Archive

Archive for Septembro 2010

Google Maps fotografas nifon super Israelo

24 Septembro 2010 1 komento

La satelito de Google Maps fotografis nifon la pasintan 26-a de aŭgusto (2010), super la ĉielo de Israelo, en la zono de la dezerto Negevo. La novaĵo estis publikigita en la retportalo Alien News Web, en noto de Michael Cohen. Kiel oni povas vidi en la bildo, la objekto estas cirkloforma kaj eĉ havas ombron. Laŭ la mapo, ĝi flugus je 120 metroj super la tereno.

Impresaj bildoj de la nifo-arkivoj de la spacaj agentejoj

18 Septembro 2010 Lasi komenton

Kompilo de impresaj videoj kaj fotaĵoj oficialaj de la diversaj spacaj misioj de NASA aŭ de rusaj kosmonaŭtoj, kiel Gemini, Apollo, Soyuz, Skylab, STS aŭ ISS. Ĝi entenas partojn de intervjuoj al la astronaŭtoj Edgar Mitchell kaj Storey Musgrave.

Nifo piramidforma super Tajvano

17 Septembro 2010 Lasi komenton

Antaŭ kelkaj semajnoj oni filmis dum ŝtormo en Tajvano tion, kio ŝajnas grandegan objekton piramidforman, pendigita en la ĉielo super la urbo kaj nur videbla tra la lumo de la fulmoj.

LIBRO: “La dua invado de marsanoj”

17 Septembro 2010 Lasi komenton

La dua invado de marsanoj (ruse: Второе нашествие марсиан), estas mallonga scienc-fikcia romano de 1968, de la fratoj Arkadij kaj Boris Strugatckij, kiu rakontas du semajnojn en la vivo de normala homo en specialaj cikonstancoj, nome marsana invado.

La historio okazas en nekonita urbo de la Tero. La tutaj roluloj kaj la malmultaj lokoj cititaj havas grekajn nomojn, sed estas nenio specife greka en la intrigo. Uzi nek anglajn nek rusiajn nomojn ŝajnas rimedo por meti la novelon malproksime de la ideologia milito, tre aktiva dum tiu momento.

La ĉefa rolulo estas emerita instruinstino kiu loĝas kun sia filino kaj sia dommastrino. Li emeritiĝis antaŭ nelonge kaj ankoraŭ ne ricevas pension. Iutage okazas tre strangaj aferoj en la proksima urbo kaj poste en la sia. Komence la sonoj kaj la bildoj aperantaj en la ĉielo kaŭzas timegon kaj grandan intereson inter la homoj, sed iom post iom ili estas akceptataj, eĉ se oni ne komprenas, ke la lando (kaj eble la tuta mondo) estas “invadita” de marsanoj.

La plejparto de la homoj ŝajnas priokupiĝi nur pri kiel ĉi tiu ŝanĝo ĝenos iliajn vivojn, laŭ tre praktikaj termoj. La ĉefa heroo, ekzemple, priokupiĝas nur pri sia pensio kaj pri sia emo al la filatelio dum la du priskribitaj semajnoj en la novelo.

La dua invado de marsanoj estis eldonita en Esperanto en 1998, ĉe la rusa Impeto. La traduko estas de Mikaelo Bronŝtejn.

Nifo filmita en Kordobo (Argentino)

15 Septembro 2010 Lasi komenton

Ĉi tiu objekto sferoforma estis filmita la 4-an de septembro (2010) en Kordobo, Argentino. Estas rimarkinda la granda rapideco de la flugo.

La historio de Bob Lazar

15 Septembro 2010 Lasi komenton

Robert Scott Lazar, konita ankaŭ kiel Bob Lazar, estas usona fizikisto kiu asertas, ke li laboris de 1988 ĝis 1989 en armea zono nomata S-4 (Sektoro Kvar), situita proksime de Lago Groom (Nevado) kaj Areo 51. Laŭ Lazar, S-4 estis uzata kiel armea kaŝejo por studado de  eksterteraj komoŝipoj. Lazar asertas, ke li vidis tie naŭ malsamajn flugantajn subtasojn.

Bob Lazar.

En novembro 1989, Bob Lazar aperis en speciala intervjuo kun la ĵurnalisto kaj esploristo George Knapp en la televidkanalo de Lasvegaso KLAS-TV por paroli pri diversaj aspektoj de sia laboro en S-4.

Bob Lazar asertas, ke li komence estis enigita por labori en S-4 de Edward Teller. Siaj taskoj konsistis el sciencaj esploradoj pri la sistemo de propulso de unu el la naŭ flugantaj subtasoj, kiel ĝenerala parto de la projekto de inversa inĝenierio kiu okazas en S-4.

Depost la unuaj observoj de Lazar en S-4, li pensis, ke la flugantaj subtasoj estis teraj sekretaj aviadiloj, kies provflugoj estus kaŭzo de multaj informoj pri nifoj. Iom post iom, kaj pro la multnombraj dokumentoj kiujn li atente legis kaj kiujn oni montris al li  en S-4, Lazar alvenis al la konkludo, ke la subtasoj havis eksterteran originon.

Por la propulso de la veturiloj studataj en S-4, Bob Lazar certigas, ke la atomika elemento kiujn oni trovis en la subtasoj estis 115 kaj ke ĝi estis uzata kiel nuklea brulaĵo por la nifoj. La elemento 115 (aŭ ununpentio), laŭ li informas, estas formita laŭ sistemo de nuklea propulso de antigravito kaj la energifonto de la nifoj estas reaktoro de antimaterio. Tio havigus intensan energifonton, kiu ebligus la nifojn subite delokiĝi al grandaj distancoj manipulante la tempon kaj la spacon.

Paskarto por eniri en S-4.

Lazar asertas, ke li ĉeestis informajn kunvenojn en kiuj oni priskribis al li historikan patroprenon de eksterteraj estaĵoj en nia planedo ekde antaŭ pli ol 10.000 jaroj. Laŭ Lazar la eksterteranoj (grizuloj) devenas el la binara stela sistemo Zeta Retikuli.

Alia nifo fermas flughavenon, nun en Mongolio

14 Septembro 2010 Lasi komenton

La novaĵon publikigis la ĵurnalo ShangaiDaily la 13-an de septembro (2010). Ne identigita fluganta objekto devigis flughavenon en Baotou, en Interna Mongolio, prokrasti surteriĝon de tri aviadiloj dum preskaŭ unu horo en la nokto de la sabato 11 de septembro (2010).

La nifo estis vidita flosante je ĉirkaŭ kvar kilometroj oriente de la flughaveno de Baotou je la 8-a PM, laŭ la novaĵportalo Dbw.cn. La aŭtoritatoj de la flughaveno tuj prokrastis la surteriĝon de la tri flugoj, devenantaj el Ŝanhajo kaj Pekino, je la 9.14 PM pro problemoj de sekureco. Du ceteraj aviadiloj ricevis la ordonon el tero en la proksima urbo Ordoso kaj en la flughaveno Tajuano. La flughaveno revenis en normalecon je la 10-a PM, laŭ la informo. Sed la ŝtatoficistoj ankoraŭ ne donis pli detalojn pri la objekto.

Fonto: http://www.shanghaidaily.com/article/?id=449133&type=National