Ĉefpaĝo > Novaĵoj > Malkovrita bakterio ŝanĝas la manieron serĉi vivon en la kosmo

Malkovrita bakterio ŝanĝas la manieron serĉi vivon en la kosmo

4 Decembro 2010 Komenti Go to comments


Sciencistoj de NASA trovis en la sedimentoj de la lago Mono de Kalifornio (Usono) bakterion kiu bazas sian metabolon en arseno kaj entenas tiun ĉi elementon, veneno por la vivo tia, kia ni konis ĝis nun, en sia kemia strukturo. Tiu ĉi malkovro inaŭguras tute novan ĉapitron en la mikrobiologio kaj malfermas novajn eblecojn al la serĉado pri ekstertera vivo. “Kun tiu ĉi nova elemento en la listo de tiuj, kiuj konstituas la vivon, nun ni eble povos trovi ET”, asertis en gazetara konferenco dissendita pere de interreto, la direktorino de la programo pri astrobiologio de NASA, Mary Voitek.

Kelkaj lunoj kaj planedoj de nia sunsistemo, kiel ekzemple Titano aŭ Marso, estas nun kandidatoj por tiu serĉado.

Karbono, hidrogeno, nitrogeno, oksigeno, fosforo kaj sulfuro estas la bazaj elementoj de la vivo en la Tero, tia, kian ni konas ĝis nun. La fosforo, precipe, estas integra parto de la kemia strukturo de la DNA kaj de la RNA, kiuj enhavas kaj transportas la genetikajn instrukciojn de la vivo, kaj ankaŭ de la muroj de la ĉeloj kiuj konstituas la histojn de la vivaj organismoj. Sen fosforo ne ekzistas vivo. La bakterio trovita en la lago Mono de la esplorantino Felisa Wolfe-Simon, kiun ŝi nomis GFAJ-1, uzas arsenon por tiuj funkcioj, anstataŭ fosforon, kiel pruvis sia skipo en artikolo publikigita hieraŭ en la revuo Science Express.

Ĉeestanta en tiu konferenco, la juna esplorantino rimarkigis, ke “tiu ĉi malkovro memorigas al ni, ke la vivo tia, kian ni konas povas esti multe pli fleksebla ol ni kutime pensas”. Krom tio, “se mikroorganismo povas fari ion, tiom neatendebla, kio plu kion ni ankoraŭ ne vidis povas fari la vivo? Ni nepre devas malkovri tion”, ŝi diris, rimarkigante, ke tio malfermas novan pordon en la serĉado de vivo ekster la Tero. “Iam ni trovos vivon en alia loko”, ŝi konkludis.

Fonto: http://www.bbc.co.uk/news/science-environment-11886943

  1. Ankoraŭ neniuj komentoj.
  1. No trackbacks yet.

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d blogantoj ŝatas tiun ĉi: