Arkivo
DOKUMENTA FILMO: Alienaj implantaĵoj
Spektu ĉi tiun dokumentan filmon pri la kirurgoj realigitaj de D-ro Roger Leir, en kiuj estis eltiritaj alienajn implantaĵojn de personoj kiuj asertas, ke ili havis ian specon de sperto kun eksterteranoj. La video (en la angla, subtekstigita en la portugala), kies ceteraj partoj vi povas trovi en YouTube, montras la implantaĵojn eltiritaj kaj prezentas la rezultojn de diversaj ekzamenoj al kiuj ili estis submetitaj.
Rusio esploros eksterteran forkapton de la prezidanto de Kalmukio
Deputito petis al Kremlo, ke ĝi valoru la deklarojn de la estro de la respubliko Kalmukio kaj prezidanto de la Internacia Ŝakasocio (FIDE; france: Fédération Internationale des Échecs), Kirsan Ilyumzhinov, pri lia supozata renkonto kun eksterteranoj.
La leĝdonanto Andrej Lebedev informis, ke li sendis al la rusa prezidanto, Dmitrij Medvedev, mesaĝon rilate al la ĵusa intervjuo de Ilyumzhinov en la televido, kie li rakontis, ke en 1997 li estis vizitita de eksterteranoj en sia apartamento de Moskvo.
“Mi restis mirigita pro liaj deklaroj kaj mi kredas, ke la prezidanto devas koni ilin, por ke li taksu ilin”, diris Lebedev, de la Liberala Demokrata Partio, al la novaĵagentejo Interfax.
Ilyumzhinov, 47-jara, prezidas Kalmukion, malgranda respubliko de 300.000 loĝantoj kaj la sola budista Ŝtato en Eŭropo, depost 1993. La pasintan 26 de aprilo (2010), en intervjuo al Kanalo Unu de la publika televido, li rakontis, ke en septembro 1997 li estis vizitita en lia apartamento de alienoj kun kiuj li komunikiĝis per telepatio kaj ke ili promenis lin en sia kosmoŝipo.
Lebedev indikis ankaŭ en komuniko, ke en lia letero al la prezidanto li ankaŭ demandas al li ĉu la altaj ŝtatoficistoj portantoj de ŝtataj sekretoj, kiel Ilyumzhinov, estas devigitaj informi pri tiaj kontaktoj kun aliaj civilizacioj.
Kremlo ne faris komentojn pri ĉi tiu afero, kaj la kalmuka gvidanto certigis al Interfax, ke li estas preta por kunveni kun Lebedev aŭ kun aliaj politikoj kiuj volu fari al li demandojn pri la afero.
Ilyumzhinov, kiu estras la FIDE depost 1995, anoncis antaŭnelonge, ke la venontan septembron li postulos la reelekton por lia posteno en la internacia federario, malgraŭ ke ĉi-foje ankaŭ prezentos sian kandidatecon la eksa rusa tutmonda ĉampiono Anatoli Karpov.
Jen la intervjuo kun Ilyumzhinov en la rusa publika televido (en la rusa, subtekstigita germane).
DOKUMENTA FILMO: Eksterteranoj alvenis
Dokumenta filmo (dublita al la itala) de Discovery Channel pri eksterteraj forkaptoj. Kun interveno de fakuloj kiel David Jacobs kaj Budd Hopkins. Vi povas spekti la ceterajn partojn ĉe YouTube. Oni ankaŭ povas trovi la dokumentan filmon en la angla, la hispana kaj mi ne scias ĉu en aliaj lingvoj.
Renkonto de la kvara speco de Próspera Muñoz
La afero okazis en Jumilla (Murcio, Hispanio), kiam unu tago de la jaro 1947 du infaninoj, la fratinoj Próspera [Próspera] (7-jara) kaj Ana Muñoz [Muniós] (11-jara) observas strangan objekton, kvazaŭ “veturilo” sen radoj -laŭ ilia rakonto- situiĝanta antaŭ la fenestro de ilia domo. El la objekto eliras du estaĵoj 1,30 metrojn altaj proksimume, kun blankaj vestoj kaj grandegaj okuloj, kiuj finfine eniras la domon kaj subtenas anodinan konversacion kun la infaninoj.
Ekde tiu momento Ana memoras preskaŭ nenion. Poste, Próspera reakiris iom post iom el ŝia memoro tiujn faktojn. Tiuj vizitantoj, post peti glason da akvo, kiun neniam drinkis, kaj interesiĝi pri la lunaj fazoj desegnitaj en mura kalendaro, malaperas, post certigi al la du infaninoj, ke ili revenos baldaŭ por kunpreni unu el ili. Ekde ili ekiras, strangaj okazintaĵoj ĉirkaŭvolvas la vivon de la familio Muñoz dum la postaj tagoj: en la interno de la domo nutraĵoj putriĝas rapidege kaj la strangaj estaĵoj finfine reaperas post la kvara tago kaj kunportas kun ili Próspera-n en kosmoŝipo kiun ŝi vidas haltadita en granda kampo de olivarboj.
Interne, per ion simila al “kina ekrano”, ili montras al la du infaninoj scenojn de la kutima vivo de Próspera kaj ŝia familio tiel, kiel ŝajne estis filmitaj de la ŝipanoj de tiu NIFO kelkaj tagoj antaŭ. Tiel, kiel okazas kun aliaj aferoj de forkapto, Próspera-n oni metas sur brankardo kaj faras kelkajn medicinajn analizojn finigantajn kun ia ĥirurgia operacio kaj oni insertas en ŝi ian «mikrokapsulon» en la kola bazo.
Mi denove prezentas videon de la hispana programo Cuarto Milenio. Kvankam mi ne ŝatas la sensaciisman kaj obskurantistan stilon de tiu ĉi programo, ĝi fojfoje prezentas interezajn aferojn, kiel tiu ĉi, dediĉita al tiu ĉi afero, kun la atesto de Próspera Muñoz tri jardekojn poste.
DOKUMENTA FILMO: Forkaptitaj de eksterteranoj
Dokumenta filmo dediĉita al John Mack, fama usona psikiatro kiu esploris multajn homojn el diversaj landoj kiuj asertas, ke ili estis forkaptitaj de nifoj, kaj atestantojn de nifoj kaj supozataj eksterteraj estaĵoj. Li alvenis al la konkludo, ke la plejparto de tiuj atestantoj ne mensogis kaj tio, kion ili diris estis tio, kion okazis al ili aŭ tio, kion ili kredis ke okazis. En tiu ĉi dokumenta filmo (dublita al la hispana) oni intervjuas diversajn atestantojn kaj montras opiniojn de diversaj psikiatroj.
Afero Ilkley Moor
Post esti municipa policano en Londono dum kvar jaroj, Phillip Spencer forlasis ĉi tiun laboron kaj transloĝiĝis kun sia edzino kaj sia bebo al la regiono Ilkley Moor, en Okcidenta Jorkŝiro, por esti pli proksime de sia edzina familio.
La 1-an de decembro 1987, ĉirkaŭ la 7.15 horo, la ĉielo estis ombra kaj nuba kiam Spencer adiaŭis sian edzinon. Li decidis transiri la stepon por iri ĉe sian bofrato, en la vilaĝo Orienta Morton, sur la alia flanko de Ilkley Moor, kaj li esperis fari dum la vojo kelkajn fotografiojn de la fantomaj kaj strangaj pejzaĝoj de la stepo. Por povi atingi la bildojn kiujn li deziris, li portis bobenon de alta ASA en la fotilo, por kompensi la malfortan helecon en tiu ebeno.
Krom sia fotilo, Spencer portis ankaŭ kompason por sin orienti kaze de nebulo. Spencer loĝis en la regiono ekde nur kelkaj montaoj, sed kiel sperta ekskursanto li sciis kiom rapide la nebulo kaj la pluvo povas aperi dum la vetero.
Dum li supreniris al la krutaj deklivoj de la stepo li decidis ne preni sian kutiman vojon, pli mallonga sed ankaŭ pli laciga. Li trapasis konstruaĵon nomita White Wells, refererencpunkto markanta la stepan limon, kaj tiam prenis vojon kiu kondukas lin al kruta deklivo kaj poste al serio da arboj.
Kiam li alproksimiĝas al la arboj li malprecize aŭdas zumadon, kaj li pensas, ke estas flugilo kiun li ne povas ekvidi pro la tavolo da nuboj. Subite io moviĝas kaj altiras sian atenton. Sin turnante, li vidas malgrandan verdan estulon, ne pli ol 4 futojn alta, distance ĉirkau 30 futojn aŭ pli. Ĝi foriras rapide, kaj kiam ĝi estas proksimume 30 futojn distance, li pensas “kio estas tio?” kaj li krias “he!” al la estaĵo. En tiu momento, la estaĵo sin turnis kaj skuas la brakon kvazaŭ farante al li signon, ke li malproksimiĝas. Spencer memoras, ke li portas sian fotilon kaj faras foton. La estaĵo tiam malaperas malantaŭ rokego. Spencer kuraĝiĝas kaj kuras tra la taluso persekutante la estaĵon. Li klarigis post, ke li ne sciis kial li faris tion kaj ke li agis impulse. Li diris, ke la estaĵo treniĝis pli ol paŝi sed tamen li delokiĝis pli rapide ol homo. Li ĉirkaŭdirektis siajn okuloj kaj vidis neniun signon de la ento, sed li alvenis ĝustatempe por vidi grandan objekton arĝentan havanta la formon de du teleroj kunigitaj per la randoj, kun volba kupolo, leviĝi super la stepo kaj malaperi tra la nuboj. Sur la kupolo estis blankeca parto, kvazaŭ skatolo kun serio da malfermaĵoj. En tiu momento, li same rimarkas, ke la zumado kiun li aŭdis antaŭ estas nun ege forta kaj venas el la telero. Li ne havis tempon por preni fotografion de la objekto.
La silento regnas nun, kaj la pluvo haltas. Ĉar li ne plu vidas nek la objekton nek la estulon, li ekpaŝas al Menston, la vilaĝo plej proksima, forlasante sian projekton viziti sian bopatron. Tiu ĉi trajekto ĝis Menston daŭris ĉirkaŭ 30 minutojn, kaj dum tiu ĉi tempo, li rimarkas iujn strangajn aferojn. Unue, la montrilo de la kompaso direktiĝas nun suden anstataŭ norden, kaj due, li surpriziĝas kiam trovas la vilaĝon aktiva, kun homoj en la vendejoj. Li ĵetas rigardon al la horloĝo de la urbodomo kaj li rimarkas, ke ĝi signas la 10-an horo matene, malgraŭ ke laŭ sia kalkulo devas esti ĉirkaŭ la 8-a horo matene.

La stranga estaĵo fotita de Spencer
Spencer estas tiam en plena konfuzo. Ĉu li vidis tion, kion li kredis estis vidinta? Por respondi tiun urĝan problemon, li sin direktas per aŭtobuson al la urbo Keighley, la plej proksima urbo havanta butiko pri fotografio kun servo de urĝa rivelado. Ĉirkaŭ du horojn post, li havas sian fotografion de la estaĵo, kaj li tiam komprenas, ke li ne estis viktimo de halucinoj. La estaĵo ŝajne estis 4 futojn alta, kaj havis bluverda nuanco sur la haŭto. Spencer sciis, ke li havis ion grava, aŭ almenaŭ tion li pensis.
Tute konfuza, Spencer decidis kontakti al nifologo. Ĉe la loka librovendejo, li trovas la adreson de Jenny Randles, specialisto pri nifoj sufiĉe konita en Britio, kaj li skribas al li leteron rilatante tion, kion okazis al li. Jenny Randles siavice metis lin en kontakto kun Peter Hough, kolego nifologo sia, kaj Spencer konsentas kun li estu komencata detala esplorado.
Hough sciis, ke la historio kiun li aŭskultis ŝajnis ”tro bela por esti vera”, kaj tio malkvietiĝis lin, sed post diskuti kun Spencer, li konvinkiĝas, ke li estas integra homo kaj ke li ne serĉas nek famon nek monon. Li havis neniun kialon por ne kredi tion, kion Spencer rakontis al li, krom la strangeco de la faktoj mem. Hough komencis do plenan esploradon.
Ĉar Spencer volis nenian reklamon kaj havis nenian intencon atingi neniun monan gajnon per sia sperto, li demandis al la esploristoj ne doskonigu sian veran nomon. Pro tio, la dokumentoj rilatantaj al tiu ĉi afero nomas la atestanton “Philip Spencer”, kromnomo sugestita de Peter Hough.
Ĉirkaŭ ses semajnojn post la komenco de la esplorado, Spencer ricevas “la neatenditan viziton de du homoj kiuj sin prezentas kiel agentoj de la informservoj de la Royal Air Force”. Post montri siajn oficialajn rajtigilojn, ili diras siajn nomojn: Jefferson kaj Davis. Ili klarigas post, ke ilia misio estas kunpreni la fotografion prenita de Spencer en Ilkley Moor. Sed li jam liveris la foton al Hough. La vizitantoj, malkontentaj, foriras kun malplenaj manoj.
Kion mirigis Spencer-on estis tio, ke neniu povis scii pri la ekzisto de la fotografio. Spencer nur parolis pri ĝi al sia edzino, al Peter Hough, al Jenny Randles kaj al Arthur Tomlinson, alia nifologo kiu esploris pri tiu afero. Informita pri la okazintaĵo, Hough kontaktas la informservojn de la Royal Air Force por atingi konfirmon pri la idento de la vizitantoj. Oni respondas al li, ke neniu kun tiu ĉi nomo ekzistas ĉe ili kaj ke neniu membro de la informservoj estis ĉe Spencer. Antaŭ tiuj ĉi faktoj, Hough alvenas al la konkludo, ke Spencer estis viktimo de unu el la plej kuriozaj aspektoj de la nifologia fenomeno: vizito de “homoj nigraj”.