Komenciĝas privata kosmokonkuro en Usono
La 8-an de decembro (2010), la kosmokapsulo Dragon, de la privata entrepreno SpaceX, lanĉita de la raketo Falcon 9 je la 14.43 GMT el Cape Canaveral (Florido), surmariĝis en la Pacifika Oceano post plenumi sukcese sian unuan kosmovojaĝon.
Per la surmariĝo finiĝas la unua vojaĝo de Dragon, dizajnita por transporti sturmon en la estonteco al la Internacia Kosmostacio (IKS). La kontrolejo de la misio konfirmis, pere de la retpaĝo de NASA, ke ĝi efektiviĝis “kontentige” kaj ke, post kelkaj minutoj, la spackapsulo Dragon, kiun transportis Falcon 9, disiĝis el la ĉefa modulo.
Dragon plenumis du plenajn orbitojn ĉirkaŭ la tero, dum kiuj la kontrolantoj submetis la ŝipon je diversaj manovroj, laŭ informis la usona kosma agentejo.
Estas la unuaj paŝoj al eniro de privataj entreprenoj en la spaca transporto, samtempe, kiam NASA anoncas progresiga redukto de kosmaj programoj per publika financado.
NASA necesos tuj sistemojn kiel Falcon 9-Dragon, ĉar ĝi pretendas apartigi sian ŝiparon de kosmopramoj en 2011, siaj solaj kosmoŝipoj kapablaj transporti astronaŭtojn. La rusaj kosmoŝipoj Soyuz estos tiam la solaj kapablaj transporti homojn al la kosmostacio.
La usona registaro volas vidi se privataj entreprenoj kiel SpaceX povas sendi raketojn kaj kosmokapsulojn laŭ pli malkara kaj efika maniero ol la publikaj programoj. SpaceX havas subskribitan kontrakton kun NASA kontraŭ 1.600 milionoj da dolaroj por 12 flugoj al la kosmo.
Fonto: http://www1.nasa.gov/offices/c3po/home/spacexfeature.html