Ĉefpaĝo > Novaĵoj > Teorio pri eksterteraj ĉeloj en la ruĝa pluvo de Barato

Teorio pri eksterteraj ĉeloj en la ruĝa pluvo de Barato

9 Septembro 2010 Komenti Go to comments

Okazis en Barato de la 25-a de julio ĝis la 23-a de septembro 2001: pluvo ruĝkolora. Komence oni kredis, ke ĝi estis akvo miksita kun sablo kaj fungoj, sed kiam Godfrey Luois (fizikisto en la Universitato Koĉi pri Scienco kaj Tekniko) faris pli proksiman analizon, trovis ruĝajn ĉelojn kiuj havis rimarkindan similecon kun la mikroboj de la Tero, sed sen DNA (tio tuj ekskludis la plejparton de la konataj biologikaj ĉeloj).

Por kompreni tion, kion sekvas, oni devas klarigi, kio estas panspermio: hipotezo kiu proponas, ke la esenco de la vivo estas disemata tra la tuta universo (kometoj, interstela pulvoro, asteroidoj) kaj ke la vivo komencis en la Tero pere de unu el tiuj fontoj. La ideo havas sian originon en kelkaj konsideroj de la greka filozofo Anaksagoro kaj estis en 1908 kiam la sveda kemiisto Svante August Arrhenius uzis la vorton panspermio por klarigi la komencon de la vivo en nia planedo.

Panspermio ne estas ideo tro agnoskita en la scienca komunumo, sed ne tute sensenca se konsideri, ke diversaj specoj de mikroboj postvivas en la malpleno de la kosmo dum monatoj kaj fojfoje jaroj.

En 2006 Godfrey publikigis la rezultojn de la esploro pri la ruĝa pluvo (kun kredorevizio) en Astrophysics and Space, en kiu li sugestas, ke la ĉeloj kiuj donis la koloron al la pluvo povas havi eksterteran originon devenantaj el objekto (kometo aŭ asteroido) kiu malintegriĝis en la supera atmosfero de la Tero kaj disgutiĝis sur la nuboj kiuj poste faligis pluvon sur Hindio kun tiu koloro.

Jam en tiu momento la studo kaŭzis ĉiaspecajn diskutojn, sed tio, kion Louis kaj Chandra Wickramasinghe, de la Universitato Cardiff (unu el la ĉefaj defendantoj de la panspermio) publikigis kaj asertis en la lastaj tagoj estas eĉ pli surprizanta: la ĉeloj trovitaj en la ruĝa pluvo ŝajnas inertaj kiam ili estas al la media temperaturo, sed kiam la temperaturo atingas 121 gradojn celciajn ili komencas reproduktiĝi. Ĉeloj filinaj aperas ene de la originalaj ĉeloj patrinaj kaj la nombro da ĉeloj de la specimeno pliiĝas kun la daŭro de la ekspozicio al tiu temperaturo.

La fakto estas ke, kvankam oni konstatis tian konduton kun ĉeloj konataj, oni neniam vidis nenion similan je tiaj temperaturoj. Sed tio ne signifas, ke ni estas antaŭ la unua definitiva pruvo pri ekstertera vivo, tio simple povas temi pri nova formo de ĉeloj vivaj teraj, kiuj ne estis malkovritaj antaŭe. Fakte ankoraŭ mankus sendependa pruvo pri tiaj asertoj por ke ili estos agnoskitaj de la scienca komunumo.

Louis kaj Chandra ankaŭ faris analizon de la brilo de la ĉeloj kiam oni bombardas ilin kun la lumo kaj ili certigas, ke ĝi estas tre simila al spektroj de elsendo ne klarigitaj en iuj partoj de la galaksio, kiel la Ruĝa Rektangulo.

Se tio estus certa, ni devus rekonsideri ankaŭ la originon de la vivo, ĉar tiam ni mem estus eksterteranoj.

  1. Ankoraŭ neniuj komentoj.
  1. No trackbacks yet.

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d blogantoj ŝatas tiun ĉi: