Arkivo
Intervjuo kun David Jacobs
David Jacobs [Dejvid Jacobs] estas profesoro pri Historio en la Universitato Temple de Filadelfio (Usono). Li esploras la fenomenon nifo depost 1965. En 1973 doktoriĝis per esplorado pri la diskutado pri la nifoj en Usono. Depost tiu epoko kaj ĝis nun li ne nur studadis la nifo-fenomenon kaj la forkaptojn de eksterteranoj (enkondukis lin en ĉi tiu kampo Budd Hopkins [Bad Hopkins]), sed li havas grandan sperton en la kampo de hipnoto. Li esploris pli ol 1.100 aferojn pri forkaptitoj kaj verkis diversajn librojn pri ĉi tiu materio. La sekvan intervjuon oni faris por la hispana revuo Más Allá kun la celo koni pli bone lian vidpunkton pri ĉi tiu afero, kaj estis publikigita en ĝia numero 252.
–Ĝenerale, laŭ la atestantoj, la supozataj forkaptoj kutime okazas en “kosmoŝipoj”, sed en kiuj aliaj lokoj ili okazas?
–Pli kaj pli kreskas la nombron da forkaptitoj kiuj asertas, ke ili havis spertojn tiajn en lokoj nekutimaj en ĉi tiuj aferoj, kiel siaj propraj domoj kaj aliaj normalaj lokoj.
–Ĉu estis novaĵoj aŭ ŝanĝoj rimarkindaj en la forkaptoj ekde vi komencis studi ilin?
–Jes, mi rimarkis profundan ŝanĝon kun la paso de l’ tempo. Kiam mi komencis mi troviĝis kun spertoj pri “grizuloj” –supozata speco de eksterterano– kiuj plenumis iajn ajn ekzamenojn al la humanoj. Poste estis pliigo da aferoj en kiuj la atestantoj diris, ke oni montris al ili bebojn kun miksita aspekto, tio kion Hopkins baptis kun la nomo “hibridoj”. Laŭmezure pasis la jaroj, la hibridoj pliaĝiĝis, sed ili neniam aspektis pli ol 60 jaroj.
–Laŭ la atestantoj, kiajn eksperimentojn plenumas la alienoj?
–Dum multaj jaroj la esploristoj pri la fenomeno havis la impreson, ke la alienoj eksperimentis kun la humanoj kvazaŭ plenumante ian lernadon aŭ preparadon por nin kompreni fizike. Tamen, la pruvoj ŝajne diras la malon. Fakte, kuracaj ekzamenoj neniam ŝajnas esti la vera motivo de la forkapto.
–Ni parolas pri fizikaj aŭ pri spiritaj spertoj?
–La forkaptoj estas fizikaj, ili ne estas spiritaj spertoj. Ili kutime komencas en la infanaĝo kaj daŭre ripetiĝas poste.
–Kiu estas via labormetodo kun la supozataj forkaptitoj?
–Mi praktikas hipnoton ekde 1986 kaj ĝi estas terapio kies korekta realigado estas komplika. Estas tre facile erari en la praktikado. Kiam mi komencis mi faris multajn erarojn kaj lernis el ili. Sed ekde tiam mi prenis tiom da antaŭzorgojn kiom eble por pruvi ne direkti la forkaptitojn kaj antaŭeviti, ke ili fantaziu kaj eviti do la falsajn memoraĵojn.
–Kiu estas la afero pli impresa kiun vi esploris?
–Ĉiuj estas impresaj same por mi kiel por la forkaptitoj. La personoj kiuj kredas, ke al ili okazas ion tian alkuras al la seancoj de hipnoto ĉar ili volas, ke ilia sperto ĉesu turmenti ilin. Bedaŭrinde, ni ne trovis la manieron ĉesigi tion masive.
–Kiel vi scias, ke la rakonto de forkaptito ne estas simple memoraĵo de sonĝo?
–La plejparto de la forkaptoj kiujn mi esploris ne okazis kiam la persono dormis. Tamen, alta procento da forkaptoj okazas dum la nokto, kiam la subjekto estas enlitiĝinta kaj oni ne rimarkas sian foreston se li malaperas dum paro da horoj. Multfoje la priskriboj de la forkaptitoj estas detalaj kaj specífaj kaj adaptiĝas kun precizeco al tio, kion rakontas aliaj supozataj forkaptitoj. Se ĝi temus pri sonĝoj, la rakontoj ne estus tiom ekzaktaj kaj ja multe pli superrealistaj. La kvanto da detaloj kaj de similecoj inter la spertoj de personoj kiuj ne interkonatiĝas estas eksterordinara.
–Kion vi pensas pri la alienaj enplantaĵoj?
–Ni ne scias kial ili metas ilin. Mi persone emas pensi, ke ili estas komplikitaj kaj komplezaj elementoj plenumantaj multnombrajn funkciojn. Ĝis nun la enplantaĵoj kiujn oni demetis al la supozataj forkaptitoj estas interesaj, sed ni ankoraŭ devas pruvi kian funkcion ili plenumas.
–Laŭ via opinio, kial okazas la supozataj forkaptoj?
–Dum jaroj la forkaptitoj rakontis, ke en la estonteco la humanoj kaj la hibridoj kunvivos. Komence tio ŝajnis al mi mensa fantaziaĵo, sed mi komencis aŭskulti la samon, fojon post fojo, de personoj kiuj ne estis interkonektitaj. Laŭ la atestantoj, la alienoj mencias alvenon de “ŝanĝo”. Mi kredas, ke ĉio tio apartenas al programo por integrado en la socio. Komence de 2003 mi aŭskultis diversajn rakontojn de forkaptitoj kiuj diris, ke ili plenumas la mision helpi la hibridojn integriĝi en nia socio kaj instrui ilin por vivi en la Tero. Pli kaj pli ripetiĝas atestoj tiaj.
–Kiu estas la estonteco de la forkaptoj?
–Mi tute ne ŝatas la ŝanĝon kiu estas okazanta. Post 45 jarojn esplorante la fenomenon de la forkaptoj, mi malkovris, ke mi ne ŝatas ĝin, kaj plie ĝi timigas min.
Intervjuo kun Budd Hopkins
La usonano Budd Hopkins [Bad Hopkins] estas unu el la plej gravaj esploristoj pri nifo-fenomeno kaj forkaptoj de eksterteranoj kaj verkisto de libroj tiom popularaj kiom Missing Time. Spektu ĉi tiun intervjuon (tiuj, kiuj komprenas la anglan) kaj lernu.
DOKUMENTA FILMO: Forkaptitaj de eksterteranoj
Dokumenta filmo dediĉita al John Mack, fama usona psikiatro kiu esploris multajn homojn el diversaj landoj kiuj asertas, ke ili estis forkaptitaj de nifoj, kaj atestantojn de nifoj kaj supozataj eksterteraj estaĵoj. Li alvenis al la konkludo, ke la plejparto de tiuj atestantoj ne mensogis kaj tio, kion ili diris estis tio, kion okazis al ili aŭ tio, kion ili kredis ke okazis. En tiu ĉi dokumenta filmo (dublita al la hispana) oni intervjuas diversajn atestantojn kaj montras opiniojn de diversaj psikiatroj.