Ĉefpaĝo > Nifoj filmitaj/fotografitaj > Nifo fotita el aviadilo en Brazilo

Nifo fotita el aviadilo en Brazilo

9 Decembro 2010 Komenti Go to comments


Tiu ĉi obketo estis fotografita el aviadilo kiu flugis proksime de Rio-de-Ĵanejro (Brazilo), la merkredon 14 de julio 2010 je la 15.40 (loka horo), per fotilo Nokia 3120 Classic.

Diversaj vojaĝantoj vidis la objekton, kiu estis priskribita en la komenco kiel lumbulo, kun formo simila al futbala balono. Kelkaj vojaĝantoj nervoziĝis kaj kriis pro la timo, ĉar ili konsideris, ke la aviadilo estis tre proksime de la nekonata objekto kaj estis ebleco kolizii.

Laŭ deklaroj de la vojaĝantoj, la nifo sekvis la aerŝipon dum ĉirkaŭ du minutojn post manovri inter la nuboj. La aŭtoro de la fotografio decidis ne paroli publike. (Klaku sur la fotoj por pligrandigi)

Fonto: http://www.ufocasebook.com/2010/rjdbrazil.html

  1. 9 Decembro 2010 je 22:51

    Kio estis via fonto? Kiel ni povas scii ke ne temas pri trompo. Mi diras ĉar la foto aspektas iom suspektinda, ĉar la lumo je tiu objekto ŝajnas veni de alia flanko ol la lumo je la ĉirkaŭaj nuboj.

    Sed mi ne estas eksperto pri analizado de fotoj.

    Kion vi faris por ‘esplori kaj analizi’ tiujn ĉi fotojn?

  2. 10 Decembro 2010 je 11:26

    Do, mi vidas ke vi aldonis la fonton. Dankon. Mi devas konstati ke ‘unu el la plej bonaj‘ blogoj pri la temo simple resumis kaj tradukis artikolon el alia simila blogo. En tiu alia blogo tiam ankaŭ la fonto estas tre magra, nur nomo de iu kiu ricevas fotojn de jen denove iu alia, kiu estis en iu aviadilo (nesciata kiu, ĉar eĉ mankas la preciza flugnumero). Ŝajne neniu eĉ klopodis ekzemple telefoni kun iu alia en tiu aviadilo por konfirmi ke la menciata tumulto efektive okazis. Nun tre estas eblo ke iu simple elpensis aŭ pligravis tiun tumulton por plikredindigi tiun ‘nifon’. Tia tuta manko de informkonfirmado estas trajto de malbona ĵurnalistado.

    Cetere la ĉefurbo de Brazilo ne estas Rio-de-Ĵanejro. Mi vidas ke vi eĉ kopiis tiun eraron.

    Rerigardinte la fotojn, mi eĉ ekdubas ĉu entute temas pri du fotoj. Ĉu ne estas unu foto simple dufoje prezentata? Kiel ni taksus la eblon ke tute ne temas pri vera objekto aŭ intenca trompo, sed hazarda makulo je la fenestra vitro?

    • ekstertera
      10 Decembro 2010 je 12:48

      Mi estas nek Monato nek The New York Times kaj pro tio mi ne havas subskribitan kontraton kun profesiaj novaĵagentejoj. Mi serĉas miajn fontojn en la normalaj gazetoj kaj en aliaj ttt-ejoj kaj blogoj kiuj pritraktas tiujn temojn, provante ĉiam kontroli maksimume la informojn kaj resti kun la plej kredindaj donitaĵoj, kaj ne nur resumas kaj tradukas aliajn artikolojn, kiel vi rimarkus se vi ne havus tiom da antaŭjuĝojn (sed pensu iom: ĉu ne iu ajn gazeto tradukas kaj resumas el aliaj publikaĵoj? Eĉ la skeptikaj kaj sciencaj revuoj kiujn vi eble legas. Ĉu ili ne eraras kaj korektas?). Ĉi tiu novaĵo aperis en la plej bonaj kaj profesiaj blogoj kaj ttt-ejoj pri nifologio kaj en la meksika televidprogramo Tercer Milenio (pri kiu mi multe povus kritiki, sed tio estas alia afero), en kiu estis dirite, samkiel en multaj aliaj lokoj, ke la fotoj estas du (mi ankaŭ dubis kaj ankoraŭ dubas se estas unu aŭ du).

      Mi klopodas, ke mia laboro estu kiel eble plej profesie kaj fidinde. Se mi eraras, ĉar mi ne estas perfekta, mi ĝojas, se aliuloj montras al mi la erarojn, ĉar tiel mi lernas kaj oni helpas al mi por esplori ĉiun aferon. Ĉi tio ne devus esti eterna juĝo (inkvizitora), konstanta ekzameno por serĉi erarojn per suspekto kaj dubo pri eblaj trompoj, sed kunlabora esplorado kun la celo trovi la veron. Se mi malkovras, ke tiu aŭ alia afero estas trompo, fraŭdo aŭ ĝi havas simplan klarigon, al mi ne ĝenos klarigi tion. Male, tio estas parto de la nifologia serĉado kaj estas necesa por akiri konon: provo kaj eraro. Persone mi pensas, kiel multegaj homoj, ke skeptikistoj kiel vi estos tiuj, kiuj iam devos akcepti, ke la Tero estas vizitata de eksterteraj civilizacioj, kaj vi ja scias: plej bone ridas, kiu laste ridas.

      La eraro pri Rio-de-Ĵanejro jam estis korektita. Mi ne rimarkigis.

      Cetere, ĉu vi ja pensas, ke tio aspektas hazarda makulo je fenestra vitro? Se vi havus sinceran intereson pri scii la veron pri tiuj ĉi fotoj, vi mem povus telefoni al la flughavenoj, al la televidprogramoj aŭ serĉi la atestantojn? Kial vi ne tion faras? Kaj poste vi venu kaj klarigu al ni la rezultojn.

  3. 12 Decembro 2010 je 21:36

    Mi ne postulas ke via blogo estas profesinivela. Sed vi asertis ke ĝi estas unu el la plej bonaj, do oni ja povus atendi tion. Se tamen via blogo estas vere kompare bona, tiam tio ja diras ion pri la diletanteco de la tuta fako. Se tiuj aliaj blogoj kaj eĉ televidprogramo ĉiuj sin bazis sur la sama fontaĉo kiel vi, tiam mi efektive dirus ke ankaŭ ili ĉiuj nur diletantas aŭ sensanciemas.

    La fonto forlasis bazajn informojn, ŝajne bazis sin mem nur je diro de konato de konato, kaj enhavis en tiuj kelkaj frazoj eĉ kelkajn faktajn erarojn. Laŭ mi ĝi mem simple ne fidindas, kaj oni tute ne bazu ion ajn sur ĝin. Almenaŭ ne tiom senkritike. Kompreneble preskaŭ ĉio kion ni legas bazas sin je aliaj fontoj, kaj eble foje enhavas erarojn. Tio en si mem ne estas problemo, sed oni ja restu skeptika, kaj oni ja devus povi fidi ke la verkinto almenaŭ elektis fonton kiu pli bone scias ol li mem. Kaj oni ne konfuzu ĉiun kritikon kaj ĉiun skeptikon kun ‘antaŭjuĝoj’. Des pli ĉar vi faras eksterordinarajn asertojn, do vi kunprenu eksterordinan pruvon. Kaj estis pruvite ke multo el tiaj ĉi nifoj ja estis fraŭdoj, sufiĉe banale klarigeblaj, aŭ simple restas ‘nesciataj’. Estas nur senchave pri tiaj klarigaj denove ekpensi.

    Estas absurde jam supozi ke ni iam devos akcepti ke tero estas vizitata de eksterteruloj. Kaj des pli ke tio estus ridiga. Antaŭ ol ekpensi tion, prezentu pli fidindajn pruvojn. Alikaze vi mem antaŭjuĝas, ĉar ŝajne vi jam certas pri la konkludo. Ĝis tiam ni simple diru ke ni ne scias. Sed ke verŝajne ne veras, sammaniere kiel ankaŭ verŝajne ne ekzistas unikornoj, verŝajne ne ekzistas Dio, ne orbitas teujoj ĉirkaŭ la suno kaj tiel plu. Eble eĉ malpli verŝajne, ĉar oni dirus ke ekterteruloj ne vojaĝus centojn da lumjaroj nur por fojefoje kiel makulo aperi en filmaĉoj kaj fotaĉoj de amatoroj kaj krome resti tute nevideblaj.

    Mi ne scias kio aperas en tiu ĉi foto. Povas esti multaj aferoj. Mi povus esplori, sed ne estis mi kiu aperigis ĝin en sia blogo, ne estas mi kiu asertis ke mi okupiĝas pri analizado kaj esplorado de ĉi tiaj fotoj. Ne estis mi kiu asertis ke mia blogo estas unu el la plej bona. Mi ne pretendas esti ĵurnalisto. Mi nur deziras klarigi al vi kaj viaj legantoj ke vi ne sufiĉe kritikemas. Por nun sufiĉas por mi ke la foto estas komplete senvalora, kaj pruvas tute nenion ajn.

  1. No trackbacks yet.

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d blogantoj ŝatas tiun ĉi: