Ĉefpaĝo
> Nifoj filmitaj/fotografitaj > Ŝiparo de nifoj super Nov-Ĵorko?
Ŝiparo de nifoj super Nov-Ĵorko?
Tiu ĉi video, filmita la pasintan 9-an de decembro en la graflando Saratoga de Nov-Ĵorko, estas jam unu el la plej spektitaj en YouTube.
Mi ne scias kial estas nomata tio ‘ŝiparo’. Tio sugestas ion kio probable ne estas. Al mi ŝajnas esti birdoj.
Al vi ŝajnas birdoj, al aliaj globoj. Sed neniu scias certe pri kio temas. Tiu ĉi fenomeno jam okazis lastatempe en multaj lokoj de l’ mondo, kaj pli aŭ malpli trafe ĝi fojfoje estas nomita “ŝiparoj de nifoj” (mi korektis la titolon kaj aldonis demandosignon je la fino). Al mi tute ne ŝajnas birdoj, inter alie ĉar ekzistas aliaj filmaĵoj en kiuj, tiuj samaj objektoj montriĝas lumaj (en ĉi tiu ankaŭ, kvankam estas malpli rimarkebla). Kaj la birdoj ne estas lumaj. Ĉu eble ili estas gigantaj lampiroj? Tiukaze mi ja kredas, ke povas temi pri kosmoŝipoj aŭ pri alia anomala fenomeno.
La blanka koloro de «aĵoj» kaj la desegno V-forma de «aĵaro» TRE similas la printempaj kaj aŭtunaj flugadoj de aroj de blankaj anseroj, kiujn mi tre tre ofte vidis. Tiuj aroj tre ofte plenigas la ĉielon, ekzakte kiel en tiu filmeto. Tiu aparta V-formo estas ankaŭ tipa de flugado de blankaj anseroj.
Mi kredas, ke nifoj ekzistas. Tamen, mi certas, ke tiu filmeto rilatas blankaj anseroj. Tio estas tro simile, laŭ mi, por ne esti tiuj.
Do kial? Ĉi foje ni vidas ion kion vi hazarde bone konas. Vi rekonas kaj diras kio estas. Alifoje ni eble vidas ion kio estas iom malpli normala (artfajraĵoj, paraŝutistoj, meteoroj, ktp), sed al iu alia povus esti tre rekonebla. Ĉu vi ne timas ke vi metas vin mem en la kampon de tiuj kiuj konfuzas birdojn kun kosmoŝipoj?
Ĉiuokaze, laŭ mi en ĉi tiu kazo eĉ ne plu estas vere ĝuste nomi ĝin ‘nifo’ en origina senco de la vorto. Ne temas pri ‘neidentigitaj’ objektoj. Estas birdoj. Verŝajne blankaj anseroj.
Ne. Mi neniam vidis nifon, sed kredas, ke ili ekzistas. Mi kredas tion ĉefe sur scienca grundo de GEIPAN.
GEIPAN (Grupo por studado kaj informo pri neidentigitaj aero-spacaj fenomenoj, kiu estas parto de tre oficiala CNES : Nacia prispaca serĉejo de Francujo) opinias, post sciencaj enketoj, ke 23% de francaj observadoj pri nifoj estas neidentigeblaj laŭ nura scienco. (Se vi scipovas la francan, vidu : http://www.cnes-geipan.fr/)
Se mi vidus ion, kio estus neidentigita al mi, mi unue serĉus kompreni, demandanta amikojn scienculoj pri tio, antaŭ aserti, ke mi reale vidis nifon.
Mi ne tre bone scipovas la francan (eĉ preferis uzi google translate), sed laŭ mia tiu statistiko indikas ke 23% restas ‘neidentigitaj’. 0% da konkludis ke ‘temas pri kosmoŝipo’. Laŭ mia impreso la kazoj el tiuj 23 procentoj ofte temas pri nur atestoj, sen ke iu ajn vera esploro okazis (sed mi fakte ne trovis klaran difinon pri la diversaj kategorioj A – D).
Wikipedia parolas pri nur unu el iliaj kazoj (Trans en Provence Case) en kiu estas skribate ke la esplorkvalito en tiu fama kazo estas prikritikebla (legu mem).
Laŭ mi eĉ tiu organizo ne asertas ke ekzistas eksterterulaj vizitantoj, kaj certe ne ke svarmas ili. Do mi ankoraŭ ne vere komprenas je kio do tiu kredo estas bazita.
Se ne kompreneble vi nur celas pri kredo je nifo en la originala senco. Sed ĉiu kredas ke ekzistas neidentigitaj fenomenoj. Pro manko de informo, esplortempo aŭ esplorkvalito memkompreneble tiaj restas.
Post enketo de GEIPAN, ĉiu kazo eniras unu el la kvar jenaj kategorioj :
A : perfekte identigita, 11%.
B : probable identigita, 29%.
C : neidentigita, pro manko je informo, 37%.
D : neidentigebla laŭ la nuntempaj konoj, 23%.
Mi kredas, ke nifoj ekzistas, kiel teĥnologiaj aĵoj. Sed mi ne scias iliaj devenoj : ĉu homa, ĉu alia ? Mi ne scias.
Vi diras : «Sed ĉiu kredas ke ekzistas neidentigitaj fenomenoj.» Tamen mi konas plurajn homojn, kiuj neas, ke nifoj ekzistas, nur ĉar nifoj ne eniras iliaj sciencajn ideojon. Ilia sinteno, laŭ mi, estas simila al tiu de oponantoj de Copernic, por kiuj iliaj ideoj estis pli gravaj ol la seriozaj observado kaj serĉado. Persone mi opinias simple, ke vera scienca sinteno ne neas seriozan observadon, kiam ĝi okazas, sed serĉas kompreni ĝin.