Ĉefpaĝo > Nifoj filmitaj/fotografitaj > Fotografita proksime de la Suno nifo po dek fojoj pli granda ol la Tero

Fotografita proksime de la Suno nifo po dek fojoj pli granda ol la Tero

27 Novembro 2010 Komenti Go to comments

La sondilo STEREO Ahead COR2 fotografis la 26-an de novembro (2010), ĉirkaŭ la 5 AM (usona horo), grandegan objekton en la sud-orienta limbo de la Suno. La amplekso de la nifo estus po dek fojoj pli granda ol la Tero. Kio ĝi estas?

  1. mihxil'
    6 Decembro 2010 je 16:04

    Do kio ĝi estas? Ĉu vi sugestas ion?

  2. ekstertera
    7 Decembro 2010 je 14:51

    Nu, mi neniam sugestas. Kiel vi povas vidi, en ĉiuj miaj afiŝoj mi provas esti prudenta kiel eble plej. Kion mi opinias estas alia afero. Mi opinias, precipe, ke MI NE SCIAS KIO ESTAS TIUJ OBJEKTOJ. Tiu estas mia ĉefa opinio. Kiel vi povas vidi, tre asepsa. Irante pluen, kio ĝi povas esti? Nu, mi kredas je la ekzisto de eksterteraj civilizacioj pli evoluitaj ol la nia, do mi pensas, ke ĝi eble povas rilate al ili, kvankam mi povas certigi nenion. Kiel vi vidas, mia penso estas sufiĉe racia.

    Ni ne scias ĉion, kvankam fojfoje oni ŝajnas scii ĉion.

  3. mihxil'
    7 Decembro 2010 je 19:54

    Per aperigi tiajn ĉi filmetaĉojn inter artikoloj pri ekstertera vivo, vi certe ja sugestas ion. Miloj da filmetoj kiuj aspektus same kiel eble koŝmoŝipoj aspektus en tia filmeto (kion ni tute ne scias, ĉar neniu iam vidis klaran bildon de tia aparato) ne sume rezultas iun konkretan informon ke ili efektive ĉirkaŭsvarmas nin.

  4. ekstertera
    7 Decembro 2010 je 20:08

    Evidente, en blogoj pri nifoj estas normale, ke oni sugestu, ke videoj tiaj kiel tiu ĉi korespondas al kosmoŝipoj. Nenio stranga. Eĉ tiel, en tiu ĉi afiŝo mi sugestas nenion, kaj en la cetera blogo mi estas kiel eble plej objektiva kaj asepsa. Se mi esprimas mian opinion en konkreta loko kaj diras, ke mi kredas, ke eksterteranoj vizitas la Teron, tio estas nur tio, mia opinio, mia kredo. Kie vi vidas iun konkretan informon pri io? Vi ja vidas aferojn kiuj nur estas en via menso.

  5. 7 Decembro 2010 je 20:50

    Nenio stranga, efektive. Sed vi ja sugestas, eble ne vorte, sed kuntekste. Tiu ĉi afiŝo aperas en blogo kun multaj artikoloj pri ekstertera vivo, kiun verkis ulo kiu konfesas kredi ke eksterteranoj vizitas teron, kaj kiu nomas sin ‘ekstertera’. Do, estas normale ke oni sugestiĝu ke vi diras ke almenaŭ estas eblo ke la filmo montras eksterteranan aktivecon, kaj ke tiu (eble eĉ de vi konfesate eta) eblo subtenas tiun vian kredon. Pro kiu alia kialo vi entute afiŝus? Tio ne estas nur en mia menso.

  1. No trackbacks yet.

Komenti