Arkivo
Komenciĝas privata kosmokonkuro en Usono
La 8-an de decembro (2010), la kosmokapsulo Dragon, de la privata entrepreno SpaceX, lanĉita de la raketo Falcon 9 je la 14.43 GMT el Cape Canaveral (Florido), surmariĝis en la Pacifika Oceano post plenumi sukcese sian unuan kosmovojaĝon.
Per la surmariĝo finiĝas la unua vojaĝo de Dragon, dizajnita por transporti sturmon en la estonteco al la Internacia Kosmostacio (IKS). La kontrolejo de la misio konfirmis, pere de la retpaĝo de NASA, ke ĝi efektiviĝis “kontentige” kaj ke, post kelkaj minutoj, la spackapsulo Dragon, kiun transportis Falcon 9, disiĝis el la ĉefa modulo.
Dragon plenumis du plenajn orbitojn ĉirkaŭ la tero, dum kiuj la kontrolantoj submetis la ŝipon je diversaj manovroj, laŭ informis la usona kosma agentejo.
Estas la unuaj paŝoj al eniro de privataj entreprenoj en la spaca transporto, samtempe, kiam NASA anoncas progresiga redukto de kosmaj programoj per publika financado.
NASA necesos tuj sistemojn kiel Falcon 9-Dragon, ĉar ĝi pretendas apartigi sian ŝiparon de kosmopramoj en 2011, siaj solaj kosmoŝipoj kapablaj transporti astronaŭtojn. La rusaj kosmoŝipoj Soyuz estos tiam la solaj kapablaj transporti homojn al la kosmostacio.
La usona registaro volas vidi se privataj entreprenoj kiel SpaceX povas sendi raketojn kaj kosmokapsulojn laŭ pli malkara kaj efika maniero ol la publikaj programoj. SpaceX havas subskribitan kontrakton kun NASA kontraŭ 1.600 milionoj da dolaroj por 12 flugoj al la kosmo.
Fonto: http://www1.nasa.gov/offices/c3po/home/spacexfeature.html
Malkovrita bakterio ŝanĝas la manieron serĉi vivon en la kosmo
Sciencistoj de NASA trovis en la sedimentoj de la lago Mono de Kalifornio (Usono) bakterion kiu bazas sian metabolon en arseno kaj entenas tiun ĉi elementon, veneno por la vivo tia, kia ni konis ĝis nun, en sia kemia strukturo. Tiu ĉi malkovro inaŭguras tute novan ĉapitron en la mikrobiologio kaj malfermas novajn eblecojn al la serĉado pri ekstertera vivo. “Kun tiu ĉi nova elemento en la listo de tiuj, kiuj konstituas la vivon, nun ni eble povos trovi ET”, asertis en gazetara konferenco dissendita pere de interreto, la direktorino de la programo pri astrobiologio de NASA, Mary Voitek.
Kelkaj lunoj kaj planedoj de nia sunsistemo, kiel ekzemple Titano aŭ Marso, estas nun kandidatoj por tiu serĉado.
Karbono, hidrogeno, nitrogeno, oksigeno, fosforo kaj sulfuro estas la bazaj elementoj de la vivo en la Tero, tia, kian ni konas ĝis nun. La fosforo, precipe, estas integra parto de la kemia strukturo de la DNA kaj de la RNA, kiuj enhavas kaj transportas la genetikajn instrukciojn de la vivo, kaj ankaŭ de la muroj de la ĉeloj kiuj konstituas la histojn de la vivaj organismoj. Sen fosforo ne ekzistas vivo. La bakterio trovita en la lago Mono de la esplorantino Felisa Wolfe-Simon, kiun ŝi nomis GFAJ-1, uzas arsenon por tiuj funkcioj, anstataŭ fosforon, kiel pruvis sia skipo en artikolo publikigita hieraŭ en la revuo Science Express.
Ĉeestanta en tiu konferenco, la juna esplorantino rimarkigis, ke “tiu ĉi malkovro memorigas al ni, ke la vivo tia, kian ni konas povas esti multe pli fleksebla ol ni kutime pensas”. Krom tio, “se mikroorganismo povas fari ion, tiom neatendebla, kio plu kion ni ankoraŭ ne vidis povas fari la vivo? Ni nepre devas malkovri tion”, ŝi diris, rimarkigante, ke tio malfermas novan pordon en la serĉado de vivo ekster la Tero. “Iam ni trovos vivon en alia loko”, ŝi konkludis.
Fonto: http://www.bbc.co.uk/news/science-environment-11886943
Eksa astronaŭto malkaŝas, ke nifo sekvis Columbia en 1996
La kanada ĵurnalo The Canadian publikigis hieraŭ, la 31-an de oktobro (2010), novaĵon kiu ja eniros en la historion de la nifologio. La eksa membro de MUFON Clark C. McClelland malkaŝis al The Canadian, ke li bone scias, ke ĉeesto de eksterteranoj estas reala kaj ke dum misio de NASA okazis renkontiĝo kun nifo. Konfirmas la historion D-ro Story Musgrave (en la bildo), specialisto kaj vojaĝanto de la kosmopramo Columbia dum la misio STS-80 en 1996, kie li vidis objekton diskoforman multe pli granda ol la kosmopramo dum ĝi orbitis la Teron je pli ol 300 km de alteco, kiu ŝajne sekvis la ŝipon.
Tiu ĉi atestanto aldoniĝas al longa listo kie estas Gordon Cooper, Edgar Mitchell (kiu mortis ĉi tiu 30 de oktobro), Donald Slayton, Gene Cernan, Frank Borman, Neil Armstrong aŭ Scott Carpenter, inter aliaj, ĉiuj homoj tre preparitaj, kiuj fidigas fenomenon nuntempe neneebla.
Fonto: http://www.agoracosmopolitan.com/home/Frontpage/2007/11/09/01935.html
Impresaj bildoj de la nifo-arkivoj de la spacaj agentejoj
Kompilo de impresaj videoj kaj fotaĵoj oficialaj de la diversaj spacaj misioj de NASA aŭ de rusaj kosmonaŭtoj, kiel Gemini, Apollo, Soyuz, Skylab, STS aŭ ISS. Ĝi entenas partojn de intervjuoj al la astronaŭtoj Edgar Mitchell kaj Storey Musgrave.
NASA anoncas malkovron de du planedoj orbitantaj saman stelon
Antaŭ apenaŭ kelkaj minutoj, NASA anoncis en gazetara konferenco la malkovron far misio Kepler de planedsistemo enhavanta du mondojn kun amplekso komparebla al tiu de Saturno kaj eble (kvankam ankoraŭ ne estas konfirmita) plian kiu havus radion apenaŭ iom pli granda ol tiu de la Tero.
La kompilita materialo permesos en venonta estonteco determini kun ekzakteco la fizikajn kondiĉojn de la du novaj mondoj. La du planedoj, lokalizitaj uzante la metodon de la transito, orbitas ĉirkaŭ la stelo Kepler-9. La plej intera (Kepler-9b) havas mason egalvalora ol okdek fojoj tiu de la Tero kaj la ekstera (Kepler-9c) estas iom pli malgranda (54 fojoj la maso de la Tero).
La anonco, kiu sumiĝas al tiu realigita antaŭ kelkaj tagoj far teamo de la Eŭropa Suda Obervatorio (ESO), evidentigas la efektivecon de la malsamaj metodoj uzataj de la astronomoj por trovi planedojn ekster la Sunsistemo. La du malkovroj pruvas, ke la kapableco de la sciencistoj por trovi novajn mondojn pasis de individuaj planedoj al plenaj sunsistemoj.
Fonto: http://www.bbc.co.uk/news/science-environment-11097226
Nova bildo de la “vizaĝo de Marso”
En julio 1976 la orbitilo de la Viking 1 prenis la faman bildon de la “vizaĝo de Marso” en la regiono Cydonia de la ruĝa planedo. Ekde tiam oni multe spekuladis pri tiu formacio, kiun kelkaj supozis monumento konstruita far eksterteraj civilizacioj.
En la jaroj 1998 kaj 2001 la Mars Global Surveyor kaptis novajn fotografiojn de la zono en kiuj la vizaĝo ne plu ŝajnis tia, sed simpla altebenaĵo kies formo kapablis produkti efekton de pareidolio. La mistero ne plu estis tia.
La pasintan 30 de julio (2010) oni diskonigis novan fotografion de la regiono Cydonia, farita la 5-an de aprilo 2007 far la kamerao HiRISE de la Mars Reconnaissance Orbiter de la NASA. Prenita je 300 km da alteco, la bildo montras kun eksterordinara detalo la altebenaĵon kie, ekde la fino de la sepdeka jardeko, multaj kredis vidi homan vizaĝon skulptita en la ŝtono.
Malkovritaj 140 planedoj similaj al la Tero
La kosmosondilo Kepler detektis tion, kio ŝajne estas 706 novaj planedoj kaj kvin novaj
sunsistemoj, laŭ anoncis la skipo da esplorantoj de NASA respondeca pri la misio Kepler. Oni taksas, ke inter ili estis trovitaj ĉirkaŭ 140 rokajn planedojn kun akvo, nome tre similaj al la Tero, kun kondiĉoj por havi ian vivon.
Astronomoj okupiĝas nun por kalkuli kiom stabilaj estas ĉi tiuj planedoj ene de ilia sistemo kaj tiel determini la eblecon, ke ekzistu vivo kaj se ĝi povas evolui en ĉi tiuj planedoj.
Ĉi tiuj rezultoj ekestis dum la ses unuaj semajnoj de la misio Kepler kaj se konsideri, ke la misio daŭros 4 jaroj, ekzistas granda potencialo trovi multajn malproksimajn planedojn kiuj povas havi ian vivon.
“La sekva paŝo post Kepler estos studi la atmosferojn de la planedoj kaj pruvi trovi vivosignojn”, diris Dimitar Sasselov, profesoro de Harvard kaj membro de la skipo de la misio Kepler.
Nifoj en misio STS-132
Tiu, kiu ekflugis la 14-an de majo (2010), portante kun ĝi la Space Shuttle Atlantis. En la elsendoj de NASA videblas strangajn objektojn, ŝajne en triangula formacio, kiuj pasas flanke de la kosmoŝipo.
Grandegaj nifoj fotografitaj proksime de la Suno
Antaŭ kelkaj semajnoj la kosmosondilo STEREO kaptis strangajn objektojn ĉirkaŭ la Suno. Nun la historio ripetiĝas. Ĉi tiu 29 de majo (2010) la kosmosondilo fotografiis denove grandegajn nifojn tre proksime de la Suno.
Jen video kun la fotoj. Rimarku la amplekson de la nifoj kompare al la Suno.
www.stereo.gsfc.nasa.gov/browse/2010/05/29/ahead/euvi/
www.stereo.gsfc.nasa.gov/browse/2010/05/29/ahead/euvi/195/
www.stereo.gsfc.nasa.gov/browse/2010/05/29/ahead/euvi/195/2048/