Arkivo
Malkovrita bakterio ŝanĝas la manieron serĉi vivon en la kosmo
Sciencistoj de NASA trovis en la sedimentoj de la lago Mono de Kalifornio (Usono) bakterion kiu bazas sian metabolon en arseno kaj entenas tiun ĉi elementon, veneno por la vivo tia, kia ni konis ĝis nun, en sia kemia strukturo. Tiu ĉi malkovro inaŭguras tute novan ĉapitron en la mikrobiologio kaj malfermas novajn eblecojn al la serĉado pri ekstertera vivo. “Kun tiu ĉi nova elemento en la listo de tiuj, kiuj konstituas la vivon, nun ni eble povos trovi ET”, asertis en gazetara konferenco dissendita pere de interreto, la direktorino de la programo pri astrobiologio de NASA, Mary Voitek.
Kelkaj lunoj kaj planedoj de nia sunsistemo, kiel ekzemple Titano aŭ Marso, estas nun kandidatoj por tiu serĉado.
Karbono, hidrogeno, nitrogeno, oksigeno, fosforo kaj sulfuro estas la bazaj elementoj de la vivo en la Tero, tia, kian ni konas ĝis nun. La fosforo, precipe, estas integra parto de la kemia strukturo de la DNA kaj de la RNA, kiuj enhavas kaj transportas la genetikajn instrukciojn de la vivo, kaj ankaŭ de la muroj de la ĉeloj kiuj konstituas la histojn de la vivaj organismoj. Sen fosforo ne ekzistas vivo. La bakterio trovita en la lago Mono de la esplorantino Felisa Wolfe-Simon, kiun ŝi nomis GFAJ-1, uzas arsenon por tiuj funkcioj, anstataŭ fosforon, kiel pruvis sia skipo en artikolo publikigita hieraŭ en la revuo Science Express.
Ĉeestanta en tiu konferenco, la juna esplorantino rimarkigis, ke “tiu ĉi malkovro memorigas al ni, ke la vivo tia, kian ni konas povas esti multe pli fleksebla ol ni kutime pensas”. Krom tio, “se mikroorganismo povas fari ion, tiom neatendebla, kio plu kion ni ankoraŭ ne vidis povas fari la vivo? Ni nepre devas malkovri tion”, ŝi diris, rimarkigante, ke tio malfermas novan pordon en la serĉado de vivo ekster la Tero. “Iam ni trovos vivon en alia loko”, ŝi konkludis.
Fonto: http://www.bbc.co.uk/news/science-environment-11886943
Malkovritaj 140 planedoj similaj al la Tero
La kosmosondilo Kepler detektis tion, kio ŝajne estas 706 novaj planedoj kaj kvin novaj
sunsistemoj, laŭ anoncis la skipo da esplorantoj de NASA respondeca pri la misio Kepler. Oni taksas, ke inter ili estis trovitaj ĉirkaŭ 140 rokajn planedojn kun akvo, nome tre similaj al la Tero, kun kondiĉoj por havi ian vivon.
Astronomoj okupiĝas nun por kalkuli kiom stabilaj estas ĉi tiuj planedoj ene de ilia sistemo kaj tiel determini la eblecon, ke ekzistu vivo kaj se ĝi povas evolui en ĉi tiuj planedoj.
Ĉi tiuj rezultoj ekestis dum la ses unuaj semajnoj de la misio Kepler kaj se konsideri, ke la misio daŭros 4 jaroj, ekzistas granda potencialo trovi multajn malproksimajn planedojn kiuj povas havi ian vivon.
“La sekva paŝo post Kepler estos studi la atmosferojn de la planedoj kaj pruvi trovi vivosignojn”, diris Dimitar Sasselov, profesoro de Harvard kaj membro de la skipo de la misio Kepler.
Lasta agroglifo raportita
Ĉi tiu estas la lasta agroglifo, raportita la 22-an de majo (2010) en Wilton Windmill (Wiltshire, Britio). Ĝi montras tre kompleksan cirklan bildon similan al muelejo kun matematikaj ordoj. Ne estas tritikkampo, sed kampo plena de malgrandaj flavaj floroj.
Fonto: http://www.cropcircleconnector.com/2010/june2010.html