Arkivo
FRAŬDOJ: La sekco de la eksterterano de Roswell
Je la fino de aŭgusto 1995 debutis en la tuta mondo filmon –distribuita de la kompanio Merlin Productions, de la anglo Ray Santilli- kiu montris supozatan sekcon de eksterterano kaptita dum la fama incidento okazinta en Roswell (Nov-Meksiko) en 1947. La novaĵo asertis, ke armea kameraisto 82-jara deprenis de la Usonaj Aerfortoj nekredeblan kolekton da vidbendoj en kiuj du homoj surmetantaj kuracistan uniformon ŝajne realigis nekropsion al la korpo de humanoido. La spektantoj ne havis alian rimedon ol diskuti la aŭtentikecon de la filmo nur surbaze de tiuj bildoj, ĉar neniu pli krom iliaj iniciantoj povis atingi la originalajn vidbendojn kaj la ateston de la aĝa armea kameraisto, kiu onidire decidis seniĝi de la dokumento pro tio ke –laŭ klarigis Santilli-, li “bezonis la monon por pagi la geedziĝon de lia nepino”.
Jam de la komenco, Merlin Productions faris ĉion eblan por asekuri la komercan ekspluatadon de la filmo kaj eviti, ke ĝi estus ekzamenata. Pro tiu kialo, la skeptikuloj centrigis iliajn kritikojn je la evolua neprobableco, ke la anatomio de estaĵo naskita en alia mondo estus antropomorfa, je la netaŭgaj teknikoj per kiu oni ekektivigis la sekcon, je la kurioza simileco de la eksterterano kun la stereotipo imagita de la scienc-fikcio kaj je la okulfrapa mallerteco de la kameraisto, kiu filmis la plej nekredeblan scenon de la jarcento sen korekti la fokuson ĉiufoje, kiam li devis filmi la internajn organojn de la supozata alieno.
Kvankam la ĝeneraligita opinio estis, ke la eksterterano de la sekco estis simpla pupo, la polemiko ekestis baldaŭ: sen definitivaj pruvoj pri fraŭdo, ĉio povis esti vera kaj ĉio povis esti falsa. Sed la paso de l’ tempo pliigis la evidentojn, ke la fama sekco estis la plej granda fraŭdo de la historio de nifologio, elaborita kun la sola celo gajni famon kaj monon.
FRAŬDOJ: Afero Ummo
Estas fundamenta por la serioza ufologio distingi kaj denonci tiujn aferojn, kiuj estas simplaj fraŭdoj kiu senkreditigas la studadon de la nifoj kaj konfuzigas la publikan opinion. Kun tiu celo ni kreas novan kategorion en la blogo, dediĉita rimarkigi tiujn aferojn, kiuj oni pruvis fraŭdaj. Kaj ni komencas kun la fama kaj diskutata afero Ummo.
Ummo estas la nomo de supozata planedo el kie devenus ekstertera civilizacio kiu estus kontaktinta kun homoj de la Tero. La informo estus alveninta laŭ formo de dokumentoj kaj leteroj senditaj al grupoj da entuziastoj de la nifo-fenomeno. La afero havis ian popularecon en Hispanio kaj Francio en la sesdekaj kaj sepdekaj jaroj de la pasinta jarcento. La plejparto de la esplorantoj konkludis, ke la afero Ummo estis fraŭdo. La hispana psikologisto José Luis Jordán Peña asertis en 1993, ke li estis la instiganto.
La supozataj estaĵoj asertis, ke ili venis el Ummo, planedo kiu orbitus ĉirkaŭ la stelo ruĝa nano Wolf 424 (situita en la konstelacio Virgo) kaj memnomiĝis OEMII (homoj de Ummo) en sia propra lingvo. Ili mem klarigis en iliaj leteroj la fonetikajn karakteristikojn de ilia lingvo. En iu el siaj informoj ili rakontis kiel alvenis en la Teron la 28-an de marto 1950, surteriĝante en la franca departemento Alpes-de-Haute-Provence (Okcitanio). Laŭ la leteroj, ses ekspedicianoj maskitaj kontanktis kun la unuaj humanoj miksiĝante sin inter ni kaj komencis esplori nian planedon, niajn morojn, nian kultuton kaj niajn lingvojn. Poste, en 1966, ili estus komencinta sendi siajn famajn leterojn al diversaj personoj ĉirkaŭ la mondo, klarigante diversajn sciencajn, teknikajn kaj sociajn aspektojn el ilia mondo. Kelkaj “ummologoj” asertas, ke la korespondo de la vizitantoj atingas 6.000 paĝojn; sed oni ne scias pri pli ol 1.000, surbaze el kiuj iu eĉ ellaboris vortaron hispana-umma.
Malgraŭ la deklaroj de Jordán Peña, ankoraŭ restas kelkaj grupoj da kredantoj, kiel la bolivia “Filinoj de Ummo”.