Operacio 23: Kontakto pere de ‘ouija’
En 1975, en la insulo Tenerifo (Kanaraj Insuloj), grupo da homoj estis protagonisto de serio da strangaj kontaktoj pere de tabulo ‘ouija’ (mi ne scias kiel traduki ĉi tiun vorton en Esperanton), kiuj kondukis al fizika vizito en internon de ŝipo. La plejparto de la spertoj okazis en la strando La Tejita, en la sudo de la insulo, kaj ne tro malproksime de la ĉefa flughaveno de la insularo.
La historio komencas kiam viro, Francisco Padrón, sufokita de la problemoj, stiras sian veturilon al krutbordo, preta por sin mortigi. Tiam, forte luma objekto aperas antaŭ li en la ĉielo. Francisco, surprizita, haltigas sian veturilon kaj li fine ne sin mortigas. Tio estis laŭ li kvazaŭ haltiga signalo. Ekde tiam, ŝokita pro sia sperto, li dediĉis sin esplori la neklarigeblajn fenomenojn por trovi klarigon al sia sperto. Li baldaŭ kontaktis gravajn personojn, sciencistojn, kuracistojn, advokatojn, kaj kun ili kreis grupon dediĉita al la esplorado de la strangaj fenomenoj kaj de la nifoj.
Tiu grupo estis pioniro dizajnante iajn sistemojn (mikrofonoj, rudimentaj komputiloj…) kaj miksigante ilin kun la ‘ouija’. Kaj en la sama loko kie Francisco Padrón volis sin mortigi, ĉi tiu grupo havis siajn strangegajn spertojn. Eksterordinara historio kiun ili nomis Operacio 23.
Antaŭ kelkaj semajnoj la hispana televidprogramo Cuarto Milenio dediĉis raporton al ĉi tiu afero. Krom la detaloj pri la afero, ĝi entenas la interesan ateston de unu el ĝiaj protagonistoj.