Arkivo

Posts Tagged ‘Meksiko’

Tuba nifo en Gvadalaharo (Meksiko)

15 Aprilo 2010 Komenti

Dimanĉon la 11-an de aprilo 2010 matene aperis en la ĉielo de Gvadalaharo, en la subŝtato Jalisco (Meksiko), tiu ĉi tuba nifo, kiun oni povis filmi dum kelkaj minutoj.
Iuj volas vidi en tiu ĉi speco de nifoj biologikajn entojn, sed ni havas nenian pruvon, ke ili estas tio. Kaj tiu ĉi hipotezo estas, almenaŭ, malmulte konsiderinda. Ni simple ne scias, kio ili estas.

Unua fotografio de nifo

1 Aprilo 2010 1 komento

La 12 de aŭgusto 1883, José Bonilla [Ĥosé Bonilja] studis la sunon el lia Observatoro de Zacatecas, en Meksiko. Subite, antaŭ sia logika surprizo, li vidis serion da strangaj makuloj, kiuj krozis la sundiskon -laŭ tute rekta linio- kaj je distanco kiun la astronomo taksis ne supera ol 300.000 kilometroj. Alivorte, kvazaŭ la makuloj moviĝus je simila distanco al tiu, kiu ekzistas inter nia mondo kaj la Luno. Bonilla ne dubis kaj fotografis la enigmajn objektojn. Tiu estis la unua fotografio de nifo de la historio, se oni ne pruvas la malon. Laŭ la priskribo de Bonilla, “tiuj longoformaj objektoj pasis duope super la sundisko”. La vizio daŭris unu tago kaj parto de la sekva.

Fotografio prenita de José Bonilla en 1883

Fotografio prenita de José Bonilla en 1883.

DNA pruvas, ke la “infano de la steloj” ne estis tute homa

29 Marto 2010 Komenti

Antaŭ pli ol 80 jaroj, en la regiono Barrancas del Cobre (Meksiko) adoleskantino eniras en kavernon kaj tie malkovras du skeletojn duonenterigitajn. Kiam elterigas ilin ŝi vidas, ke unu el la kranioj havas tre strangan formon.

La knabino konservis la du kraniojn dum sia tuta vivo, kaj post sia morto ili estis liveritaj al usona geezdo, kiu liveris ilin al la esploristo kaj arkeologo Lloyd Pye, kiu dediĉis la lastaj 10 jaroj al la esplorado de la stranga kranio kaj submetis ĝin al la studoj de diversaj fakuloj.

Post datumi ĝin kun karbono 14 oni malkovras, ke ĝi havas ĉirkaŭ 900 jaroj. Jen ligilo al la studo (en la angla): http://www.starchildproject.com/reports_11Experts.htm

Neniam oni studis kranion similan. Evidentiĝis, ke ĝia formo ne estis kaŭzita de konitaj homaj misformoj. La ecoj de la skeleto, ekzemple, estas tute malsamaj. La solideco de la kranio estas du, eĉ tri fojoj supera ol tiu, de homa normala kranio. La osto estas pli forta ol iu ajn konita osto en la planedo, kun profilo pli simila al mineraloj de dentoemajlo.

La krania osto entenas ruĝecan restaĵon, kiun ankoraŭ ne estis identifigita pro tio, ke oni neniam ĝin vidis en la ostoj. Ĝi ankaŭ entenas mikroskopajn fibrojn, kiun oni neniam vidis en la ostoj de neniu besto.

Estis facile reakirita la mitokondria DNA de la kranio, kiu pruvis, ke la matrino de la estaĵo estis tute homa. Sed tamen, post 6 pruvoj oni ne povis reakiri la kernan DNA-n, kaj tio indikas klare, ke la patro estis io pli ol tipa homo.

Jen komparo inter la kranio de la “infano de la steloj” (maldekstre) kaj homa normala kranio:

Ekzistas legendo inter la indiĝenoj kiuj loĝas en la zono kie troviĝis la kranioj, kiu povas iom utili por klarigi tiun ĉi misteron. La antikva legendo parolas pri la “infanoj de la steloj”. Laŭ tiu ĉi legendo, estaĵoj devenintaj de steloj gravedigis diversajn virinojn de la vilaĝetoj plej izolitaj de la zono. La virinoj vartis la filojn dum diversaj jaroj, ĝis iliaj patroj revenis el la ĉielo por kunpreni ilin.

Nun, analizo de la kerno de la DNA de la kranio farita en ĉi tiu jaro dank’al la novaj teknikoj disvolvitaj ekde tiam, kiam oni faris la unuan en 2003, montras, ke en la bazoj de 342 paroj da aleloj ne troviĝas similon kun la kutimaj en homaj estaĵoj. Tio signifas, ke la duono de la genetika kodo de tiu ĉi kranio ne havas teran originon.

Sed evidente al la oficiala arkeologio kaj al la sciencistoj ne interesas la malkaŝojn, kiuj povas deveni de la studado de tiu ĉi kranio, ĉar ili povas tremigi la fundamentojn de la scienco… kaj de la homa historio.

Fonto: http://www.exopoliticsspain.es/

Spektakla grupo da nifoj en Meksikurbo

6 Septembro 2009 Komenti

Mi tute ne ŝatas la televidprogramon de Jaime Maussan ĉe la meksika televido. Mi multe povus kritiki Maussan-on kaj lian programon, same kiel mi povus fari pri aliaj similaj programoj kaj profesiuloj pri misteroj. Sed malgraŭ ĉio, afero prezentita antaŭ kelkaj monatoj ŝajnas al mi aparte konsiderenda. Ĝi temas pri strangega grupo da nifoj registritaj ĉi-jare en la meksika ĉielo, kiu aldoniĝas al multaj aliaj aferoj pri grupoj da nifoj filmitaj en la tuta mondo, precipe en Meksiko.

La fenomeno okazis la 22-an de majo 2009 en Meksikurbo, je la 5-a vespera horo proksimume. Du viroj, Pedro Hernández kaj Alfredo Carrillo, filmas ĝin el du punktoj disigitaj proksimume je ok kilometrojn. La unua en la delegacio Azcapotzalco, la dua en Ciudad Satélite. La videoj montras oranĝ-flavan kaj cilindroforman objekton kiu ĵetas ambaŭflanke dekojn da aliaj sferoformaj objektoj, samkoloraj kun la objekto el kie ili ŝajne eliras laŭ perkekta formacio: unu supreniras kaj la aliaj malsupreniras. Ĉe la unua video, tiu de Pedro Hernández, la ĉielo aperas klara kaj la objektoj montras flavan koloron. Ĉe la dua, tiu de Alfredo Carrillo, aperas nubojn kaj la objektoj aspektas nigraj.
La videoj ŝajnas al mi veraj, sen manipulado nek fraŭdo. Se ĝi estas realaj, kiel ja ŝajnas, ni estus antaŭ unu el la plej gravaj dokumentoj filmitaj pri nifoj. Mi opinias, ke la objekto povas esti materialiganta kosmoŝipon: ĝi materialigus interne la objektojn antaŭ ol ĵeti ilin.

Jen la du videoj, prezentitaj en la programo de Maussan. Taksu vi mem.

La impresa fenomeno de la ŝiparoj de nifoj

6 Septembro 2009 Komenti

Dum la lastaj jaroj, impresa kaj spektakla fenomeno rilate al nifoj okazas en la ĉieloj de la tuta mondo: tiu de la nomataj “ŝiparoj” da nifoj. Ĝi temas pri grupoj da nifoj, ofte po dekoj, centoj, eĉ miloj da ili, moviĝantaj ŝajne inteligente, kelkfoje laŭ perfekta formacio. Tiun ĉi fenomenon jam estis registrata en multaj landoj, kiel Argentino, Francio, Katalunio, Meksiko, Peruo, Rumanio, Rusio, Slovakio, Usono aŭ Vietnamo.

En Limo, Peruo, en la tagmezo de la 20-a de majo 2007, skipo de la perua televidkanalo Canal 9, kiu estis produktanta videon de la kantistino Ana Karino Copelo en Limo, registris, antaŭ dekoj da atestantoj, milojn da lumaj sferoj flugantaj en la ĉielo. Eksterordinara dokumento. Jen la bildoj kaptitaj de la skipo de Canal 9.

Sed Meksiko estas ŝajne la lando kie plej incidas tiu fenomeno. Ĵusa afero, kaj unu el la plej spektaklaj, okazis la 22-an de majo 2009. Ĝi estis registrata de du personoj el du malsamaj lokoj de Meksikurbo. En la du videoj oni povas klare spekti grandan objekton cilindroforma ĵetanta ambaŭflanke centojn da aliaj pli malgrandaj objektoj.

Iuj demandas sin ĉu eksterteranoj volas komuniki al ni ian mesaĝon per tiaj objektoj, aŭ ĉu eble ili estas preparanta invadon de la planedo. Sed kiel kutime, ni scias nenion pri la naturo de tiu ĉi fenomeno. Mi demandas min kio okazus se unu tago oni vidus ĝin samtempe en la tuta mondo.

Grupo da nifoj super Sibio (Rumanio). 2008

Grupo da nifoj super Sibio (Rumanio). 2008