Arkivo

Posts Tagged ‘eksterteranoj’

LIBRO: “La Biblio, ĉu historio? ĉu legendoj?”

3 Novembro 2010 3 komentoj

Ĉio, kio rilatas al la Biblio devas interesi al ni estiel esplorantoj de la fenomeno nifo. Tiuj, kiuj legas ĉi tiun blogon scias, ke mi defendas la teorion, ke multaj el la rakontoj de la Biblio rilatas al nifoj kaj eksterteranoj. Mi havas malmultajn dubojn, ke Lot, Abrahamo aŭ Moseo estis kontaktitaj; ke la “elohoj” de Genezo, same kiel la anĝeloj, estis tio, kio nuntempe oni nomas eksterteraj estaĵoj; ke la hebrea popolo estis uzita de la eksterteranoj por plenumi siajn celojn; ke Jona restis kaptita en la interno de nifo; ke la profeto Elija estis forkaptita de eksterteranoj; ke la profeto Danielo havis renkonton kun eksterterano; ke Ezekielo vidis surteriĝi kosmoŝipon; ke nifo gvidis la tri reĝojn ĝis Bet-Leĥem. Inter aliaj aferoj. Pro tio do, laŭ mia opinio kaj laŭ opinio de multaj, en la Biblio troviĝas la vera historio de la homaro.

La Biblio, ĉu historio? ĉu legendoj?, de André Cherpillod, eldonita en 2008 ĉe la Blanchetière, ne temas pri nifoj, nek pri la rilato de la Biblio al nifoj kaj eksterteranoj; sed kiel ni diras, ĉio rilate la Biblion havas intereson por ni. Kaj en tiu ĉi verko Cherpillod disvolvas sian tutan erudicion por analizi la bibliajn tekstojn kaj pruvi disigi la veron el la simplaj legendoj. La rezulto estas mirinda, interesega, amuza libro, krom belega pro ĝia aspekto. Trezoro pro kiu ni devas danki Cherpillod, aŭtoro ankaŭ de La dioj de Israelo, kie li ja tuŝas la temon de la nifoj kaj la ekstertarnoj en la Biblio, pri kiu ni jam parolis en ĉi tiu blogo.

Se mi devus rekomendi libron ne literatura en Esperanto, ĉi tiu estus la unua. Bonega donaco por la Zamehofa Tago.

La eksterteranoj ne estas bonaj

29 Oktobro 2010 Komenti

Mi interesiĝas pri nifoj kaj ekstertera vivo ekde mi estis infano. Kiam mi estis 8-jara, kune kun mia familio mi vidis nifon en la ĉielo. Tiu epizodo ekestigis mian intereson pri ĉi tiuj aferoj, kaj ekde tiam mi provis informi min maksimume kaj multe pensis pri la vizitoj de eksterteranoj.

Dum la plejparto de mia vivo mi kredis, ke la eksterteranoj kiuj vizitas nian planedon (ĉar mi pri tio ne dubas) devis esti io simila al simplaj esplorantoj, estaĵoj interesitaj pri studo de la tera vivo kaj la homaj moroj. Mi neniam rigardis ilin kiel minacon por la homaro, kiel invadantoj kiuj volus detrui la Teron, kiel la marsanoj de la romano de H. G. Wells La milito de la mondoj. Laŭ mi la sola malŝatinda, abomena speco, estis nur la homa speco. La eksterteranoj ne povis esti similaj al ni, nek pli malbonaj. Kia absurda ideo, ĉar ili nepre devas esti multe pli evoluitaj kaj inteligentaj ol ni, kaj konsekvence siaj etiko kaj moralo ankaŭ estus multe pli disvolvitaj, ĉu ne?.

Sed estis io, kion mi ne komprenis: se ili estas bonaj, kial do ili ne helpas la homaron evolui kaj ĉesi suferi? Laŭ mi estis informinta min, mi malkovris, ke la plej spertaj studantoj de la nifo-fenomeno kaj de la eksterteraj forkaptoj ne kredas, ke la eksterteranoj estas bonaj, sed tute male. Esplorantoj kiel Budd Hopkins, David Jacobs aŭ Salvador Freixedo, kredas, sur la bazo de siaj studoj kaj de sia longa kariero, ke la eksterteraj estaĵoj kiuj vizitas la Teron havas malklarajn kaj tute ne flataj intencojn. Salvador Freixedo, aŭtoro de La granja humana (La homa farmo), estas konvinkita, ke la eksterteranoj nutriĝas pere de niaj emocioj kaj kolektivaj doloraj sentoj. Ili estus ankaŭ, laŭ li kaj aliaj multaj esplorantoj, tiuj kiuj estus kreintaj la religiojn por dividi la homaron por sia propra profito, kiuj instigus militojn kaj aliajn katastrofojn, kaj la respondeculoj de la stumpigo de bestoj en certaj lokoj (la fama Chupacabras). David Jacobs, kiu esploris la fenomenon de la eksterteraj forkaptoj dum multaj jaroj, asertas ke ju pli li esploras tiun fenomenon, des malpli ŝatas ĝi al li. Kaj ĉiuj ja scias pri la deklarojn kiuj la sciencisto Stephen Hawking faris antaŭ nelonge: li ankaŭ opinias, ke la eksterteranoj povus esti minaco por nia speco. Kio faras do la eksterteranoj en nia planedo? Mi ne scias, sed ankaŭ ju mi pli esploras la temon, des malpli ŝatas ĝi al mi.

Al la legantoj kiuj komprenas la hispanan, mi rekomendas aŭskulti la sekvan radian intervjuon kun Salvador Freixedo, kie li parolas pri ĉi tiu afero. Vi povas trovi la ceterajn partojn en YouTube.

LIBRO: La Biblio mistera

23 Junio 2010 Komenti

Kiel rilatas la eksterteranoj al la Biblio? Ĉu vere ili estis en la fono de la eventoj kaj mirakloj okazintaj antaŭ multmil jaroj? Josefo Ŝlosar provas respondi tiajn demandojn en ĉi tiu dokument-romano, eldonita en du volumoj (La projekto “Izraelida” kaj Alia Mondo).
Alia verko pri ekscita temo kiu aldoniĝas al la malmultaj libroj pri eksterteraj temoj eldonitaj en Esperanto.

Jen teksto de la postkovrilo de la 1-a volumo:

«Proksimume antaŭ kvarmil jare giganta kosmoŝipo surteriĝis sur la monton Sinaj. Sur la ferdeko de tiu veturilo alvenis la deputitoj de superinteligenta kosma civilizacio. Sepdek reprezentantoj el la mult centmiloj da Izraelido, migrantaj tiuj en la dezerto, ricevis permeson por iri sur la ferdekon:

“1. Kaj al Moseo Li diris: Supreniru al la Eternulo, vi kaj Aaron, Nadab kaj Abihu, kaj sepdek el la ĉefoj de Izrael, kaj faru adoron de malproksime.
2. Kaj Moseo sola alproksimiĝu al la Eternulo; sed ili ne alproksimiĝu, kaj la popolo ne supreniru kun li”.

“9. Kaj supreniris Moseo kaj Aaron, Nadab kaj Abihu, kaj sepdek el la ĉefoj de Izrael.
10.Kaj ili vidis la Dion de Izrael; kaj sub Liaj piedoj estis io, kiel faritaĵo el brilanta safiro, kaj kiel la ĉielo mem, kiam ĝi estas klara.
11. Li ne etendis Sian manon kontraŭ la ĉefojn de Izrael; kaj ili vidis Dion, kaj manĝis kaj trinkis”.
 

Moseo II. / 24

En la memoro de la homaro ĉi supra citaĵo estas pruvaĵo skribe restanta pri tio, ke la deputitoj de ne surtera civilizacio faris kontakton kun ni. Ni ne atendu, ke iam deputitoj el la kosmo eble iam faros kontakton kun ni, ja tio okazis. Proksimume antaŭ kvarmil jare… Ĉi tiu dokumet-romano kun proksimume 1280 citaĵoj el la Biblio, esploras el tute alia vidpunkto la troveblajn tekstojn en la Sankta verkaĵo. Tiu libro klarigas multajn surprizajn faktojn, kiuj estis flankenmetitaj ĝis hodiaŭ.»

La unua volumo, La projekto “Izraelida”, estas elŝutebla senpage kaj en Esperanto el la TTT-ejo de la verko: http://2000ad.uz.ua/esperanto/index.html

Stephen Hawking konsilas ne kontakti kun eksterteranoj

15 Majo 2010 Komenti

La brita sciencisto kaj astrofizikisto Stephen Hawking [Stefen Havkin] deklaris en televidserio por la kanalo Discovery, ke la eksterteranoj “preskaŭ certe ekzistas”, sed li konsilas, ke la humanoj evitu havi kontakton kun ili.

La spertulo diris, ke estas “perfekte racia” supozi inteligentan vivon en aliaj lokoj, kvankam li avertis, ke la alienoj eble venus en la Teron por havigi al si krudmaterialojn kaj poste ili forirus.

Koncerne al tio, li aldonis ke, se la eksterteranoj vizitus la Teron, la rezulto estus simila al tiam, kiam Kristoforo Kolumbo alvenis en Amerikon, renkonto en kiu la indiĝenoj ne estis tiuj, kiuj plej gajnis.

Tiel, la profesoro pensas, ke anstataŭ klopodi sin komuniki aktive kun alienaj estaĵoj, la humanoj devus fari ĉion eble por eviti la kontakton. Laŭ li asertas, la homoj nur devas sin observi mem por kompreni kiel inteligenta organismo povus iĝi io, kion oni ne volus koni.

“Pro mia matematika cerbo nur la numeroj faras min krei, ke ekzisto de eksterteranoj perfekte eblas. La granda defio estas antaŭdiri kian formon havus la eksterteranoj”, aldonis la brita sciencisto, kvankam li indikis ke, eble, la plejparto de la vivo en aliaj anguloj de la kosmo konsistos el simplaj mikroboj.

Fonto: http://www.jornadanet.com/n.php?a=46777-1