Ĉefpaĝo > Arkivo de aferoj, Atestoj > Afero de la infano de Tordesillas

Afero de la infano de Tordesillas

5 Julio 2010 Komenti Go to comments

Okazis la 1-an de oktobro de la jaro 1977, en Tordesillas, vilaĝo de Valadolido (Kastilio kaj Leono, Hispanio). Grupo da infanoj kaŝludas. Du el ili, Martín Rodríguez kaj Fernando Caravelos, ambaŭ sep-jaraj, malproksimiĝas de la grupo por serĉi lokon kie kaŝiĝi kaj kuras ĝis malnova kaj duonfaligita korto proksime al la vojo Valadolido-Zamoro. La korto, Soleca kaj malproksima loko kie la infanoj esperas ne esti trovitaj, estas en la rando de Tordesillas kaj jam noktiĝas. Antaŭzorge, Martín ĵetas ŝtonon super la kotmuro. Seka kaj metala sono, kvazaŭ de “lamenoj de koliziantaj veturiloj”, aŭdiĝis en la alia flanko. La stranga sono surprizigis la infanojn, ĉar en la interno nur estis malnova plugmaŝino kiun neniu uzis kaj ambaŭ sciis, ke la sono kiun ili aŭdis ne apartenis al frapo kun tiu maŝino.

Martín Rodríguez, "la infano de Tordesillas".

Ili eniras zorge en la korton kaj ilia surprizo estas grandega, kiam ili malkovras, en angulo de la korto, strangan aparaton similan al “granda metala lameno”, subtenita de tri dikaj piedoj kaj ĉirkaŭita de buntaj lumo kiu igas videblaj la trabojn de tiu loko sentegmenta. 

La objekto estis ĉirkaŭ 2.80 metrojn alta kaj amlpeksa je 1.95 metroj. Ĝi estis kvieta en la tero kaj elsendis tre malfortan sonon. Ĝi havis tri cirkloformajn fenestrojn el kie eliris tre malforta lumo. La objekto, laŭ la atestanto, estis kvazaŭ metalala piro. En la centro de la strukturo estis brila metala pordo dividita en la mezo, kiel la liftoj. La piedoj havis serion da zigzagaj linioj. El la dekstra flanko, speco de gasoŝprucilo kun pluraj cilindroj elstaris ĉirkaŭita de speco de kondensita vaporo.  

Desegnaĵo de la aparato fare de Martín Rodríguez.

Post kelkaj momentoj, la objekto ekleviĝis kun balanca movo. De la centro aperis halon de lumo. Fernando saltis tuj kaj pruvis preni Martin-on por ke la lumo ne tuŝus lin, sed li ne povis. La knabo estis paralizita de maldika radio, simile al “la linioj de sunlumo kiuj vidigas tra la persienoj”, kiu trairis la ĉambron kaj traboris lian abdomenon. Fernando, timigita, eliris eksteren por averti la aliajn knabojn. En la interno de la korto, Martín daŭre premis sian stomakon per la manoj, ne povinta forlasi tiun lumglaveton.

Kelkaj minutoj post, Fernando kaj la ceteraj infanoj kiuj alkuris post la alerton portas Martin-on ĝis lia domo, duonkonscia. Li ne povas eldiri eĉ unu vorton, flaviĝis kaj havas la pupilojn tute dilatitaj. La patro de Martin, post aŭskulti pri tio, kion okazis, alkuras kun amiko al la korto, kie ili trovas tri fumajn spurojn laŭ triangula pozicio kaj unu cirklon kie la tero ŝajnas esti bruligita. Ili plenigis plastikan saketon kun la nigrigita tero kaj revenis al la domo.

Post la rakontitaj faktoj, la eta Martín, kiu ĝis tiam havis bonan sanon, komencas malfarti. Li havas stomakdolorojn, vomadon, kapturnado, manko de vidkapablo… Post unuaj observadoj de la kuracistoj de Tordesillas, Martín estis portita al Hospitalo Onésimo Redondo de Valadolido. En ĉi tiu punkto komencas veran malsonĝon por Martín, kiu en malmultaj jaroj suferas dekkvar operaciojn. La refaloj kaj la eniroj en komato en la hospitalon iĝas rutinaj por li kaj lia familio.

Nekredeble, Martín superis bone la tutajn operaciojn. Dektri el ili kun perforado de kranio por kontroli la artefaritan valvan sistemon kiun oni metis al li post diagnozi al li hidrocefalion. La infaneco de Martín pasis meze de gazvindoj kaj vundoj, sed kun la paso de la jaroj li superis la malsanon. Kvankam ankoraŭ nuntempe suferas la konsekvencojn de tiom delikataj operacioj.

Tiu ĉi afero, kvankam ne atingis tiom da populareco kiel aliaj, povas esti konsiderita unu el la plej gravaj de ĉi tiu speco. En la jaro 2007, la hispana televidprogramo Cuarto Milenio intervjuis la protagoniston de tiu ĉi historio, Martín Rodríguez. Sekve la unua parto de la video (en la hispana) kiun oni povas trovi plene en YouTube.

  1. Ankoraŭ neniuj komentoj.
  1. No trackbacks yet.

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d blogantoj ŝatas tiun ĉi: