Arkivo

Archive for the ‘Libroj’ Category

LIBRO: “La Biblio, ĉu historio? ĉu legendoj?”

3 Novembro 2010 3 komentoj

Ĉio, kio rilatas al la Biblio devas interesi al ni estiel esplorantoj de la fenomeno nifo. Tiuj, kiuj legas ĉi tiun blogon scias, ke mi defendas la teorion, ke multaj el la rakontoj de la Biblio rilatas al nifoj kaj eksterteranoj. Mi havas malmultajn dubojn, ke Lot, Abrahamo aŭ Moseo estis kontaktitaj; ke la “elohoj” de Genezo, same kiel la anĝeloj, estis tio, kio nuntempe oni nomas eksterteraj estaĵoj; ke la hebrea popolo estis uzita de la eksterteranoj por plenumi siajn celojn; ke Jona restis kaptita en la interno de nifo; ke la profeto Elija estis forkaptita de eksterteranoj; ke la profeto Danielo havis renkonton kun eksterterano; ke Ezekielo vidis surteriĝi kosmoŝipon; ke nifo gvidis la tri reĝojn ĝis Bet-Leĥem. Inter aliaj aferoj. Pro tio do, laŭ mia opinio kaj laŭ opinio de multaj, en la Biblio troviĝas la vera historio de la homaro.

La Biblio, ĉu historio? ĉu legendoj?, de André Cherpillod, eldonita en 2008 ĉe la Blanchetière, ne temas pri nifoj, nek pri la rilato de la Biblio al nifoj kaj eksterteranoj; sed kiel ni diras, ĉio rilate la Biblion havas intereson por ni. Kaj en tiu ĉi verko Cherpillod disvolvas sian tutan erudicion por analizi la bibliajn tekstojn kaj pruvi disigi la veron el la simplaj legendoj. La rezulto estas mirinda, interesega, amuza libro, krom belega pro ĝia aspekto. Trezoro pro kiu ni devas danki Cherpillod, aŭtoro ankaŭ de La dioj de Israelo, kie li ja tuŝas la temon de la nifoj kaj la ekstertarnoj en la Biblio, pri kiu ni jam parolis en ĉi tiu blogo.

Se mi devus rekomendi libron ne literatura en Esperanto, ĉi tiu estus la unua. Bonega donaco por la Zamehofa Tago.

LIBRO: Nifoj en Rusio kaj Sovetunio

16 Oktobro 2010 Komenti

En majo 2010, la eldonejo Nowtilus publikigis Expediente Soviet UFO, titolo en la hispana de rekomendinda verko pri la plej interesaj aferoj pri nifoj okazintaj en Rusio kaj Sovetunio.

La aŭtoroj, Paul Stonehill kaj Philip Mantle, prezentas en ĉi tiu libro la plej gravajn sekretajn kaj konfidencajn dokumentojn pri nifo-aferoj kolektitaj dum jaroj de studado kaj proksimigas al ni al la socia kaj historia kunteksto kie ili okazis.

Inter alie, la verko parolas pri la unuaj raportoj de la cara polico, la Evento de Tungusko, la afero Robozero, la obsedo de Stalin pri la flugantaj subtasoj, la frakaso de Dalnegorsk, la TU-134, la afero Voroneĵ, la incidentoj kun nifoj dum la militoj de Ĉeĉenio, ktp.

LIBRO: “La dua invado de marsanoj”

17 Septembro 2010 Komenti

La dua invado de marsanoj (ruse: Второе нашествие марсиан), estas mallonga scienc-fikcia romano de 1968, de la fratoj Arkadij kaj Boris Strugatckij, kiu rakontas du semajnojn en la vivo de normala homo en specialaj cikonstancoj, nome marsana invado.

La historio okazas en nekonita urbo de la Tero. La tutaj roluloj kaj la malmultaj lokoj cititaj havas grekajn nomojn, sed estas nenio specife greka en la intrigo. Uzi nek anglajn nek rusiajn nomojn ŝajnas rimedo por meti la novelon malproksime de la ideologia milito, tre aktiva dum tiu momento.

La ĉefa rolulo estas emerita instruinstino kiu loĝas kun sia filino kaj sia dommastrino. Li emeritiĝis antaŭ nelonge kaj ankoraŭ ne ricevas pension. Iutage okazas tre strangaj aferoj en la proksima urbo kaj poste en la sia. Komence la sonoj kaj la bildoj aperantaj en la ĉielo kaŭzas timegon kaj grandan intereson inter la homoj, sed iom post iom ili estas akceptataj, eĉ se oni ne komprenas, ke la lando (kaj eble la tuta mondo) estas “invadita” de marsanoj.

La plejparto de la homoj ŝajnas priokupiĝi nur pri kiel ĉi tiu ŝanĝo ĝenos iliajn vivojn, laŭ tre praktikaj termoj. La ĉefa heroo, ekzemple, priokupiĝas nur pri sia pensio kaj pri sia emo al la filatelio dum la du priskribitaj semajnoj en la novelo.

La dua invado de marsanoj estis eldonita en Esperanto en 1998, ĉe la rusa Impeto. La traduko estas de Mikaelo Bronŝtejn.

LIBRO: «Relativeco per bildoj»

30 Julio 2010 Komenti

Tiu ĉi libro, eldonita en la jaro 2006 kaj distribuita de la Esperanto-Asocio de Britio, estas la frukto de multaj jaroj da klopodado por klarigi la esencajn ideojn de Einstein kaj tiel transdoni la ĝojon de kompreno.

Por legi la tekston ne necesas universitata diplomo en matematiko – lerneja nivelo sufiĉas. Klaraj diagramoj ilustras la ĉefajn ideojn. Pli matematikemaj legantoj trovos aldonajn komentojn kaj klarigojn en apendico.

La libro komenciĝas per tre legebla antaŭparolo. Ĉiu ĉapitro komenciĝas per klarigo pri la fizikaj teorioj uzataj, ĝis Einstein proponis la teorion de relativeco, kaj kiujn oni uzas nuntempe en la ĉiutaga vivo. La klarigoj estas utilaj kaj klaraj, kaj la diagramoj helpas al tiuj, kiuj ne certas pri fiziko, kaj ankaŭ al tiuj, kiuj ne aparte spertas pri Esperanto.

En ĉiu ĉapitro, post klarigo pri nerelativeca fiziko, Atkinson diskutas relativecon. La ĉapitroj temas pri spaco kaj tempo, dinamiko, ondoj tra spaco, elektro-magnetismo kaj gravito (sed en la ĉapitro pri gravito la aŭtoro ne provas klarigi ĝeneralan relativecon).

La libro signife pliampleksigas du artikolojn de la aŭtoro, kiuj aperis en Scienca Revuo. Li estas emerita urba inĝeniero, kiu ŝuldas la kernajn ideojn al emerita instruisto Roy Kearney.

LIBRO: «Pikniko ĉe vojrando»

1 Julio 2010 Komenti

La fratoj Arkadij kaj Boris Strugackij estas la internacie plej konataj sovetiaj sciencfikciaj aŭtoroj, kaj en eksa Sovetio ĉiam novaj generacioj de legantoj malkovras la ravon de iliaj romanoj. Multaj el la verkoj de la fratoj Strugackij estas aparte popularaj inter gejunuloj, kiuj verŝajne ofte legas ilin kiel simplajn aventur-romanojn. Tamen la temaro de la fratoj Strugackij estas serioza kaj ebligas multnivelan interpretadon – tiel ankaŭ en “Pikniko”.

La scenejo de la romano estas la Zono, regiono transformita ĝis nerekoneblo post vizito de eksterteranoj. La strikte gardatan zonon esploras sciencistoj, sed ĝin kontraŭleĝe ekspluatas ankaŭ la “stalkeroj”. Tiuj spitas la teruraĵojn de la Zono por elporti kaj vendi utilajn objektojn postlasitajn de la vizitintoj.

La streĉa intrigo samtempe starigas multajn fundamentajn demandojn pri la naturo de la homo. Ankaŭ la vizitintaj eksterteranoj kompreneble estas alegorio de la senpripensa homa civilizo, aŭ eĉ de Dio. Neniu scias, ĉu efektive la Vizito havis iun celon, aŭ ĉu la Vizitintoj entute rimarkis la homojn. Eble temis nur pri ia hazarda pikniko ĉe kosma vojrando – pikniko post kiu la veturantoj lasis siajn rubaĵojn kaj pluveturis, eĉ ne pripensinte, ke la vizito povas tute ŝanĝi la sorton de la homaro.

La traduko de Mikaelo Bronŝtejn estas eble eĉ tro fidela – ofte oni povas laŭvorte retraduki en la rusan, kaj foje aperas parolturnoj, kiujn oni verŝajne ne facile komprenos sen scio de la rusa, ekzemple “Okuloj miaj ilin ne rigardus!” (p. 21.), “En ĉerko mi Eŭropon vidis” (p. 44). La ruseca vortordo de tempo al tempo malhelpas la legadon – nekutima vortordo ja povas bone funkcii kiel stila rimedo, sed tiam oni uzu ĝin nur kaze de nepra bezono, ne tra tuta libro.

Jam en 1992 aperis ĉe la sama eldonejo alia libro de la fratoj Strugackij, “Malfacilas esti dio”, en traduko de Aleksej Ĵuravljov. Ankaŭ en tiu traduko ofte ĝenas la klare sentebla influo de la rusa lingvo, sed krome Ĵuravljov de tempo al tempo faras klarajn gramatikajn erarojn. Tipa por rusaj esperantistoj estas lia ofta uzo de “por” anstataŭ “por ke”.

La intrigo en ambaŭ kazoj rapide fortiras la atenton disde la finfine ne tro ĝenaj lingvaj malglataĵoj, kaj certe la eldonejo meritas laŭdojn pro tio ke jam du verkoj de la mondfama aŭtoro estas atingeblaj por la esperantlingva publiko. Tamen eble indus venontfoje lasi kompetentan alilingvanon kontroli la tradukon.

(Revuo Esperanto, decembro 1997).

LIBRO: La Biblio mistera

23 Junio 2010 Komenti

Kiel rilatas la eksterteranoj al la Biblio? Ĉu vere ili estis en la fono de la eventoj kaj mirakloj okazintaj antaŭ multmil jaroj? Josefo Ŝlosar provas respondi tiajn demandojn en ĉi tiu dokument-romano, eldonita en du volumoj (La projekto “Izraelida” kaj Alia Mondo).
Alia verko pri ekscita temo kiu aldoniĝas al la malmultaj libroj pri eksterteraj temoj eldonitaj en Esperanto.

Jen teksto de la postkovrilo de la 1-a volumo:

«Proksimume antaŭ kvarmil jare giganta kosmoŝipo surteriĝis sur la monton Sinaj. Sur la ferdeko de tiu veturilo alvenis la deputitoj de superinteligenta kosma civilizacio. Sepdek reprezentantoj el la mult centmiloj da Izraelido, migrantaj tiuj en la dezerto, ricevis permeson por iri sur la ferdekon:

“1. Kaj al Moseo Li diris: Supreniru al la Eternulo, vi kaj Aaron, Nadab kaj Abihu, kaj sepdek el la ĉefoj de Izrael, kaj faru adoron de malproksime.
2. Kaj Moseo sola alproksimiĝu al la Eternulo; sed ili ne alproksimiĝu, kaj la popolo ne supreniru kun li”.

“9. Kaj supreniris Moseo kaj Aaron, Nadab kaj Abihu, kaj sepdek el la ĉefoj de Izrael.
10.Kaj ili vidis la Dion de Izrael; kaj sub Liaj piedoj estis io, kiel faritaĵo el brilanta safiro, kaj kiel la ĉielo mem, kiam ĝi estas klara.
11. Li ne etendis Sian manon kontraŭ la ĉefojn de Izrael; kaj ili vidis Dion, kaj manĝis kaj trinkis”.
 

Moseo II. / 24

En la memoro de la homaro ĉi supra citaĵo estas pruvaĵo skribe restanta pri tio, ke la deputitoj de ne surtera civilizacio faris kontakton kun ni. Ni ne atendu, ke iam deputitoj el la kosmo eble iam faros kontakton kun ni, ja tio okazis. Proksimume antaŭ kvarmil jare… Ĉi tiu dokumet-romano kun proksimume 1280 citaĵoj el la Biblio, esploras el tute alia vidpunkto la troveblajn tekstojn en la Sankta verkaĵo. Tiu libro klarigas multajn surprizajn faktojn, kiuj estis flankenmetitaj ĝis hodiaŭ.»

La unua volumo, La projekto “Izraelida”, estas elŝutebla senpage kaj en Esperanto el la TTT-ejo de la verko: http://2000ad.uz.ua/esperanto/index.html

LIBROJ: Raelana Movado kaj Esperanto

2 Junio 2010 2 komentoj

La Raelanan Movadon fondis Claude Vorilhon [Klod Vorión], “Raël”, franca ĵurnalisto kiu asertas, ke la 13-an de decembro 1973 li kontaktis kun eloho (ekstertera raso kiu kreis la homaron, laŭ la kredo de la raelanoj) en kratero de vulkano proksime al Clermont-Ferrand, en centro de Francio. Tiu alieno, supozate, estis kiu ordonis al li fondi la Raelanan Movadon, kiu nuntempe, konsiderita sekto, havas pli ol 5.000 membrojn en la tuta mondo.

“Raël” provis ankaŭ disvastigi liajn doktrinojn inter la esperantistoj en la okdekaj jaroj kaj eldonis tri el liaj verkoj en Esperanto: La libro kiu diras la veron (1981), La eksterteranoj forkondukis min sur sian planedon (1981) kaj Akcepti la eksterteranojn (1983), kie li priskribas liajn supozatajn renkontojn kun eksterteranoj kaj klarigas ilian mesaĝon por la homaro. Ĉi tiuj libroj estis la unuaj eldonitaj en Esperanto pri nifoj kaj eksterteranoj kaj malgraŭ sia naturo plenigis la vakuon de verkoj dediĉitaj al tiuj temoj. Ĝis nun apenaŭ aperis novajn librojn pri nifoj aŭ eksterteranoj en nia lingvo kaj pro tio tiuj libroj daŭre estas stranga kuriozaĵo.

Recenzo de Don Harlow: http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Recenzoj/rael.html

Raelana propagando en Esperanto.

LIBRO: «La kosmo kaj ni»

13 Aprilo 2010 Komenti

La kosmo kaj ni estas la unua kompleta manlibro pri teoria kaj praktika astronomio en Esperanto, skribita de du profesiaj astronomoj, d-ro David [Davíd] Galadí-Enríquez (esploristo en la Centro de Astrobiologio apud Madrido, Hispanio) kaj d-ro Amri Wandel [Ŭendel] (profesoro en la Universitato de Jerusalemo). La unua eldono aperis ĉe FEL en 2001. En 2005 oni eldonis dua plivastigita eldono.

Ĉi tiu konciza verko prezentas tre aktualan bildon pri nuntempa astronomio en lingvaĵo kaj stilo facile komprenebla de ne-fakuloj. Verko blank-nigre ilustrita per desegnaĵoj kaj bildoj, kiuj akompanas kaj klarigas la tekston. La unua parto de la libro, pri ĝenerala astronomio, montras priskribon de la tuta kosmo (de nia planedo ĝis la plej malproksimaj galaksioj), kaj ankaŭ de la rimedoj, kiujn amatoroj povas uzi por aktiva observado de la firmamento. La dua parto, trafa komplemento de la unua, proponas vojaĝon tra la plej aktualaj temoj de moderna astrofiziko (stelevoluo, nigraj truoj, origino de la kosmo, ktp.) kaj pri vivo en la kosmo.

LIBRO: Ekzopolitiko

13 Aprilo 2010 Komenti

“EKZOPOLITIKO estas la evoluo de la revolucia laboro de Alfred Lambremont Webre [Ŭebr] kiel futuristo en la Instituto pri Esplorado de Stanfordo, kie en 1977 oni proponis al li direkti projekton de studado de la ekstertera komunikado por la Blanka Domo de Jimmy Carter. Ĉi tiun projekton oni iniciatis pro tio, ke la prezidanto Carter vidis nifon en 1969 kaj interesis al li la temo, same, kiel interesas nun al milionoj da homoj.

EKZOPOLITIKO povas turnigi 180 gradoj la tutmondan koncepton kiun oni havas pri nia universo. Ĉi tiu libro malkaŝas, ke ni vivas en isolita planedo meze de interplaneda, intergalaktika kaj multdimensia universala socio kiu estas loĝata, en konstanta evoluo kaj ege organizita. Ĝi esploras la kialojn pro kiuj la Tero ŝajne suferis dum eonoj kvarentenon altrudita de ĉi tiu socio pli evoluita. Ĝi sugestas konkretajn paŝojn por finigi nian isoladon kaj atingi la komunikadon kun la civilizacioj teknologie kaj spirite evoluitaj kiuj estas ligitaj al nia mondo, en tiu ĉi unika momento de la homa historio.

Pli kaj pli, konvenciaj sciencistoj alvenas al la konkludo, ke estas eble, ke la civililizacio tia, kiel ni konas hodiaŭ estos estinginta antaŭ ol finiĝos tiu ĉi jarcento, okaze de eblaj ekologiaj katastrofoj pro la klimatŝanĝo. Por postvivi, ni devas transformi la ekonomion de senĉesa milito en socio de la Kosma Aĝo, daŭrigebla kaj kooperativa, liberigi nin de nia adikto al la fosiliaj brulaĵoj kaj antaŭeniri direkte al novaj energifontoj, puraj kaj renoviĝantaj. Ektrakti tiujn ĉi retojn el ekzopolitika vidpunkto povas havigi al ni solvojn ekologie solidaj kaj direktitaj al savi la vivon: heredaĵo de espero por niaj gefiloj kaj la tutajn estontaj homaj generacioj.”

(El la postkovrilo de la hispana versiono de la libro)

LIBRO: «La dioj de Izraelo»

19 Septembro 2009 Komenti

André Cherpillod estas franca esperantisto, etimologo, terminologo, gramatikisto kaj interlingvisto. Li verkis grandan nombron da diverstemaj libroj, inter kiuj unu tuŝas en maniero ege interesa la eksterteran hipotezon. Al la plejparto, tamen, nenio faras suspekti tion kiam vidas la koverton, ornamita kun stelo de Davido entenanta la tetragramon, kaj la titolon: “La dioj de Izraelo. La vera naturo de la Biblia dio”. Fakte, tiu ĉi ne estas libro pri nifologio laŭ strikta senco.

En ĉi tiu mallonga sed profunda verko, memeldono publikigita en 1990, Cherpillod disvolvas sian tutan erudicion por klarigi, pere de la etimologio kaj aliaj konoj, ke la dio de Abraham kaj de Moŝeo ne estis spirita estulo, kiel la religioj proklamas, sed ke ĝi povas esti io ege malsama, kiun ne lasas vidi la normalaj tradukoj de la Biblio, tute ŝanĝante sian senson. Nome la eksterteranoj, la Elohim de la originalaj tekstoj. La konkludo de Cherpillod estas klara: “la dio de la Biblio estas multopa, kaj neniel similas al pura spirito […]. Necesus denove pripensi kaj verki la tuton de la traduko de la Biblio, sen antaŭjuĵoj, kaj donante al la vortoj ilian signifon. Se Elohim signifas simple «Dio», la biblia teksto estas nenio alia ol miksaĵo de porinfanaj rakontoj, de poezio, kaj de supernaturaĵoj neakcepteblaj por normale racia spirito, kaj en ĝi nenio logika estas trovebla. Sed se la elohoj estas kosmonaŭtoj de ekstertera deveno, tiam la rakonto iĝas logika, racia, kaj perfekte kongrua kun la sciencaj donitaĵoj de nia spackonkera epoko”. Kaj li aldonas: “Nia kosmologio estas ankoraŭ komencanta, sed iom post iom, tre malrapide, oni alvenas al tiu konkludo… Cetere, el tio nenion povas perdi la religia kredo; ĉion povas gajni la vero”.

Pri ĉi tiu teorio, al kiu mi kredas, kaj pri la ĝenerala teorio pri ĉeesto de nifoj kaj eksterteranoj en la Biblio, multaj aliaj verkis, sed malmultaj kun la erudicio, klarpenso kaj abundo da donitaĵoj kiu oferas Cherpillod. Kaj neniu en Esperanto. Laŭ mia opinio, ĉi tiu estas unu el la plej bonaj verkoj pri nifologio ekzistantaj, kaj la sola en Esperanto, kvankam ĝi ne estas konceptata nek prezentata kiel nifologia verko. Tio estas sendube privilegio kaj honoro por la esperantistaro. Mi rekomendas atentan legadon de tiu ĉi libro, kaj de la tuta verkaro de Cherpillod. Mi povus mencii aliajn titolojn same interesaj, sed mi preferas lasi al vi malkovri lian verkaron, unu el la plej gravaj kaj vastaj de la esperanta kulturo.