NIFO-DOSIEROJ atingas unu jaron
Antaŭ unu jaro mi kreis ĉi tiun blogon kun la celo informi pri nifoj kaj ekstertera vivo. Mia intenco estis oferi retlokon kvalitan kiu pritraktos la temon kun la seriozeco kiu ĝi meritas, agrabla kaj regule aktualigita. Kaj ĉio unuafoje en Esperanto. Post unu jaro, la rezulto estas kontentiga kaj la retloko ricevas ĝis 500 vizitojn po monato.
Mi volas danki al tiuj, kiuj komentis la diversajn afiŝojn; ili kuraĝigas al mi daŭrigi tiun ĉi etan grandan laboron. Kaj kompreneble al ĉiuj kiuj vizitas la blogon regule.
Nifoj kaj ekstertera vivo havas grandegajn implicojn por la homaro kaj povas tute ŝanĝigi la sekularajn kaj aktualajn paradigmojn de la historio, la politiko, la filozofio, la religio, ktp. Ne temas pri kredi, sed pri havi sufiĉan informon kaj scii valori ĝin, pensi, kleriĝi pri la temo, persone esplori kaj apliki la deduktivan rezonadon. Evidente lernante disigi la fantazion de la faktoj, la veron de la fraŭdoj. Helpi al tio estas unu el la celoj de NIFO-DOSIEROJ.
Bedaŭrinde ankoraŭ ekzistas multaj antaŭjuĝoj por paroli pri tiuj aferoj kaj la amaskomunikiloj, ofte klinitaj al la sensaciismo kaj al la plej absurda skeptikismo, ne informas pri ili korekte nek kun la devigita seriozeco. Rilate al Esperanto, la informo en nia lingvo estas tre nesufiĉa kaj malabunda, preskaŭ neekzistanta. Tiun malplenon volas plenigi NIFO-DOSIEROJ.
La demando pri nifoj interesas min de jaroj. Mi dankas vin pro tiu blogo. Mi ofte vizitas ĝin, eĉ se tiu ĉi komento estas mia unua.
Unu alia retpaĝaro, kiu tre interesas, estas tiu de franca GEIPAN (Grupo por studado kaj informado pri fenomeroj aerospaciaj neidentigitaj). Tiu ĉi grupo estas parto de registara CNES (Centro nacia pri serĉado spaca).
GEIPAN klarigas, ke laŭ sia serĉado (nur en Francujo) :
11% da fenomenoj estas perfekte identigitaj (kategorio A)
29% da fenomenoj estas probable identigitaj (kategorio B)
37% da fenomenoj ne estas identigeblaj pro nesufiĉaj informoj (kategorio C)
23% da fenomenoj estas tute neidentigitaj laŭ nuntempaj sciencaj konoj
Ĝia fontoj estas ĉefe tri :
1) raportoj de policistoj,
2) raportoj de astronomoj,
3) raportoj de aviadistoj.
Vidu : http://www.cnes-geipan.fr/accueil.html
Mi forgesis indiki, ke la lasta 23% estas la kategorio D, tiu kiu estas la pli interesa por tiuj, kiuj interesiĝas pri nifoj.
Mi dankas al vi pro via intereso kaj pro la interesaj donitaĵoj, kiujn vi citas.