Ĉefpaĝo > Libroj > LIBRO: “La Biblio, ĉu historio? ĉu legendoj?”

LIBRO: “La Biblio, ĉu historio? ĉu legendoj?”

3 Novembro 2010 Komenti Go to comments

Ĉio, kio rilatas al la Biblio devas interesi al ni estiel esplorantoj de la fenomeno nifo. Tiuj, kiuj legas ĉi tiun blogon scias, ke mi defendas la teorion, ke multaj el la rakontoj de la Biblio rilatas al nifoj kaj eksterteranoj. Mi havas malmultajn dubojn, ke Lot, Abrahamo aŭ Moseo estis kontaktitaj; ke la “elohoj” de Genezo, same kiel la anĝeloj, estis tio, kio nuntempe oni nomas eksterteraj estaĵoj; ke la hebrea popolo estis uzita de la eksterteranoj por plenumi siajn celojn; ke Jona restis kaptita en la interno de nifo; ke la profeto Elija estis forkaptita de eksterteranoj; ke la profeto Danielo havis renkonton kun eksterterano; ke Ezekielo vidis surteriĝi kosmoŝipon; ke nifo gvidis la tri reĝojn ĝis Bet-Leĥem. Inter aliaj aferoj. Pro tio do, laŭ mia opinio kaj laŭ opinio de multaj, en la Biblio troviĝas la vera historio de la homaro.

La Biblio, ĉu historio? ĉu legendoj?, de André Cherpillod, eldonita en 2008 ĉe la Blanchetière, ne temas pri nifoj, nek pri la rilato de la Biblio al nifoj kaj eksterteranoj; sed kiel ni diras, ĉio rilate la Biblion havas intereson por ni. Kaj en tiu ĉi verko Cherpillod disvolvas sian tutan erudicion por analizi la bibliajn tekstojn kaj pruvi disigi la veron el la simplaj legendoj. La rezulto estas mirinda, interesega, amuza libro, krom belega pro ĝia aspekto. Trezoro pro kiu ni devas danki Cherpillod, aŭtoro ankaŭ de La dioj de Israelo, kie li ja tuŝas la temon de la nifoj kaj la ekstertarnoj en la Biblio, pri kiu ni jam parolis en ĉi tiu blogo.

Se mi devus rekomendi libron ne literatura en Esperanto, ĉi tiu estus la unua. Bonega donaco por la Zamehofa Tago.

  1. Astronomo
    21 Novembro 2010 je 18:36

    Unue mi ŝatus demandi, kie oni povas aĉeti ĉi tiun libron kaj kiom kostas?

    La libro titolita “La Biblio, ĉu historio? ĉu legendo? montriĝas tre interesa legante la recenzon. Ekzistas anakaŭ alia libro interesa kaj atentokaptiga, kiu pridiskutas bibliajn eventojn ĝis hodiaŭ ne tro konatajn. Simile al la libro de André Cherpillod ankaŭ tiu alia libro serĉas la ŝpuron de la eksterteranoj en la Biblio kun multaj sukcesoj.
    Kvankam tiu alia libro estis verkata en la hungara lingvo, sed la unua volumo en esperanto jam estas legebla kaj elŝutebla senpage el la sekvanta retejo:

    http://2000ad.uz.ua/esperanto/

    La titolo de tiu verkaĵo estas: BIBLIO MISTERA – KIA HISTORIO KAŜITA?
    Ĝi konsistas el du volumoj: La projekto Izraelida, Alia mondo

    Se du personoj nekonataj unu la alian faras konkludojn similajn rilate al la Biblio, tiam tiuj konkludoj certe devas havi gravan fundon.

  2. ekstertera
    21 Novembro 2010 je 18:50

    Saluton, Astronomo.

    La libro “La Biblio, ĉu historio, ĉu legendoj?” estas aĉetebla en la libro-servo de UEA. Ĝi kostas 15 eŭroj.

    Pri la alia libro kiun vi mencias, “Biblio mistera”, mi jam parolis en ĉi tiu blogo.

    Ne nur du personoj alvenis al konkludoj similaj rilate la Biblion. Estas multaj esplorantoj kiuj same opinias.

  3. Astronomo
    21 Novembro 2010 je 19:48

    Estimata ekstertera

    Mi tre dankas la informon pri la aĉetebleco.

  1. No trackbacks yet.

Komenti