Ĉefpaĝo
> Nifoj filmitaj/fotografitaj > Nifo filmita en Hispanio
Nifo filmita en Hispanio
Post la novaĵo pri la malfermo de la aerspaco en Hispanio pro la striko de kontrolantoj, kiu devigis la registaron cedi la kontrolon de la flughavenoj kaj de la ĉieloj al la armeo, oni publikigas tiun ĉi videon. Laŭ oni indikas, ĝi estis filmita la 3-an de decembro (2010) dum la malfermo de la ĉieloj, kiam flugis neniu aviadilo.
Mi ankaux vidis kelkajn cxielan laternojn-paperajn ludilojn kun kandeletoj.
Do ni vidas kelkajn lumetojn en moviĝanta filmaĉo. Pri kio laŭ vi temas? Ĉu vi volas sugesti ke temas pri ekterteranoj?
Nek mi, nek neniu diras nenie, ke tiuj lumoj estas kosmoŝipo(j). Oni simple montras videon kun objekto aŭ objektoj ne identigitaj, kiuj povas esti io ajn, por ke ĉiu opiniu tion, kion li volos. Neniu sugestas nenion, neniu certigas nenion. Mi eĉ estis dironta en la afiŝo, ke ĝi sajnas ĉinaj lanternoj, sed ne faris tion ĝuste por sugesti nenion, ĉar reale ni ne scias, kio ĝi estas. La movoj kiujn ili faras en la minuto 2.40, la lumo kiuj disradias kaj ĝia triangula formacio ne ŝajnas propraj de lanternoj.
La videoj kiujn mi montras estas por pruvi aŭ sugesti nenion. Ĉu lanternoj? Ĉu eksterterdevenaj objektoj? Ĉu eble birdoj? Mi ne scias, kaj mi kredas, ke vi scias tiom, kiom mi. Ĝi simple estas NIFO: ne identigita fluganta objekto; kaj ĉi tie ni estas por paroli pri nifoj. Kaj por lerni, ne por altrudi. Vi, mihxil, estas la sola, kiu sugestetas, ke io ajn vidita en la ĉielo neniam povos esti kosmoŝipo, kaj ke la nura fakto kredi je tiu ebleco aŭ eĉ je ĝia ekzisto estas frenezaĵo, stultaĵo.
Scienco postulas malfermitan menson kaj scivolemon; nei ĉion sisteme, ebria pro antaŭjuĝoj, ne estas scienca nek korekte skeptika pozo. Kompreneble mi akceptas kritikojn kaj debatojn. Se vi volas alporti viajn opiniojn pri la temo vi povas fari tion, sed ĉiam kun respekto, sen emo polemiki, kvereli aŭ priridi neniun.
Do, se neniu scias kio estas, do kial vi afiŝis?
Ĉar tio ĉi estas blogo pri nifoj. Ĉar en blogoj pri nifoj oni afiŝas videojn pri nifoj por diskuti kio estas tio, kio aperas en ili. La demando estus: se vi ne kredas je nenio rilate al nifoj kaj ili ne interesas al vi ĉar laŭ vi ili ĉiam povas esti klarigitaj “racie”, kial vi afiŝas ĉi tie? Al mi ne interesas kolombofilio, pro tio mi ne iras al lokoj dediĉitaj al tiu temo por paroli pri kolomboj, ĉar tio ne interesas al mi. Kion do vi faras ĉi tie?
Vi ne nur interesiĝas pri ‘nifoj’, vi interesiĝas pri eksterteranoj. Tion montras via kromnomo kaj la enhavo de viaj artikoloj.
Krome vi asertas esti ‘racia’ kaj ke nifoj kaj scienco estas ne nekunigeblaj. Racio kaj scienco interesas min, kaj mi ne volas ke ili estu atencataj. Kaj do amuzas min iom kontraŭpezi la sugestadon de iu kun tia malracia kredo.
Cetere ŝajnas al mi ke je 2:40 okazas zomo de la kamerao.
Ja, vi estas la tipa ulo interesita pri scienco, kiu pensas, ke jam scias ĉion kaj ke la aliaj scias nenion aŭ estas frenezaj nur por kredi je nifoj (parenteze, mi scias perfekte kio signifas la vorto “nifo”, mi ne necesas uzi vortaron por tio nek viajn klarigojn). Mi ankaŭ ŝatas sciencon kaj racion, sed mi komprenas tiujn konceptojn alimaniere, malmulte dogme. Vi, malgraŭ kritiki Eklezion kaj kredantojn -kiel vi certe faras- agas samkiel la mezepokaj inkvizitoroj (kaj eraras kiel ili), pro tio vi ĝuas persekutante kaj sendante al ŝtiparon tiujn, kiuj laŭ via takso ne respektas viajn dogmojn. Mi bone konas la ulojn de via speco, pro tio mi ne permesas al vi trapasi la linion.
Mi rediras al vi: se al vi ne interesas miaj stultaĵoj pri nifoj kaj eksterteranoj, neniu devigas al vi resti tie ĉi. Mi ankaŭ ne ŝatas viajn stultaĵojn kaj ankaŭ ne volas, ke la uloj de via speco atencu kontraŭ nifologio, kontraŭ mi nek kontraŭ la blogo.
Mi tute ne pensas ke mi ĉion scias nek iam scios. Kaj mi malkonsentas ke oni dogmas se oni ne senpruve akceptas aferojn kiel verojn. Ne estas dogme ne kredi pri koboldoj. Mi asertas ke via ‘kompreno’ de la konceptoj ne estas ‘malmulte dogma’, sed fuŝa. Alikaze vi ja prezentus ne tiajn ĉi tute sensignifajn malklarajn filmojn, sen iu ajn indiko, krom la kunteksto, kial vi faras tion.
Sendube vi scias kion signifas ‘nifo’, nur ne ĉiam al mi estas klare kiun el la signifoj vi celas.
Kaj komparo kun inkvizicio estas ofendo. Mi nur uzas vortojn, dum la inkvizicio murdis multajn.
Estas dogmo por homoj kiel vi (kiujn mi bone konas, kiel jam diris), ke eksterteranoj ne vizitas la Teron kaj ke ĉiaspeca nifo devas havi “racian” klarigon. Tiu, kiu pensas la malon estas herezulo por vi. Komparo kun Inkvizicio estas trafa. Se al vi ŝajnas ofenda, al mi ankaŭ ŝajnas ofenda, ke homoj kiel vi priridu kaj ataku aliajn pro kredi je nifoj kaj eksterteranoj.
Scienco devas esplori, analizi, apliki deduktivan metodon. Nei aferojn sisteme ne estas science, estas antaŭjuĝoj.
“Sendube vi scias kion signifas ‘nifo’, nur ne ĉiam al mi estas klare kiun el la signifoj vi celas”.
Mi ĉiam klopodas doni al la vorto “nifo” la signifon de “ne identigita fluganta objekto”, nenio plu.
Do, mi ne povas kombini viajn dirojn ke vi ‘kredas je nifoj’ kaj ke la vorto nifo signifas nur ‘neidentigita fluganta objekto’. Ĉar kio kredeblas pri tio lasta? Ankaŭ mi kredas ke ekzistas ‘ne identigitaj flugantaj objektoj’, ĉar tio simple estas fakto. Ekzemple ĉi tiu filmo montras kelkajn (kiuj almenaŭ ne estas identigitaj de ni).
Al mi ‘Mi kredas je nifoj’ sonas kiel ‘mi kredas je eksterteraj kosmoŝipoj’, do mi restas iom konfuzita pri via vortouzo.
Tio okazas ĉar la vorto ‘nifo’ fojfoje estas uzata kun iu senco kaj alifoje kun alia. Lingve kaj ĝuste ĝi signifas simple ‘ne identigita fluganta objekto’ sed populare ĝi alprenis aliajn signifojn, kiel tiu de “kosmoŝipo” aŭ “ebla kosmoŝipo”. Kiam mi montras filmon kiel tiu ĉi kaj parolas pri nifoj mi estas dirante, ke en la bildoj aperas flugantaj objektoj ne identigitaj kaj implicite mi sugestas (ja, mi povas tion fari) , ke ili povus esti kosmoŝipoj aŭ aparatoj rilatantaj eksterteran inteligentecon. Mi ne asertas, mi ne certigas; mi nur opinias, sugestas, esploras kaj montras al homoj por ke ili helpu min trovi eblajn klarigojn. Bonvenaj estas ĉiam sugestoj kaj opinioj: se mi afiŝas videon kaj iu pruvas, ke li povas klarigi tion, kio en ĝi aperas, estu kiel estu, mi ĝojos: tio estas nifologio kaj tiel mi ĝin interpretas.
Kiam mi afiŝas videojn aŭ fotaĵojn de nifoj mi ne estas certigante, ke tio estas kosmoŝipo, sed mi tute konscias, ke tio povas esti io ajn. Iuj fojoj mi opinias, ke la eblecoj, ke ili estu kosmoŝipoj estas pli altaj ol aliaj fojoj. Sed mi nekutime certigas ion. Kaj se mi tion faras, tio estas mia opinio.
Fakto estas, ke en la ĉielo kaj en la mondo okazas strangaj aferoj. Scienco, gvidita de racio, devas esplori kaj analizi faktojn, ne nei sisteme la naturon de tio, kion ne konas aŭ ne povas klarigi. Tio ne estas, kion postulas la scienca metodo. Lasu konfuzi nifologion kun fantazioj kaj malpli bonaj aferoj.
Do, bone, almenaŭ vi ekhonestas kaj konfesas ke vi ja per tiaj ĉi filmoj volas sugesti ke povus esti kosmoŝipoj kiuj estas vidataj.
Sed, scienco ne estas respondeca por esplori ĉiujn neklarigitajn kaj neklarajn faktojn kiujn iu ajn filmaĉas per sia poŝtelefono. Tio estus senfina kaj senutila tasko. Scienco per eksperimentoj, hipotezoj, teorioj kaj interkomunikado per sciencaj magazinoj provus eltrovi kiel funkcias realo. Almenaŭ scienco tute ne ‘neas la naturon de tio, kion ne konas aŭ ne povas klarigi’. Tio kio estas nekonata ne eĉ havas naturon. Ĝi estas nekonata.
Oni povus meti ilin en tian ĉi retejon esperante ke uloj kun tro da libera tempo ekhipotezas pri ili, kaj tiam oni vidas ke plejofte eĉ amatoroj vidas multe pli banalajn klarigojn.
Sed vi prezentas tiujn filmojn en kunteksto de eksterteranoj, kaj vi ial jam kredas je kosmoŝipoj. Do estas vi kiu havas antaŭjuĝon.
Tio fakte gvidas min al la kerno de mia demando. Kial fakte vi ekkredas je tio? Certe ne povus esti pro tiaj ĉi filmoj, ĉar ties klarigoj ne estas sendubaj, kaj tre povus esti sufiĉe banalaj (lanternoj?). Kial kredi pri kosmoŝipoj se povus esti lanternoj, kies ekziston almenaŭ ni priscias. Ĝis nun ĉiu tia fakto prezentata de ‘nifologio’ aspektis al mi tia (aŭ foje eĉ estis trompo), do komprenu ke oni pli kaj pli skeptiku. Ŝajnas esti tiel ke nifologoj simple ne mem pensas, ŝutadas ‘pruvaĉojn’, kaj esperas ke jam la kvanto de tio dubigas homojn (‘ne ĉio povas havi banalan klarigon’).
Sed al mi estas kiel en la rakonto kun la ŝafpaŝtisto kiu daŭre erare avertas pri lupoj. Finfine neniu plu kredus lin, kaj eĉ ne plu emas veni por helpi, eĉ ne se foje ja veraj lupoj estus.
Estas tre laciga babili kun homoj kiel vi kaj komprenigi vin la aferojn. Mi ne scias, kial mi tion faras.
Mi povus simpligi la aferojn dirante, ke mi, persone, simple okupiĝas pri informiĝi pri strangaj okazintaĵoj kaj esplori kaj analizi ilin por pruvi trovi la veron kaŝitan malantaŭ ilin. Tiom malbona ŝajnas tio al vi? Tiom mokinda? Tiom stranga? Tiom malfacile estas kompreni tion?
Mi interesiĝas, do komplezu respondi kion vi faris por ‘esplori kaj analizi’ tiun ĉi filmon?
Nu, mi pensas, ke jam sufiĉas. Ne penindas elspezi tempon kaj energion kun vi, nek kun neniu kiel vi. Mi ja honestas se konfesas, ke unu el miaj difektoj estas esti fojfoje tro kaj absurde dialogema kun homoj, kun kiuj ne penindas perdi nek unu minuton. Tio estas kiel rezoni kun bestoj. Alia difekto mia estas reagi ĉiam tro malfrue. Perdiĝu kaj malaperu el mia vido, mokulo!
Ŝajnas do ke la respondo estas: nenio.
Ne, la respondo estas iru feki!
Tiu respondo ne akordas kun la demando, do mi restas opinii ke mia propono por respondo al la demando kion vi fakte faris por ‘analizi kaj esplori’ tiun ĉi filmon (vi diris ke vi okupiĝas pri tio) pli taŭgas.