil Paĝoj.
PUIG MAJOR
Meze de la sepdeka jardeko, la novaĵo, ke la majorka entreprenisto Joan Coll kontaktis kun eksterteranoj en Balearaj Insuloj aperis en la tuta ŝtata gazetaro. La plejparto de la kontaktoj kaj observadoj okazis supozite en la monto konita kiel Puig Major, en la vilaĝo Sóller, kie staras unu el la ĉefaj radaraj armeaj bazoj en la Mediteraneo. Malgraŭ
esti zono kun limigita atingopermeso pro la armeanoj –antaŭe usonanoj kaj nun hispanoj-, Joan Coll portis malgrandajn grupojn da homoj por ke ili estu atestantoj de paso da nifoj. Tiom la monto, kiel la radara bazo mem, estis historie punktoj de granda nifo-agado, kaj en ili oni registris gravajn atestojn de proksimaj renkontoj kun supozataj alienaj kosmoŝipoj.
Nifo filmita en Puno (Peruo)
Ĉi tiuj bildoj estis filmitaj la 29-an de majo kaj la 5-an de junio 2010 en la deklivo de la monteto Azoguini, de la urbo Puno (Peruo). Guillermo Pizarro rakontas, ke que la unuan fojon, kiam li filmis la strangan luman objekton, estis cirkonstance. Tamen, la sekvan spektadon estis antaŭita de stranga sono, kiun nur Guillermo perceptis.
Fonto: http://www.losandes.com.pe/Regional/20100607/36929.html